sábado, 31 de octubre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:260] Zamenhofa Tago

Saluton karaj,

Mi memorigas al vi, ke mi bezonas kiel eble plej frue scii pri la partoprenoantoj en la Zamenhofa Tago, por sukcesi rezervi la bezonatajn lokojn en la restoracio. Se homoj aliĝas en la lasta momento, mi ne povos garantii, ke estos lokoj.
Krome, mi intencas organizi la tagmanĝon la 12-an de decembro en la sama restoracio. Se iu havas alian proponon kaj povas zorgi pri ĝi, bv. averti. La ĉefa kialo por elekti tiun restoracio estas, ke ĝi troviĝas en mia domo kaj la posedanto estas mia najbaro, kaj tiel estas pli facile por mi interkonsenti kaj pretigi ĉion.
Aliflanke, ĉar temas pri 150a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, eblus organizi aliajn aranĝojn (libroservon, ekspozicion, prelegojn... sed por tio mi unue bezonas scii, ĉu estos partoprenontoj aŭ ne.
Ĝis nun aliĝis nur kvar homoj:

1. Pedro (V)

2. Mirjam (V)

3. Juanjo (V)

4. Rikardo (V)



Bonvolu aliĝi, kaj informi, ĉu vi estas vegetarano.

Amike,

Pedro Hernández.
--
Pedro A. Hernández Úbeda
c/Candilejas, 26 1º izda
28018 Madrido (Hispanio)
Telefono: (+34) 912234853
Faksilo: (+34) 912234864
Postelefono: (+34) 622126416
Skajpo: pedroesperanto
Ipernity: www.ipernity.com/home/pedroesperanto


Esperanto, lingvo internacia!
www.esperanto.net

bob marley en esperanto - senpage kaj petante pri almozoj

nu, sxatante la regi ktp. mi decidis montri al la mondo kiel oni austre petas kantante pri almozoj.
la kanto estas esperanta traduko de la fama "no, woman, no cry" de bob marley. tradukante gxi igxis
"ho ino, ne plor'" . finfine mi venis al la konkludo ke pli da homoj devas scii nian lingvon.


rigardu min cxe youtube.com

http://www.youtube.com/watch?v=kM2rEPaSMh0

tie mi kantas kanton de bob marli en esperanto.

----
"Tantra im Vaisnavismus" das Buch über die im Westen populärste Art
des Hinduismus jetzt bei
amazon.de .... erschienen bei edition nove

viernes, 30 de octubre de 2009

[Fwd: Carreteras de Africa, ..... que increible!!]

Amikoj:

Vidu kiel nekredeblajn afrikajn bildojn, Denice sendis al ni.

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------


ATT287165.jpg
67K View Download


ATT287166.jpg
45K View Download


ATT287167.jpg
56K View Download


ATT287168.jpg
71K View Download


ATT287169.jpg
47K View Download


ATT287170.jpg
72K View Download


ATT287171.jpg
41K View Download


ATT287172.jpg
44K View Download


ATT287173.jpg
62K View Download


ATT287174.jpg
42K View Download


ATT287175.jpg
66K View Download


ATT287176.jpg
57K View Download


ATT287177.jpg
63K View Download


ATT287178.jpg
62K View Download


ATT287179.jpg
79K View Download


ATT287180.jpg
69K View Download


ATT287181.jpg
59K View Download


ATT287182.jpg
72K View Download


ATT287183.jpg
71K View Download


ATT287184.jpg
63K View Download

Pola Radio, letero je 28 Oktobro

Karaj Geaŭskultantoj,

ĉe la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo troviĝas jenaj elŝuteblaj
elsendoj, kiujn en la periodo 23-30.10.2009 pretigis por vi la E-Redakcio de
Pola Radio:

26.10.09 – Per nia lunda magazino ni donas la atenton al la proksimiĝanta
Festo/Monato de Mortintoj,ni informas pri interesa kunlabora iniciato
lanĉita de la Universitato de Navaro cele la universitaton en la ĝemela
Toruno. Polaj bizonoj, kiuj vivas ne nur en Praarbarego de Białowieża
pretiĝas al la vintra sezono.

27.10.09 – En la "Trarigardo de la E-Gazetaro" nunsemajne ni foliumas du
lastajn numerojn de "Espero Katolika", ni rerigardas la oktobran
"Esperanto". Pozitivaj pritaksoj, sed ankaŭ kritiko pri la someraj E-aranĝoj
en Pollando speguliĝas sur la paĝoj de la 4-a numero de "Pola Esperantisto".
IJK riĉe eĥas en la oktobra "Lanterno Azia" el Koreio. "Monate ĉe vi" el
Andaluzio ĉefe referencas al la antaŭsomeraj kongresoj en Malago.

28.10.09 - Rendevuante kun la klasika E-literaturo jam la 56-an fojon ni
proponas laŭvican fragmenton de "La Faraono" de Boleslaw Prus en la
E-traduko de Kazimierz Bein.

29.10.09 – Nia antaŭmikrofona gasto estas Flo Martorell kaj Vinilkosmo, kiuj
dum la bjalistoka UK estis distingitaj per la premio Deguchi. En la ĵusaj
tagoj aperis ĝia lasta disko, kiun surbendigis la konata Kaj Tiel Plu –
"Surplacen venu vi".

30.10.09 – Dank’ al mesaĝoj elektronikaj, paperaj kaj telefonaj de niaj
geaŭskultantoj nia tradicia "Leterkesto" denove riĉas per diversaj kaj
interesaj vidpunktoj.

Karaj Geamikoj, ni senŝange memorigas, ke grandparte de la reagoj kaj
opinioj de niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj
de Pola Radio. Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venas. Ni atendas laŭvicajn.
Anticipan dankon!

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl
kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t. Tiu peto
aparte gravas en situacio, kiam la rimedoj por la programprodukto estis
grave limigitaj.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

CIRKAUMONDA VOJAGO - VIAJE ALREDEDOR DEL MUNDO - ROUND THE WORLD TRIP

CIRKAŬMONDA VOJAĜO
Du edzinoj interŝanĝas informojn:
-- Ĉu vi iros somerumi?
-- Ho, eĉ ne diru! Mia edzo pagis por ni al iu ĉirkaŭmonda vojaĝo, sed
mi prefere elektus iun alian lokon.
- Esperantigis Imre Szabó

VIAJE ALREDEDOR DEL MUNDO
Dos esposas intercambian información:
- ¿Vas a viajar en el verano?
- Oh, ¡ni lo digas! Mi marido nos pagó un viaje alrededor del mundo, pero
yo preferiría ir a algún otro lugar.
Mar =)

ROUND THE WORLD TRIP
Two wives are swapping their news:
"Are you going away for summer?"
"Oh, don't even talk about it! My husband paid for us for some round the
world trip, but I would rather choose some other place."
- Trans.: Alano.

Esperanto Blog: Word of the Day

Word of the Day_
(http://www.transparent.com/esperanto/2009/10/06/word-of-the-day/)

Posted: 06 Oct 2009 06:07 PM PDT

The website _Lernu.net_ (http://en.lernu.net/) is one of the best Internet
resources an Esperantist can use. They have all sorts of exercises and
learning materials for all different skill levels. My personal favorite tool
from the good people at Lernu is their _Word of the Day_
(http://en.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/index.php) feature. Every day, they put up a
new Esperanto word, and give full, dictionary-quality definitions and sample
sentences. Give it a look, or bookmark it - the site gives you a
bite-sized fact to learn while you wait for your email to load, or something
similar.
There is also a way to subscribe to Lernu’s Word of the Day service via
email, but it requires that you register for a Lernu profile. It’s free,
though, and a profile also lets you track your scores.
Post from: _Esperanto Blog_ (http://www.transparent.com/esperanto)

jueves, 29 de octubre de 2009

"Esperanto em 30 horas" en aliaj lingvoj krom la portugala

Karaj amikoj:

Lastan vendredon la presejo liveris al mi 100 ekzemplerojn de
la libro "Esperanto em 30 horas".
Post vendado kaj donacado, LK nur havas duonon da ili.
Ĝi jam haveblas en la libroservo de Portugala Esperanto-Asocio
kaj en grupeto de novaj esperantistoj, kiu naskiĝis en la portugalia urbo
"Figueira da Foz". Espereble baldaŭ ĝi aperos en aliaj libroservoj.

La unuaj impresoj estas tre favoraj al la libro,
sed vi mem juĝu ĝin, kiam vi ĝin vidos kaj legos.

Ĝi estas samdimensia kiel la libro de Luiza Carol
("Rakontoj por ĉiuj aĝoj", la unua libroeldono de LK)
sed ĝi havas preskaŭ la duoblon da paĝoj, precize 300 paĝojn.
Ĝia kosto estas 25€ (dudek kvin eŭroj).
Ĝi estas ilustrita, kaj ĝi konsistigas kompletan metodon
de esperanto-lernado por portugallingvanoj,
kun 25 lecionoj, Gramatika Gvidilo, Du vortaretoj Port-Esp-Port,
Aneksaĵoj kaj klarigaj tekstoj pri esperanto en la portugala lingvo.

