lunes, 30 de noviembre de 2009

[esperantocuba] Mesagxo al membroj - ( esperantocuba )

ATENTON
Mesagxo al membroj
Mensaje a los Miembros Felicxan jaron 2010 !
Sanon, prosperon kaj sukceson, al vi cxiuj
kune kun familianoj, ni deziras
esperantocuba en Internet http://es.groups. yahoo.com/ groups/esperanto cuba
esperantocuba@ yahoogroups. com
HOLA !

Karaj membroj,
Bonvenon al la novaj anoj de nia Grupo en la Interreto, kaj samtempe ni esprimas dankemon pro via intereso montrata fare de cxiuj. La Grupo estas fondita en la urbo Camagüey, Kubo, la 4an de Auxgusto de jaro 2004.

Estas la celoj de Grupo esperantokubo:
1.- Intersxangxo de korespondado en Esperanto aux en la Hispana, pri temoj:
Kulturo, historio, instruado kaj turismo.
2.- Kontribuo al diskonigo kaj plifortigo de la Lingvo Internacia Esperanto tra la mondo, kaj same al Paco kaj Amikeco inter la Popoloj.

ESPERANTOKUBO TRA-TTO
Ni bezonas la kunlaboradon de cxiuj membroj.
Bonvolu sendi vian mesagxon al tiu elektronika adreso de l ' Grupo kaj ni cxiuj ricevos gxin.
La informaron vi povas sendi aux en Esperanto aux en la Hispana. Vi elektu la temon kaj vi priskribu. Ankaux vi povas aldoni fotojn, kaj viziti la TTT-ejon de l ' Grupo en Interreto, se vi estas membro cxe Interreto.

95 -a Universala Kongreso de Esperanto Havano, Kubo, 17 - 24 Julio 2010

Konstant adreso: Universala-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176.NL- 3015 BJ Rotterlando. Retadreso: Kongresoj@co. uea.org
TTT:http://www.uea. org/kongresoj/ uk_2010.html

Kongresa Temo: La 95-a UK estos dedicxita al la Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, proklamita de UN kaj Unesko.

Moderador de la Lista Kontaktu min: caliturcuba@ yahoo.es
Dankon

[La Karavelo: 3933] neuropeptidoj

Mi plene kredas ĉi tion. Kaj vi?

JJS

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------



Neuropeptidoj.ppsNeuropeptidoj.pps
640 K   Vista   Descargar  

[La Karavelo: 3937] La Karavelo n-ro 19

Karaj legantoj de La Karavelo:

Anekse iras al vi la 19-a numero de La Karavelo.
Ĝuu ĝin, komentu ĝin, disvastigu ĝin!

Dankon al nia stabo pro la verkoj,
pro la revizioj, pro la bonvolemo, pro ĉio!

Post ĉirkaŭ 1 horo, ĝi jam estos prenebla el:
www.lakaravelo.com

Amike salutas ĉiujn

João José Santos
(la LK-redaktisto)

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------



LK_019.pdfLK_019.pdf
3491 K   Vista   Descargar  

[La Karavelo: 3939] La Esperanta Gazetejo

Karaj redaktistoj de gazetoj, karaj legantoj:

Nepre sendu viajn gazetojn al La Esperanta Gazetejo,
sendepende de ilia alŝuto al aliaj retejoj.

La Esperanta Gazetejo estas nuntempe apenaŭ uzata.
Tio estas granda bedaŭro, ĉar ĝi estas tre bone organizata retspaco,
kie la amantoj de la legado povas ĝui centojn da gazetoj.

Mi mem ĵus ĝisdatigis la revuojn La Karavelo,
kiuj povas esti prenataj ankaŭ de tiu retejo.

LK fojfoje publikigas senpage anoncon de La Esperanta Gazetejo.
Vidu ĝin en la ĵusa numero 19-a.

Amike,

João José Santos

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

domingo, 29 de noviembre de 2009

Esperanto Blog: Traduku.net

Translation Tool - Traduku_
(http://www.transparent.com/esperanto/2009/10/28/translation-tool-trad...)  
Posted:  28 Oct 2009 06:09 PM PDT
Since I’m usually averse to Internet translations, I’ve been somewhat  
reluctant to mention a tool called _Traduku_ (http://traduku.net/) . If you’ve
ever had experience with  _Babelfish_ (http://babelfish.yahoo.com/) , it
functions much like  the (in)famous web translator. Insert some text, or a URL,
into the  appropriate field, click a button for the desired language, and
check the  results. The page where it translates for you has a neat feature
where you  can run your mouse over the given text for a list of synonyms or
other  possible translations.
After playing with a few sentences, I’m not entirely disappointed with  
Traduku. Like all translation tools, however, I strongly caution you to  
proofread what it gives you…Who knows what its algorithm might be giving  you!
Here are a few sample translations of sentences I tried, so you can  judge for
yourself. Of course, a firsthand check might be the best course  of action!
“I doubt that this works.” - “Mi dubas ke ĉi tiu  labor.” (Probably
should be “laboras,” or  “laborus.”)
“Do you mind if I test?” - “Ĉu vi  permes-as, ke mi ..u testas?”
(Interesting hyphenation  there.)
“Splendid.” - “Grandioza.” (One-word  translations seem more reliable.)
Post from: _Esperanto  Blog_ (http://www.transparent.com/esperanto)

Estona poezio

Retajpe mi enretigis libroplenon da estona poezio, kio nun legeblas en
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/14d7774ff...
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/14d7774ff...

sábado, 28 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3919] VTF - kio estas ghia celo?

Amikoj,
Ĉar mi vidas, ke oni diskutas pri la vortaroj, kiujn mi faras, mi volas klarigi iom pri ili.
Kion signifas la devizo “Unue kolekti, poste korekti”, kiu aperas en la unua paĝo de VTF? Nu, ĝi signifas, ke EN LA NUNA STADIO de VTF mia ĉefa tasko estas kolekti en unu solan lokon ĉiujn esperantajn vortojn troveblajn en ĉiuj aliaj verkoj kaj doni al ili taŭgan portugalan tradukon, akompanatan de difino en la portugala lingvo por precizigi ilian sencon, kaj de ekzemplaj frazoj. Kiuj estas tiuj “ĉiuj aliaj verkoj”?
Ili estas tiuj, kiujn mi disponas por konsultado. El la esperanta verkaro, miaj ĉefaj (sed ne NURAJ) konsultfontoj estas: 1) la du grandaj vortaroj kompilitaj de A.K. Afonso Costa. 2) Plena Ilustrita Vortaro, 2005. 3) Por via Slipara Vortaro, de Geraldo Pádua (neeldonita, sed mi havas kopion de la manuskripto). 4) Reta Vortaro. 5) Oportuna Poŝvortaro Esperanta-Portugala, de Sylla Chaves. 6) Esperanta Vikipedio. 7) Gran Diccionario de Fernando de Diego [en la reto]. 8) Vocabolario Italiano-Esperanto, de C. Minnaja [en la reto]. 9) Comprehensive English-Esperanto Dictionary, de Peter Benson. 10) Wörterbuch Deutsch-Esperanto, de Erich-Dieter Krause. 11) pluraj enretaj vortaroj (Hejma vortaro, Sonja’s English-Esperanto Dictionary ktp).
El la portugallingva verkaro, miaj ĉefaj (sed ne NURAJ) konsultfontoj estas: 1) Dicionário Houaiss da Língua Portuguesa, eld. 2001. 2) Novo Aurélio Século XXI. 3) iDicionário Aulete da Língua Porguesa [en la reto]. 4) Michaelis Moderno Dicionário da Língua Portuguesa [en la reto]. 5) Michaelis Moderno Dicionário Inglês [en la reto]. 6) Michaelis Dicionário Escolar – Alemão, Espanhol, Francês, Inglês, Italiano. 7) Dicionário Ilustrado da Língua Portuguesa da Academia Brasileira de Letras, de Antenor Nascentes. 8) Infopédia – Dicionários e Enciclopédia em Língua Portuguesa [en la reto]. 9) Dicionário Enciclopédico Ilustrado Larousse. 10) Portugala Vikipedio. 11) pluraj enretaj vortaroj.
Mi citis tiom da verkoj por montri, ke mi ne KREAS vortaron, sed KOMPILAS, aŭ laŭ VTF-a devizo, KOLEKTAS.

Nun, kion signifas “POSTE KOLEKTI” en la devizo? Ĝi signifas, ke post la kolektado, kelkfoje samtempe kun tiu kolektado, mi korektas aŭ, pliĝuste, UNUECIGAS la vortojn kaj difinojn. Kompreneble, neniu laboro estas savita de eraroj. Mi kulpas pri multaj tajperaroj, sed mi ne KREAS la difinojn aŭ ELPENSAS novan esperantan vorton por ŝtopi mankojn en la tradukado al Esperanto. (Oni ne konfuzu KREADON de vorto kun ESPERANTIGO de vorto, ekz. kiam temas pri geografiaj nomoj). Tamen iam devos okazi VERA korekto, aŭ de difino aŭ de formo de malbone elektita vorto. Tiam VTF eniros en sian DUAN STADION, nome la KOREKTADO. Kvankam tiu korektado povas okazi jam nun, kiam tio estas ebla.

Amikoj, multon alian mi povus diri pri mia laboro, sed mi ne volas ĝeni vin per longega mesaĝo (ĉar longa, ĉi tiu mesaĝo jam fariĝis).

Sincere via,
Tulio Flores

Pasporta Servo

Saluton,

jen grava informo pri Pasporta Servo. En la kazo de demandoj kaj problemoj
kontaktu vian landan organizanton aŭ min (por latinameriko).

