viernes, 21 de agosto de 2009

[La Karavelo: 3263] La bona lingvo? (estis Re: senharigi)

de V. Melnikov:

Karaj amikoj k kolegoj!

Unue, mi petas kompati miajn harojn k ne plu senharigi min (k vin mem).
Mi tute ne volas esti kalva!

Do bv. zorgi, ke la temlinio estu konforma al la traktata temo.

Due,

J.J.Santos
> "Vortpolicado" estas bona vorto laŭ mi: ado, do agado, polica rilate
> vortojn. Kio ne bonas?

Absolute bona vorto.

> Iel ajn, anstataŭ ĝenadi konstante la homojn, kiuj produktas
> tekstojn en esperanto,
> ĉu ne pli decus toleri la liberon de ĉiuj produkti laŭ sia
> esperanto-stilo?
>
> La historio juĝos ĉiujn, do oni ne bezonas la juĝiston nek la policon.

Jes.

K trie - mi proponas legi la koncernan poemon de K.Kalocsay, pri kies talento k graveco por nia literaturo neniu dubas:

La fundamento kaj la palaco
de K. KALOCSAY

--------------------------
Ho Esperanto, mia temo
amata, kiam la kantemo
min kaptas, vidu, lastatempe
min jam minacas anatemo,

ĉar mi kuraĝis vin tro ami,
jes, oni volas min proklami
hereza, ĉar per nova brilo
kaj riĉ' mi volas vin ornami.

Sed mi toleras sen lamento;
defendas min la argumento:
palacon pompan alpostulas
la pompe firma fundamento.

Ni do konstruu sen ŝancelo
tiun palacon de la Belo.
Por kiuj fundament' sufiĉas,
nu, tiuj loĝu en la kelo!

No hay comentarios:

 
lernu!