Estus interese aperigi la saman libron en aliaj etnaj lingvoj.
Por tio, la tradukisto nepre devas perfekte regi esperanton
kaj sian denaskan lingvon en nivelo de klereco, kaj li devas
trovi reviziiston kiu scipovu la etnan lingvon en la sama altgrada nivelo.
Kompreneble, la reviziisto devos kunlabori kun la editisto
por disvastigo kaj vendado de la libro en sia lando kaj en la
landoj kie oni parolas la saman etnan lingvon.

LK do akceptas kandidatojn por tia laboro.
La pago estos farata per libroj.
Oni povos paroli pri mona makleraĵo,
se la vendado estos granda.

Kandidatiĝu nur homoj, kiuj elkore komprenas
kaj amas la LK-laboron.
Amo estas esenca por lumigi la racion ;) .

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

lunes, 26 de octubre de 2009

Esperanto en Geocities

La servo Geocities nun fermiĝas, kaj estas risko ke ĉiuj retejoj tie
lokitaj perdiĝos definitive. Mi trovis plurajn en aŭ pri Esperanto.
Kelkaj ne plu estas alireblaj, kaj aliaj malaperos baldaŭ
http://www.geocities.com/jurgenpk/
http://www.geocities.com/noveloj/index.html
http://es.geocities.com/azorin_esperanto/
http://www.geocities.com/Athens/Forum/5037/index.html
http://www.geocities.com/kalblando/enc/enhavo.htm
(tiu ĉi lasta estas la enciklopedio Kalblanda, tre grava historie,
kvankam plejmulto bonŝance servis kiel la deirpunkto de esperanta
Vikipedio)
Ĉu oni povas tiujnn kaj aliajn similajn savi?
Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu

La Tutmonda Deklaracio por Esperanto. Septembra raporto. http://mi.anihost.ru/miliardo.php

La Tutmonda Deklaracio por Esperanto. Septembra raporto.
http://mi.anihost.ru/miliardo.php

Ech ne unu nova nomo en septembro, sed jam du nomoj en oktobro!
Nepre vizitu!

------
La Deklaracio:

Post mia konatigho kun la internacia lingvo Esperanto, mi asertas ke
ghi estas tauga por ajna tasko de internacia komunikado kaj provizas
grandegan ekonomion de tempo, fortoj kaj memoro por chiuj homoj de la
Tero.

Mi nepre ellernos la internacian lingvon Esperanto, se miliardo da
aliaj personoj donos la saman promeson.
-----
Chu vi volas ke la referenco al via Ireta pagho aperu sub la teksto
de
TDpEsperanto?
Se jes, tiam faru jenon:

1) Faru la referencon al TDpEsperanto sur via pagho.
a) La Teksto estu: "La Tutmonda Deklaracio por Esperanto".
b) La Adreso estu: http://mi.anihost.ru/miliardo.php (ne
"milliardo").
2) Komuniku la adreson de via renovigita pagho al Nikolao Mihajlenko.
3) Atendu du semajnojn kaj vizitu la adreson el punkto 1b) kaj
GHUU !!

Kaj en viaj interesoj estas havi en via pagharo la statistikon de
TDpEsperanto (ne referencon, sed la dosieron mem).
La dosiero http://mi.anihost.ru/tdeark.htm estos renovigita
chiumonate.
------
Detala statistiko

La unuaj 265 subskriboj (aprilo de 2007 - augusto de 2009 jaro) lau
landoj:
(Mi kalkulis lau landoj nur tiujn subskribojn, kie la lando estas
indikita)

Rusio 70
Brazilo 26
Francio 14
Italujo 14
Ukrainio 12
Pollando 10

Belgio 8
Mexiko 8
Hispanio 7
Kanado 6
Germanujo 6
Chehhio 6
Usono 5

Chinio 4
Austrio 4
Litovio 3
Argentino 3
Norvegio 3
Kolombio 3
Israelo 3

Mongolio 2
Irano 2
Nederlando 2
Danlando 2
Britio 2
Nov-Kaledonio 2

Kosta Rika 2
Belorusio 2
Kazahhstano 2
Hungario 2
Suda Koreo 2

Serbio 1
Australio 1
Gvatemalo 1
Tajlando 1
Kroatio 1
Japanujo 1

Venezuelo 1
Salvadoro 1
Islando 1
Rumanio 1
Kubo 1
Uzbekistano 1

Entute: 43 landoj.

Bedaurinde forestas Pakistano, Indio.
Chu la pagho http://mi.anihost.ru ne estas videbla tie?

Jen kiel kreskis la nombro de subskriboj lau monatoj:

aprilo 2007
22 (+22)

majo 2007
35 (+17)

junio 2007
44 (+ 9)

julio 2007
54 (+10)

augusto 2007
55 (+ 1)

septembro 2007
81 (+26)

oktobro 2007
93 (+12)

novembro 2007
111 (+18)

decembro 2007
117 (+ 6)

januaro 2008
152 (+35)

februaro 2008
159 (+ 7)

marto 2008
167 (+ 8)

aprilo 2008
186 (+19)

majo 2008
193 (+ 7)

junio 2008
203 (+10)

julio 2008
216 (+13)

augusto 2008
221 (+ 5)

septembro 2008
224 (+ 3)

oktobro 2008
230 (+ 6)

novembro 2008
234 (+ 4)

decebro 2008
241 (+ 7)

januaro 2009
250 (+ 9)

februaro 2009
253 (+ 3)

marto 2009
256 (+ 3)

aprilo 2009
259 (+ 3)

majo 2009
260 (+ 1)

junio 2009
262 (+ 2)

julio 2009
264 (+ 2)

augusto 2009
265 (+ 1)
------
Subskribo 265 (2009-08-17 19:19:47/88.105.0.204):
Drever Morris.
------

Tradukado de World of Goo

Saluton,
Por popularigi esperanton vi komencis tradukadon de sufiĉe konata
komputila ludo "World of Goo" (Mondo de Ŝlimo). Ĉar tradukado estas tre
facila, mi volus peti vin pri helpo.
Sufiĉas ke Vi eniros en suba retejo kaj ke editos kiel Viki:
http://hell.student.utwente.nl/wog/mediawiki/index.php/Esperanto_Tran...
Amike,
Arek

domingo, 25 de octubre de 2009

PALPEBRUMO - GUIÑO - WINK

PALPEBRUMO
Kruko estas en la Verda Krepusko. Li rimarkas ke virino palpebrumas. Li
turnas sin al sia apudulo, alta kaj fortika ulo: Diru, cxu tiu virino
palpebrumas al vi aux al mi?
Fortikulo: Sen ia dubo al vi.
Kruko: Kiel vi povas esti tiom certa?
Fortikulo: Sxi estas mia edzino.
- Richard Cash - Anekdotoj en Esperanto

GUIÑO
Kruko está en el Verde Crepúsculo. nota que una mujer le guiñe el ojo.
Se voltea hacia el hombre de al lado, un fulano alto y fornido:
- Dígame esa mujer le guiña el ojo a usted o a mí?
- Sin ninguna duda a usted.
- Como puede estar tan seguro?
- Es mi esposa.
Mar =)

WINK
Kruko is in The Green Twilight. He notices that a woman is winking. He
turns to the man next to him, a tall, powerfully built guy: Tell me, is that
woman winking at you or at me?
Big man: At you, without doubt.
Kruko: How can you be so certain?
Big man: She's my wife.
- Trans.: Alano.

Chiste 3:Kokinoj kaj kokoj-Gallinas y gallos

- Kial la kokino ne havas mamojn?
- Ĉar la koko ne havas manojn!

Equipo Lernu-Lernu Teamo(http://es.lernu.net/)
----------------------------------------------------

-¿Porque la gallina no tiene pechos/tetas?
-¡Porque el gallo no tiene manos!

Amparo(http://esperanto-strato.blogspot.com/)

Kampanjo ADOPTU SPORTISTON

Renata Ventura sendis al mi mesaĝon en Esperantujo

"Certe, mi eksplikos!
:-)

Mi kreis la kampanjo ADOPTU SPORTISTON. Devas esti tutmonda
kampanjo por vere funkcii.

La plano estas ke cxiu esperantisto en la mondo elektu unu
sportiston (el sia urbo aux lando)por paroli pri Esperanto
kaj pri la kampanjo, kaj por provi
konvinki lin/sxin lerni Esperanton gxis la Olimpikaj Ludoj 2016
en Brazilo.