Amike, Martin

Karaj Pasporta Servo-gastigantoj! Karaj PS-uzantoj!
Ni tre bedauxras ke ni ne sukcesis al vi ¸cxiuj respondi cxar ni cxefe
okupigxis pri la kreado de la nova sistemo, kaj esperas ke tiu cxi
letero respondas al viaj demandoj. Ni petas vian komprenon pro la nunaj
prokrastoj kaj la sxangxoj en sistemo al kiu ni cxiuj alkutimigxis. Same
ni certigas al vi ke ili estas necesaj se nia sxatata Pasporta Servo
pluhavu prosperan estontecon. Helpu por ke ni komune antauxenigu nian
projekton, kaj niajn komunajn idealojn!
Do, ni petas al vi nun, aligxu al nia interreta Pasporta Servo! Se vi
jam membrigxis: Ni invitas vin reviziti la pagxon por plenigi aux
aktualigi viajn informojn. Ne forgesu elekti "mi gastigas" se vi estas
gastiganto kaj lokigi vian hejmon sur la mapo. Se vi bezonas helpon, vi
povas kontakti pasportase...@tejo.org aux la oficejo de TEJO (vidu tie:
http://www.tejo.org/eo/kontaktu).
Se vi volas fari donacon, bonvolu ne plu sendi Internacian
Respondkuponon aux posxtmarkon. Dankon pro via helpo!
Se vi volas aperi en la venonta eldono, ne atendu, kvankam estas
pluraj el vi kiu ne kutimis kun la nova sistemo kaj peti (re)-membrigxon
per aliaj manieroj, tiuj gastigantoj ankaux aperos en la eldono. Ni
tamen kore invitas vin membrigxi cxe www.pasportaservo.org.
----------------------------------------------------------
Jen simpla listo da pagxoj:
* Iru al http://www.pasportaservo.org/
* Sekvu supre de la pagxo la ligon "Membrigxi"
* Elpensu uzantnomon por vi. Tiu uzantnomo estos publike videbla,
do se vi kontrauxos la aperon de via persona nomo, ne uzu gxin, sed
elpensu ion. Sed bone memoru tion.
* Metu vian retposxtadreson (gxi estos uzata nur interne de la
sistemo, ne montrata krom al administrantoj), urbon kaj landon.
* Se vi volas, vi povos ankaux meti adreson de retpagxo, kaj etan
priskribon pri vi. (Vi povos tion poste sxangxi, do ne gravas nun.)
* Elektu, ke vi akceptas la kondicxon (unue legu ilin, kompreneble).
Vi ricevos konfirman retmesagxon al via indikita retadreso. Tio estas
por kontroli, cxu vi vere havas retposxtadreson. Se gxi ne alvenas ene
de kelkaj horoj, io misfunkciis – vidu sube por tio.
* klaku la ligon en la konfirma mesagxo por konfirmi vian aligxon.
* enmetu pasvorton elektitan de vi (dufoje), kaj klaku "Publikigi"
(ne zorgu, gxi ne publikigas la pasvorton).
* Vi povas en la sama pagxo elekti sur la mapo vian lokon, se vi
volas, kaj sube alsxuti bildon de vi. (Poste denove klaku "publikigi").
* Cxe "miaj informoj" (supre) vi nun enmetu pliajn informojn, kiel
ekzemple vian nomon. Grava estas cxe "miaj detaloj" elekti "Mi pretas
gastigi": Jes. Ankaux via adreso indas, por ke homoj povu trovi vin. Tie
eblas ankaux meti fotojn de via domo, ekzemple.
Tio estas jam cxio. Vi nun povos sercxi aliajn uzantojn, uzi la
forumon, ktp., se vi emas.
(Se la konfirma retposxto ne alvenas al vi ene de kelkaj horoj, iru al
http://www.pasportaservo.org/user/password. (Tio estas ankaux atingebla
per "ensaluti" -> "Iru cxi tien, se vi forgesis ...".) Tie enmetu vian
uzantonomon aux la retposxtadreson, kiun vi enmetis. Oni sendos novan
retmesagxon al vi, kun nova ligo. Alklaku gxin kaj dauxrigu kiel supre
menciita.)
----------------------------------------------------------
* La gravaj demandoj
- Kial oni renovigas PS-n?
Pasporta Servo estas bonega kaj dum la pasintaj jaroj bone funkciis kiel
papera libreto. Sed por ke bonega ideo kiel tiu-cxi plue estu sukcesa,
gxi bezonas dauxre esti „reinventata“. Tial, TEJO decidis renovigi gxin
kaj eluzi la eblojn de la interreto por igi gxin pli simpla, pli efika
kaj pli bona ilo por internaciaj Esperantistaj vojagxantoj. Kompili la
cxiujaran eldonon de PS estas grandega tasko, kiun dum 13 jaroj plenumis
Derk Ederveen. Dank'al la nova reta sistemo, tiu tasko pli facilos kaj
estos dividebla je pluraj personoj.
- Kiel statas la laboroj?
Jam de pluraj monatoj skipo – programisto Joan Català el Katalunio kaj
Joop Kiefte el Nederlando – laboras pri la nova reta sistemo. La
aligxado por membroj nun jam funkcias dum kelka tempo, kaj ankaux eblas
trovi gastigantojn (kaj gastojn) per la retejo.
- Kio sxangxigxos?
La nova retpagxo www.pasportaservo.org ofertas multajn eblojn kiuj
gxis nun ne estis: rekta aligxo en la retejo, rapida sxangxo de
informoj, kontaktigxo per la retpagxo, retaj mapoj kaj multaj aliaj.
Tamen pluaperos la papera eldono kiel gxis nun, kvankam en iom alia aspekto.
* PS kaj la reto
- Cxu oni plu bezonas la libron por gasti?
Ne, la posedo de la papera libro ne plu estas kondicxo por esti gasto.
Anstatauxe nun necesas esti membro de la reta sistemo (cxu gastiganto
aux ne). Tiel nun gastigantoj antaux la alveno de la gasto jam povas
kontroli ties profilon en la retejo, kaj informigxi pri la gasto.
- Kiel oni aligxos per la interreto?
Per simpla aligxformularo en la retejo. Oni entajpos siajn informojn
kaj povos tuj ilin kontroli kaj sxangxi lauxbezone.
- Kiel oni realigxos?
Ni sendos peton realigxi laux via gxisnuna aligxstato: Se gxis nun vi
realigxis per retposxto, ni per retposxto petos vin realigxi rete. Se
gxis nun vi uzis paperan realigxilon, vi pluricevos gxin. Tamen, ni kore
invitas vin uzi la reton se vi povas, ecx se gxis nun vi uzis paperan
realigxilon.
- Cxu mi pluricevos mian senpagan paperan ekzempleron?
Kiel gastiganto vi plurajtos je senpaga papera ekzemplero, kiel gxis
nun ni invitas cxiujn libervole kontribui al la presokostoj. Ni scias ke
pasintjare pluraj PS-anoj pro posxtsendoproblemoj ne ricevis siajn
ekzemplerojn kvankam ili rajtis kaj ecx donacis – tio okazis pro
malapero de ekzempleroj inter la presejo kaj TEJO. Kompreneble vi
lauxdezire ricevos vian ekzempleron cxijare.
* PS ekster la reto
- Cxu pluekzistos papera ekzemplero? Kiel ekhavi gxin?
Jes, pluekzistos papera ekzemplero kaj gxi estos havebla laux la
kutimaj kanaloj. Gxi estas mendebla cxe UEA kaj aliaj Esperantaj
librovendejoj.
- Kiam aperos la ekzemplero?
Gxi aperos post kiam plejmulto de la antauxaj gastigantoj estas ankaux
en la nova sistemo.
- Cxu mi ricevos paperan konfirmilon?
Ni penos por sendi al cxiuj kiuj kutimas papere konfirmigxi baldaux
siajn paperan konfirmilon.
- Cxu mi povos plualigxi per papera konfirmilo?
Jes, vi povas plu aligxi per papera konfirmilo. Tamen, se vi povas, ni
kore invitas vin anstatauxe uzi la retan aligxon.
- Cxu mi jam nun povas mendi la ekzempleron?
La papera PS-libreto estos mendebla en la libroservo kaj dissendota
post gxia printado.
Ni sincere salutas vin
Joop KIEFTE, administranto de PS Gregor HINKER, prezidanto de TEJO

--
Atenton! Bv. neniam respondi al la adreso de la sendinto. Ne temas pri
respondadreso. Se vi volas skribi al mi, bv. uzi la konatajn adresojn kaj
elektu depende de via kauzo mian privatan adreson (Esperan...@gmail.com) au
la adreson de Germana Esperanto-Asocio (d...@esperanto.de).

Achtung! Bei dieser Adresse handelt es sich nicht um eine Antwortadresse.
Wenn Sie mir persönlich schreiben wollen, wählen Sie bitte in Abhängigkeit
vom Grund Ihres Schreibens meine private Adresse (Esperan...@gmail.com) oder
die Adresse des Deutschen Esperanto-Bundes (d...@esperanto.de).

"La Karavelo" en Vikipedio

Karaj amikoj:
Jen mia unua provo konstrui paĝon en Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/La_Karavelo

Espereble vi ĝin ŝatu kaj fojfoje vizitu serĉe de novaĵoj.

Oni akceptas kunlaborantojn por tiu laboro.
Skribu por tio private al mi.

Amike,

João José Santos

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

viernes, 27 de noviembre de 2009

VTF - kio estas ghia celo?

Amikoj,
Ĉar mi vidas, ke oni diskutas pri la vortaroj, kiujn mi faras, mi volas klarigi iom pri ili.

Kion signifas la devizo “Unue kolekti, poste korekti”, kiu aperas en la unua paĝo de VTF? Nu, ĝi signifas, ke EN LA NUNA STADIO de VTF mia ĉefa tasko estas kolekti en unu solan lokon ĉiujn esperantajn vortojn troveblajn en ĉiuj aliaj verkoj kaj doni al ili taŭgan portugalan tradukon, akompanatan de difino en la portugala lingvo por precizigi ilian sencon, kaj de ekzemplaj frazoj. Kiuj estas tiuj “ĉiuj aliaj verkoj”?

