sábado, 5 de diciembre de 2009

Pola Radio: letero je 4 Decembro

Karaj Geaŭskultantoj,
ĉe nia kutima adreso: http://www.polskieradio.pl/eo   atendas vin la plej
novaj - nunsemajne prilaboritaj kaj elŝuteblaj - E-elsendoj de Pola Radio.

Komence ni memorigu konsilon por komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ
trovas malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu
ekzemple troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun
aŭdigataj<, sekve faru la samon kun la aperanta vorto – >plibonigoj<. La
tria paŝo estas alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<.
Nun vi povas laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj programoj.

30.11.09 – En nia lunda programo ni dividas kun Jorma Ahomaeki, nia malnova
aŭskultanto, sed ankaŭ aganto de la finna E-movado liajn plej freŝajn
impresojn ligitajn kun lia novembra, la jam 14-a vizito en Varsovio, kiun li
faris en la daŭro de sia esperantista vivo. Estas por ni kortuŝa la fakto,
ke lian amon al la naskiĝurbo de Esperanto fundamentis ne sole lia
esperantisteco, sed ankaŭ la E-programoj de Pola Radio.

01.12.09 – Ĉi-semajne ni iom modifas nian kadran programenhavon. Ni ne
parolas pri la E-periodaĵoj, kvankam Ionel Onet el la libroservo de UEA
mencias la plej freŝan numeron de la "Beletra Almanako", kiu furoris dum la
novembra Malferma Tago en Rotterdamo. En la interparolo kun li kaj kun
Francisko Veuthey ni proksimigas la interesan enhavon de la jam 31-a MT en
la roterdama sidejo de UEA.

02.12.09 - Jam la 61-an fojon ni rendevuas en nia E-elsendo kun la
E-klasikaĵo, nome "La Faraono" de Boleslaw Prus en la E-traduko de Kazimierz
Bein.

03.12.09 – Nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Carlo Minnaja, la
ĉefpreleganto dum la lasta Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo,
dediĉita omaĝe al prof. Ivo Lapenna, kies 100-naskiĝdatreveno pasis komence
de novembro. Kun prof. Minnaja ni referencas i.a. al liaj personaj rememoroj
ligitaj kun la elstara E-aktivulo, ni mencias ankaŭ la gravan rolon de prof.
Lapenna en la proklamo de la unua Unesko-rezolucio favore al Esperanto antaŭ
55 jaroj.

04.12.09 – En la leterkesta rendevuo speguliĝas la skribaj reagoj de niaj
geaŭskultantoj je la plej interesaj programoj el la lasta periodo. Aparta
gasto de nia renkonto estas Jorma Ahommaeki, kiu dividas siajn opiniojn pri
la ŝatataj programeroj kaj inspiroj ĉerpitaj el niaj E-programoj.

Kiel multfoje ni atentigas grandparte de la reagoj kaj opinioj de niaj
geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio.
Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan dankon!

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl    kaj/aŭ
barbarinella @  gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al ĉiuj interesiĝantoj,
dezirantaj subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:  vars-t   kaj tutkore
dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras reagi - per la
subtenaj donacoj. Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en la nuna situacio
de nia Redakcio.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/  Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml   Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!