Imagu se, ecx sen oficiala apogo de la estraro, subite cxiuj
sportistoj en la
Olimpikoj estus babilantaj inter si en Esperanto!

La kampanjo vere povas gajni tian grandecon, se la esperantistoj
el la tuta mondo laboru por tio!
Estas simpla: nur elektu UNU sportiston por konvinki.

Nur unu. ((poste, se la persono sxatas, li/sxi povas elekti pli!
heheh.MI, ekzemple!)

Mi bezonas, en cxiu lando, UNU ORGANIZANTO, por fari liston de la
landaj sportistoj (en via kazo, la hispanajn sportistojn) kaj
disdonu la nomojn de ili inter la landaj
esperantistoj. ((tiel, oni ne riskas ke iu sportisto estu kontaktita
de pli ol unu persono!)

VIDU LA NOVAJXON KAJ FOTOJN en mia blogo pri la Olimpika kampanjo!
Mi sukcesis kontakti 7 hieraux!

http://olimpikoj.blogspot.com/2009/10/kampanjo-adoptu-sportisto-sukcesas.html

"

Amasa aligo al la junulara silvestra arango 'JES

Amasa aligo al la junulara silvestra arango 'JES'

Anstatau la gisnunaj apartaj junularaj arangoj (IS en Germanio, kaj AS en
Pollando) ci jare estas organizata komuna jarfina junulara festo en
Zakopane kun la nomo "Junulara Esperanto-Semajno, JES". La cefan
organizadon faros la E-klubo "Varsovia vento" kun la gvido de Irek Bobrzak
(viave...@onet.eu), sed helpos lin la landaj kunordigantoj £ukasz ¯ebrowski
(AS-PL) kaj Julia Hell (IS-DE).

En la pasintaj semajnoj ekfluis torento de aligoj. Fakte, la retpago de JES
montris "nur" 100 aligintojn la 6-an de oktobro. Certe pro la proksimigo de
kotiz-altiga limdato oni amase aligis, tiel ke la nombro de aligintoj
superis 150 la 14-an de oktobro, kaj 190 la 17-an.

Pro tio, ne plu estas havebla lito en la tiel nomataj "luksegaj cambroj".

Inter la aligintoj 42 venas el Pollando, 28 venas el Rusio, 28 el Ukrainio,
18 el Germanio, kaj 17 el Francio.

Retpago de Jarfina Esperanto-Semajno kun informoj kaj aligilo:
http://jes.pej.pl

lau tejo.org

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

===============================================
- Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj:
RET-INFO -
- Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu -
================================================

viernes, 23 de octubre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:258] Kiel aspektas la atestiloj pri esperanto?

Saluton,

Eble vi memoras ke antaŭ kelkaj semajnoj ni parolis en Ib. Esp. pri tio, ke la sola oficiale agnoskita atestilo pri Esperanto laŭ la Eŭropa Referenckadro estas tiu, kiun ricevas la sukcesintoj de la ekzamenoj organizitaj de UEA (male al la falsaj asertoj legeblaj en la paĝaro de la ĉifito). Mi ĵus ricevis la mian (en tute, ŝajnas ke nur aliaj du hispanoj havas jam la diplomon krom mi), scivolemuloj povas vidi ĝin en mia paĝo:

http://www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/6344437
http://www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/6344438

Mi kuraĝigas ĉiujn fari la ekzamenojn. Nuntempe eblas ekzameniĝi laŭ la niveloj B1, B2 kaj C1, kaj baldaŭ disponeblos la ekzamenoj por la ceteraj (A1, A2 kaj C2). La postuloj por la diversaj niveloj elŝuteblas en: http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364//?folded=1#20034

Amike,

Pedro

--
Pedro A. Hernández Úbeda
c/Candilejas, 26 1º izda
28018 Madrido (Hispanio)
Telefono: (+34) 912234853
Faksilo: (+34) 912234864
Postelefono: (+34) 622126416
Skajpo: pedroesperanto
Ipernity: www.ipernity.com/home/pedroesperanto


Esperanto, lingvo internacia!
www.esperanto.net

Chiste 2:Fumi en restoracioj-Fumar en restaurantes

Ulo fumas en restoracio. Najbaro protestas:
- Sinjoro, bonvolu ĉesigi fumadon, via cigaredo tre ĝenas min.
- Vi ne kredos, sed se vin ĝi nur ĝenas, min ĝi efektive mortigas.

Lernu Teamo-Equipo Lernu(http://es.lernu.net/)

--------------------------------------------------------
Un individuo fuma en un restaurante.El vecino protesta:
-Señor,por favor deje de fumar,su cigarrillo me incomoda mucho.
-Usted no creerá,pero si usted solo le incomoda,yo efectivamente lo mato.

Amparo(http://esperanto-strato.blogspot.com/)

[La Karavelo: 3803] LKKN

Karaj amikoj:

Anekse iras al vi la sama dosiero en du formatoj: DOC (de Word) kaj ODT
(de OpenOffice).
Uzu tiun, kiu plej plaĉas al vi.
Temas pri la LK-slipo por akiro de la LKKN: LK-kunul-numero.
Krom slipo, ĝi estas eta enketo, kiu celas plibonigi la LK-laboron.

Se vi jam donis tiujn datenojn al LK, vi ne bezonas ĝeniĝi per tiu ago.
Se vi ne scias, ĉu LK havas vian slipon korekte plenumitan,
estas pli praktike plenumi kaj sendi ĝin.

Dankon.

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------


2 archivos adjuntosDescargar todos los archivos adjuntos
LKKN_(2009-10).odtLKKN_(2009-10).odt
157 K Abrir como documento de Google Descargar
LKKN_(2009-10).docLKKN_(2009-10).doc
30 K Visualizar como HTML Abrir como documento de Google Descargar

Pola Radio, letero je 22 Oktobro

Karaj Geaŭskultantoj,

Jen la aktuala programenhavo de niaj E-lingvaj programoj elŝuteblaj kaj
aŭdeblaj pere de la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo

En la programo de la semajno inter la 19-23.10.2009 ni prezentas:

19.10.09 – Nia lunda magazino estas dediĉita al la etna grupo Kaŝuboj,
loĝanta en la norda parto de Pollando. La kaŝuba lingvo estas rekonita kiel
la unusola regiona lingvo en nia lando. I.a. ni informas pri la eblecoj ĝin
lerni ekde la antaŭlerneja aĝo ĝis la universitata nivelo.

20.10.09 – La nunsemajnan "Trarigardon de la E-Gazetaro" ni inaŭguras per la
reta periodaĵo el Aŭstralio "Mirmekobo" havebla per peto ĉe la adreso:
mirmekobo-heliko-mac.com Krome ni enrigardas la oktobran numeron de
"Esperanto" kaj atenton donas al la septembra numero de "Femina".

21.10.09 - Daŭrigante la ciklon de renkontiĝoj kun la klasika E-literaturo
nunsemajne ni prezentas la jam 55-an fragmenton de "La Faraono" de Boleslaw
Prus en la E-traduko de Kazimierz Bein.

22.10.09 – Kiel ni jam informis en niaj E-elsendoj Germain Pirlot ĝisdatigas
informojn pri la E-kursoj instruataj universitatnivele. Nunjare al la listo
de la altlernejoj aldoniĝis la universitato de Mulhouse en la franca Alzaco.
Pri tiu kurso ni interparolas kun la lekcianta en ĝi Edmond Ludwig.

23.10.09 – Ankaŭ nunsemajne inter diversaj temoj de nia tradicia
"Leterkesto" daŭras opininterŝanĝo pri la loko kaj formo de E-literaturo en
nia nuna programo.

Karaj Geamikoj, ni senŝange memorigas, ke grandparte de la reagoj kaj
opinioj de niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj
de Pola Radio. Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venas. Ni atendas laŭvicajn.
Anticipan dankon!

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t. Tiu peto
aparte gravas en situacio, kiam la rimedoj por la programprodukto estis
grave limigitaj.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

jueves, 22 de octubre de 2009

[La Karavelo: 3804] Esperanto em 30 horas

Antaŭ du horoj la presejo liveris al mi la librojn "Esperanto em 30 horas".
Do, ili jam ekzistas fizike, kaj do ne nur estas mendeblaj sed ankaŭ
sendeblaj.

Morgaŭ, sabaton, mi estos en Portugala Esperanto-Asocio.
PEA havos ankaŭ tiun libron. Mendu al ĝi.
Kompreneble, oni povas mendi rekte al LK,
sed preferinde mendu al la asocioj.
Tiel la asocioj gajnos iom da mono,
kaj mi havos malpli da laboro en la ekspedado.