Ili estas tiuj, kiujn mi disponas por konsultado. El la esperanta verkaro, miaj ĉefaj (sed ne NURAJ) konsultfontoj estas: 1) la du grandaj vortaroj kompilitaj de A.K. Afonso Costa. 2) Plena Ilustrita Vortaro, 2005. 3) Por via Slipara Vortaro, de Geraldo Pádua (neeldonita, sed mi havas kopion de la manuskripto). 4) Reta Vortaro. 5) Oportuna Poŝvortaro Esperanta-Portugala, de Sylla Chaves. 6) Esperanta Vikipedio. 7) Gran Diccionario de Fernando de Diego [en la reto]. 8) Vocabolario Italiano-Esperanto, de C. Minnaja [en la reto]. 9) Comprehensive English-Esperanto Dictionary, de Peter Benson. 10) Wörterbuch Deutsch-Esperanto, de Erich-Dieter Krause. 11) pluraj enretaj vortaroj (Hejma vortaro, Sonja’s English-Esperanto Dictionary ktp).

El la portugallingva verkaro, miaj ĉefaj (sed ne NURAJ) konsultfontoj estas: 1) Dicionário Houaiss da Língua Portuguesa, eld. 2001. 2) Novo Aurélio Século XXI. 3) iDicionário Aulete da Língua Porguesa [en la reto]. 4) Michaelis Moderno Dicionário da Língua Portuguesa [en la reto]. 5) Michaelis Moderno Dicionário Inglês [en la reto]. 6) Michaelis Dicionário Escolar – Alemão, Espanhol, Francês, Inglês, Italiano. 7) Dicionário Ilustrado da Língua Portuguesa da Academia Brasileira de Letras, de Antenor Nascentes. 8) Infopédia – Dicionários e Enciclopédia em Língua Portuguesa [en la reto]. 9) Dicionário Enciclopédico Ilustrado Larousse. 10) Portugala Vikipedio. 11) pluraj enretaj vortaroj.

Mi citis tiom da verkoj por montri, ke mi ne KREAS vortaron, sed KOMPILAS, aŭ laŭ VTF-a devizo, KOLEKTAS.

Nun, kion signifas “POSTE KOLEKTI” en la devizo? Ĝi signifas, ke post la kolektado, kelkfoje samtempe kun tiu kolektado, mi korektas aŭ, pliĝuste, UNUECIGAS la vortojn kaj difinojn. Kompreneble, neniu laboro estas savita de eraroj. Mi kulpas pri multaj tajperaroj, sed mi ne KREAS la difinojn aŭ ELPENSAS novan esperantan vorton por ŝtopi mankojn en la tradukado al Esperanto. (Oni ne konfuzu KREADON de vorto kun ESPERANTIGO de vorto, ekz. kiam temas pri geografiaj nomoj). Tamen iam devos okazi VERA korekto, aŭ de difino aŭ de formo de malbone elektita vorto. Tiam VTF eniros en sian DUAN STADION, nome la KOREKTADO. Kvankam tiu korektado povas okazi jam nun, kiam tio estas ebla.

Amikoj, multon alian mi povus diri pri mia laboro, sed mi ne volas ĝeni vin per longega mesaĝo (ĉar longa, ĉi tiu mesaĝo jam fariĝis).

Sincere via,

Tulio Flores

Esperanto en la Olimpiaj Ludoj 2016

renato.corse...@gmail.com_ (mailto:renato.corse...@gmail.com)   writes:
Karaj listanoj,

en la jaro 2016-a la Olimpiaj  Ludoj okazos en Riodeĵanejro, Brazilo. La
brazila esperantistaro tre  entuziasme komencas jam nun pretigi kampanjon por
ke Esperanto estu laŭeble  uzata dum la ludoj fare de iuj sportistoj aŭ de
iuj instancoj.

Ili  bezonas kunlaborantojn en ĉiu lando de la mondo por informi sportajn
mediojn  kaj fine ankaŭ la partoprenontajn sportistojn pri Esperanto.

Momente  ekzistas preparkomitato de junaj brazilaj esperantistoj subtenataj
de la  Brazila Esperanto-Ligo kaj de Brazila Esperantista Junulara  
Organizo.

Se vi volas kunlabori en via lando,  bonvolu anonci vin al Renata Ventura
__ (mailto:lernantino.cxi...@gmail.com) , kiu
estras la  provizoran komitaton kaj/aŭ aliĝi al la listo
__ (mailto:esperanto-rio-2016@googlegroups.com)  per  mesaĝ
o sen teksto al __ (mailto:es
peranto-rio-2016-subscribe@googlegroups.com) .

Vi  povas ankaŭ legi la blogon de Renata:
_www.olimpikoj.www.olimpwww_ (http://www.olimpikoj.blogspot.com/)

Nome de la  provizora preparkomitato
Renata  Ventura

[La Karavelo: 3915] Disvastigo de esperanto per la prezento de la libro "Esperanto em 30 horas" en la librovendejo "Intensidez Bibliocafé", en la portugalia urbo "Évora".

Disvastigo de esperanto per la prezento de la libro "Esperanto em 30
horas" en la librovendejo "Intensidez Bibliocafé", en la portugalia urbo
"Évora".
________________________________________________________________________________________________________________________

Anekse: 5 fotoj pri la okazaĵo.

Karaj amikoj:

La sama triopo (mi, mia espo-denaskulo Joĉjo kaj mia korino Rosalina)
iris al tiu librovendejo por la sama celo: esperanton.
Iri kaj reveni jen 100km.
Malsama publiko rilate la antaŭan.
Eĉ ne unu faris unu demandon.
Tamen, ili estis tre atentaj, kaj oni vidis, ke kelkaj vizaĝoj,
kiuj dekomence havis mokan aspekton,
iom post iom ŝanĝiĝis al interesataj vizaĝoj.
Kelkaj mienis aprobe, sed eĉ ne unu demandis ion ajn.

Kiam la triopo estis adiaŭanta la geparon, kiu posedas la librovendejon,
unu el la geparoj, kiuj ĉeestis, ekmontris veran intereson pri esperanto
kaj pri la libro "Esperanto em 30 horas".
Tiam mi babilis intense kaj entuziasme pri la "lingvo de la amikeco",
kaj tiu viro montriĝis tre interesata pri esperanto.
Mi klarigas senprobleme, ke oni lernas esperanton
pro motivoj malsamaj de la lernado de la latina kaj de la angla:
esperanto estas amuziĝo, internaciaj rilatoj surbaze de la amikeco, ktp.

Tie restis konsigne 10 libroj de "Esperanto em 30 horas",
unu "Rakontoj por ĉiuj aĝoj" de Luiza Carol, kaj la du jam eldonitaj
volumoj de la revuo "La Karavelo".
Mi ankoraŭ devas reiri tien baldaŭ por lasi
kelkajn DVDojn de la dokumentario de Djalma Pessata pri la vivo de Zamenhof.

Ni semas kaj semas konstante...
Ĉu oni kapablas vivi alimaniere ol luktante por tio, kion oni amas?
La elefantino de ĉi tiu video konsentas kun mi:
http://www.youtube.com/watch?v=97CRwd_U2FU&feature=player_embedded

Amike,

João José Santos

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------


--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
NOTO
Vi ricevis chi mesaghon, char vi estas ano de la gugla grupo "La Karavelo".
Por partopreni en la grupo, sendu viajn mesaghojn al: lakaravelo@googlegroups.com
Por kontakti la redaktiston, mesaghu al: lakaravelo@gmail.com
Por legi la mesaghojn, iru al: http://groups.google.com/group/lakaravelo
Por preni la revuon kaj multe pli, iru al la retejo de "La Karavelo": www.lakaravelo.com
Por elimini vian anighon: lakaravelo-unsubscribe@googlegroups.com
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---

3 - JJSantos alghustigas redaktadon de LK_019 antau la prezento.3 - JJSantos alghustigas redaktadon de LK_019 antau la prezento.
183 K   Vista   Descargar  
4 - La ej-posedanto prezentas JJSn al la publiko.JPG4 - La ej-posedanto prezentas JJSn al la publiko.JPG
596 K   Vista   Descargar  
5 - JJSantos prezentas la libron EE30H.JPG5 - JJSantos prezentas la libron EE30H.JPG
213 K   Vista   Descargar  
1 - Vitromontrilo.JPG1 - Vitromontrilo.JPG
168 K   Vista   Descargar  
2 - Ghenerala aspekto antau la prezento.JPG2 - Ghenerala aspekto antau la prezento.JPG
230 K   Vista   Descargar  

La grupo ESPERANTO che Facebook atingis 6000 membrojn

La grupo ESPERANTO cxe Facebook
http://www.facebook.com/group.php?gid=2204470288
estas rapide kreskinta kaj hodiau la membraro atingis 6000 !!!

jueves, 26 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3913] Facebook

Karaj amikoj:

Mi ĉeestas en Facebook:
http://www.facebook.com/
kun la nomo "João José Santos".

Tie mi skribas jen en la portugala, jen en esperanto,
depende de la celhomoj.
Mi uzas ĝin por disvastigi la LK-varojn
kaj por babili kun amikoj.

Amike,

João José Santos

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

martes, 24 de noviembre de 2009

Re: [lernu-helpantoj] Francaj demandoj nur por programistoj

Saluton!

Unue, dankon al Christophe por la tradukoj kaj Emmanuelle por traktado!

Christophe, vi jam havis tradukrajtojn por la franca. Jen kiel uzi la
traduksistemon: http://eo.lernu. net/helpo/ tradukejo. php.

Emanuelle kaj Dominique, vi nun havas lingvohelpanto- rajtojn por la
franca, sed espereble ne estos ĝenata de kurskorespondoj. Se io
misfunkcios, reskribu al mi, mi petas. Ni ŝanĝis sistemon por
komenttraktado laŭ deziro de pluraj lernu-helpantoj, kaj ĉar ĝi nun
loĝas en la Lingvohelpantejo, oni bezonas lingvohelpajn rajtojn por
povi aliri ĝin. Pluraj tradukantoj plendis ke ili ne volas daŭre
ricevas retmesaĝojn kun komentoj.

