lunes, 23 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3904] Re: la malpermesita video de Michael Jackson

Karaj Urša kaj Anja!

Jen bona muziko kun bonega teksto kaj enhavo de Michael Jackson, kiun vi
verŝajne
ankoraŭ ne aŭdis kaj kiu estis (kaj ankoraŭ estas) malpermesita en Usono (=
ZDA).
Danke al la redaktisto de La Karavelo (esperanta revuo en
Portugalujo) ni povas aŭskulti kaj vidi ĝin. Ĝuu!

Via instruisto de Esperanto
Tomaž


!!!!!!! http://www.youtube.com/watch?v=oJEqJ9yALx8 !!!!!!!!!



>> Vere imprese!
>>
>> La video estas tre bone ellaborita kaj majstre kantata de Michael
>> Jackson.
>> Ĝi apartenas al la plej sukcesa disketo de Michael Jackson en Britio,
>> kiu ne estis "Billie Jean", nek "Beat it", sed la ekologidefenda "Earth
>> Song" de 1996.
>>
>> "Earth Song" neniam estis lanĉita en Usono, kiu, kiel sciate,
>> estis la plej granda poluanto de la planedo. Eble Ĉinio jam pli poluas
>> ol Usono nun.
>>
>> Kio ne aperas en Usono, ne aperas en multegaj landoj, kaj do tiu video ne
>> aperis en Portugalio.
>> Kiel oni bone scias, la granda patrio de la libereco agas faŝisme,
>> kiam oni tuŝas la "bonan usonan vivmanieron".
>>
>> Spektu kaj aprezu kion Usono ne permesis, ke Michael Jackson diru al la
>> mondo.
>>
>> Ĝi estas filmita en Afriko, Amazonio, Kroatio kaj Novjorko.
>>
>> Mi tute ne scias, ĉu ĝi jam ekzistas kun esperantaj subtekstoj,
>> sed ĝi indas havi ilin.
>>
>>
>> JJS
>>
>>
>> --
>> ------------------------------
-----------------------------------
>> D-ro João José Santos
>>
>> Redaktisto de La Karavelo

No hay comentarios:

 
lernu!