Amike,

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

Chiste 1:Gefiloj-Hijos

- Paĉjo, paĉjo, mi tre ŝatas la filinon de la bakisto kaj volas edziĝi al ŝi.
- Tio bedaŭrinde ne eblas, - respondas la patro. - Verdire, ŝi estas via fratino.
Post kelkaj tagoj:
- Paĉjo, mi volas edziĝi al la filino de la buĉisto.
- Ankaŭ tio ne eblas, ĉar ŝi estas via fratino.
Do la knabo turnas sin al sia patrino:
- Panjo, mi volis edziĝi al la filino de la bakisto, kaj poste al la filino de la buĉisto, sed paĉjo diras, ke mi ne rajtas, ĉar ili estas miaj fratinoj. Kion mi povas fari?
Kaj la patrino afable respondas:
- Ne timu, filo mia, ne timu, ĉar ankaŭ vi ne estas vera lia filo.

Lernu Teamo_Equipo de Lernu(http://es.lernu.net/)

---------------------------------------------------------
-Papa,papa,me gusta mucho la hija del carnicero y me quiero casar con ella
-Eso,lamentablemente,no es posible,-responde el padre.-Verdaderamente, ella es tu herman.
Despues de algunos dias:
-Papa,me quiero casar con la hija del panadero.
Tampien eso no es posible,porque ella es tu hermana.
-Mama,me queria casar con la hija del carnicero, y despues con la hija del panadera,pero papa dice, que no tengo derecho, porque ellas son mis hermanas.¿Que puedo hacer?
Y la madre afablemente responde:
-No temas,hijo mio,no temas,porque tambien tu no eres su verdadero hijo.

Amparo(http://esperanto-strato.blogspot.com/)

Esperanto Blog: Instruments in Esperanto

Instruments in Esperanto_
(http://www.transparent.com/esperanto/2009/09/22/instruments-in-espera...)

Posted: 22 Sep 2009 04:04 PM PDT

One of my neighbors will soon graduate with a degree in Music Education.
Per her request, here are some words for expressing your choice of musical
instrument in Esperanto! I couldn’t hope to represent an entire orchestra’s
worth of instruments, but I figured I would offer you a list of some of the
more common instruments you might have encountered. The world of music is
vast…much too much to cover in a single post, so feel free to comment with
any additions!
Instrument - instrumento
Guitar - gitaro
Bass - basagitaro
Drum - tamburo
Violin - violono
Saxophone - saksofono
Trumpet - trumpeto
Oboe - hobojo
Trombone - trombono
Cello - violonchelo
Post from: _Esperanto Blog_ (http://www.transparent.com/esperanto)

HELPO DE ESPERANTISTOJ EL LA TUTA MONDO! Olimpikoj

Saluton al cxiuj!Mi bezonas helpon. Ni estas kreanta mondan movadon kaj ni
bezonas la helpon de cxiuj esperantistoj en la mondo.
Estas samtempe simpla, kaj serioza helpo. Kaj urgxas.

La Olimpiaj Ludoj de 2016 estos en Rio de Janeiro. Mia urbo.

Kaj mi, kun kelkaj junuloj (kaj nun kun subteno de Brazila Esperanto Ligo,
ktp) planas tutmondan agadon por meti Esperanton en la Olimpikoj. Ni havas 6
jaroj por tion fari. Estas malmulte da tempo.

Unu el la aferoj, kiujn ni planas, estas la kampanjo ADOPTU SPORTISTON.

Devas esti monda kampanjo, kaj ni bezonas almenaux unu personon en cxiu
lando por organizi gxin inter la samlandanaj esperantistoj!

La celo de la kampanjo estas ke: cxiuj esperantistoj en la mondo elektu UNU
sportiston por konvinki lerni Esperanton gxis 2016.

La esperantisto elektos sportiston el sia propra urbo aux lando, kaj sercxos
kontakton de li/sxi: ret-adreson, telefon-numero, Facebook, ktp.

Tio jam estas granda helpo. Post trovi la kontakton, la esperantisto devas
plani kun la landa organizanto pri kion diri al la sportisto por konvinki
lin pri la graveco de Esperanto.

Ne estas laboriga afero, cxar unu esperantisto faros tion nur al UNU
sportisto.

Por organizi la aferon, mi bezonas UNU esperantisto el cxiu lando.
Kiel MI faris en Brazilo, la organizantoj el Portugalio, Rusio, Hungario,
Moroko, Sudafriko, Japano, Meksiko, ktp, nur bezonus fari:

1- liston de la plej gravaj sportistoj el sia lando. (cxefe tiuj kiuj iris
al Pekino, kaj la bonegaj novuloj): meti en la listo nomojn de la
sportistoj, urboj kie ili logxas kaj sporto.

2- disdoni la nomojn inter la landaj esperantistoj!

Nur tio.
Mi jam faris la liston de brazilaj sportistoj kaj mi nun disdonas la nomojn
inter la esperantistoj.
Kaj mi ankaux jam TROVIS la kontakton de la sportisto, kiun MI elektis!!!
Li sendis ret-mesagxo al mi dirante ke li volas auxdi mian proponon!

:-)

Kiu povas helpi min? Mi bezonas, unue, organizantojn!

La kampanjo NUR FUNKCIOS se la esperantistoj el aliaj landoj faros la
saman!!!!!

La brazilaj sportistoj ne povas lerni Esperanton nur por babili kun la aliaj
brazilaj sportistoj!
cxu ne?

:-)

Helpu min!

2009/10/20 Renata Ventura ...@gmail.com>

miércoles, 21 de octubre de 2009

[lernu-helpantoj] Detalaj klarigoj pri kiel fari pdf-ojn

Saluton!

Jam aperis detalaj klarigoj pri kiel fari pdf-dokumentojn: http://eo.lernu. net/pri_lernu/ subteno/klarigoj _pdf.php (rigardu Esperanto-version de lernu!). Se vi volos helpi pri la dosieroj, uzu cxi tiun pagxon. :-)

Koran dankon al Emmanuelle Richard, Koos Scharroo, Vitor Luiz Rigoti dos Anjos kaj aliaj jam antauxe menciitaj personoj, kiuj helpas al ni prepari novajn pdf-dosierojn!

Amike,
Neringa

Iloj, ludoj, ktp.

http://purl.oclc.org/net/klivo/simredo
http://purl.oclc.org/net/klivo/merkuro
http://purl.oclc.org/net/klivo/grafikilo7

http://purl.oclc.org/net/klivo/litertriso
http://purl.oclc.org/net/klivo/chapelludo

http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/majaoj/

Klivo

Esperantologie

Saluton!

vidu la blogon http://esperantologie.blogspot.com/

Klaus

TUSU LA PLANKON! - ¡TOCA EL PISO! - TOUCH THE FLOOR!

TUŜU LA PLANKON!
Kruko decidas ekzerci sian korpon. Li legas la ekzercolibron:
"Por la unua ekzerco, tenu viajn krurojn rigidaj, kurbu vian talion antaŭ
en, kaj tuŝu la plankon per viaj fingroj."
Kruko provas -- li rigidigas la krurojn, klinas sin je la talio, kaj
etendas la fingrojn al la planko. Sed restas almenaŭ tridek kvin centimetroj
inter liaj fingroj kaj la planko.
Kruko: Ĥaaaaa! Ĝuste kiel mi suspektis! Miaj brakoj mallongiĝas!
- Anekdotoj en Esperanto - Richard Cash

¡TOCA EL PISO!
Kruko decide ejercitar su cuerpo. Lee el instructivo de ejercicios.
Para el primer ejercicio, mantemga sus piernas rígidas, incline su cintura
hacia el frente, y toque el suelo con sus dedos.
Kruko lo intenta - entiesa sus piernas, se agacha de la cintura, y
extiende sus dedos hacia el suelo, pero quedan 35 centímetros entre sus dedos y el
piso.
- ¡Ah! ¡Justo como lo sospeché! ¡Se ,e encogieron los brazos!
Mar =)

TOUCH THE FLOOR!
Kruko decides to exercise his body. He reads in the book of exercise:
"For the first exercise, hold your legs stiff, bend at the waist,and touch
the floor with your fingers."
Kruko tries --- he stiffens his legs, bends himself at the waist, and
extends his fingers to the floor. But there remains at least thirty-five
centimeters between his fingers and the floor.
Kruko: Haaa! Exactly as I suspected! My arms have shortened!
- Trans.: Alano.

"Esperanto em 30 horas" finfine aperos

Karaj amikoj:

Finfine mi akceptis buĝeton por presado de "Esperanto em 30 horas".
Mi tiom multe marĉandis la prezon,
ke la tipografiisto diris al mi,
ke eĉ al la papo, ili ne faras tian prezon.
Nu, la prezo ne estas tiel malalta,
sed por ekhavi ĝin, mi devis marĉandi dum semajnoj.

Espereble en la fino de ĉi tiu semajno,
mi havos tiujn librojn ĉe mi.

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

lunes, 19 de octubre de 2009

[lernu-helpantoj] Gxisdatigitaj informoj pri SES-2009

Saluton!