>> http://fr.lernu. net/adminejo/ lingvohelpantejo /komento. php?id=1873
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> Sur les pages d'exercices sur les nombres, le champ pour entrer le
>> nombre en toutes lettres est trop petit.
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> Sur ekzercaj paĝoj pri nombroj, kampo por entajpi nombron tutlitere
>> estas tro eta.

Mi esperas ke ***Ĵenja aŭ ***Neringa korektos tion.

>> http://fr.lernu. net/adminejo/ lingvohelpantejo /komento. php?id=1857
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> Vi ĉesis sendi "la vorto de la tago". Kial?
>> ============ ========= ========= ========= ====

Okazis portempa problemo, kiu nun estas solvita. Vi povas marki la
komenton traktita.

>> http://fr.lernu. net/adminejo/ lingvohelpantejo /komento. php?id=1834
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> malnova adreso:dewind.bauwens@ tele2.be
>> Pro problemoj kun P C ni devis ^san^gi adresson sed bedaûrinde mi ne
>> plu ricevas la tagan vorton . nova adadreso: dewind.bauwens@ skynet.be
>> ============ ========= ========= ========= ====

Oni ŝanĝas sian retadreson ĉi tie:
http://eo.lernu. net/mia_lernu/ hejmo/sxangxu_ retadreson. php.

>> http://fr.lernu. net/adminejo/ lingvohelpantejo /komento. php?id=1803
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> mon nom de courriel est le seul que je possède et je ne peux
>> plus me connecter car vous en demander un autre sous pretexte qu'il est
>> deja attribue, mais c'est le mien et comme je ne suis pas douée, que
>> faire
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> Mia retadreso estas la nura kiun mi posedas, kaj mi ne plu eblas
>> konektiĝi ĉar vi demandas alian. La kialo estas ke ĝi jam atribuitas.
>> Sed ĝi estas mia, kaj tiel mi ne estas tiom lerta, kion fari ?

Se oni jam registriĝis per iu retadreso, oni povas rericevi siajn
salutnomon kaj pasvorton ĉi tie:
http://fr.lernu. net/helpo/ pasvorto. php.

>> http://fr.lernu. net/adminejo/ lingvohelpantejo /komento. php?id=1785
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> j'ai un souci pour accéder à vos services
>> Je me suis inscrite il y a plusieurs années et je n'arrive plus à me
>> connecter Quand je veux me réinscrire en donnant mes coordonnées on me
>> dit impossible car déjà existant, parce que vous m'avez déjà dans votre
>> fichier quelle est la solution? J'aimerais reprendre l'étude de
>> l'espéranto
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> Mi havas problemon por uzi viajn servojn.
>> Mi aliĝis antaŭ pluraj jaroj kaj mi ne plu kapablas konektiĝi. Kiam mi
>> volas ree aliĝi, oni al mi diras ke ne eblas pro jam ekzistanta konto.
>> Kio estas la solvo ? Mi bonvolus plu lerni Esperanton.
>> ============ ========= ========= ========= ====

Same kiel supre.

>> http://fr.lernu. net/adminejo/ lingvohelpantejo /komento. php?id=1778
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> Bonjour!
>> j'essaye sans succès de m'inscrire.
>> je recevais des infos sur johanadua
>> que faire
>> j'ai besoin d'acceder au cours
>> merci
>> johana
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> Bonan tagon !
>> Mi provu sensukcese aliĝi.
>> Mi ricevis informojn al johanadua.
>> Kion fari ?
>> Mi bezonas la kursojn eniri.
>> Dankon.
>> johana
>> ============ ========= ========= ========= ====

Mi bedaŭrinde ne komprenas la komenton.

>> http://fr.lernu. net/adminejo/ lingvohelpantejo /komento. php?id=1558
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> La vidéo dans le bandeau d’accueil est inutilisable si l’on ne possède
>> pas flash. Pouvez-vous ajouter la balise
>> (http://developer. mozilla.org/ fr/Utilisation_ d%27audio_ et_video_ dans_Firefox)
>> avec les vidéos qui ont été converties ici :
>> http://tinyvid. tv/search? q=Esperanto ?
>> Merci d’avance pour tous les possesseurs de Firefox 3.5, Safari 3.1,
>> d’Opera 10 et de Chrome 3, les autres pouvant toujours utiliser
>> flash. :)
>> ============ ========= ========= ========= ====
>> Filmo ene de la akcepta bendo ne utilas se oni ne uzas flash. Ĉu vi
>> povas aldoni la marko
>> https://developer. mozilla.org/ en/Using_ audio_and_ video_in_ Firefox
>> kun filmoj tiuj, kiujn estis aliformatiĝaj tie :
>> http://tinyvid. tv/search? q=Esperanto
>> Antaŭdankon de ĉiuj posedantoj je Firefox 3.5, Safari 3.1, je Opera 10
>> kaj je Chrome 3, aliuloj povantas ankoraŭ uzi flash. :-)

Ankaŭ pri ĉi tio mi tute ne spertas. ***Ĵenja, ĉu vi komprenas pri kio temas?

Amike kaj danke,
Sonja

Pasporta Servo 2.0: Bonvolu Aligxi!

Karaj Pasporta Servo-gastigantoj! Karaj PS-uzantoj!

Ni tre bedauxras ke ni ne sukcesis al vi ¸cxiuj respondi cxar ni cxefe
okupigxis pri la kreado de la nova sistemo, kaj esperas ke tiu cxi
letero respondas al viaj demandoj. Ni petas vian komprenon pro la nunaj
prokrastoj kaj la sxangxoj en sistemo al kiu ni cxiuj alkutimigxis. Same
ni certigas al vi ke ili estas necesaj se nia sxatata Pasporta Servo
pluhavu prosperan estontecon. Helpu por ke ni komune antauxenigu nian
projekton, kaj niajn komunajn idealojn!

Do, ni petas al vi nun, aligxu al nia interreta Pasporta Servo! Se vi
jam membrigxis: Ni invitas vin reviziti la pagxon por plenigi aux
aktualigi viajn informojn. Ne forgesu elekti "mi gastigas" se vi estas
gastiganto kaj lokigi vian hejmon sur la mapo. Se vi bezonas helpon, vi
povas kontakti pasportaservo@... aux la oficejo de TEJO (vidu tie:
http://www.tejo.org/eo/kontaktu).

Se vi volas fari donacon, bonvolu ne plu sendi Internacian
Respondkuponon aux posxtmarkon. Dankon pro via helpo!

Se vi volas aperi en la venonta eldono, ne atendu, kvankam estas
pluraj el vi kiu ne kutimis kun la nova sistemo kaj peti (re)-membrigxon
per aliaj manieroj, tiuj gastigantoj ankaux aperos en la eldono. Ni
tamen kore invitas vin membrigxi cxe www.pasportaservo.org.


-------------------------------------------------------------------

Jen simpla listo da pagxoj:

* Iru al http://www.pasportaservo.org/
* Sekvu supre de la pagxo la ligon "Membrigxi"
* Elpensu uzantnomon por vi. Tiu uzantnomo estos publike videbla,
do se vi kontrauxos la aperon de via persona nomo, ne uzu gxin, sed
elpensu ion. Sed bone memoru tion.
* Metu vian retposxtadreson (gxi estos uzata nur interne de la
sistemo, ne montrata krom al administrantoj), urbon kaj landon.
* Se vi volas, vi povos ankaux meti adreson de retpagxo, kaj etan
priskribon pri vi. (Vi povos tion poste sxangxi, do ne gravas nun.)
* Elektu, ke vi akceptas la kondicxon (unue legu ilin, kompreneble).

Vi ricevos konfirman retmesagxon al via indikita retadreso. Tio estas
por kontroli, cxu vi vere havas retposxtadreson. Se gxi ne alvenas ene
de kelkaj horoj, io misfunkciis – vidu sube por tio.

* klaku la ligon en la konfirma mesagxo por konfirmi vian aligxon.
* enmetu pasvorton elektitan de vi (dufoje), kaj klaku "Publikigi"
(ne zorgu, gxi ne publikigas la pasvorton).
* Vi povas en la sama pagxo elekti sur la mapo vian lokon, se vi
volas, kaj sube alsxuti bildon de vi. (Poste denove klaku "publikigi").
* Cxe "miaj informoj" (supre) vi nun enmetu pliajn informojn, kiel
ekzemple vian nomon. Grava estas cxe "miaj detaloj" elekti "Mi pretas
gastigi": Jes. Ankaux via adreso indas, por ke homoj povu trovi vin. Tie
eblas ankaux meti fotojn de via domo, ekzemple.

Tio estas jam cxio. Vi nun povos sercxi aliajn uzantojn, uzi la
forumon, ktp., se vi emas.

(Se la konfirma retposxto ne alvenas al vi ene de kelkaj horoj, iru al
http://www.pasportaservo.org/user/password. (Tio estas ankaux atingebla
per "ensaluti" -> "Iru cxi tien, se vi forgesis ...".) Tie enmetu vian
uzantonomon aux la retposxtadreson, kiun vi enmetis. Oni sendos novan
retmesagxon al vi, kun nova ligo. Alklaku gxin kaj dauxrigu kiel supre
menciita.)


------------------------------------------------------------------

* La gravaj demandoj

- Kial oni renovigas PS-n?
Pasporta Servo estas bonega kaj dum la pasintaj jaroj bone funkciis kiel
papera libreto. Sed por ke bonega ideo kiel tiu-cxi plue estu sukcesa,
gxi bezonas dauxre esti „reinventata“. Tial, TEJO decidis renovigi gxin
kaj eluzi la eblojn de la interreto por igi gxin pli simpla, pli efika
kaj pli bona ilo por internaciaj Esperantistaj vojagxantoj. Kompili la
cxiujaran eldonon de PS estas grandega tasko, kiun dum 13 jaroj plenumis
Derk Ederveen. Dank'al la nova reta sistemo, tiu tasko pli facilos kaj
estos dividebla je pluraj personoj.

