jueves, 31 de diciembre de 2009

Artikolo pri Esperanto aperis hodiau en Meksika j'urnalo

lic.guillermo.mac...@gmail.com_ (mailto:lic.guillermo.mac...@gmail.com)  
writes:

Karaj gekolegoj kaj samideanoj:

Mi verkis dulingve pri la 26ª Internacia Festivalo de Esperanto kiu  ĉijaro
okaziĝas en Nördlingen, Germanio, kaj hodiaŭ la artikolon oni  publikigis
en la prestiga meksikana ĵurnalo La Jornada, ene de la loka sekcio  pri
Aguascalientes (mia loĝurbo).

Mi sukcesis atingi kompletan paĝon en la ĵurnala eldono, kiun  vi povas
vidi per la sekva ligo:
_http://issuu.com/jornadags/docs/30122009/6_
(http://issuu.com/jornadags/docs/30122009/6)

Se estus problemo por malfermi ĝin, tiam iru al:
_http://issuu.com/jornadags/docs/30122009/6?showEmbed=true_
(http://issuu.com/jornadags/docs/30122009/6?showEmbed=true)

aŭ per:
_www.lajornadaaguascalientes.com.mx_
(http://www.lajornadaaguascalientes.com.mx)    (Per ĉi tiu  ligo vi bezonos klaki sur la ikono kiu aperas centre
de la paĝo, kiu koncernas  al la presita eldono de la ĵurnalo, sed tio oni
povas atingi nur dum la 30ª de  decembro (eble ĝis 9 atm, 31ª decembro,
germana horo). Tagposte, per ĉi tiu  ligo vi bezonus malfermi tien, la ligon
HEMEROTECA, tiam elektu pdf aŭ  flash formatojn, tiam 2009-12Diciembre, tiam
30122009.pdf (aŭ  .flash).

Mi volas komenti ke la artikolo titoliĝas hispane, sed en la unua  
paragrafo, ennigrigita aperas esperante.

La artikolo estas verkita dulingve. Post ĉiu hispanparagrafo, sekvas  la
respektiva esperanttraduko.

La Direktoro de ĉi tiu ĵurnalo kutime elĉerpas ion el la teksto, kio  
meritas esti superstarigita. Ĉi fojo li elĉerpis ĝuste frazon kiun mi  ricevis
de Litovio, kristnaskkarte. Kompreneble la Direktoro elĉerpis ĝin  
dulingve! Mi multe ŝatis tion!

Akceptu miajn plej bondezirojn.

Kore,

Guillermo Macias

PS.- Bv, konfirmi ricevon de ĉi tiu retmesaĝon kaj pri sukcesa rigardado  
de la artikolo.

[La Karavelo: 4193] FW: [Europo] Novaĵo en la januara numero (2010) de la Ondo de Esperanto

Karaj Geamikoj!

Por la evoluigo de la lerneja instruado de Esperanto ni pensas tre grava, ke ankaŭ en la Interreto la ĉapelitaj literoj estu senprobleme uzeblaj. Tial ni plusendas la mesaĝon de S-ro Tomaso Longyka.

Estus tre bone, se ĉiuj samideanoj uzus la kodadon Unicode UTF-8

Pacon, sanon, feliĉon en la nova jaro al ĉiuj karaj listanoj deziras
Ludoviko kaj Julinjo



From: europo2@googlegroups.com [mailto:europo2@googlegroups.com] On Behalf Of Tomaž Longyka
Sent: Wednesday, December 30, 2009 1:33 AM
To: Tutmondeca-Esperanto@yahoogroups.com; la-bona-lingvo@googlegroups.com; europo2@googlegroups.com; slovenaj-esperantistoj@yahoogroups.com; AdE-diskuto@yahoogroups.com
Subject: [Europo] Novaĵo en la januara numero (2010) de la Ondo de Esperanto


Jen lingva evangelio (=bona mesaĝo) el la januara numero de la Ondo de Esperanto:                                                                                                      

E@I-informas

Skribu ĉapelitajn literojn sentime

Antaŭnelonge aperis nova versio de Esperanto Klavaro (EK). EK estas programo, kiu kapabligas vin tajpi Esperanto-literojn kun ĉapeletoj je ĉiuj Vindozaj programoj kiuj subtenas Unikodon: dokumento-redaktilo, retumilo, retpoŝtilo k.a. EK funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP/Vista. Sufiĉas do instali tiun ĉi programon en vian komputilon, kaj vi povas ĝui vian tajpadon, uzante la ĝustajn supersignojn.
EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj. Bildsimbolo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto (angle: system tray), kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakinte sur ĝi per la maldekstra musbutono. Vi povas ankaŭ, klakinte per la dekstra musbutono, voki menuon, kiu ebligas voki la agordo-fenestron, voki helpon aŭ haltigi la programon.
La programo EK estas farita de Jurij Finkel (Ruslando). Detalajn priskribojn de la instalado kaj agordado vi trovos en la retejo de EK: www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html

Agordo de EK

Defaŭlte, literoj “c”, “g”, “h”, “j” kaj “s” sekvataj de “x” kaj de “h” estas aŭtomate anstataŭataj per ĉapelita versio. Vi do povas tajpi kiel ĝis nun, uzante x- aŭ h-sistemon, kaj la programo konvertas vian “sx” aŭ “sh” al “ŝ” kaj simile. Estas pluraj nomoj, kiuj komenciĝas per Ch (kiel Chantal); tial estas utile malaktivigi la h-anstataŭigon. Se vi volas aperigi x-on en teksto, sufiĉas tajpi ĝin dufoje. Vidu dekstre la agordo-ekranon.

Cimoj

Verkante tiun ĉi artikolon, ni konstatis problemeton uzante EK en Google Docs je Internet Explorer. Ne estis problemo pri retumilo Google Chrome aŭ pri Firefox — programo, kiu pro diversaj kialoj estas konsilinda.

Uzi EK en ret-mesaĝoj

Ofte esperantistoj plendas, ke ili ne povas uzi supersignojn en sia retpoŝta komunikado. Efektive, eblas uzi ilin, sed necesas konscii, ĉu via retkesto (aŭ la agordoj de provizanto de via retkesto) subtenas Unikodon. Jam multaj subtenas ĝin, por ebligi al homoj senprobleman komunikadon. Ekzemple, uzante retkeston ĉe gmail de Google ni ne spertis ajnan problemon pri supersignoj.
Ŝajne la plej konata granda “malamiko de supersignoj” en tiu ĉi kampo estas la firmao Yahoo — iel ĝi konstante sukcesas ignori tion, ke la mondo ne estas uniforma, kaj ĝi ne volas helpi al siaj klientoj. Se do vi kapablas akcepti ĉapelitajn leterojn, rekomendindas ankaŭ ilia verkado — en la 21a jarcento indas altigi nivelon de nia lingvo ne nur enhave, sed ankaŭ teknike.
Yves Nevelsteen kaj Peter Baláž
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Agrablan legadon kaj plenan disfloron de la normala skribo de la lingvo Esperanto en la jaro 2010 malavaras al ni ĉiuj
Tomaso

Bonvenon al la unua internacia humanista Esperanto-portalo!

Okaze de Zamenhoftago 2009 el Kroatio estis lancita la unua internacia
humanista Esperanto-portalo - Portalo Humanitas
www.esperanto.humanitas.info. Portalo Humanitas volus estigi satata retejo
por ciuj kiuj satas komuniki kaj amikadi kun homoj dise la mondo, regantaj
Esperanton kaj satantaj kulturon, sciencon, kleron, arton, homecon,
gentilecon, bonan guston, kvalitan vivon, amikecon...! En Portalo Humanitas
oni povas legi kaj skribi artikolojn kun humanisma enhavo, prezenti siajn
pensojn kaj sentojn, proponi, kritiki, diskuti, disputi kaj polemiki,
anoncadi, babileti en du babilejoj (unu malfermita al ciuj vizitantoj, la
alia - fermita). Dank' al interna sistemo de ebla detala sinprezento kaj
interligigo oni per Portalo Humanitas povos akiradi geamikojn dise la mondo
kaj kun ili tra portalo au ekster portalo korespondadi, ec oni povos pere de
la portala konatigsistemo serci kaj espereble trovi - amon de via vivo,
edzon au edzinon... Cu la unua tia Esperanto-servo en Intereto? La portalo
estos gis la 1-a januaro 2010 en prova funkciado (ankorau ne estas sed
laueble pli baldau estos centprocente esperantigita), tamen jam nun gi estas
tute uzeble. Aligu al la portalo, estigu gia registrita uzanto/uzantino,
laudezire kaj laueble aktivu en gi kaj tiamaniere, kune kun gia kreinto kaj
iniciatinto, helpu gian ekvivon je bono kaj prospero de la monda
Esperanto-komunumo!
Felican Novan Jaron 2010 al ciuj uzantoj kaj vizitantoj de
Soc.culture.esperanto!

