lunes, 1 de junio de 2009

Pola Radio - letero 31 Majo

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 29-an de majo 2009 en nia programo ĉerpante el nia arkivo ni
prezentas malgrandan sonscenon pri la varsovia klubo >Varsovia Vento<, kiun
siatempe faris nia kolego, red. Michał Wyszogrodzki. Sekve ni memorigas la
interparolon kun la urbestro de la E-urbo, Herzberg en Germanujo, kiun ni
faris en decembro de la 2006-a jaro. La memorigo ne estas senkaŭza. Ĝuste en
la nunaj tagoj en Herzberg okazas i.a. EEU-kongreso.

2) Sabate la 30-an de majo ni varmmomente interparolas kun Osmo Buller tuj
post lia reveno el Vjetnamio, kie li faris renkontviziton lige kun invito de
vjetnamaj esperantistoj okazigi UK-on 2012 en Hanojo.
Komence de la programo ni turisme reinvitas la lokon Pacanow en la suda
Pollando, la urbo ŝatata de ĉiu pola infano, sed meritanta viziton de ĉiuj
aliaj gastoj.

3) Dimanĉo servas por flegi la kontaktojn kun niaj geaŭskultantoj. Ni
rilatigas nin al la aktualaj raportoj kaj opiniesprimoj, ni referencas al
opiniesprimoj esprimitaj jam antaŭ kelka tempo. En la kunligo kun la
50-jariĝo de la E-elsendoj de PR en Esperanto ni memorigas la postmortan
felietonon pri iu el la plej meritplenaj kunlaborantoj de nia redakcio,
Zbigniew Lutogniewski.

La kontaktoj de niaj geaŭskultantoj kun la redakcio senĉese estas tre grava
afero en nia ĉiutaga laboro, precipe nun en la portempa periodo, kiam ni
produktas niajn ĉiutagajn programojn en tre limigita personala konsisto de
la redakcio.
Koran dankon al ĉiuj, kiuj sendis, sendas siajn reagojn. Anticipan dankon
pro viaj opinioj pri tio, kion vi trovas interesa en nia nuna programo.
Niaj adresoj: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Sufiĉas, se per la dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj
savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni disponigos
koncernajn ligoadresojn. Nia tradicia adreso: E-redakcio de Pola Radio, Al.
Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!
Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,
Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!