- Kiel statas la laboroj?
Jam de pluraj monatoj skipo – programisto Joan Català el Katalunio kaj
Joop Kiefte el Nederlando – laboras pri la nova reta sistemo. La
aligxado por membroj nun jam funkcias dum kelka tempo, kaj ankaux eblas
trovi gastigantojn (kaj gastojn) per la retejo.

- Kio sxangxigxos?
La nova retpagxo www.pasportaservo.org ofertas multajn eblojn kiuj
gxis nun ne estis: rekta aligxo en la retejo, rapida sxangxo de
informoj, kontaktigxo per la retpagxo, retaj mapoj kaj multaj aliaj.
Tamen pluaperos la papera eldono kiel gxis nun, kvankam en iom alia aspekto.

* PS kaj la reto

- Cxu oni plu bezonas la libron por gasti?
Ne, la posedo de la papera libro ne plu estas kondicxo por esti gasto.
Anstatauxe nun necesas esti membro de la reta sistemo (cxu gastiganto
aux ne). Tiel nun gastigantoj antaux la alveno de la gasto jam povas
kontroli ties profilon en la retejo, kaj informigxi pri la gasto.

- Kiel oni aligxos per la interreto?
Per simpla aligxformularo en la retejo. Oni entajpos siajn informojn
kaj povos tuj ilin kontroli kaj sxangxi lauxbezone.

- Kiel oni realigxos?
Ni sendos peton realigxi laux via gxisnuna aligxstato: Se gxis nun vi
realigxis per retposxto, ni per retposxto petos vin realigxi rete. Se
gxis nun vi uzis paperan realigxilon, vi pluricevos gxin. Tamen, ni kore
invitas vin uzi la reton se vi povas, ecx se gxis nun vi uzis paperan
realigxilon.

- Cxu mi pluricevos mian senpagan paperan ekzempleron?
Kiel gastiganto vi plurajtos je senpaga papera ekzemplero, kiel gxis
nun ni invitas cxiujn libervole kontribui al la presokostoj. Ni scias ke
pasintjare pluraj PS-anoj pro posxtsendoproblemoj ne ricevis siajn
ekzemplerojn kvankam ili rajtis kaj ecx donacis – tio okazis pro
malapero de ekzempleroj inter la presejo kaj TEJO. Kompreneble vi
lauxdezire ricevos vian ekzempleron cxijare.

* PS ekster la reto

- Cxu pluekzistos papera ekzemplero? Kiel ekhavi gxin?
Jes, pluekzistos papera ekzemplero kaj gxi estos havebla laux la
kutimaj kanaloj. Gxi estas mendebla cxe UEA kaj aliaj Esperantaj
librovendejoj.

- Kiam aperos la ekzemplero?
Gxi aperos post kiam plejmulto de la antauxaj gastigantoj estas ankaux
en la nova sistemo.

- Cxu mi ricevos paperan konfirmilon?
Ni penos por sendi al cxiuj kiuj kutimas papere konfirmigxi baldaux
siajn paperan konfirmilon.

- Cxu mi povos plualigxi per papera konfirmilo?
Jes, vi povas plu aligxi per papera konfirmilo. Tamen, se vi povas, ni
kore invitas vin anstatauxe uzi la retan aligxon.

- Cxu mi jam nun povas mendi la ekzempleron?
La papera PS-libreto estos mendebla en la libroservo kaj dissendota
post gxia printado.



Ni sincere salutas vin

Joop KIEFTE, administranto de PS Gregor HINKER, prezidanto de TEJO

Chiste 4-Viroj kaj Virinoj-Hombres y Mujeres

Patro kaj filo rigardas televidilon:
- Paĉjo, kiel oni nomas la situacion de la viro, kiu havas du virinojn?
- Oni nomas ĝin "bigamio".
- Kaj multajn virinojn?
- Estas poligamio.
- Kaj unu solan?
- Monotona io.

Equipo Lernu-Lernu Teamo(http://es.lernu.net/index.php)

-----------------------------------------------------------------
Padre e hijo ven la television:
-Papa,¿Como se llama la situacion del hombre que tiene dos mujeres?
-Se llama "bigamia".
-¿Y muchas mujeres?
-Es poligamia.
-¿y una sola?
-Algo monotono.

Amparo -Esperanto Strato(http://esperanto-strato.blogspot.com/)

[La Karavelo: 3906] [Fwd: LECIONO PRI LA RENOJ]

-------- Original Message --------
Subject: LECIONO PRI LA RENOJ
Date: Mon, 23 Nov 2009 21:13:29 -0300
From: Josenilton <jotakaeme@gmail.com>



Brazila esperantisto sendis ĉi tiun dosieron.
Lernu iom pri viaj renoj por estiĝi pli sana kaj pli feliĉa.

JJS

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------



LECIONO PRI LA RENOJ.pdfLECIONO PRI LA RENOJ.pdf
1781 K Vista Descargar

Belega Danco (kriplaj homoj).wmv

Esperanto
Jen danco inter du kriplaj homoj.
Ĝi estas belega.
JJS


lunes, 23 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3907] Belega danco (kriplaj homoj)

Karaj amikoj:

Spektu belegan dancon ĉi tie:
http://www.youtube.com/watch?v=NdkY4H0ozwg

Ĝi montras specialan nocion pri kriplo.
Kio estas kripla homo?
Ĉu li estas homo, kiu ne povas fari kion la aliaj
faras pro manko de iu korpa funkcio?
Sed, se tiu homo kapablas fari pli ol la nomataj normaluloj?
Kiu estas do kripla, ĉu la normalulo aŭ tiu,
kies korpo ne estas kompleta?
Se li per nekompleta korpo faras pli ol
normalulo per kompleta korpo,
tio signifas, ke tiu homo ne estas kripla,
sed genieca.

Kaj kio pri tiuj, kiuj laŭŝajne estas normalaj,
kun du brakoj, du kruroj, unu cerbo kaj kompleta
korpo bone funkciantaj,
tamen ne sukcesas fari ion dignan por si mem,
por la aliaj, kaj eĉ por la kaŭzoj amataj de si mem?

Ĉu tiuj ne estas la veraj kripluloj?
Ho, tiujn jes oni devas kompati, ne ĉi tiujn de la video.

Amike,

João José Santos

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

La povo kontraŭ la vero

La povo ne interesiĝas pri la temo de la vero ĉar ĝi baziĝas sur la
mensogo kaj sur la trompo.
http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/XXXIV_ORDINARA_DIMANCO.pdf

[La Karavelo: 3902] la malpermesata video de Michael Jackson

Oni sendis ĉi tiun ligilon al mi:
http://www.youtube.com/watch?v=oJEqJ9yALx8

Vere imprese!

La video estas tre bone ellaborita kaj majstre kantata de Michael Jackson.
Ĝi apartenas al la plej sukcesa disketo de Michael Jackson en Britio,
kiu ne estis "Billie Jean", nek "Beat it", sed la ekologidefenda "Earth Song" de 1996.

"Earth Song" neniam estis lanĉata en Usono, kiu, kiel sciate,
estis la plej granda poluiganto de la planedo. Eble Ĉinio jam pli poluas ol Usono nun.

Kio ne aperas en Usono, ne aperas en multegaj landoj, kaj do tiu video ne aperis en Portugalio.
Kiel oni bone scias, la granda patrio de la libereco agas faŝisme,
kiam oni tuŝas la "bonan usonan vivmanieron".

Spektu kaj aprezu kion Usono ne permesis, ke Michael Jackson diru al la mondo.

Ĝi estas filmita en Afriko, Amazonio, Kroatio kaj Novjorko.

Mi tute ne scias, ĉu ĝi jam ekzistas kun esperantaj subtekstoj,
sed ĝi indas havi ilin.


JJS


--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

[La Karavelo: 3904] Re: la malpermesita video de Michael Jackson

Karaj Urša kaj Anja!

Jen bona muziko kun bonega teksto kaj enhavo de Michael Jackson, kiun vi
verŝajne
ankoraŭ ne aŭdis kaj kiu estis (kaj ankoraŭ estas) malpermesita en Usono (=
ZDA).
Danke al la redaktisto de La Karavelo (esperanta revuo en
Portugalujo) ni povas aŭskulti kaj vidi ĝin. Ĝuu!

Via instruisto de Esperanto
Tomaž


!!!!!!! http://www.youtube.com/watch?v=oJEqJ9yALx8 !!!!!!!!!



>> Vere imprese!
>>
>> La video estas tre bone ellaborita kaj majstre kantata de Michael
>> Jackson.
>> Ĝi apartenas al la plej sukcesa disketo de Michael Jackson en Britio,
>> kiu ne estis "Billie Jean", nek "Beat it", sed la ekologidefenda "Earth
>> Song" de 1996.
>>
>> "Earth Song" neniam estis lanĉita en Usono, kiu, kiel sciate,
>> estis la plej granda poluanto de la planedo. Eble Ĉinio jam pli poluas
>> ol Usono nun.
>>
>> Kio ne aperas en Usono, ne aperas en multegaj landoj, kaj do tiu video ne
>> aperis en Portugalio.
>> Kiel oni bone scias, la granda patrio de la libereco agas faŝisme,
>> kiam oni tuŝas la "bonan usonan vivmanieron".
>>
>> Spektu kaj aprezu kion Usono ne permesis, ke Michael Jackson diru al la
>> mondo.
>>
>> Ĝi estas filmita en Afriko, Amazonio, Kroatio kaj Novjorko.
>>
>> Mi tute ne scias, ĉu ĝi jam ekzistas kun esperantaj subtekstoj,
>> sed ĝi indas havi ilin.
>>
>>
>> JJS
>>
>>
>> --
>> ------------------------------
-----------------------------------
>> D-ro João José Santos
>>
>> Redaktisto de La Karavelo

Le Monde Diplomatique en Eo, Novembro

Pardonu: mi forgesis ĝis hodiaŭ memorigi vin pri la novembra numero de
"Le Monde Diplomatique" en Esperanto.
Rapidu legi, ĉar antaŭ la monatfino oni aperigos la decembran numeron:

http://eo.mondediplo.com/

Ĉefaj artikoloj:

Ĉu morti por Hamid Karzaj ?
Serge HALIMI

Ĥemiaj suĉboteloj
Philippe Rivière

La rusoj kaj la « eta juvelo » de Gvineo
Julien BRYGO

Ĉu la Germana Demokratia Respubliko ekzistis ?
Bernard UMBRECHT

Ĉe la lito de mortanto - La granda kompato kun la israela maldekstro
Zeev STERNHELL

--------------------------------

Dario

Re: [lernu-helpantoj] sugesto pri tradukendaj vortoj

Saluton!