Rimarko: se vi estras iun Esperanto-organizon, eldonejon ktp. kongruan kun
humanismaj idealoj kaj valoroj au mastrumas gian retejon sendu al ni
banerojn (bandojn, bandreklamilojn) de grandeco 150x31 pikseloj
(rastrumeroj), kaze de deziro pli intense kunlabori (ekzemple, kaze de
konsento reciproke libere transprenadi la artikolojn, kompreneble kun
retindiko pri la autoreco kaj fonto) ankau de grandeco 518x60 pikseloj
(rastrumeroj), en formato jpg au gif, por ke ni metu ilin en la portala
rubriko Partneroj, kaze de interkonsento pri pli intensa kulaboro, ankau en
loko por generalaj (privilegiitaj) partneroj. Kompreneble, cion tion ni
faros senpage.

Mato pekuljak
redaktoro de Portalo Humanitas

i...@humanitas.info
www.humanitas.info (en la kroata)
www.esperanto.humanitas.info (en Esperanto)

miércoles, 30 de diciembre de 2009

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo (listo de lecionoj)

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo  
estas Esperanto-kurso, kiu konsistas el 15 preskaŭ duon-horaj lecionoj, celitaj al individua aŭ grupa studado. La 16a leciono enhavas resumon, historion de la projekto kaj originalan muzikon. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto kaj enhavas tri partojn: enkondukon, dialogon kaj resumon. La temo estas pedagogia bazita kaj estas amuza, por faciligi la lernandon. Ĉi tiu video estas verkita de Esperanto-USA. Vi povas uzi ĉi tiaj filmoj kun "Released under Creative Commons Attribution-Noncommercial 3.0" permisilo. Ĉiu parto daŭras proksimume 10 minutoj. La lasta parto de cxiu disko estas pli mallonga, laux la indikita longeco.

La aktoroj venas el multaj landoj. Listo de aktoroj laŭ landoj, post la listo de lecionoj.

    Disko 1
1.01   Prezentado, Leciono 1 parto 1.
1.02   Leciono 1 parto 2.
1.03   Leciono 1 parto 3, (7.20 m) Leciono 2 parto 1
1.04   Leciono 2 parto2
1.05   Leciono 2 parto3
1.06   Leciono 2 parto 4, (4.30 m) Leciono 3 parto 1
1.07   Leciono 3 parto 2
1.08   Leciono 3 parto 3
1.09   Leciono 3 parto 4, (1.30 m) Leciono 4 parto 1
1.10   Leciono 4 parto 2
1.11   Leciono 4 parto 3(9.43 m)

    Disko 2
2.01   Leciono 5 parto 1
2.02   Leciono 5 parto 2
2.03   Leciono 5 parto 3, (9.00 m) Leciono 6 parto 1
2.04   Leciono 6 parto 2
2.05   Leciono 6 parto 3
2.06   Leciono 6 parto 4, (8.00 m) Leciono 7 parto 1
2.07   Leciono 7 parto 2
2.08   Leciono 7 parto 3
2.09   Leciono 7 parto 4, (6.10 m) Leciono 8 parto 1
2.10   Leciono 8 parto 2
2.11   Leciono 8 parto 3
2.12   Leciono 8 parto 4 (4.46 m)

    Disko 3
3.01   Leciono 9 parto 1
3.02   Leciono 9 parto 2
3.03   Leciono 9 parto 3, (8.35 m) Leciono 10 parto 1
3.04   Leciono 10 parto 2
3.05   Leciono 10 parto 3
3.06   Leciono 10 parto 4, (6.45 m) Leciono 11 parto 1
3.07   Leciono 11 parto 2
3.08   Leciono 11 parto 3
3.09   Leciono 11 parto 4, (5.40 m) Leciono 12 parto 1
3.10   Leciono 12 parto 2
3.11   Leciono 12 parto 3
3.12   Leciono 12 parto 4 (3.34 m)

    Disko 4
4.01   Leciono 13 parto 1
4.02   Leciono 13 parto 2
4.03   Leciono 13 parto 3, (9.00 m) Leciono 14 parto 1
4.04   Leciono 14 parto 2
4.05   Leciono 14 parto 3
4.06   Leciono 14 parto 4, (7.25 m) Leciono 15 parto 1
4.07   Leciono 15 parto 2
4.08   Leciono 15 parto 3
4.09   Leciono 15 parto 4, (7.30 m) Leciono 16 parto 1
4.10   Leciono 15 parto 3
4.11   Leciono 15 parto 3
4.12   Leciono 15 parto 3 (0.35 m)

Prezentado.
Kompleta listo
en Youtube, laux partoj.


La aktoroj de ĉi tiu video, venas el multaj landoj:

Georgo (la patro, filosofo): Miko Sloper, California, Usono.
Filisa (la patrino, dancistino): Leonora Torres, Meksiko.
Jolanda (la plej aĝa filino, juĝisto): Mingchi Chien, Ĉinio.
Helena (filino, skulptisto): Jennifer Korp Bondelid.
Karlo (la filo, atleto): Stephan Boddington, Eŭropo.
Ruselo (ŝafisto): Guy Menahem, Novzelando.
Ken (raportisto): Katsunori Syozi, Japanio.
Flora Bundo: (frustrita butikisto): Vesna Rogulja Heyman, Kroatio.
Detektivo: Steve Wagenseller, Hawaii, Usono.
Doktoro (kuracistino): Amalie Maria Johansen, Danio.
Nina (atletino): Natsuko Takenaka, Japanio.
Aziz (impost-kolektanto): Aziz Diallo, Senegalo, Afriko.
John Wells, Britio.
Bardo: ("kuzo” de Ruselo): Aaron Brown.
Elsa: (instruistino): Elsa Torres Raola, Havana, Kubo.

Pliaj detaloj kaj fotoj.


Ĉefpaĝo:   Esperanto Fremont

Pasporto Al La Tuta Mondo

"Pasporto al la tuta mondo" estas Esperanto-kurso, kiu konsistas el 15 tridekminutaj lecionoj, celitaj al individua aŭ grupa studado. La 16a leciono enhavas resumon, historion de la projekto kaj originalan muzikon. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto kaj enhavas tri partojn: enkondukon, dialogon kaj resumon. Vi povas uzi ĉi tiaj filmoj kun "Released under Creative Commons Attribution-Noncommercial 3.0" permisilo. Ĉi tiaj filmoj estas verkita de Esperanto-USA. Vidu: http://en.lernu.net/kursoj/pasporto/ http://esperanto-usa.org/en/node/56 http://creativecommons.org/licenses/by-nc/3.0/deed.eo

Incubus-Esperanto Filmo -8

Incubus-Esperanto Filmo -7

Incubus-Esperanto Filmo -6

Incubus-Esperanto Filmo -5

Incubus-Esperanto Filmo -4

Incubus-Esperanto Filmo -3

Incubus-Esperanto Filmo -2

Incubus-Esperanto Filmo -1

Willian Shatner stars as Marc, a soldier of pure heart who has just returned home injured from war. He becomes the target of Kia (Allyson Ames), a beautifull female demon, who has become bored with taking the lives of corrupt men. Kia sets out to seduce Marc, but ends up falling in love, angering her sister demon and forcing her to summon the Incubus to wreak revenge.

Lenguage: Esperanto
Subtitle: english

Incubus-Esperanto Filmo

This is the trailer for the re-release of Incubus, starring William Shatner(1965). This is an outstanding film shot entirely in the language Esperanto.
You can buy the DVD at
http://www.incubusthefilm.com/
And it's well worth it.

Esperanto: Algo de historia y enlaces

Aqui traigo algo de informacion para los que apenas están comenzando a interesarse por el idioma Esperanto.

Esta informacion está sacada de EEO.8K.com tambien se puede encontrar en esperantofree.com

¿Cómo comenzó Esperanto?

Muchas personas dicen que Esperanto fue creado por el médico oftalmólogo   Doctor Ludovico Lázaro Zamenhof,   pero Esperanto nació en la mente de un niño de muy pocos años, nacido en 1859 en Bialistok, un pueblo en la frontera entre Polonia y Rusia. En ese pueblo pequeño había cuatro grupos, cuatro religiones, cuatro idiomas, cuatro culturas.   El pensaba que no había gente, sólo rusos, polacos, alemanes, y judíos.   Y había mucho odio.
La mente de este niño asumió que ese odio existía principalmente porque no podían entenderse entre ellos, y que si pudieran comunicarse mutuamente, se respetarían mas.   Este pensamiento estuvo en su mente durante mucho tiempo, hasta que decidió que un idioma común sería la solución.
Eventualmente empezó a seleccionar un idioma para ser usado como idioma común, pero pronto comprendió que los idiomas existentes eran muy difíciles de asimilar.   żPor qué no crear un idioma que fuera fácil de aprender?
Antes de terminar la escuela secundaria, ya estaba practicando su nuevo idioma con algunos de sus condiscípulos.   Mientras estudiaba en la universidad en Varsovia tradujo muchos libros clásicos a su idioma.   Cuando encontró problemas, hizo cambios, y reinició las traducciones.   En julio de 1887 publicó un pequeño libro que llamó "Idioma Internacional" escrito por el Doctor Esperanto.   En su idioma, Esperanto significa:   "Aquel que tiene esperanza".