Jam aperis kelkaj novaj informoj pri SES-2009. Bonvolu gxisdatigi vialingvan version: http://lernu. net/pri_lernu/ renkontighoj/ SES/index. php . :-)

Amike,
Neringa

Deklaro pri internacia komunikado

Deklaro pri internacia komunikado


Ni, la subskribintoj:


1. Tre ĝojas pri tio, ke estas pli kaj pli da internacia komunikado en la mondo;


2. Konsilas uzi, en formala internacia komunikado, interpretadon kaj tradukadon ĉiam kiam tio estas bezonata kaj finance ebla;


3. Opinias ke tre gravas subteni multlingvismon kaj lingvan diversecon, ekzemple per protektado de minoritataj lingvoj;


4. Pensas, ke sistemo por internacia komunikado kiu postulas regadon de pluraj naciaj lingvoj estas elitisma; (1)


5. Spertas, ke rekta komunikado (t.e. sen interpretado kaj tradukado) estas esenca por starigi komunan "ni-senton" inter homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj;


6. Notas, ke la angla hodiaŭ estas tre grava kaj utila lingvo por internacia komunikado; (2)


7. Supozas, ke la angla plu havos tre gravan rolon por internacia komunikado dum la venontaj jardekoj;


8. Substrekas, ke granda nombro da homoj ne sukcesas atingi altan nivelon de la angla malgraŭ multjara lernado kaj penado; (3)


9. Asertas, ke la internacia lingvo Esperanto plurkiale estas aparte taŭga lingvo por internacia komunikado; (4)


10. Tezas, ke modelo en kiu la komunikantoj pasive regas kaj la anglan kaj Esperanton kaj aktive regas unu el tiuj lingvoj, estus relative efika kaj justa (kompare kun aliaj modeloj) por internacia rekta komunikado; (5) (6)


11. Konscias, ke ne eblas trovi modelon por internacia komunikado kiu plaĉas al ĉiuj kaj ke enkonduko de nova modelo postulus multjaran diskutadon, debatadon, esploradon, elprovadon, planadon kaj fine realigadon (unuavice en la edukaj sistemoj);


12. INSTIGAS AL SERIOZA KAJ PLURFAKA ESPLORADO DE LA ASERTO EN PUNKTO 9 KAJ LA TEZO EN PUNKTO 10. (7)


Aldonaj klarigoj:


(1)
Ĉino, Finno, Koreo, Ruso k.a. havas realan ŝancon lerni unu el ekzemple la angla, la hispana, la franca kaj la germana. Sed bone lerni du aŭ tri el tiuj lingvoj estas por multegaj simple tro malfacile kaj temporabe.


(2)
"La angla estas uzata kiel oficiala aŭ duon-oficiala lingvo en pli ol 60 landoj, kaj havas gravan rolon en ankoraŭ 20. Ĝi estas aŭ superrega aŭ bone establita en ĉiuj ses kontinentoj. Ĝi estas la ĉefa lingvo de libroj, gazetoj, flughavenoj kaj aviadkontrolado, internacia komerco kaj akademiaj konferencoj, scienco, teknologio, medicino, diplomatio, sporto, internaciaj konkursoj, popmuziko, kaj reklamado. Pli ol du trionoj el la sciencistoj en la mondo verkas en la angla. [...] Pli ol 50 milionoj da infanoj lernas la anglan kiel aldonan lingvon en la bazlernejo; pli ol 80 milionoj lernas ĝin en la mezlernejo (tiuj nombroj ekskludas Ĉinion)." [Crystal, Encyclopedia of Language, 1997]


(3)
Tiuj, kiuj ĝenerale atingas altan nivelon de la angla, estas ĉefe homoj kies gepatra lingvo iom similas al la angla, ekzemple danoj, nederlandanoj kaj svedoj. Por multaj aliaj, ekzemple hungaroj, ĉinoj, japanoj kaj koreoj, estas ĝenerale tre malfacile kaj temporabe atingi altan nivelon de la angla.


(4)
Kio igas Esperanton aparte taŭga lingvo por internacia komunikado?


i) Ĝi estas pli facila...
Por preskaŭ ĉiuj kiuj lernis kaj Esperanton kaj nacian/etnan lingvon, krom sia gepatra, estas klare ke Esperanto estas pli facila ol la naciaj/etnaj lingvoj.


ii) Ĝi estas pli neŭtrala...
Ĉar Esperanto ne apartenas al iu aparta nacio aŭ popolo, ĝi estas pli neŭtrala ol la naciaj/etnaj lingvoj por internacia komunikado.


iii) Ĝi estas pli justa...
Ĉiuj kiuj lernas Esperanton havas bonan ŝancon atingi altan nivelon de ĝi kaj poste, el lingva vidpunkto, pli-malpli samnivele komuniki kun homoj el aliaj landoj kaj kulturoj. (Interese estas ke eblas lerni Esperanton kiel plenkreskulo, kaj tamen senti ĝin "sia propra".) Krome Esperanto ne "propagandas" iun apartan nacian/etnan kulturon sed "portas" sian propran internacian kulturon. Pro ĉi tiuj kialoj Esperanto estas pli justa rilate al internacia komunikado kompare kun naciaj/etnaj lingvoj.


iv) Ĝi estas pli sukcesa ol aliaj planlingvoj...
La supraj argumentoj iagrade validas ankaŭ por aliaj tiel nomataj planlingvoj, ekzemple Interlingva kaj Ido. Sed Esperanto estas en preskaŭ ĉiuj kampoj pli sukcesa ol la aliaj planlingvoj. Krome Esperanto estas malpli eŭropeca ol ekz Interlingva kaj Ido.


(5)
La angla estas hodiaŭ tre vaste uzata en multaj kampoj kaj ne estas realisme ekskludi ĝin el la ekvacio de internacia komunikado dum la venontaj jardekoj. Aliflanke, atingi altan nivelon de skribado kaj parolado en la angla estas por multaj tre malfacila kaj temporaba afero. Tamen, atingi altajn pasivajn kapablojn (t.e. aŭskulta kaj lega kapabloj) estas pli facile ol atingi samnivelajn aktivajn kapablojn (t.e. parola kaj skriba kapabloj).


Se homoj kiuj malfacile atingas altajn aktivajn kapablojn en la angla anstataŭe povus uzi Esperanton skribe kaj parole, ili havus multe pli grandajn ŝancojn partopreni en internacia komunikado egalnivele kun tiuj kiuj akiris altajn kapablojn en la angla. Tio signifus pli da justeco kaj ankaŭ demokratieco en la internacia komunumo, sendepende de tio ĉu temas pri la politika, scienca, komerca, NROa aŭ alia sfero de internacia komunikado.


(6)
Aliaj modeloj por internacia rekta komunikado:


"Nur la angla (aŭ alia nacia lingvo)" - pli maljusta ol la modelo en punkto 10


"Pluraj grandaj naciaj lingvoj" - pli elitisma ol la modelo en punkto 10


"Nur Esperanto (aŭ nur alia planlingvo)" - tro granda paŝo/ŝanĝo kompare kun la nuna sistemo


"Maŝina tradukado solvos ĉion" - montriĝis malrealisma


(7)
Jen ekzemplo de tia esplorprojekto:
- Gimnazianoj el diversaj landoj lernas krom la anglan (dum pluraj jaroj kiel ĝenerale estas nun) ankaŭ Esperanton dum du jaroj. Poste eblus kompari la nivelon de la angla kaj de Esperanto ĉe la junuloj unuope. Krome, tiuj lernejanoj povus renkontiĝi kaj partopreni, uzante la komunikmodelon en punkto 10, diversajn eventojn kaj kunsidojn kiujn esploristoj sekvus, dokumentus kaj analizus el pluraj vidpunktoj.


Angla versio de la deklaro troviĝas ĉe http://www.ipetitions.com/petition/intcom/ kun eblo subskribi.


Esplordemando

Jen alia manero prezenti la esencon de la deklaro:


Ĉu

Tempo atingi nivelon B1 en la angla + Tempo atingi nivelon C1 en Eo

ĝenerale validas por homoj en diversaj partoj de la mondo?


http://www.ipetitions.com/petition/intcom/

Hokan LUNDBERG (hokan@ikso.net) - One of the founders of E@I and lernu.net.

[La Karavelo: 3715] koloroj en la mesaghoj

Amikoj!!!!!!!!!!!!!!!!!!

Verdaj komentoj, ruĝaj komentoj, nigraĵoj
kaj aliaj koloraj efikoj ne estas vidataj de multaj homoj en diskutgrupoj.

Mi mem ne vidas ilin, kaj do viaj kolorriĉaj mesaĝoj, grizaj por mi,
estiĝas granda konfuzo.

