martes, 30 de junio de 2009

kiel legi pasportan servon?

Unufoje plu mi aligis al http://www.tejo.org/eo/ps

kaj tie ne eblis legi pasportan servon.

Kiel eblas legi ĝin?

dankon

[La Karavelo: 2662] Parol-programo

Ekzistas programo, kapabla deklami tekstojn en pluraj lingvoj (i.a. E-o k portugala):
http://espeak.sourceforge.net/

--
Amike - Valentin Melnikov
---------------------------
tel. (+7 495) 433 69 04 (h.), (+7 499) 152 11 61 (of.)

Voprosy ob Esperanto? - www.esperanto.net !

Virtuala literatura klubo: http://groups.yahoo.com/group/kreado
Por diskutoj: http://groups.yahoo.com/group/diskutejo

lunes, 29 de junio de 2009

2009 Kultura Esperanto-Festivalo en Danio

http://www.kef.saluton.dk/

Por la 9-a fojo junuloj en nordio aranĝas "Kultura Esperanto Festivalo" - la 7a ĝis la 12a de julio 2009.

Ĝi estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanton kulturon. Baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj estas pli distraj. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiel sense ke oni loĝas primitive kaj tiel maniere la kostoj ne estas tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Se vi volas kontakti nin, tiam vi povas skribi al kef9@MALAPERIGU.tejo.org.

Vi povas jam nun aliĝi kaj vidi la kotizoj.

Programo

Amaso da bonaj konataj Esperanto-artistoj venos, ni menciu en hazarda ordo:

Ĵomart kaj Natasha, Martin Wiese kaj la Talpoj, Hotel Desperado, La Perdita Generacio, Pafklik kaj Jonas kaj pli junas. Pli da artistoj venos. Ni de tempo al tempo aktualigos la hejmpaĝon kun la novaj nomoj.

Flo de Vinilkosmo agadas, multaj amuzaj metiejoj okazos interalie infana rokgrupo ludos kaj prezentos sin. Vi povas spekti filmojn en Esperanto, legi kaj fari komiksojn, lerni poemi en Esperanto, partopreni dancatelieron kaj entute ĝui la plej grandan aranĝon kun Esperanto kulturo.

Jen ĉi-sube la programo de la festivalo (notu ke ŝanĝoj povas okazi).



[La Karavelo: 2651] privilegio

Ĝoano skribis:
> Mi renomigis la dosierojn tiel:
Privilegio_albane
Privilegio_esperante
Privilegio_portugale

Prave. Tiel ne plu okazos, ke mi metis dosieron, kies nomo enhavis spaceton,
en mian retejon kaj (tiutiempe) poste ne plu kapablis malfermi ĝin, nek
forigi !!!

> Krome, mi evitas supersignojn en la nomado de dosieroj,
ĉar kelkaj operaciaj sistemoj stumblas sur tio;
kaj mi preferas ligi la vortojn per suba streketo,
ĉar la spaco ofte estas interpretita kompute kiel sekvo de nelegeblaj
signoj.

Ankaŭ en temlinio de OUTLOOK sub Windows la ĉapliteroj ne aperas bone.

> Mi pensas, ke ĉi tiu via bildo "Privilegio" estas tre trafa por la
> portugala karaktero, certe ankaŭ por alilandaj karakteroj. La homoj, eĉ la
> plej pigraj, iom skuiĝas,
kiam oni parolas al ili pri mono.

Espereble homoj, ankaŭ ne-Esperantistoj, skuiĝu kaj reagu!

>Alia afero.
Se vi organizos viajn tiaspecajn bildojn kaj vi kreos html-paĝon kun simplaj
ligiloj al la dosieroj,
mi povas hejmigi vian tutan laboron en la retejo de LK.
Ĉu eble tio jam estas farita aliloke en la reto?
Se jes, eble tio ne estas necesa.

Nu, mi havas paĝaron ĉe Ipernity, kie mi enmetis la plej ŝatatajn afiŝojn.
http://www.ipernity.com/doc/32841
Mi tamen devus aldoni kelkajn.

Amike salutas
Leo

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------



 
lernu!