żCómo se usa Esperanto?

      Uso clásico de Esperanto

Desde su principio, Esperanto se usó para correspondencia entre personas de países diferentes.   Durante más de un siglo, los Esperantistas han tenido corresponsales en otros países.En muchos lugares del mundo, los Esperantistas se reunían para hablar en su idioma.   Muchos de estos grupos empezaron a publicar sus propios boletines mensuales, y algunas revistas.   Estas publicaciones también se distribuían a otros "Clubes de Esperanto", o se vendían a otros Esperantistas.
Muchos libros se tradujeron al Esperanto, también muchos libros fueron escritos originalmente en Esperanto.   Los libros traducidos al español, requieren que el idioma nativo del traductor sea español para que la traducción sea buena, pero perdiendo el espíritu cultural del autor.   Las traducciones al Esperanto generalmente son hechas por nativos del idioma a traducirse, dando el sabor original a la traducción.   Muchos autores de países pequeños nunca son conocidos en el mundo de habla española.   Traducciones al Esperanto, pueden ser leídas por personas que nunca podrían dominar el español o el inglés, pero que se tomaron algún tiempo para aprender Esperanto.
Desde 1905 anualmente se reunen muchos Esperantistas en lo que se llama "El Congreso Mundial de Esperanto".   Estos congresos se hacen cada año en un país diferente.   El número después del año indica la cantidad de participantes.

1981   1749   Brasilia, Brasil
1982   1899   Amberes, Bélgica
1983   4834   Budapest, Hungría
1984   0802   Vancuver, Canadá
1985   2311   Augsburg, Alemania  
1986   2482   Pekín, China
1987   5946   Varsovia, Polonia
1988   2321   Roterdam, Holanda
1989   2280   Brighton, Inglaterra
1990   1617   La Habana, Cuba
1991   2400   Bergen, Noruega
1992   3033   Viena, Austria
1993   1863   Valencia, España
1994   1776   Seul, Corea
1995   2443   Tampere, Finlandia
1996   2972   Praga, República Checa
1997   1224   Adelaida, Australia
1998   3133   Montpellier, Francia
1999   2712   Berlín, Alemania
2000   1212   Tel Aviv, Israel
2001   1691   Zagreb, Croacia
2002   1484   Fortaleza, Brasil
2003   1792   Gotenburgo, Suecia
2004   2031   Beijing, China (Pekín)
2005   2344   Vilna, Lituania
2006   . . . .   Florencia, Italia
2007   . . . .   Yokohama, Japon


Existen reuniones de esperantistas en diferentes niveles.   Muchos países hacen su congreso nacional todos los años, tratando de realizarlo cada año en un lugar diferente.   Asociaciones locales también hacen sus reuniones semanales o mensuales.   A veces se hacen reuniones para dar la bienvenida a esperantistas de otros países que visitan la ciudad.   Participé en el congreso nacional de Estados Unidos y Canadá que se realizó en Montreal en Julio de 1998.   También estuve en los congresos Argentinos de Octubre 1998 en Presidencia Roque Saenz Peña, Provincia Chaco, y en Octubre 1999, en San Carlos de Bariloche, Provincia de Río Negro.   En julio 1992 participé en el Congreso Mundial en Viena, Austria.


Delegita Reto

Junto con la   Universala Esperanto-Asocio,   UEA,   la   Asociación Universal de Esperanto,   la Red de Delegados es una de las instituciones mas antiguas del movimiento Esperantista. "Jarlibro 2000",   la edición de este año del anuario de   UEA   lista 1960 delegados en 99 países.   Estos delegados son los representantes de UEA en sus respectivos países o ciudades.   Los delegados contestan preguntas sobre sus países o regiones, y ayudan a los viajeros Esperantistas.   También pueden ayudar a encontrar otros Esperantistas.


      Esperanto Pasporta Servo

El servicio de Pasaporte es uno de los servicios más populares entre la gente joven que aprende esperanto.   Se trata de un libro editado anualmente por la Asociación Internacional de Jóvenes Esperantistas.   Contiene una lista de hablantes de esperanto que voluntariamente se ofrecen a dar hospedaje gratuito.   Lo único que se necesita para usarlo es adquirir un ejemplar y, por supuesto, hablar Esperanto. El hospedaje siempre es gratuito.   El resto de las condiciones dependen del anfitrión, por ejemplo el número de huéspedes que puede recibir y el tiempo máximo de estancia que puede ofrecer.   En algunos casos el anfitrión exige en su anuncio ponerse en contacto por carta con antelación, o bien por teléfono, para anunciar la llegada; otros indican que puede uno presentarse sin previo aviso.
Puedes conseguir desde un apartamento en Estocolmo donde tranoctar, hasta poder pasar unas semanas en una zona remota de África.   Todas las opciones que te imagines, al alcance de tu mano, sin gastos de alojamiento ni problemas de idioma.
La nueva edición 2001 de Pasporta Servo tendrá 1161 direcciones de 80 países de los cinco continentes.
(elige español)
Y si te animas, sabiendo esperanto tú también puedes aparecer en Pasporta Servo y recibir en tu casa a viajeros de todo el mundo.


      Esperanto en Internet

Internet hizo posible la comunicación instantánea en todo el mundo.   El obstáculo principal ahora sigue siendo el idioma.   Si supieramos el idioma Chino, podríamos hablar con aproximadamente 16% de la población mundial (suponiendo que todas las personas que hablan Chino se conectaran a internet)   Si pudiéramos hablar español o inglés, podríamos agregar otro 8%.   Todavía no podríamos hablar con la mayoría de las personas del mundo.   Para aprender cualquiera de esos idiomas después que ya hablamos nuestro idioma nativo, tardaríamos muchos años, y todavía nunca hablaríamos al mismo nivel de los nativos. En cambio, podemos aprender Esperanto en mucho menos tiempo, y empezar a hablar con otras personas que también se preocuparon por destinar algo de su tiempo para aprender Esperanto.
Hay muchas páginas en la red mundial escritas en muchísimos idiomas, incluyendo Esperanto.   Existe mucho material para aprender Esperanto desde diferentes idiomas, y también hay muchos escritos en Esperanto para poder practicar.   Algunas páginas incluyen la pronunciación hablada, para aquellos que tienen sonido en su computadora.   Aquí tenemos algunas direcciones:
Vínculos a páginas en la red



      Para aprender Esperanto:
            (en Castellano/Español)

      żSabe Usted Esperanto?       Libro de Jorge Hess       Curso en Diez Lecciones       Héctor Campos Grez
      La Gerda Kurso       Curso avanzado (en Esperanto)
      Esperanto Viva       Curso gratuito por correspondencia
      Diccionario de Esperanto Viva       1100 palabras

      Letras de Esperanto

      literoj
      Compendio de los sonidos del Esperanto       Diccionario Castellano-Esperanto       488 palabras



Para leer en Esperanto

      La Grandeco de D-ro L. L. Zamenhof
      parolado de D-ro Ivo Lapenna       Manifesto de Prago       Metas del Movimiento Esperantista
      Karlo       Libro por komencantoj de Edmond Privat
      Gerda Malaperis       Libro por komencantoj de Claude Piron
      La Gerda Kurso       Demandoj kaj ekzercoj por cxiu cxapitro.
      Kompleta vortaro       Esperanto - Hispana por cxiu cxapitro.
      Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto"
      La plej oftaj morfemoj de parolata Esperanto
      Las palabras mas usadas en Esperanto
      243 países por orden alfabético      
      Países y Territorios no independientes
      Notas por Regiones
      294 idiomas por número de usuarios
      294 idiomas por orden alfabético



Para leer en Castellano/Español

      Curiosidades Idiomáticas       żSEGUNDA LENGUA?       Profesor Alejandro Lagreca
      Manifiesto de Praga       Metas del Movimiento Esperantista

Patro Nia

musica "patro nia" pai nosso em Esperanto. mensagem de Natal. 
 música "Patro Nia" Padre Nuestro en Esperanto y Portugues.Mensaje de Navidad


[La Karavelo: 4124] Linukso Ubunto (Gnome) - esperantaj supersignoj

Al la uzantoj de Linukso.

