jueves, 6 de mayo de 2010

RAPORTO PRI LA FESTO DE LA 1-A DE MAJO

RAPORTO PRI LA FESTO DE LA 1-A DE MAJO :

La unuan de majo 2010, ASELT-anoj renkontighis por manifestacii kaj partopreni la feston de chiuj laboristoj en la mondo.

Vestitaj per verdaj T-chemizoj, la esperantistoj laboristoj en Togolando (ASELT) unue renkontighis ene de Instituto Zamenhof, kie la vicsekretario s-ro Didier AGBOLO reklarigis al la membroj kaj invititoj la celojn de la asocio pere de la diversaj artikoloj de la statutoj kaj interna regularo.  Montrighis granda intereso al la asocio konsiderante la reagojn de la novaj membroj kaj de la invititoj, kiuj precipe petis pliajn klarigojn precipe pri la funkciado kaj agadoj de ASELT.

Tuj poste sekvis konferenco pri historio de la festo de la 1-a de majo. S-ro d’Almeida Parfait, la ghenerala sekretario enkondukis la temon. Li klare historiis pri tiu granda evento en la vivo de la laboristaro ekde la 19-a jarcento ghis nun. La partoprenintoj intervenis diversmaniere chu por fari demandojn chu por aldoni informojn kaj klarigojn chu por gratuli la konferencestron. Fine oni enkondukis etan Esperanto kurson. Tio do kondukis al unue frandajho kaj poste al tre bongusta manghajhoj kaj trinkajhoj.

Dum pli ol unu horo, la partoprenintoj intershanghis ideojn kaj ghuis kunmanghon.

Karavane la verdanoj atingis la strandon de Lomé, vide al fama Hotelo « LA PAIX » kie trovighis multaj homoj. Sen hezite, la esperantistoj-aseltanoj iras al la homoj klarigante al ili pri Esperanto kaj ASELT, kaj invitas ilin rilati kun la asocio. Multaj el la alirintoj surprizighis pri tiu arta lingvo kaj promesis alproksimighi al ghi por pliaj konoj.

La festo tiel dauris ghis la 18-a horo kaj plie ­ por kelkaj-. Entute 35 alparolitoj subskribis la dokumenton prii onta aligho chu al ASELT Chu nur al UTE- Unuigho Togolanda por Esperanto.

Farita en Lomé, la 2-an de majo 2010

Por ASELT, la vicsekretario

Apelete AGBOLO

No hay comentarios:

 
lernu!