On 21.11.09 16:02, "Vitor Luiz Rigoti dos Anjos" <vitorlranjos@ yahoo.com. br> wrote:

> Karaj geamikoj,

> Fojfoje mi havas problemon por traduki la frazojn kaj tekstojn al la portugala. La motivo estas simpla: mi ne scias, kiam mi devas aŭ ne traduki vortojn, i.a., "Flugiloj de Malfacila Vento", "Instigi Kreemon", ktp.

Persone mi ne tradukas tiajn aferojn.

> Alivorte: kion mi devas fari por scii pri la (ne)tradukendeco de vorto aŭ frazo ? Nuntempe mi baziĝas sur la aliaj tradukoj, sed kelkfoje mi estas la unua traduki kelkajn vortojn. Ĉu ne eblas uzi specialan signon por montri, ke unu vorto aŭ frazo estas netradukenda ? Ekz.: du helikoj (@), antaŭ kaj post la netradukenda vorto ene de tradukenda frazo.

Laux ideo en la tradukejo estas kampo “Komentoj”, kie eblas lasi tiajn klarigojn, ekz.: “la vorton xxx lasu netradukita”. Bedauxrinde, nia traduksistemo estas farita tiel, ke se ni aldonus iujn signojn, ili aperus tiukaze en la Esperanta teksto, kion ni ja ne volas. Necesus aldone programi tion kaj ni havas limigitajn fortojn.

Pro tio mi proponas: kontaktu la teamon kun la jena propono: karaj, aldonante la tekstojn en la traduksistemon, ne forgesu mencii, se iu vorto/frazo estas netradukinda. :-)

Amike,
Neringa

viernes, 20 de noviembre de 2009

[lernu-helpantoj] Kursoplano - komentoj bonvenas!

Saluton!
Mi nun iom replanas la distancan kurson "Enkonduko al Esperanto - 7,5 poentoj" de la Stokholma universitato kiu komenciĝos fine de januaro. La kurso celas homojn kiuj interesiĝas pri Esperanto sed ankoraŭ ne eklernis la lingvon kaj ankaŭ komencantojn kiuj volas plibonigi sian Esperanton. Malsupre estas laŭsemajna kursoplano. Ĉu ĝi ŝajnas al vi taŭga? Kiujn ŝanĝojn vi farus se vi estus instruisto de la kurso? Proponoj kaj komentoj tre bonvenas!
Amike,
Hokan
------------ --------- --------- --

Kursoplano, semajnon post semajno:

Semajno 1:
- ”Pri esperanto” http://lernu. net/enkonduko/ pri_esperanto/ (tralegi)
- “Lingvoprezento” http://lernu. net/enkonduko/ lingvoprezento/ (tralegi)
- "Kial kaj kiel lerni?" http://lernu. net/enkonduko/ lingvolernado/ (tralegi)
- "Esperanto estas ..." http://lernu. net/biblioteko/ filmoj/eo_ estas.php (spekti)
- ”La puzlo Esperanto” 1-10 http://lernu. net/kursoj/ puzlo/ (fari)
- “Bildoj kaj demandoj” 1-10 http://lernu. net/kursoj/ bkd/ (fari)

Semajno 2:
- “Bildoj kaj demandoj” 11-20
- ”La puzlo Esperanto” 11-15
- ”Mi estas komencanto” 1-4 http://lernu. net/kursoj/ mek/
- ”Konciza gramatiko + ekzercoj”, unua duono http://lernu. net/lernado/ gramatiko/ konciza/

Semajno 3:
- “Bildoj kaj demandoj” 21-25
- ”La puzlo Esperanto” 16-20
- ”Vojaĝu kun Zam” 1-5 http://lernu. net/kursoj/ vkz/
- ”Ana Pana” 1, 2 http://lernu. net/kursoj/ ap/

Semajno 4:
- “Bildoj kaj demandoj” 26-33
- ”La puzlo Esperanto” 21-25
- ”Vojaĝu kun Zam” 5-10
- ”Mi estas komencanto” 5

Semajno 5:
- ”Konciza gramatiko + ekzercoj”, dua duono
- ”Bildoj kaj demandoj” 34-40
- “La puzlo Esperanto” 24-28
- “Vojaĝu kun Zam” 11-15
- “Ana Pana” 3

Semajno 6:
- “Bildoj kaj demandoj” 41-50
- “La puzlo Esperanto” 26-32
- “Vojaĝu kun Zam” 16-20
- “Ana Pana” 4
- Dialogekzercoj per Skype

Semajno 7:
- ”Mi estas komencanto” 6-8
- “La puzlo Esperanto” 33-40
- “Ana Pana” 5
- ”Pri La Fundamento”, enkonduko kaj antaŭparolo http://lernu. net/kursoj/ fundamento/
- Dialogekzercoj per Skype

Semajno 8:
- ”Mi estas komencanto” 9-11
- “Ana Pana” 6
- ”Lingvodemandoj kun respondoj” http://lernu. net/lernado/ gramatiko/ demandoj/
- Dialogekzercoj per Skype

Semajno 9:
- ”Ana Pana” 7
- Dialogekzercoj per Skype
- Ripetado
- ”Malkovru Esperanton” http://ikso. net/broshuro (tralegi)

Semajno 10:
- ”Lingva ekzameno, nivelo A” http://lernu. net/mia_lernu/ ekzamenoj/ ekzamenoj. php
- Buŝa ekzameno per telefono aŭ Skype

Post la kurso la studentoj povu:
1) Uzi Esperanton pasive kaj aktive en nivelo simila al A2.
2) Klarigi kio distingas Esperanton kompare kun naciaj lingvoj dum internacia komunikado.

[La Karavelo: 3901] Jam pli ol 50.000 vizitantoj...

Karaj Geamikoj!

Ni ŝatus interdividi kun Vi nian ĝojon.
Hodiaŭ matene, kiam ni klakis al la hejmpa'go http://www.egalite.fw.hu , ni
estis la 50.100-aj vizitantoj.

Ni ŝatus nun publike danki al S-ro Istv'an M'esz'aros, la redaktoro kaj
prizorganto de la hejmpaĝo la multjaran, fidelan kaj sukcesan kunlaboron!

Kion ni povas trovi sur tiu ĉi hejmpaĝo, se ni klakas al la blua flago de la
Eŭropa Unio?

Ĉi tie ni povas vidi la unuajn du ĉapitrojn de la Traktato pri estigo de
Eŭropa Konstitucio (subskribita en Romo, la 29-an de oktobro 2004.) - en
ĉiuj nunaj, 23 oficialaj lingvoj de EU, kun paralela, esperantlingva
traduko. 17-membra, internacia laborgrupo pretigis la esperantlingvan
version, pruvante por la interesiĝantaj politikistoj, ke Esperanto kapablas
esprimi ĉiujn homajn pensojn. Oni povas legi la nomojn de la tradukintoj en
la antaŭparoloj de la angla, finna, franca, germana, greka, hungara, itala
kaj nederlanda versioj.

Sub la 23 nacilingvaj-esperantaj versioj de la Konstitucia Traktato Vi
trovos interesan artikolon: "Kion volis la Paneŭropa Unio?"

Ĉi tie Vi povas skribi al la redaktoro.

Per musklako al la hungara flago malfermiĝas hungarlingvaj artikoloj

Per musklako al la esperanta flago malfermiĝas la sekvantaj rubrikoj:

Pasint-somere aperis la Strategia plano por antaŭenigi la lernejan
instruadon de Esperanto. Ĝi estas legebla jam en 13 nacilingvaj versioj.
Pluaj, nacilingvaj tradukoj estas ege bonvenaj!

En januaro de 2009. aperis la Lernejaj listoj, kiuj enhavas la adresaron de
bazgradaj, mezgradaj kaj triagradaj lernejoj, kiuj instruas Esperanton. En
januaro de 2010. ni intencas aperigi renovigitajn, aktualigitajn adresarojn.

Antaŭ nelonge aperis la Dek du argumentoj kontraŭ kaj por Esperanto, verkita
de Profesoro D-ro Endre Dudich, honora prezidanto de la Hungaria
Esperanto-Asocio. Hodiaŭ ni ricevis ĝian 10-an, nacilingvan version.

En la rubriko Lingvolanĉilo/Saltotabulo oni povas vidi ankoraŭ en 8 lingvoj
la ĉefpaĝon de la originale anglalingva retejo
http://www.springboard2languages.org pri la esenco de la brita Projekto
Lingvolanĉilo. La tri-lingvaj versioj pretiĝis helpe de la esperantlingva
traduko de S-ro Leo De Cooman: - oni povas demonstri por la interesiĝantoj
la pontolingvan rolon de Esperanto.

Ĉi tie estas legebla kaj aŭskultebla la bela Lingvolanĉilo-kanto de S-ino
Anja Karkiainen kaj S-ro Vesa Pölkki, - kaj ankaŭ nia plurlingva artikolo
pri la supre menciita projekto.

En la rubriko Dialogo Interkultura troviĝas la Projekto Interkultura kaj
multlingva dialogo krom Esperanto ankoraŭ en 20 eŭropaj lingvoj. Tiun ĉi
programon ni rekomendas unuavice por mezlernejanoj kaj skoltoj.

La Disvastigo-intervjuo enhavas tiun de profesoro Andrea Chiti-Batelli sub
titolo "Interkompreniĝi en Eŭropo" - en 6 lingvoj.

La Publika letero estas la lasta publicismo de Claude Piron verkita al
Eŭropa Komisionano Leonard Orban. Ĝi estas legebla krom Esperanto ankoraŭ en
9 eŭropaj lingvoj.