Karaj amikoj:

De antau tri jaroj mi ne uzis Ubunton.
Mi instalis ghin en mian plej etan komputilon
pasintan nokton. Mirinde chio bone funkciis.
Mi diras "mirinde" char mi antautimis drajvajn problemojn.
Ghi automate rekonis la eksteran duran diskon
kaj la kundratan (per RJ45) ligon al la interreto.
Tuj poste mi ghisdatigis ghin kaj mi demetis
la kablon RJ45, kaj ghi ekfunkcis per sendrata ligo al la interreto.
Chio bona... sed la diablaj chapelitaj literoj...

Chu ekzistas iu versio de la programeto "Ek" por Linukso?
Mi estis tre felicha kun "Ek" en Vindozo,
mi ech enamighis al ghi ;) .
Kiel sperta uzanto de Linukso kutime metas niajn supersignojn?

Bv. ne donu al mi 20 liniojn da programlingva teksto por enmeti
en iun kashitan dosieron, char mi ne havas tempon por tio.

Simplajn kaj efikajn solvojn por simpla kaj efika lingvo kia esperanto. ;)

Amike kaj antaudanke

Ghoano

martes, 29 de diciembre de 2009

[La Karavelo: 4158] UNUAJ INFORMOJ PRI la 17a TEK

GRAVAJ PASHOJ
=============
Chio nun estas certa, ke la movado togolanda prenas alian elanon. Certe tio atingos aliajn landojn afrikajn. Jhus okazis la 17a TEK kun pli ol 60 homoj el kiuj estas du Beninanoj kaj unu DRKongolandanino. Ghenerale la tuta kongreso estas historia pro :
1- La pritrakto de la temoj "Diskriminacio, chu ie utilas ?" kaj 'Seksa orientigho"
2- La fondo de nova brancho de UTE por virinoj. Ghi nomighas FUTE (Feminismo en Unuigho Togolanda por Esperanto)
3- respondecigo de UTE-anoj kaj kunlaborantaj organizajhoj pri rilato kun chiuj tendencoj de la E-movado. Dum TIETo estas responsigita pri la rilato inter UTE kaj la Esperanta Civito, FUTE rilatos kun FEM (Feminisma Esperanto-Movado) pere de la iniciatintinoj SASSOU Ewoe Valentine kaj KOSSIVI Affi Djatougbe Blandine. Ankau MAS (Monda Asembleo Socia) partoprenu en la agado de UTE. Tiel s-ro GBEGLO Koffi provizore zorgos pri la flegado de la rilato, kion li poste transdonos al iu alia. La rilato kun UEA estas prizorgata de la komitatano A de UEA en Togolando; en tio kontribuos ankau la reprezentantoj de UTE che la afrika komisiono. S-ro SAGBADJELOU Kokou kun la kontribuo de GBEGLO Koffi por la starigo de SAT-Rondo en Togolando.
4-La kondamno far UTE de chia formo de diskriminacio en Esperantujo, char la kongreso trovas, ke nenie diskriminacio estas utila. Kvankam estis en la komenco malfacile akcepti ke samseksamo estas denaska afero, la kongresanoj komprenis, ke ili neniam forjhetos samseksamulojn. Iuj tamen hezitas kredi, ke oni naskighas samseksamuloj. Kio gravas en la tuta afero, tio estas, ke la kongresanoj informighis pri la temo, kaj estas pretaj pludiskuti pri ghi.
5- FEIM (Fonduso Esperantista por Interhelpo kaj Mikrokredito) partoprenu en la kreskado de la membraro de UTE. Tiel naskighos kunlaboro konkreta inter UTE kaj FEIM. La respondeculoj de FEIM tre baldau decidos pri tio.
6- La plivigligo de la laboroj de FARE (Afrika Reto Espeprantista) per la kontribuo de DRKongolandaninoj en la agado de la brancho virina de ARE (Afrika Reto Esperantista).


Ekzamenoj lau LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito)
==============================
==================================
De la 26-a ghis la 28-a de decembro 2009 okazis, en la urbo ANEHO (Togolando),  kvar ekzamenoj de LTSEC: A1, A2, B1 kaj B2.

Estis dek kandidatoj che A1. Finfine 8 ekzamenighis. El ili 4 sukcesis, dum 7 el 7 kandidatoj sukcesis che la ekzameno A2.
Estis 5 kandidatoj che B1 sed unu ne povis daurigi la ekzamenon ghis le fino. Chiuj aliaj kvar sukcesis. Che B2 chiuj tri kandidatoj sukcesis.

Trejnkurso por E-instruistoj
============================
La trejnkurso por E-instruistoj pluiris dum la kongreso. La kursanoj lernis pri pretigado de lecionoj. Post la unua kurso fare de la kursgvidantoj, la kursanoj faris grupalaborojn kaj poste prezentis la rezultojn. El tiuj la gvidantoj de la trejnkurso notis kion plian disponigi al ili pri la kursgvidado. La laboroj de trejnkurso pluiros ghis la 3a de januaro 2010. La lastajn tagojn de la trejnkurso okazos ekzamenoj internaciaj de UEA/ILEI kaj ankau testo por la trejnkursanoj.


*********************************************
<> en kor' al ni sonas.
<
Se vi pacience eltenos>>
Zamenhof
*********************************************
La vero chiam verdiktas.
*********************************************
GBEGLO Koffi, B. P. 13169, Lome, TOGOLANDO
TEL:
- Hejme :(228) 227 21 17
- Oficejo (IZo): (228) 227 51 64
                (228) 271 47 12
                (228) 27115 57
-Posxtelefono :(228) 928 16 26
 E-posxto : esp.togo@cafe.tg

Pola Radio: letero je 28 Decembro

Karaj Geaŭskultantoj,
       La Kristnaska periodo daŭras! En la varma etoso de ĉi tiuj apartaj
festoj ni reciprokas viajn amikajn bondezirojn, korajn vortojn de memoro kun
la deziro, ke same kiel nunjare vi daŭre trovu en niaj E-elsendoj multajn
allogajn enhavojn, interesajn informojn, konindajn gastojn. Ĉe nia kutima
adreso: http://www.polskieradio.pl/eo atendas vin la plej novaj -
pasintsemajne  prilaboritaj kaj daŭre elŝuteblaj - E-elsendoj de Pola Radio.

       21.12.09 – En  nia lunda programo per nia tradicia felietono denove
“Ni invitas al Pollando”, ĉi-foje proponante viziton en la plej malgranda
historia-geografia regiono, situanta en la sudo de Pollando – Spisz.

       22.12.09 – Foliumante E-periodaĵojn tute aparte ni donas la atenton
al la lastaj numeroj de “Esperanto”, “Literatura Foiro” kaj “Juna Amiko”.

       23.12.09  - En nia merkreda programo aŭdiĝas la dua parto de la
arkiva elsendaĵo bazita sur la biografio de Edyta Stein de Franz-Georg kaj
Rita Roessler „Edino Ŝtono – judino sub la kruco”.

       24.12.09 – En la aparta, festa programo ligita kun la antaŭkristnaska
Sankta Vespero ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun franca esperantista familio
de France kaj Richard Valet.

       25.12.09 – La vendreda programo estas la kutima okazo por la
leterkesta rendevuo. Ĉi-semajne ĝi estas aparta, festetosa pro multaj
porokazaj bondeziroj venintaj al la redakcio. Kun ĝojo krome ni prezentas
kelkajn lastajn raportojn kun la pritakso de niaj E-programoj.

       Kiel multfoje ni atentigas grandparte de  la reagoj kaj opinioj de
niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola
Radio. Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan
dankon!  Niaj adresoj samas:  espera...@polskieradio.pl     kaj/aŭ
barbarine...@gmail.com.

       Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al  ĉiuj
interesiĝantoj, dezirantaj  subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:
vars-t    kaj tutkore dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras
reagi - per la subtenaj donacoj.   Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en
la nuna situacio de nia Redakcio.

       Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de  nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon:  http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml.   Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste  senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

       Ni  memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ
trovas malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu
ekzemple troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun
aŭdigataj<, sekve faru la samon kun la aperanta vorto – >plibonigoj<. La
tria paŝo estas alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<.
Nun  vi povas laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj  programoj.

       
Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de
Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.


                Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de
la Esperantlingva Radiofonio !

                Amike kaj kore,  Esperanto Redakcio de Pola Radio

lunes, 28 de diciembre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:271] Fw: Vocxdonado: Esperantaj literoj en Android

 
----- Mensaje original -----
Enviado: domingo, 27 de diciembre de 2009 8:19
Asunto: Re: [satenhispanio] Fw: Vocxdonado: Esperantaj literoj en Android

Inda celo... sed ne trafebla per la priskribita metodo: per ĝi vi aldonos ĝisnaŭze ripetitan komenton, sed ne voĉdonon. Por ĉi lasta celo vi devas alklaki sur la steleto flanka al la nombro 1730 supre-maldekstre de la paĝo. Ĝi devas fariĝi flav-kolora.  Kaj, bonvolu, ne aldonu komenton se vi havas nenion novan por diri.