Amike,

Ĝoano


Tomaž Longyka wrote:
> Tomaž:
>
> Dankon, Gert, pro via engaĝiĝo.
> Miaj komentoj estas verdaj:
>

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
---------------------------------------------------------------

[La Karavelo: 3718] legado kaj diskutado

Karaj amikoj:

Vi, kiuj estas homoj tiom babilemaj kaj opiniemaj kia mi estas,
malofte reagas al la artikoloj de La Karavelo.

Ĉu mi devas alveni al la konkludo,
ke nur la verkistoj legas siajn artikolojn?

Legu, homoj! Ne legu nur mesaĝojn!
Legu librojn, legu revuojn!

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

[La Karavelo: 3721] Re: [La Karavelo: ] Limigita lingva libero en Esperanto

Kara Ĝoano, vi absolute troigas. Mi nur diris mian opinion
kaj eldiris mian rekomendon. Ĉu mi ne rajtas fari tion? Dum nia konateco
vi eldiris centfoje pli da opinioj kaj rekomendoj, kaj mi ne mallaŭdis vin.
Malvarmiĝu, kiel diras la juna generacio. Por esti tute klara, mi ekzakte
montros kion mi diris en mia sube citita mesaĝo:

>> Kurt : > Por empatio ne oficiale ekzistas termino en nia lingvo.<

>>Tomaž: >Male! Ni ja vidis, ke ekzistas eĉ pluraj, teorie sennombraj
>>vortoj:
>> kunsent(ad)o,enviviĝ(ad)o, kunsufer(ad)o... Ĉiuj tiaj jam
>> EKUZITAJ kaj iam ajn EKUZOTAJ laŭfundamente formitaj vortoj estas
>> egale OFICIALAJ kiel la vortoj oficialigitaj de la Akademio de Esperanto.

En tiu ĉi parto mi n u r senkomente klarigis, ke ekzistas vortoj ... kaj
ke ili
estas oficialaj.

En la dua, pli ampleksa parto, mi diris:
>> La Fundamento (kaj la aktoj de la Lingva Komitato kaj de la
>> Akademio de Esperanto) ne enhavas nur konkretajn regulojn kaj
>> rekomendojn. Ĝi enhavas ankaŭ lingvajn principojn. Kaj unu el ili
>> estas, ke Esperanto estas principe libera lingvo, kio signifas, ke
>> ĝiaj uzantoj estas liberaj en ties uzo (principe liberaj, do nur se
>> la aliaj iuokaze pli gravaj principoj kaj la konkretaj fundamentaj aŭ
>> akademiaj reguloj ne superregas la principon de libereco). En nia
>> okazo la principo de lingva libereco kaj la 15-a regulo de la
>> Fundamenta gramatiko kune kolizias kontraŭ la principo
>> de neceso kaj sufiĉo. Oni povus longege diskuti kaj disputi pri tio,
>> kiu el la principoj/reguloj aplikitu ĉiokaze. Mi volas maluzi nek vian
>> nek
>> mian tempon per io tia. Tial mallonge: La principo de neceso kaj
>> sufiĉo estas ŭnu el la plej gravaj por ĉiu internacia lingvo. Mi opinias,
>> ke
>> ĉiokaze superregas la principo de neceso kaj sufiĉo. Do laŭe, la fremdan
>> (internacian) vorton "empatio" mi ne rekomendus uzi, ĉar ni ja havas
>> egalvaloran kaj pli kompreneblan vorton "kunsent(ad)o". Plie, mi
>> rekomendus al la AdE influi ILEI, ke tiu (kaj aliaj tiaj) vortoj ne estu
>> instruitaj en la baza kaj meza kursoj de Esperanto. Kaj plie, por
>> fakula uzo, terminologie kompetentaj Esperanto-uzantaj psikologoj
>> diros la lastan vorton (mi ne volas antaŭdiri la rezulton de ilia
>> rezonado,
>> sed ankaŭ ili devos pesi la tri suprajn principojn/regulojn kaj aliajn
>> pure
>> terminologiajn principojn - ekzemple tiun de sistemeco).

Per tiuj ĉi vortoj mi atakis neniun aliopiniulon, mi nur analizis lingvan
situacion. Mi unue eliris el principa lingva libero kaj poste k o n s t a t
i s
la ekzistantajn limigojn de tiu libero. Mi konstatis ilin, mi ne ordonis aŭ
malpermesis ion ajn al iu ajn, por io tia mi ja ne estas rajtigita.
Kaj mi r e k o m e n d i s , ne ordonis, al la legantoj, ke ili ne uzu la
vorton
empatio, ĉar ekzistas aliaj skemismaj vortoj, kaj, pli specife, r e k o m e
n d i s
al AdE influi ILEI, ke tiu (kaj aliaj tiaj) vortoj ne estu instruitaj en la
baza kaj
meza kursoj de Esperanto. Kaj laste mi kiel kvalifikita terminologo
a n t a ŭ v i d i s la farendaĵojn de terminologoj ĉiokaze.

Se vi analizos miajn diraĵojn, vi vidos, ke mi diris nenion novan, mi nur
aplikis
la ĝeneralan principon de limigita libereco (kiu validas por ĉiuj liberecoj
en la
mondo) al nia lingva situacio. Kio malĝustas ĉi tie? Ĉiu sciigita homa
konstato
de faktoj nepre ĝenas certajn homojn. Sed tio ne signifas, ke ili estas
devigitaj
respekti tiajn konstatojn, ili estas ja liberaj en iliaj agoj - niaokaze tio
signifas, ke
ili gaje tute libere plue esperantumados, kio estas en si mem bonega, tre
laŭdinda afero. Sed atentu, ĉi tie estas kaptilo."Gaje kaj tute libere" ne
havas
nur la agrablan flankon. La neagrabla estas, ke nelimigita libereco supozas
ankaŭ liberecon de ĉia celo. A n k a ŭ d e s i a p r o p r a . Kion ni
ricevas:
sencelajn esperantumantojn. Ĉu ili utilas al la ideo de Esperanto kiel ĉies
dua
lingvo? Certe - ĉar ili uzas kaj vole aŭ nevole disvastigas Esperanton. Ĉu
ili
malutilas? Certe - ĉar ili per obstina troa lingva libereco malrapide kaj
certe
malbonigas Esperanton kiel INTERNACIAN LINGVON, ŝanĝante ĝin al ordinara
denaskula, t.e. nacia lingvo.

Nun diru, kara Ĝoano, per kio konkrete mi en miaj supraj diraĵoj "malfermas
la buŝon de homo", malpermesas " vian uzon de la vorto empatio", instigis
Akademion "fermi vian buŝon" ktp. ? Mi havas impreson, ke denove temas
pri malnova fenomeno, kiun en la slovena lingvo ni esprimas jene:
TRETU SUR IES KALON, KAJ LI EKKRIAĈEGOS!

(Pretere, Ĝoano, al mi tre plaĉas via odo al libereco en via mesaĝo de la
17-a de oktobro kun la slogano "Alkutimiĝu al libereco". Estas multaj
interesaj
ekstremaĵoj en ĝi, kiuj absolute pensigas kaj konsiderendas, ĉar ili estas
malfalse homaj. Ĝi bonege priskribas senliman liberon. La vivo, bedaŭrinde,
ne allasas ĝin. Ĉiu libero estas limigita, se ni tion ŝatas aŭ ne ŝatas.
Tial mi
anstataŭigus vian sloganon per: "Alkutimiĝu al limigita libereco". Sed via
slogano estas valorega por aliaj homaj situacioj, kiam homoj pro malsamaj
kialoj ne kapablas eluzi la disponeblan liberon. Unu el tiaj situacioj estas
la
situacio, kiam homoj dum longa tempo vivis en maldemokratia (ekzemple
socialisma) ŝtato, en kiu estis malpermesita ĉio, kio ne estis eksplicite
leĝe
permesita, kaj nun, en reformita, demokratia ŝtato, en kiu estas permesita
ĉio, kio ne estas eksplicite leĝe malpermesita, ili ankoraŭ sufiĉe longe
ne kapablas ĝui la liberon, kiun ili havas.

Amike
Tomaso

PS: Ĝoano: >Kara Tomaz <
Antaŭ unu jaro ni dum agrablaj perretaj diskutoj konstatis, ke via
nomo estu Ĝoano, kaj mia Tomaĵ aŭ Tomaso. Vi certe forgesis.

La plej (mal)bonaj amantoj

"La plej (mal)bonaj amantoj

Ĵusa esploro farita de la retejo OnePool kun 15 mil virinoj el 20 landoj listigis la plejn bonajn kaj la plej malbonajn amantojn en la mondo... La latinidoj estis konsiderataj la plej bonaj kaj la germanoj, la plej malbonaj.