La Nepo de Virino estas kolektaĵo de vogulaj popolfabeloj, esperantigitaj
fare de Rafaelo Bartal.

Sub titolvorto Baghy Gyula oni povas legi 9 poemvolumojn de la fama,
hungara, esperantista poeto. Ĝi estas vera trezorejo!!!
Rigardu - ekzemple - la majstroverkon de la poeto: "Meng Ĉiang kaj Van" en
la volumo Ĉielarko. Eĉ tiuj, kiuj neniam aŭdis pri Esperanto, povos miri,
kiel bele sonas la Internacia lingvo…

Ĉe EMBA/Baranyai Imre Vi trovos lian poemaron "Ekzilo kaj azilo".

En la rubriko Kalocsay Kálmán estas spekteblaj 9 poemvolumoj kaj
arttradukaĵoj de la alia, hungara koloso de la esperanta poezio kune kun la
Vortaro en kiu aperas la neologismoj proponitaj de Kalocsay, el kiuj multaj
troviĝas eĉ nun en la esperanta vorttrezoro…

Akceptu bonvole la poemkolekton "Soifo" de Lajos Tárkony, kun antaŭparolo de
Kolomano Kalocsay.

Poste sekvas la Turista Kantaro - kvar volumoj redaktitaj de Éva
Farkas-Tatár, Magdolna Juhász, Tivadar Kereszthegyi, Stefan MacGill kaj
Jolán Zsidi - kun ĉiuj muziknotoj kaj tekstoj. Ĝi estas vere unika
kolektaĵo!

Ho, tiuj fremduloj estas originala, esperantligva opereto.

Mar'sipo Zamenhof konigas la historion de la fama, pola 'sipo.

Vi povas legi pri la antaŭ du jaroj forpasinta verkistino, prezidantino de
la Societo Kolomano Kalocsay: Ada Csiszár.

La Himno al Eŭropo estas bela kaj vera poemo de Umberto Broccatelli, kun
muziknotoj kaj ankoraŭ en hungara (tradukita de Imre Szabó), finna
(tradukita de Anja Karkiainen), itala (tradukita de Umberto Broccatelli) kaj
nederlanda (tradukita de Leo De Cooman) versioj. Ne forgesu klaki al la
signo de laŭtparolilo, kie Vi povas aŭskulti la pli novan version de la
teksto. Dankon al gvidantaro de la Eŭropa Esperanto-Unio! Pluaj tradukoj
estas bonvenaj! Fine Vi trovos la Al la ĝojo-n de Friedrich Schiller en
esperanta traduko de Kálmán Kalocsay.

En la rubriko Enhavlistoj Vi povas trovi la titolojn de artikoloj aperintaj
en diversaj, en Hungario eldonitaj esperantaj revuoj.

Resume ni povas diri, ke nia hejmpaĝo volus prezenti al la hungaraj kaj
eksterlandaj legantoj, kian pontolingvan rolon povus plenumi Esperanto por
formi la popolojn de la Eŭropa Unio en veran komunumon.

Ni estus dankemaj, se Vi plusendus ĉi tiun mesaĝon al Viaj diversnaciaj
konatuloj, ĉar ĉiu esperantisto tutcerte povos trovi en nia retejo ian
frandaĵon…

Se Vi trovas plurlingvan dokumenton, ankoraŭ ne aperintan en Via nacia
lingvo, kaj volonte tradukus ĝin, ne hezitu skribi al ni. Ĉiuj novaj,
nacilingvaj versioj estas bonvenaj, ĉar ili demonstras, ke Esperanto ne
estas malamiko de la naciaj lingvoj, eĉ la Internacia lingvo povus helpi la
konservadon de tiuj ĉi lingvoj.

Bonan legadon deziras
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

Ora aŭtuno

Ĉi-jare la aŭtuno en nia lando vere estas "ora". Kutime en mia regiono dum tiu sezono regas nebulo, sed hodiaŭ la vetero estas vere tre milda kun suno la tutan tagon. Eblas ĝui la restadon en la ĝardeno.

Filmeto: Ora aŭtuno

La hodiaŭa bela vetero instigis min fari filmeton en la ĝardeno, ĉar ĉi-jare
la aŭtuno en nia lando vere estas "ora". Kutime en mia regiono dum tiu
sezono regas nebulo, sed hodiaŭ la vetero estis vere tre milda kun suno la
tutan tagon. Eblis ĝui la restadon en la ĝardeno.

Por spekti la filmeton, iru al:
http://www.youtube.com/watch?v=-F5ZXQJYQwg

Mi esperas ke la filmeto plaĉas al vi.

Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

Esperanto en la Olimpiaj Ludoj 2016

renato.corse...@gmail.com_ (mailto:renato.corse...@gmail.com) writes:

Karaj listanoj,

en la jaro 2016-a la Olimpiaj Ludoj okazos en Riodeĵanejro, Brazilo. La
brazila esperantistaro tre entuziasme komencas jam nun pretigi kampanjon por
ke Esperanto estu laŭeble uzata dum la ludoj fare de iuj sportistoj aŭ de
iuj instancoj.

Ili bezonas kunlaborantojn en ĉiu lando de la mondo por informi sportajn
mediojn kaj fine ankaŭ la partoprenontajn sportistojn pri Esperanto.

Momente ekzistas preparkomitato de junaj brazilaj esperantistoj subtenataj
de la Brazila Esperanto-Ligo kaj de Brazila Esperantista Junulara
Organizo.

Se vi volas kunlabori en via lando, bonvolu anonci vin al Renata Ventura
__ (mailto:lernantino.cxi...@gmail.com) , kiu
estras la provizoran komitaton kaj/aŭ aliĝi al la listo
__ (mailto:esperanto-rio-2016@googlegroups.com) per mesaĝ
o sen teksto al __ (mailto:es
peranto-rio-2016-subscribe@googlegroups.com) .

Vi povas ankaŭ legi la blogon de Renata:
_www.olimpikoj.www.olimpwww_ (http://www.olimpikoj.blogspot.com/)

Nome de la provizora preparkomitato
Renata Ventura

jueves, 19 de noviembre de 2009

Jam pli ol 50.000 vizitantoj...

Karaj Geamikoj!

Ni ŝatus interdividi kun Vi nian ĝojon.
Hodiaŭ matene, kiam ni klakis al la hejmpa'go http://www.egalite.fw.hu , ni
estis la 50.100-aj vizitantoj.

Ni ŝatus nun publike danki al S-ro Istv'an M'esz'aros, la redaktoro kaj
prizorganto de la hejmpaĝo la multjaran, fidelan kaj sukcesan kunlaboron!

Kion ni povas trovi sur tiu ĉi hejmpaĝo, se ni klakas al la blua flago de la
Eŭropa Unio?

Ĉi tie ni povas vidi la unuajn du ĉapitrojn de la Traktato pri estigo de
Eŭropa Konstitucio (subskribita en Romo, la 29-an de oktobro 2004.) - en
ĉiuj nunaj, 23 oficialaj lingvoj de EU, kun paralela, esperantlingva
traduko. 17-membra, internacia laborgrupo pretigis la esperantlingvan
version, pruvante por la interesiĝantaj politikistoj, ke Esperanto kapablas
esprimi ĉiujn homajn pensojn. Oni povas legi la nomojn de la tradukintoj en
la antaŭparoloj de la angla, finna, franca, germana, greka, hungara, itala
kaj nederlanda versioj.

Sub la 23 nacilingvaj-esperantaj versioj de la Konstitucia Traktato Vi
trovos interesan artikolon: "Kion volis la Paneŭropa Unio?"

Ĉi tie Vi povas skribi al la redaktoro.

Per musklako al la hungara flago malfermiĝas hungarlingvaj artikoloj

Per musklako al la esperanta flago malfermiĝas la sekvantaj rubrikoj:

Pasint-somere aperis la Strategia plano por antaŭenigi la lernejan
instruadon de Esperanto. Ĝi estas legebla jam en 13 nacilingvaj versioj.
Pluaj, nacilingvaj tradukoj estas ege bonvenaj!

En januaro de 2009. aperis la Lernejaj listoj, kiuj enhavas la adresaron de
bazgradaj, mezgradaj kaj triagradaj lernejoj, kiuj instruas Esperanton. En
januaro de 2010. ni intencas aperigi renovigitajn, aktualigitajn adresarojn.

Antaŭ nelonge aperis la Dek du argumentoj kontraŭ kaj por Esperanto, verkita
de Profesoro D-ro Endre Dudich, honora prezidanto de la Hungaria
Esperanto-Asocio. Hodiaŭ ni ricevis ĝian 10-an, nacilingvan version.

En la rubriko Lingvolanĉilo/Saltotabulo oni povas vidi ankoraŭ en 8 lingvoj
la ĉefpaĝon de la originale anglalingva retejo
http://www.springboard2languages.org pri la esenco de la brita Projekto
Lingvolanĉilo. La tri-lingvaj versioj pretiĝis helpe de la esperantlingva
traduko de S-ro Leo De Cooman: - oni povas demonstri por la interesiĝantoj
la pontolingvan rolon de Esperanto.

Ĉi tie estas legebla kaj aŭskultebla la bela Lingvolanĉilo-kanto de S-ino
Anja Karkiainen kaj S-ro Vesa Pölkki, - kaj ankaŭ nia plurlingva artikolo
pri la supre menciita projekto.

En la rubriko Dialogo Interkultura troviĝas la Projekto Interkultura kaj
multlingva dialogo krom Esperanto ankoraŭ en 20 eŭropaj lingvoj. Tiun ĉi
programon ni rekomendas unuavice por mezlernejanoj kaj skoltoj.

La Disvastigo-intervjuo enhavas tiun de profesoro Andrea Chiti-Batelli sub
titolo "Interkompreniĝi en Eŭropo" - en 6 lingvoj.

La Publika letero estas la lasta publicismo de Claude Piron verkita al
Eŭropa Komisionano Leonard Orban. Ĝi estas legebla krom Esperanto ankoraŭ en
9 eŭropaj lingvoj.