Pedro Sanz


2009/12/24 Dario Rodriguez <dariorodriguezlopezsilva@gmail.com>
  ----- Mensaje original -----
Grupos de noticias: soc.culture.esperanto
Enviado: miércoles, 23 de diciembre de 2009 22:35
Asunto: Vocxdonado: Esperantaj literoj en Adroid

Venontjare estos pli da Android-posxtelefonoj - Google: Android;
Apple: iPhone ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Android ).

Cxu oni kapablos tajpi per la alfabeto de Esperanto en Android 2.1?
Nu, ja oni povas instali specialan programon, jam ekzistas
AndroidKlavaro kaj AnySoftKeyboard, sed ni volas la literojn cxe cxiuj
milionoj da uzantoj.

Kiel atingi tiun tre atingindan celon? Simple:

1) Malfermu: http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

2) Klaku sur 'Sign in to add your comment' (Ensalutu por aldoni vian
komenton)

3) Cxe 'Sign in to Google Code with your Google account': apud 'Email'
kaj 'Password' tajpu respektive vian  retposxtadreson kaj pasvorton
cxe Gmail.  Klaku sur 'Sign in' (Ensalutu).  La pagxo 'Google Code
Android' reaperas.

4) Cxe la malsupro de la pagxo, en la kadron kie aperas 'Enter your
comments', tajpu: Please add Esperanto characters (Bonvole aldonu
Esperantajn supersignajn literojn). Klaku sur 'Save changes'.

5) Malfermigxas listo de mesagxoj. Cxe la supro aperas: 'Issue 1730
has been updated'. Klaku sur tiu numero, por vidi la gxisdatigitan
liston de vocxdonoj, kun via cxe la malsupro.

1000 vocxdonoj necesas por efektivigi la aldonon.
 
Mike Leon

[esperantocuba] Visite Albumes de Fotos y un Feliz Año Nuevo -2010

ATENTON - ATENCIÓN

Mesagxo al membroj----- -------Mensaje a los Miembros

Sanon, prosperon kaj sukceson, al vi cxiuj

kune kun familianoj, ni deziras. PARA TODOS UN Feliz año nuevo 2010

esperantocuba en Internet http://es.groups. yahoo.com/ groups/esperanto cuba

Visite Albumes de Fotos

http://santillanesp eranto.blogdiari o.com

esperantocuba@ yahoogroups. com

domingo, 27 de diciembre de 2009

ret-info: La Verda Filmejo sercxas auxtorojn

La Verda Filmejo (http://filmoj.net ), la plej granda kolekto de longdaŭraj filmoj en Esperanto, serĉas aŭtorojn kaj
help-administrantojn.
Detalojn trovu ĉe: http://filmoj.net/serĉatas-aŭtoroj 

La Verda Filmejo aperis antaŭ 7 monatoj danke al REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) por kolekti filmojn kun subtesktoj,
dublitaj aŭ originale kreitaj en Esperanto.

Dum tiu ĉi tempo ĝi iĝis tre populara inter esperantistoj en la tuta mondo, dum 7 monatoj ĝin vizitis 7917 individuaj vizitantoj el
84 landoj, kiuj rigardis 29346 paĝojn.

Ĝis tiu ĉi momento estis afiŝitaj 46 filmoj en 22 ĝenroj, originale parolataj en 16 lingvoj. Ankoraŭ 40 filmoj jam atendas sian
aperon sur la paĝoj de la Verda Filmejo.

Du rajtoposedantaj kompanioj (unu en Usono kaj unu en Francio) permesis laŭleĝan tradukon de siaj filmoj kaj promesis publikigi
poste la tradukojn en siaj paĝaroj, tio danke al agado de helpantoj kaj administrantoj de la Verda Filmejo.

Nederlanda Esperanto-Junularo kaj aliaj organizitaj grupoj de esperantistoj en Rusio, Brazilo kaj aliaj landoj ekde la komenco
kunlaboras kun la Verda Filmejo por aktualigi ĝin per novaj filmoj.

La kreata Subtesktejo, t.n. Manlibro pri kreado kaj tradukado de subtekstoj, unu el la partoj de la Verda Filmejo, liveras utilajn
informojn por ĉiu esperantisto, kiu volas traduki sian ŝatatan filmon kaj donaci ĝin al la internacia komunumo.

Bonvenon ĉe: http://filmoj.net/serĉatas-aŭtoroj

Aleksander Osincev,
alex.osint...@gmail.com
kunordiganto de la Verda Filmejo

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
    Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontiĝoj - Detala listo ĉe: http://www.eventoj.hu
========================================================================
----------------------------------------------------------------------------------------------------------
Mankas gxenerala filmolisto Esperanta

Plej multajn enretigitajn filmojn oni trovas en YouTube inkluzive
tiujn de Esperanto
http://www.youtube.com/results?search_query=esperanto&search_type=&aq=f
La problemo estas ke neniu kompilis la liston de interrete atigeblaj
filmoj/videoklipoj.
(mi iom post iom dissendis ligojn pri diversaj videoklipoj sub la
temoj "Pri niaj aferoj"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/e74e97063...
kaj "Pri niaj aferoj 2"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/c0d47385f...
en la Google-grupo "Estonio" sed tio estis ne sistematigita listo...)
Pli ol 300 kanalojn de esperantistoj cxe Youtube vi trovas en mia
abonlisto videbla en
http://www.youtube.com/PeeterAitai
Ekzistas diskutgrupo pri subtekstigitaj filmoj cxe yahoo (sed
neaktiva)
http://groups.yahoo.com/group/subtitoloj/

Nun necesus kompili la liston (kun la retligoj).

La revuo 'Esperanto' en la reto ankaux por 'Membroj kun Jarlibo'

La revuo "Esperanto" en la reto ankaŭ por "Membroj kun Jarlibo"

La januara numero de la revuo "Esperanto" estis enretigita jam la 21-an de decembro, samtage, kiam ĝia papera versio iris al la
presejo. Ĝi estas la unua numero de la organo de UEA, kiun povas legi en la reto ankaŭ la individuaj membroj de la kategorioj
"Membroj kun Jarlibro" kaj la "Dumvivaj Membroj kun Jarlibro".

Diference de 'Membroj-Abonantoj', 'Dumvivaj Membroj' kaj 'Honoraj Membroj' de UEA ili ne ricevas la presitan revuon, sed la reta
eldono estas enhave kaj aspekte identa kun la papera versio. Por legi la retan revuon necesas unue registriĝi kiel uzanto de la reta
Jarlibro ĉe http://reto.uea.org/ . Samtempe oni ricevas aliron ankaŭ al la cetera enhavo, konstante ĝisdatigata, de la reta versio
de la Jarlibro de UEA.

Per tiu ĉi plivastigo de servoj, kiujn oni ricevas kontraŭ la pago de la MJ-kotizo, UEA plenumas la deziron de tiuj, kiuj volas
ricevi la monatan revuon de la Asocio nur rete kaj malpli koste. La MJ-kotizo estas malpli ol duono de la MA-kotizo kaj ĝi
kompreneble plu inkluzivas ankaŭ la Jarlibron de UEA.

Plej simple oni povas aliĝi al UEA rete ĉe http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php

laŭ CO de UEA

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
Internacia Koresponda Servo - kun fotoj! -- http://http://esperanto-plus.ru/koresponda-servo/
========================================================================

sábado, 26 de diciembre de 2009

en la hispana kaj en esperanto

En You Tube - Legado de la Evangelio en Esperanto

Ekde komenco de pasinta julio aperas en You Tube filmo kun la legado en
Esperanto (krom en la itala kaj la hispana) de la evangelio de la koncerna
dimancxa liturgio.

Por auxskulti la videoevangelion oni alklaku
http://www.youtube.com/user/laparoladidio
kaj poste "Evangelio en Esperanto" en la dekstra parto de la pagxo.

La afero gravas pro pluraj motivoj:
- La unua estas evidente el pasxtista speco. En la tuta mondo nun eblas
auxskulti (kaj vidi) la evangelian legajxon en la internacia lingvo.
- La dua konsistas el la atesto pri nia ekzistado en religia neesperantista
medio. La Eklezio cxiam elmontris al ni sian simpation, sed se ni ne
montras, kiuj ni estas, gxi ne povas fari multon. Oni rimarku ke en You Tube
aperas kalkulilo de la vizitoj. Ni tial invitas niajn legantojn cxiusemajne
viziti la pagxojn de la videoevangelio kaj auxskulti la evangelian legadon.
- La tria motivo estas instrua: apud la filmo estas la tajpita teksto. Tio
utilas al komencantoj por lerni korektan elparolon kaj kutimigxi je la
komprenado de la lingvo.
- La kvara estas propaganda motivo. La multaj kiuj auxskultas la ital- aux
la hispan-lingvan version, post konstato ke ekzistas ankaux tiu en
Esperanto, estas instigataj auxskulti ankaux cxi-lastan, ankaux pro nura
scivolemo.

