lunes, 7 de diciembre de 2009

[La Karavelo: 3968] Gimnazio Kálmán Kalocsay

Gimnazio Kálmán Kalocsay ekfunkcias la 1-an de septembro 2009. en Hungario, en departemento Nógrád, vilaĝo Bercel. En du klasoj okazas ankaǔ instruado de Esperanto por 16 personoj. La Esperantan projekton gvidas s-ino Ilona Sirkó, (diplomito de D-ro István Szerdahelyi). Ĉi tyie estas instruata ne nur la lingvo, sed ankau pormovada edukado.
Ili deziras nun fari grandan ekspozicion de bildkartoj, kiuj poste estos konservataj en speciala albumo. Do ankau vi salutu ilin, se vi ĝojas pro la iniciato kaj se vi volas subteni ilian pluan aktivadon.
Ilia adreso estas:
GIMNAZIO KÁLMÁN KALOCSAY
Esperanta Studenta Rondo
HU-2687 Bercel, Széchenyi út 3.

No hay comentarios:

 
lernu!