La Nepo de Virino estas kolektaĵo de vogulaj popolfabeloj, esperantigitaj
fare de Rafaelo Bartal.

Sub titolvorto Baghy Gyula oni povas legi 9 poemvolumojn de la fama,
hungara, esperantista poeto. Ĝi estas vera trezorejo!!!
Rigardu - ekzemple - la majstroverkon de la poeto: "Meng Ĉiang kaj Van" en
la volumo Ĉielarko. Eĉ tiuj, kiuj neniam aŭdis pri Esperanto, povos miri,
kiel bele sonas la Internacia lingvo…

Ĉe EMBA/Baranyai Imre Vi trovos lian poemaron "Ekzilo kaj azilo".

En la rubriko Kalocsay Kálmán estas spekteblaj 9 poemvolumoj kaj
arttradukaĵoj de la alia, hungara koloso de la esperanta poezio kune kun la
Vortaro en kiu aperas la neologismoj proponitaj de Kalocsay, el kiuj multaj
troviĝas eĉ nun en la esperanta vorttrezoro…

Akceptu bonvole la poemkolekton "Soifo" de Lajos Tárkony, kun antaŭparolo de
Kolomano Kalocsay.

Poste sekvas la Turista Kantaro - kvar volumoj redaktitaj de Éva
Farkas-Tatár, Magdolna Juhász, Tivadar Kereszthegyi, Stefan MacGill kaj
Jolán Zsidi - kun ĉiuj muziknotoj kaj tekstoj. Ĝi estas vere unika
kolektaĵo!

Ho, tiuj fremduloj estas originala, esperantligva opereto.

Mar'sipo Zamenhof konigas la historion de la fama, pola 'sipo.

Vi povas legi pri la antaŭ du jaroj forpasinta verkistino, prezidantino de
la Societo Kolomano Kalocsay: Ada Csiszár.

La Himno al Eŭropo estas bela kaj vera poemo de Umberto Broccatelli, kun
muziknotoj kaj ankoraŭ en hungara (tradukita de Imre Szabó), finna
(tradukita de Anja Karkiainen), itala (tradukita de Umberto Broccatelli) kaj
nederlanda (tradukita de Leo De Cooman) versioj. Ne forgesu klaki al la
signo de laŭtparolilo, kie Vi povas aŭskulti la pli novan version de la
teksto. Dankon al gvidantaro de la Eŭropa Esperanto-Unio! Pluaj tradukoj
estas bonvenaj! Fine Vi trovos la Al la ĝojo-n de Friedrich Schiller en
esperanta traduko de Kálmán Kalocsay.

En la rubriko Enhavlistoj Vi povas trovi la titolojn de artikoloj aperintaj
en diversaj, en Hungario eldonitaj esperantaj revuoj.

Resume ni povas diri, ke nia hejmpaĝo volus prezenti al la hungaraj kaj
eksterlandaj legantoj, kian pontolingvan rolon povus plenumi Esperanto por
formi la popolojn de la Eŭropa Unio en veran komunumon.

Ni estus dankemaj, se Vi plusendus ĉi tiun mesaĝon al Viaj diversnaciaj
konatuloj, ĉar ĉiu esperantisto tutcerte povos trovi en nia retejo ian
frandaĵon…

Se Vi trovas plurlingvan dokumenton, ankoraŭ ne aperintan en Via nacia
lingvo, kaj volonte tradukus ĝin, ne hezitu skribi al ni. Ĉiuj novaj,
nacilingvaj versioj estas bonvenaj, ĉar ili demonstras, ke Esperanto ne
estas malamiko de la naciaj lingvoj, eĉ la Internacia lingvo povus helpi la
konservadon de tiuj ĉi lingvoj.

Bonan legadon deziras
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

winmail.dat
12K View Download

Nova versio de la automata tradukilo el la hispana al esperanto

----- Mensaje original -----
De: Hèctor Alòs i Font ( hectoralos (ĉe) gmail.com )
CC: apertium_eo (ĉe) googlegroups.com
Enviado: miércoles, 18 de noviembre de 2009 22:53
Asunto: Nova versio de la aŭtomata tradukilo el la hispana al esperanto

Karaj,

Ekfunkciis nova oficiala versio de la Apertium-bazita hispana tradukilo (
www.apertium.org aŭ traduku.net ). Ĝi signife plibonigas la ĝisnunan
version, kreitan antaŭ jaro kaj duono de fakgrupo de la universitato Pompeu
Fabra de Barcelono, sed evidente multego da laboro mankas por havi plene
fidindan tradukilon. Mi aparte malkontentas pri la tre malbona pritrakto de
pronomaj verboj ("hacer" / "hacerse") kaj de t.n. "pasiva refleja". Sed,
kompreneble, estas multe pli: ĝi ankoraŭ foras de tio, kion povas fari iom
kompetenta homa tradukisto.

Aŭtomata tradukado estas tre malsama al homa tradukado: la komputilo nenion
komprenas el tio, kion ĝi tradukas. Pro tio aparte malfacilas scii, ĉu ekz.
"curioso" signifas "scivolema" aŭ "kurioza". El gramatika vidpunkto, la
distingo de la hispana "que" inter "ke", "ol", "kiu(j)(n)", "kio(n)" k.a.
estas vera kapdoloro. Sed plej malfacilas aldoni elementojn mankantajn en la
fontolingvo: ekz. la akuzativon kaj (terure!) la personan pronomon de la
subjekto (Ĉu "comió" estas "li manĝis", "ŝi manĝis" aŭ "ĝi manĝis"? Kaj ĉu
vere la subjekto ne aperas iom pli antaŭe aŭ malantaŭe ol tie, kie ni serĉas
ĝin, kaj sekve oni ne devas aldoni la pronomon?). Tiajn problemojn ne
(tiagrade) spertas homaj tradukistoj, pro tio foje la renkontitaj eraroj
estas iom bizaraj por nefakulo.

Ĉiuokaze, mi kredas, ke la aŭtomata tradukilo fariĝas pli kaj pli uzinda
helpilo:

a.. por ne sciantoj de la hispana, por kompreni tekston en ĝi
b.. por tradukemuloj, por havi polurendan malneton de tradukota teksto
(certe ne beletra!).
Por tiu ĉi dua celo la esperantistoj ĉirkaŭ la Apertium-projekto (pli
precize: Maksim) evoluigis ilon por vikipediistoj, kiu tradukas plenan
artikolon de Vikipedio. Ĝi estas tre utila por havi krudan version de tute
nova artikolo. Vi povas uzi ĝin ĉe
http://ftp2.image2work.dk:8080/vikitraduko/parametroj.jsp?de=es&al=eo
Kompreneble eblas uzi ĉi tiun ilon ankaŭ por la du aliaj ĝisnunaj
Apertium-tradukiloj al esperanto, t.e. el la angla kaj el la kataluna.

Se vi emas kunlabori en la projekto raportante pri plibonigindaĵoj, ne
hezitu uzi la vikipaĝon de la Apertium-projekto
http://wiki.apertium.org/wiki/Spanish_and_Esperanto/Renkontitaj_eraroj
La celo de la paĝo, kiel ĝi mem klarigas, estas informi la evoluigantojn pri
korektindaĵoj. Ĝuste tion plej bone povas fari uzantoj de Apertium per
realaj tekstoj, t.e. homoj uzantaj Apertium kaj kiuj korektas la krude
produktitajn tekstojn. Eblas ankaŭ kunlabori per redaktado de la
Apertium-vortaroj, aldonante tradukojn. Por tio oni ne bezonas komputikajn
sciojn, sed necesas instali la Apertium-programon en linuksa maŝino kaj
lerni kelkajn treege bazajn aferojn pri la funkciado de Apertium.

Entute, temas pri rimedo. Eblas ĝin evoluigi aŭ ne: tio dependas de la
intereso de la uzantoj. Ju pli da uzantoj, ju pli da erar-raportantoj kaj ju
pli da evoluigantoj, des pli rapide la rimedo prosperos.

Ne hezitu starigi demandojn.
Kore,
Hektor

PS
Mi sendas la informon al la Iberia ret-listo. Ne hezitu plusendi ĝin al
alilandaj hispanlingvanoj.

Esperanto version

Saluton!
Thank you so much for your response.
My name is Mar Cárdenas and I was the main organizer for the San Diego,
California event last Saturday.
The group was so inspired that they decided to start an online group:
_http://www.facebook.com/topic.php?topic=11060&uid=180907168115#/pages...
er-for-Compassion-San-Diego-County/180907168115_
(http://www.facebook.com/topic.php?topic=11060&uid=180907168115#/pages...
-County/180907168115)
They also filled out pledge postcards for specific actions they intent to
take. I'll be mailing them back to them in a month or so as a friendly
reminder of what they committed themselves to do. A follow-up meeting is
planning for January.

Together for a more compassionate world,

Mar Cárdenas Loutzenhiser, M.Ed.
South Bay Ministry Coordinator

First UU Church of San Diego
4190 Front St. - San Diego, CA 92103 (http://www.firstuusandiego.org/)
619.258.0169
_www.firstuusandiego.org_ (http://www.firstuusandiego.org)

_cont...@charterforcompassion.org_

(mailto:cont...@charterforcompassion.org) writes:

Dear Amikema,

Thank you so much for translating the Charter into Esperanto. I am sending
you a formatted copy too to ensure it matches the other version.

We really appreciate your support of this effort. Don't forget to affirm
and share the Charter with all of your networks:
http://charterforcompassion.org/share/the-charter

Sincerely,
The Charter for Compassion Team

[esperanto-en-andaluzio:267] Informoj pri Aminatou Haidar

alutojn!
Sur la TTT-pagho www.sahara-esperanto.ueuo.com aperas informoj pri la sahara aktivulino Aminatou Haidar, nuntempe en malsat-striko che la lanzarota flughaveno, post la forpelo suferita kiam shi revenis en Ajunon (sahara chefurbo).
Amike,
Jose Maria Rodriguez
 
lernu!