__._,_.___

================================
LA FEI e' la casa comune degli esperantisti italiani.
================================

<http://geo.yahoo.com/serv?s=97490485/grpId=2940617/grpspId=559004953/...
23595/stime=1261774605>

Le tue impostazioni email: Email singoli|Tradizionali
Cambia
<http://it.groups.yahoo.com/group/esperantisti-italiani/join;_ylc=X3oD...
AzcWQ1BF9TAzk3NDkwNDg1BGdycElkAzI5NDA2MTcEZ3Jwc3BJZAM1NTkwMDQ5NTMEc2VjA2Z0cg
RzbGsDc3RuZ3MEc3RpbWUDMTI2MTc3NDYwNQ-->  le impostazioni tramite web
(necessaria l'ID Yahoo!)
Cambia impostazioni via email: Scegli
...@yahoogroups.com?subject=Invio%20email:%
20Riassunto>  l'invio giornaliero | Passa
...@yahoogroups.com?subject=Modifica%
20il%20formato%20di%20invio:%20Funzioni%20complete>  alle funzioni complete
Visita
<http://it.groups.yahoo.com/group/esperantisti-italiani;_ylc=X3oDMTJjM...
nBF9TAzk3NDkwNDg1BGdycElkAzI5NDA2MTcEZ3Jwc3BJZAM1NTkwMDQ5NTMEc2VjA2Z0cgRzbGs
DaHBmBHN0aW1lAzEyNjE3NzQ2MDU->  il tuo gruppo | Condizioni
<http://it.docs.yahoo.com/info/utos.html>  generali di utilizzo del servizio
Yahoo! Gruppi | Annulla
...@yahoogroups.com?subject=Unsubscrib
e>  iscrizione

__,_._,___

viernes, 25 de diciembre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:270] Fw: Vocxdonado: Esperantaj literoj en Android

---- Mensaje original -----
Grupos de noticias: soc.culture.esperanto
Enviado: miércoles, 23 de diciembre de 2009 22:35
Asunto: Vocxdonado: Esperantaj literoj en Adroid

Venontjare estos pli da Android-posxtelefonoj - Google: Android;
Apple: iPhone ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Android ).

Cxu oni kapablos tajpi per la alfabeto de Esperanto en Android 2.1?
Nu, ja oni povas instali specialan programon, jam ekzistas
AndroidKlavaro kaj AnySoftKeyboard, sed ni volas la literojn cxe cxiuj
milionoj da uzantoj.

Kiel atingi tiun tre atingindan celon? Simple:

1) Malfermu: http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

2) Klaku sur 'Sign in to add your comment' (Ensalutu por aldoni vian
komenton)

3) Cxe 'Sign in to Google Code with your Google account': apud 'Email'
kaj 'Password' tajpu respektive vian  retposxtadreson kaj pasvorton
cxe Gmail.  Klaku sur 'Sign in' (Ensalutu).  La pagxo 'Google Code
Android' reaperas.

4) Cxe la malsupro de la pagxo, en la kadron kie aperas 'Enter your
comments', tajpu: Please add Esperanto characters (Bonvole aldonu
Esperantajn supersignajn literojn). Klaku sur 'Save changes'.

5) Malfermigxas listo de mesagxoj. Cxe la supro aperas: 'Issue 1730
has been updated'. Klaku sur tiu numero, por vidi la gxisdatigitan
liston de vocxdonoj, kun via cxe la malsupro.

1000 vocxdonoj necesas por efektivigi la aldonon.
 
Mike Leon

miércoles, 23 de diciembre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:269] Nudismo esperante

Saluton,

Parolinte kun diversaj esperantaj geamikoj pri la intereso organizi aranĝoj de esperantaj nudistoj / naturistoj, mi decidis krei grupon en Yahoo por la homoj, kiuj interesiĝos pri la afero. La celo de la grupo estas eventuala organizado de naturismaj E-aranĝoj.

Por aliĝi, bv. sendi mesaĝon
Nudesperante-subscribe@yahoogroups.com

Provizore mi estas la mastrumanto, kaj pro evidentaj kialoj la aliĝoj estos aprovitaj de mi.

Estu libera transdoni la ligon al aliaj listoj aŭ grupoj.

Amike,

Pedro

PS. Pruduloj, skandalemuloj, bigotoj, ĉifitanoj  kaj rigarduloj, bv. resti for :-P

-- 
Pedro A. Hernández Úbeda
c/Candilejas, 26 1º izda
28018 Madrido (Hispanio)
Telefono: (+34) 912234853
Faksilo: (+34) 912234864
Postelefono: (+34) 622126416
Skajpo: pedroesperanto
Ipernity: www.ipernity.com/home/pedroesperanto


Esperanto, lingvo internacia!
www.esperanto.es

martes, 22 de diciembre de 2009

[La Karavelo: 4143] Re: [Novaĵletero] www.gazetejo.org denove funkcias

Karaj amikoj:

Ĉu vi volas 1703 revunumerojn de 111 revutitoloj?
Do, mi denove invitas vin al la Gazetejo.
Se vi eldonas revuon, eĉ se revueton,
nepre alŝutu la revunumerojn al ĉi tiu retejo.
Tiel la esperantistaro havas senpagajn legaĵojn
kaj povas elmontri sian kulturan forton
al la neesperantista mondo.

Amike,

Ĝoano



La Esperanta Gazetejo wrote:
>
> ------------WWW.GAZETEJO.ORG DENOVE FUNKCIAS------------
>
>
>
> Saluton,
>
> ankaŭ du semajnoj la retejo www.gazetejo.org [ http://www.gazetejo.org
> ] devis
> esti fermita pro ĝisdatigaj kialoj. Nun ĝi denove funkcias. Vi estas
> bonvenaj
> aldoni enhavon.
>
> la administranto de www.gazetejo.org [ http://www.gazetejo.org ]
>
>

miércoles, 16 de diciembre de 2009

[lernu-helpantoj] pri google kaj lernu!

Saluton!

Se ankoraux iu ne auxdis, hieraux lernu! kaj nia servilo havis malfacilan tempon. Google videbligis Esperanto-flagon en sia logotipo kaj pro tio ni subite ekhavis multege da vizitantoj, kion kompreneble ni sxatis, sed nia servilo sxajne ne tre. :-)

Feliĉe la servilo kun granda peno tamen travivis. Nun mi povis pli bone kalkuli ĉiujn ciferojn, hieraŭ mi ne volis aldone pezigi la servilon.  Averaĝe lernu! havas ĉiutage ĉirkaŭ 5000 unikajn vizitantojn, hieraŭ ni ekhavis preskaŭ 29000, do 6-oble pli ol kutime.

Esperanto-flago ne plu aperas ĉe Google, sed lernu! daŭre havas sufiĉe multe da vizitantoj. Dank' al Google nun dise en la reto aperis multegaj artikoloj pri la hieraŭa okazaĵo. Multaj ret-gazetoj, blogoj kaj forumoj aperigis informojn pri la reklamaĵo, Esperanto kaj Zamenhof. Kaj pro tio ankaŭ hodiaŭ ni havos pli da vizitantoj ol kutime. Jam nun ni havas ĉ. 6300 unikajn vizitantojn kaj ĝis la noktomezo ankoraŭ multe da tempo. :-) Hodiaŭ ni plejverŝajne ne atingos novan rekordon pri unikaj vizitantoj, sed ŝajne ni ekhavos alian - la plej altan nombron de vizititaj paĝoj tage. Averaĝe vizitantoj ĉe lernu! rigardas ĉ. 90 000 paĝojn ĉiutage, hieraŭ oni vizitis ĉ. 130 000 paĝojn dum la tuta tago. Sed hodiaŭ ni jam havas preskaŭ 150 000 paĝojn kaj, kiel mi jam menciis, ĝis la noktomezo ankoraŭ restas multe da horoj. :-) Do ŝajne uzantoj, kiuj venas hodiaŭ, restas ĉe lernu! dum pli da tempo kaj trarigardas pli da paĝoj ol uzantoj, kiuj venis al lernu! hieraŭ. Do eble ni hieraŭ havis bonan reklamajxon, kiu alportis al ni grandan nombron de vizitantoj, sed hodiaŭ ni havas pli "bonkvalitan" reklamon, ĉar nin vizitas homoj, kiuj legis pri Esperanto kaj kun intereso poste venas al nia paĝaro. Hieraŭ estis inform-tago kaj hodiaŭ estas tempo por varbado. Varbu! :-)

Amike, Jevgenij

[La Karavelo: 4080] Guglo kunmemoras la 150-an datrevenon de la naskigho de Zamenhof.