Jen la unuaj lokoj:

Plej bonaj:

01 - Hispanoj
02 - Brazilanoj
03 - Italoj
04 - Francoj
05 - Irlandanoj
06 - Sud-afrikanoj

Plej malbonaj:

01 - Germanoj (pro manko de higieno)
02 - Angloj (pigraj)
03 - Svedoj (rapidemaj)
04 - Nederlandanoj (dominemaj)
05 - Usonanoj ( maldelikataj)
06 - Grekoj (tro sentimentalaj)"

Tre Bona,kara.Dankon.

Invito por viziti mian novan blogon

Saluton, amikoj!
Mi invitas vin viziti mian E-blogon

www.jes-ja.blogspot.com

Amike,

César Dorneles

4a Kongreso de E-o de la Ŝtato San-Paŭlo

Inter 10 k 12 okt. 2009 okazis en Bauru, en la ŝtato San-Paŭlo,
Brazilo, la 4a Kongreso de E-o de la Ŝtato San-Paŭlo - la dua plej
granda E-aranĝo en mia lando. Al la evento partoprenis ĉ. 110 homoj
venintaj ne nur el San-Paŭlo sed aliaj ŝtatoj de la brazila federacio.
La temo de la kongreso estis 'Mediprotektado: unuopa kontribuo,
kolektiva ĝuo'. Okazis pluraj prelegoj diverstemaj pri ekologio, E-
lingvo, indiana lingvo, brazila literaturo, meditado, amikeco,
meteologio, mnemoniko ktp se ne paroli pri altnivelaj artaj
prezentaĵoj.

[esperanto-en-andaluzio:257] David Galadi en CANAL SUR

Hodiau mem, nia samideano DAVID GALADI ENRIQUEZ aperis en la tagmeza inform-programo de CANAL SUR. Ofte tiuj informoj aperintaj dum la tagmeza informo ankau aperas sur la nokta inform-programo. Li parolis pri la labor-tagoj organizataj de la Kosm-Observejo en Calar Alto (Almerio), kie li laboras, por debati pri la "luma malpurigado" de niaj urboj. Oni povas viziti la TTT-paghon de la Kosm-Observejo www.caha.es kie li ankau fotografie aperas.
Amike,
Jose Maria Rodriguez
Kordovo

sábado, 17 de octubre de 2009

Itinero Esperanto en pola turisma konkurso

En la pagxaro http://www.otowakacje.pl/konkurs/78 oni povas vocxdoni
al la plej bona turisma produktajxo de la jaro 2009. Unu el ili estas
la itinero de Esperanto kaj de pluraj kulturoj en Bjalistoko, laux kiu
povis promeni kongresanoj de la 94-a UK en Pollando.

Pagxaro de la itinero estas http://malkovru.bialystok.pl
(ndlr: pagxaro en Esperanto, kaj kun lauxdinda teknika nivelo!)

Amike

Przemys³aw Wierzbowski
Bjalistoka Esperanto-Societo
http://espero.bialystok.pl

el [polaj-esperantistoj]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

======================================================
- Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO -
- Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu -
======================================================
-----------------------------------------------------------------------------------------------
En la pagxaro http://www.otowakacje.pl/konkurs/78 oni povas vocxdoni
al la plej bona turisma produktajxo de la jaro 2009. Unu el ili estas
la itinero de Esperanto kaj de pluraj kulturoj en Bjalistoko, laux kiu
povis promeni kongresanoj de la 94-a UK en Pollando.

Pagxaro de la itinero estas http://malkovru.bialystok.pl
(ndlr: pagxaro en Esperanto, kaj kun lauxdinda teknika nivelo!)

Amike

Przemys³aw Wierzbowski
Bjalistoka Esperanto-Societo
http://espero.bialystok.pl

el [polaj-esperantistoj]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

===============================================
- Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO -
- Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu -
===============================================

[La Karavelo: 3695] Verda gento

Ho gento, verda gento! Kiam vi maturiĝos?

=====================================================
VTF - Vortaro Tulio Flores
http://vortaro.brazilo.org/vtf/
http://tulio.flores.sites.uol.com.br/

16 oktobro 2009 * Esperanto Koresponda Servo * Listo de respondintoj *

Listo de esperantistoj, sercxantaj esperantistajn korespondantojn.
16 oktobro 2009. Distribuata monate. Informoj cxe la fino.

NOTU: Se vi sendas ret-posxton al mi, NEPRE metu
"EKS" aux iun esperantan vorton cxe la temlinio.
Mi ricevas multege da rubajxo kaj mi forjxetas la
nekonatajn mesagxojn.

Bonvolu ne sendi aldonajxojn (dosierojn),
mi ne malfermos ilin.

******

Por partopreni en la listo de la 13an de novembro,
2009, bonvolu sendi vian korespondpeton
antaux la 9an de novembro 2009.

******

Cxi tiu koresponda listo publikigxas jam de 1991.
EKS ret-pagxo komencigxis la 18an de julio de 1996.

Cxi tiu listo estas en la ret-pagxoj de EKS:

http://esperantofre.com/eks

Estas interesaj ligiloj por lerni kaj uzi Esperanton
en tiuj ret-pagxoj kaj ankaux en

http://esperantofre.com/indexeo.htm

http://esperantofre.com/edu/lernue.htm

10 horoj de videoj por lerni Esperanton

http://esperantofre.com/edu/kino01e.htm

Infanoj Cxirkaux la Mondo (libroj por infanoj)

http://www.icxlm.org

============ Listo komencigxas ============

******* Atentu:

Por malhelpi auxtomatan spamadon, ni
metis "spacon $ spacon" anstataux la " @ "
en cxiu adreso. Bonvolu kopii la adreson kaj
sxangxi " $ " al "@" por sendi mesagxon.

******

Cxi tiu koresponda listo publikigxas jam de 1991.
EKS ret-pagxo komencigxis la 18an de julio de 1996.

*** Retpagxo jam publikigita dum 13 jaroj. ***

__ Bonvolu legi: __

Post 13 jara laboro, lastatempe mi ricevis malmultajn
korespond-petojn.

Cxu vi kredas ke cxi tiu korespond-listo ankoraux tauxgas?

Se jes,
Skribu al mi, sendu anonceton al mi, kaj petu al viaj konatoj
kaj lernantoj, ke ili uzu la korespond-servon, ne nur por
trovi adresojn, sed ankaux por ke ili metu siajn proprajn
anoncetojn,

Se ne,
Mi dankas al cxiuj kiuj iam, iel, partoprenis en cxi tiu
koresponda servo, kaj post du aux tri pliaj monatoj,
mi cxesigos la servon.

Mi ricevis kelkajn longajn mesagxojn kiuj diras ke la servon
oni ankoraux bezonas, kaj ke mi klopodu dauxrigi gxin.
Ili diras ke ili multe uzas la korespond-liston kaj tiel ili
ekkonis multajn homojn.

Sed ili cxiam uzis la adresojn de la listo, kaj neniam metis
proprajn anoncetojn. Se neniu metas anoncetojn, la listo
ne povas funkcii.

Mia hejmpagxo:

http://esperantofre.com/indexeo.htm

Dankas kaj bondeziras vin,

Enrique.

============ Oktobra listo komencigxas ============

Romina Gayo Streinzer
Manuel Escalada 3679
Los Polvorines (1613)
Buenos Aires, Argentina

Ret-adreso: romy.790 $ hotmail.com

Mi estas 24 jara virino.
Mi studas korpoesprimo, kaj mi tre sxatas
tutajn dancojn (mi faras cirklodanco kaj
ventradanco).

Mi multe sxatas la naturon.

Mi deziras korespondi kun esperantistoj
el la tuta mondo.

Interesoj: literaturo, danco, muziko, arto,
kulturo, naturo, mitologio.

******

Sinjorino Natalia Miroŝniĉenko
Moskvo, Rusio

Ret-adreso: natshepsut $ mail.ru

Mi estas 57-jara pentristino, min interesas pentroarto,
literaturo, muziko, filozofio, egiptologio.

Mi uzas Esperanton por disvastigi miajn intelektajn
kaj kreajn eblecojn.

******

Romain Parriau
Parizo, Francio.

Ret-adreso: r...@hotmail.fr

Mi estas 21 jara. Nuntempe mi logxas apud Parizo
pro miaj studoj (pri urbanismo, ekologio) Mi volas
korespondi pri cxio kaj kun cxiu, .

Interesoj: muziko, vojagxoj kaj politiko.

******

Razen Manandhar
Kathmandu, Nepalo.

Ret-adreso: raz...@gmail.com

Mi estas 29 jara viro el Nepalo. Mi sxatus korespondi
kun multaj geamikoj en la mondo.

Interesoj: arto, kulturo, vivo, Esperanto.

==== Komencigxas la antauxa listo (10 julio 2009) ====

Marek Bamberski
Myszkow, Pollando

Ret-adreso: m.bamberski $ googlemail.com

Mi estas 46 jara pola esperantisto kaj mi deziras
korespondi pri homaranismo kaj hilelismo.