Ankaŭ mi en Portugalio vidas nian flagon en tiuj retejoj,
sed mi ne vidas ĝin en la portugala kaj en la hispana,
kvankam hispanoj en Hispanio vidas ĝin en la hispana.

Amike,

Ĝoano



ludoviko@t-online.hu wrote:
> Karaj Geamikoj!
>
> Krom la retejo
>
> http://www.google.fr  ni trovis ĝis nun la esperantan flagon sur la retejoj
>
> http://www.google.ru
>
> http://www.google.bg
>
> http://www.google.se kaj
>
> http://www.google.it
>
> Gratulon al francaj, rusaj, bulgaraj, svedaj kaj italaj gesamideanoj!
>
> Kiu trovas alian, similan google-retejon?

>
> Plej amike
> Ludoviko kaj Julinjo
>
>

--
- Ocultar texto citado -
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

[La Karavelo: 4096] Birdoj pepas

Jen birdo-pepado.

Klaku sur la birdo-bildo kaj aŭskultu ties pepadon.
Oni internacie komprenas ilin, kvankam supozeble temas pri grekaj birdoj.
Eble ili pepas en esperanto ;) .

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

Birdoj_pepas.ppsBirdoj_pepas.pps
2354 K   Vista   Descargar  

[La Karavelo: 4103] pagho kun la guglaj flavoj

Por montri al neesperantistoj,
kiel Guglo kunmemoris la hodiaŭan tagon,
oni povas irigi ilin ĉi tie:
http://www.lakaravelo.com/guglo.html

Venigu aliajn similajn bildojn al mi,
por pli altigi la impreson eble kaŭzotan
en la esperanto-disvastigo.

Amike,

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

Logoo de Guglo honoros Esperanton morgau

Click  here: Esperanto (esperanto), founder of the 150th anniversary of
Zamenhof |  Doodlewatch_
(http://doodlewatch.com/2009/12/14/esperanto-esperanto-founder-of-the-...)  
Jose Antonio del Barrio skribis:
>  Pluraj skribis al Guglo  petante logoon por la 15-a de decembro. Shajne
ni sukcesis!

_http://doodlewatch.http://dohttp://doodlewathttp://doohttp://doodhttp...
(http://doodlewatch.com/2009/12/14/esperanto-esperanto-founder-of-the-...)  
Martin:

Post noktomezo ankaŭ en Eŭropo (same kiel en Ĉinio kaj Koreo) ĉe  
diversaj regionaj google-paĝoj aperas la Google simbolo kune kun la  
Esperanto-flago. Se oni estas kun la krozilo super la grafiko oni ricevas la  informon:
150a naskiĝtago de LL Zamenhof (Inventinto de Esperanto). Klikante al  la
grafiko oni venas al diversaj paĝoj pri LL Zamenhof.

En diversaj  vikipedioj en la rubriko "Kio okazis je" aperas informo pri
Zamenhof (ekz.  itala, finna, germana vikipedio), ĉe aliaj vikipedioj oni
ankoraŭ ne ŝanĝis al  la 15a de decembro)

Urge: Por montri nian kontenton al Google

From: Henri Masson _espero...@wanadoo.es_ (mailto:espero...@wanadoo.fr)
*URĜE !*
Ĉe Doodlewatch _http://doodlewatch.  com/_ (http://doodlewatch.com/)  eblos
vidi la bonegan (kaj belan) omaĝon plurajn tagojn. Kaj oni povas  esprimi
sian kontenton per voĉdono, alklakante la nombron de steloj sub la  logotipo.

martes, 15 de diciembre de 2009

Poemaro SALUTO de Antonina Apollo enrete

Estas nun enretigita origine Esperanta poemaro de Antonina Apollo
"SALUTO"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/ce4016c56...
Estu tio kiel donaco okaze de grava jubileo de Zamenhof (certe lin
pleje ghojigus viveco de lia/nia lingvo).

En "Estonio" mi ankau retajpis la malnovan bazon (enkondukon) de La
Strategio (pli frue estis rete nur jpg.-fotokopie).
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/ce4016c56...

Peeter Aitai

La unua neĝo

Antaŭ kelka tempo mi montris mian ĝardenon en aŭtuna orkoloro. Nun ekneĝis kaj la verdo en la ĝardeno malaperis sub blanko de neĝo. Kaj estas ankaŭ kontrasto al la suna aŭtuna tago: la nuboj kaŝas la sunon. Nur la neĝo pliheligas ĉion.

Peranto1



Filmeto: La unua neĝo

Mi hodiaŭ alŝutis filmeton al Youtube kun la titolo:
"La unua neĝo".
Per tiu filmeto mi volas precipe komplezi al brazilanoj kiuj ŝatas ekscii
pli pri tiu mirinda fenomeno de la naturo.

Por spekti la filmeton iru al:
http://www.youtube.com/watch?v=FJOKyxXBQyo

Bonan spektadon deziras
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

lunes, 14 de diciembre de 2009

[La Karavelo: 4060] Kunmemoro de la naskigho de Zamenhof en Lisbono.

Kunmemoro de la naskiĝo de Zamenhof en Lisbono.
______________________________
______________

Organizita de Portugala Esperanto-Asocio, ĝi okazis
en "Sociedade Portuguesa de Naturalogia" (SPN),
danke al la zorgo de s-ro Miguel Boieiro kaj de ties edzino
s-ino Manuela Boieiro, ambaŭ esperantistoj.
Miguel estas la prezidanto de SPN;
societo, kiu disvolvas, de antaŭ jardekoj,
la naturlogion en Portugalio.

Entute estis ĉirkaŭ 40 homoj.
Sabaton okazis kelkaj prelegoj sekvataj de kolokvoj
en la sidejo de SPN. Unu el ili estis la ofciala
prezentado de la libro "Esperanto em 30 horas" (EE30H)
al la portugaliaj esperantistoj, far la aŭtoro de la libro.
Post la prelego, kelkaj homoj direktis kelkajn demandojn
al la prelegisto. PEA vendis kelkajn ekzemplerojn de EE30H.
Vespere kelkaj grupetoj vespermanĝis kune.

Dimanĉon matene kelkaj vizitis
la Botanikan Ĝardenon.
La tagmanĝo estis kuna en la sidejo de SPN.
Tie ni manĝis tre bongustajn vegetaranajn pladojn
paradize kuiritaj en SPN.

Ĉe la tagmanĝa tablo, ne mankis esperanto
kaj portugala krokodilado, eĉ mia,
ĉar kelkaj homoj ankoraŭ estas en la komenco
de la esperanto-lernado, kaj aliaj tute ne scias esperanton.
Post la tagmanĝo, ni spektis la interesan dokumentvideon
de Djalma Pessata, pri la vivo de Zamenhof,
en la brazilportugala.
Dankon, Djalma! En la fino la homoj aplaŭdis.
Ili certe aplaŭdis vin, ĉar vi estas la aŭtoro de tiu verko.

Kelkaj aliaj antaŭviditaj programeroj
ne povis okazi, kio donas al la portugalaj
esperantistoj motivojn por ebla
januara evento en la sidejo de
Portugala Esperanto-Asocio.

Mi petas al la homoj, kiuj fotis la renkontiĝon
la komplezon venigi fotojn al mi,
por ke mi disigu ilin per ĉi tiu diskutgrupo,
kaj por eventuala publikigado en La Karavelo.

Amike raportas

João José Santos


--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

Infanoj parolas en esperanto

Post kelkaj interkonsentoj faritaj de Zlatko Tishljar kun la aŭtoroj
kaj partoprenintoj de la filmo, ni ĉiuj rajtas vidi la mallongan
version de la filmo "Kreski kun Esperanto".   Tio filmo estas ege
valora por montri ke esperanto estas lingvo nature parolata.

Nun ni transskribas subtekstojn en esperanto, por posta traduko al
aliaj lingvoj.
Ankaŭ vi povas helpi la transskribon de la subtekstoj ĉe:
http://dotsub.com/transcribe/0c2d6614-478e-4910-ae9f-b060664ab447

Instruoj pri transskribado ĉe:
http://dotsub.com/view/e6562923-a6eb-4c6b-a6c7-ffed4a2848a5
(elektu esperantajn subtekstojn)

Dankon,

Emiljo

Michael Jackson's Earth Song - English subtitle

La kortusheganta video de Michael Jackson

Karaj Geamikoj!

Iom post iom alproksimiĝas la Kristnasko. Oni nomas la Kristnaskon ankaŭ
festo de amo, paco kaj lumo. Ni pasigu dum la festoj kelkajn minutojn per
pensado pri la planedo Tero, kiun ni ruinigas ĉiam pli rapide… Nia flandra
amiko, Leo De Cooman, kun helpo de nia brita amiko David R. Curtis tradukis
esperanten la Ter-Kanton de Michael Jackson kaj pretigis por ni la
esperantlingvan subtekston.

Akceptu la rezulton per musklako al
http://dotsub.com/view/22a97a06-8fc6-4c35-b008-a4ed1c30e002

Sube Vi trovos la anglan, esperantan kaj hungaran tekstojn, kiuj -
kompreneble - ne povas esti absolute identaj.

La hungaran tekston kiu ajn povas ŝanĝi al tiu de sia propra, nacia lingvo.

Kiu ajn povas plusendi la tiel modifitan mesaĝon al siaj geamikoj.

Estus tre utile plusendi ĝin al ne-esperantistoj, kiuj povus vidi
esperantlingvan tekston kaj sperti, ke la Internacia Lingvo vivas kaj povas
servi kiel pontolingvo.

Ni ŝatus esprimi nian apartan dankon al J. J. Santos, kiu alvokis nian
atenton pri tiu ĉi video.

Pacon, sanon, feliĉon deziras elkore
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

Earth Song lyrics
Ter-Kanta lirikaro
A Föld-dal magyar szövege

What about sunrise?
Kion (vi pensas) pri sunleviĝo?
Mi lett a napkeltével?

What about rain?
Kion pri pluvo?
Mi lett az esővel?

What about all the things
Kion pri ĉio
Mi lett mindazzal

That you said we were to gain...
kion gajnus ni laŭ vi?
Amiről azt mondtad, hogy elnyerhetjük?

What about killing fields
Kion pri mortokampoj?
Mit mondjunk a megölt mezőkről?

Is there a time?
Ĉu tempo estas?
Van még időnk?

What about all the things
Kion pri ĉio,
Mi történt mindazzal,

That you said was yours and mine?
kio laŭ vi estis via kaj mia?
amiről azt mondtad, a tiéd s az enyém?

Did you ever stop to notice
Ĉu vi iam haltis por rimarki
Megálltál-e valaha, hogy észrevedd

All the blood we've shed before
ĉiun sangon, kiun ni jam elverŝis?
az eddig kiontott, tengernyi vért?

Did you ever stop to notice
Ĉu vi iam haltis por rimarki
Megálltál-e már, hogy észrevedd

This crying Earth its weeping shores?
la ploran Teron, ĝiajn larmajn marbordojn?
a síró Földnek könnyes partjait?

Aaaaaaaaah Oooooooooh
Aaaaaaaaah Oooooooooh
Aaaaaaaa Uuuuuuuuu
Aaaaaaaa Uuuuuuuuu

What have we done to the world?
Kion ni faris al la mondo?
Mit tettünk a világgal?

Look what we've done.
Rigardu, kion ni faris.
Nézd, mit követtünk el.

What about all the peace,
Kion pri ĉiu paco,
Mi lett a békével, melynek

That you pledge your only son?
kiun vi promesas al via nura filo?
szentelted egyszülött fiad?

What about flowering fields?
Kion pri florantaj kampoj?
Mi lett a virágos mezőkkel?

Is there a time?
Ĉu estas tempo?
Van még időnk?

What about all the dreams,
Kion pri la sonĝoj,
Mi lett az álmokkal,

That you said was yours and mine?
kiuj laŭ vi estas viaj kaj miaj?
melyekről azt mondtuk, a tiéid s az enyémek?

Did you ever stop to notice,
Ĉu vi iam haltis por rimarki
Megálltál-e valaha, hogy észrevedd

All the children dead from war?
la infanojn mortintajn pro milito?
a háborúk gyermek-halottait?

Did you ever stop to notice,
Ĉu vi iam haltis por rimarki
Megálltál-e valaha, hogy észrevedd

This crying Earth its weeping shores?
la ploran Teron, ĝiajn marbordojn larmajn?
a síró Földnek könnyes partjait?

Aaaaaaaaah Oooooooooh
Aaaaaaaaah Oooooooooh
Aaaaaaaa Uuuuuuuuu
Aaaaaaaa Uuuuuuuuu

I used to dream
Iam mi sonĝadis
Gyakran álmodoztam

I used to glance beyond the stars,
Iam rigardis mi preter la steloj,
Feltekintve a messzi csillagokra,

Now I don't know where we are
Nun mi ne scias, kie ni estas
Most már nem tudom, hol is vagyunk

Although I know we've drifted far.
Kvankam mi scias, ke ni ege drivis for.
Bár tudom, távolra sodródtunk már.

Aaaaaaaaah Oooooooooh
Aaaaaaaaah Oooooooooh
Aaaaaaaaah Oooooooooh
Aaaaaaaaah Oooooooooh
Aaaaaaaa Uuuuuuuuu
Aaaaaaaa Uuuuuuuuu
Aaaaaaaa Uuuuuuuuu
Aaaaaaaa Uuuuuuuuu

Hey
Hej
Hej

What about yesterday?
Kion pri hieraŭ?
Mi lett a tegnappal?

(What about us?)
(Kion pri ni?
(Mi lett velünk?)

What about the seas?
Kion pri la maroj?
Mi lett a tengerekkel?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

The heavens are falling down.
La ĉielo falas.
Az ég is leszakad.

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

I can't even breathe!
Mi eĉ ne povas spiri!
Már lélegzeni sem tudok!

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about all the things
Kion pri ĉio
Mi lett mindazzal,

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

I have given you?
Kion mi donis al vi?
Amit adtam neked?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about apathy?
Kion pri apatio?
Miért fásultunk el?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

I can feel its wounds.
Mi povas senti ĝiajn vundojn.
Érzem a közöny sebeit.

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about nature's worth?
Kion pri valoro de naturo?
Mi lett a természet értékével?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

It's our planet's womb!
Ĝi estas la utero de nia planedo!
Az jelenti bolygónk méhét!

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about animals?
Kion pri bestoj?
Mi lett az állatokkal?

(What about them?
(Kion pri ili?)
(Mi lett velük?)

We've turned kingdoms to dust,
Ni alpolvigis reĝlandojn.
Királyságokat tettünk porrá.

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about elephants?
Kion pri elefantoj?
Mi lett az elefántokkal?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

Have we lost their trust?
Ĉu ni perdis ilian fidon?
Elvesztettük bizalmukat?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about crying whales?
Kion pri plorantaj balenoj?
Miért sírnak a bálnák?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

We are ravaging the seas.
Ni ruinigas la marojn.
Tönkretesszük a tengereket.

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about forest trails?
Kion pri arbaregaj vojoj?
Mi lett az erdei ösvényekkel?

Burnt despite our pleas!
Bruligitaj spite niajn petegojn.
Felégették, hiába könyörögtünk.

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about the Holy Land
Kion pri la Sankta Lando
Mi történt a Szentfölddel,

(What about it?)
(Kion pri ĝi?)
(Mi lett vele?)

Torn apart by creed?
disŝirita de kredokonfeso?
széttépte a hit?

What about the common man?
Kion pri la ordinara homo?
Mi lett az egyszerű néppel?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

Can't we set him free?
Ĉu ni ne povas liberigi lin?
Nem tudjuk felszabadítani?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about children dying?
Kion pri infanoj mortantaj?
És a haldokló gyermekekkel?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

Can't you hear them cry?
Ĉu vi ne povas aŭdi ilin plori?
Nem hallod sírásukat?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

Where did we go wrong?
Kie ni malpravis?
Hol rontottuk el?

Aaaaaaah  Ooooooh
Aaaaaaa   Uuuuuu

Someone tell me why!
Iu diru al mi la kialon!
Valaki mondja meg, miért!

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about baby boy?
Kion pri la knabeto?
Mi lett a kisdeddel?

(What about it?)
(Kion pri ĝi?)
(Mi lett vele?)

What about the days?
Kion pri la tagoj?
Mi történt napjainkkal?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about all their joy?
Kion pri iliaj ĝojoj?
Napjaink örömével?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about the man?
Kion pri la viro?
Mi lett a férfivel?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about the crying man?
Kion pri la ploranta viro?
Mi lett a síró férfivel?

(What about us?)
(Kion pri ni?)
(Mi lett velünk?)

What about Abraham?
Kion pri Abrahamo?
Mi lett Ábrahámmal?

(What was us?)
(Kio estis ni?)
(Mik voltunk mi?)

What about death again?
Kion pri la morto denove?
Újból és újból halál?

Aaaaaah Ooooooh
Aaaaaa  Uuuuuu

Do we give a damn?!
Ĉu ni vere zorgas?!
Törődünk mindezzel egyáltalán?!

Aaaaaah  Oooooh
Aaaaaa   Uuuuuu

_________________

PS.:

Jene Vi povas aŭskulti la originalan videon de Michael Jackson - kun angla
subteksto:

http://www.youtube.com/watch?v=58OD2pYn_jE  

Ĝi estas filmita en Afriko, Amazonio, Kroatio kaj Novjorko.
 
lernu!