Mi interesigxas pri lingvoj, vojagxoj, kulturo kaj vivo
tutmonde.

******

Loïc Roussain
179 route de Bénodet
29950 Gouesnac'h
Quimper, Francio

Ret-adreso: loic.roussain $ orange.fr

Mi estas 57 jara viro, meznivelulo.
Mi estas emerita instruisto.

Interesoj: esperanto, skribverkoj, foto, video, jogo.

Mi deziras korespondi kun homoj de multaj
landoj pri diversaj temoj.

Quimper estas en okcidenta Francio, proksime de Brest.

******

Jose Carlos Araujo
rua ada, 55 Peidade
Rio de Janeiro
Brazilo

Ret-adreso: irauj $ bol.com.br

Mi estas 50 jara viro, progresanto.
Mi estas elektristo.

Interesoj: posxtkartoj, bildkartoj, leteroj.

Mi sxatas korespondi per paper-leteroj kaj
intersxangxi posxtkartojn. Vi povas skribi
al mi kaj doni mian adreson al viaj amikoj
poste mi sendos bildkartojn.

******

Alassane Mbengue
B. P. 434
Rufisque, Senegalo

Ret-adreso: mbengueboy $ yahoo.fr

Mi estas 26 jara viro, studento, progresanto.

Interesoj: lerni, sporto, lingvoj.

Mi sercxas korespondantojn de aliaj landoj
por intersangxi ideojn kaj amikigxi.

******

Frank Luis URIBAZO PÉREZ
AP: 3063, CP: 11300;
Habana 13
Kubo

Ret-adreso: flup $ infomed.sld.cu

Mi estas 41 jara viro, komencanto.
Mi estas kuracisto.

Interesoj: amikeco.

Mi deziras korespondi kaj amikigxi
kun homoj de multaj landoj.
Mi kredas en unueco cxe diverseco.

******

Sonny Christian González Rangel
Meksikurbo, Meksiko.

Ret-adreso: christian1441 $ hotmail.com

Mi estas 18 jara viro, komencanto.
Mi estas studento. Mi estas vegetarano.

Interesoj: lingvoj, homoj kiuj estas vegetaranoj.

Mi sercxas korespondantojn de diversaj
landoj.

==== Komencigxas la antauxa listo (12 jun 2009) ====

Michal Drottner
Ostrava, Cxehxio.

Ret-adreso: michal.drottner $ gmail.com

Mi estas 18 jara studento. Mi lernis Esperanton
antaux 3 jaroj kaj nun mi volas dauxrigi. Mi volas
korespondi kaj tiel plibonigi mian Esperanton.

Interesoj: muziko, literaturo, turismo, psihxologio.

******

Honoré SEBUHORO
Eglise Cebce Remera
P. O. Box 08
Bunagana-Kisoro
Uganda

Ret-adreso: honsebn $ yahoo.fr

Mi estas viro, esperanta meznivelulo el urbo
Remera en Kongo (Kinshasa). Mi estas
Sxtatoficisto.

Interesoj: naturo, legado, familio.

Mi volas kunlabori kun gesamideanoj de la
tuta mondo kiuj estas pliagxuloj kaj kiuj havas
spertojn en Esperanto. Mi logxas en Distrikto
Rutshuru, en orienta regiono Kivu, D R Kongo.

Mi estas prezidanto de Verda Stelo Klubo
VSK en Rutshuru.

******

Irina Krotova
Novosibirsk, Rusio.

Ret-adreso: krotova_i $ mail.ru

Mi estas 24 jara virino kun meznivela lingvokono.

Interesoj: lingvoj, muziko, literaturo, kulturo de
aliaj landoj.

Mi sxatas multe legi kaj ekkoni aliajn lingvojn
(gxuste nun mi lernas ankaux la francan kaj la
serban) kaj ankaux sxatas traduki en Esperanton
kaj fojfoje mi verkas poemetojn esperantlingve.
Mia sxatata muziko estas moderna brita roko.
Mi volus korespondi kun cxiuj, kiuj havas samajn
interesojn (precipe kun tiuj, kiuj mem tradukas en
Esperanton) kaj kiuj helpus al mi ekkoni iliajn
lingvojn kaj kulturojn.

******

Afrikaj junuloj, 14 jaraj
Aguidahoue, Benino.

Aguidahoue estas unu el vilagxoj en Benino kie dudekon
da lernantoj 12 gxis 14 jaraj libervole lernas la lingvon fare
de la neregistara organizo "Afrika Centro Mondcivitana".

Por plibonigi la lingvscion, iuj interesigxis korespondi
kun esperantistoj el diversaj landoj en la mondo.
Cxi tio permesos al ili alproksimigxi aliajn kulturojn
per korespondado.

Bonvolu korespondi paper-posxte kun iuj el ili por helpi
ilin perfektigxi en la lingvo cxar ili estas la estontaj
instruistoj esperante.

Mathieu AMOUSSOU, 14 jara.
Pierre ADONNINGBO, 14 jara.
Idelphonse FIDEGNON ZOTA, 14 jara.
André AVINOU, 14 jara.
Pascal HOUNSOUNOU, 14 jara.
Romain CODJO HOUNSOUNOU, 12 jara.

La sama adreso validas por cxiu el ili:

BP 226
Lokossa-Mono
Benino

******

Renan Nascimento
Rua Barão de Lucena, 126,
Santa Cruz
Rio de Janeiro,
Brazilo 23510-260

Ret-adreso: grope15 $ yahoo.com.br

Mi estas 19 jara viro, studanto, komencanto.

Mi apartenas al Grupo de Esperanto Pac-horo.
Mi preferas korespondi per paper-posxto.

******

Antonio Angama
Vallirana (Barcelona), Hispanio.

Ret-adreso: Agarciamarin $ Gmail.com

Mi estas viro, 58 jara, komencinto.
Mi havas 22 monata nepon.

Interesoj: Lingvoj, Esperanto, Landoj.

******

Nelly Masemi Mbembi
Kinshasa, Kongo (Kinshasa).

Ret-adreso: nelly_masemi $ yahoo.fr

Mi estas 19 jara virino, progresanto.
Mia profesio estas gastigantino.

Interesoj: kursoj, korespondado, muziko.

Mi serĉas korespondantoj por plibonigi mian
Esperanton. Mi volas intersxangxi spertojn kaj ideoj.

======================================

****** E K S ******

Koresponda Servo de Edukado.net (ekde novembro 2003)

http://www.edukado.net/pagina/Koresponda+Servo/157

******

Koresponda Servo Mondskala
BP 6
55000 Longeville en Barrois
FRANCIO

******

Koresponda servo,
China Esperanto-Ligo,
Baiwan Zhuang Lu 24 Hao,
Fucheng Men Wai,
Beijing,
Chinio, CN-100037.

******

http://reto.cn/esperanto/verdaret.htm

******

Korespondu kun 300 Koreaj studentoj de 3
universitatoj:

www.esperanto.co.kr iru al "Libera Skribo"

Via korespondado donos motivon kaj kuragxon al
jxusbakitaj koreaj gejunuloj.

Docento Lee Jung-kee estas
Ret-adreso: esperant $ unitel.co.kr

******

Koresponda Servo Universala, KSU
Viktor Kudrjavcev
esperantoplus $ mail.ru

Preskau cxiuj korespondanoncoj kunhavas foton.

http://esperanto-plus.ru/koresponda-servo/

Krom plumamikaj "Koresponda Servo Universala"
akceptas ankaux alispecajn anoncojn kaj informojn.

****** E K S ******

EKS afisxos la novan liston en soc.culture.esperanto
la duan vendredon de cxiu monato, kaj du aux tri fojoj
monate en la pagxo

http://www.esperantofre.com/eks

Jen sube la informoj, kiujn vi sendu al mi. Se vi volas ellasi
kelkajn, faru tion, sed nepre metu vian nomon, la nomon de
via urbo kaj lando, kaj la provincon aux sxtaton se necese.
Por paper-posxto metu vian tutan adreson.
Bonvolu uzi la "x" sistemon (cx gx hx jx sx ux).
Skribu Esperante.

nomo (familia nomo majuskle)
urb(et)o, sxtato, provinco, lando, proksimeco al konata
urbo aux loko.

personaj informoj, agxo, sekso, Esperanto-kapablo,
interesoj, adreso (ret-posxte kaj/aux paper-posxte
- vi povas indiki preferon)

---

Enrique ELLEMBERG,
kunordiganto de la Esperanto Koresponda Servo, EKS.

(NEPRE!! metu "EKS" sur la tem-linio [subject])

Mi logxas en Fremont, California, Usono, 50 kilometrojn
sudoriente de San Francisko.

*** E K S *** fino ***
 
lernu!