jueves, 15 de octubre de 2009

Esperanto, turismo, Pasporta Servo kaj Kongresoj

Hieraŭ, dimanĉe aperis granda artikolo pri Esperanto, turismo, Pasporta
Servo kaj UK-oj en la kajero pri turismo de la ĵurnalo A Tribuna. Tiu estas
la plej granda ĵurnalo de la regiono de Santos - Brazilo, regiono kun 1
miliono da enloĝantoj. Hodiaŭ, lundo, estas feritago, do estas multaj
turistoj el San-Paŭlo en la urbo, kiuj eventuale aĉetis la ĵurnalon por vidi
la kulturaj programojn.

La artikolo aperis danke al la kontakto de la loka esperantistino, Maria de Lourdes, kun la redakcio de la ĵurnalo.

Krom eta alvoko en la kovrilo, aperis granda foto com Aparecida,
esperantistino el San-Paŭlo, en la murego de Ĉinio, sur la kovrilo de la kajero pri turismo, fotoj de Emerson Werneck, Rogener Pavinski ( Floreal Martorell) en aliaj paĝoj.

Tre interese estas ke la artikolo parolas iomete pri la lingvo, sed tre multe pri la avantaĝoj de esperanto por turismo, vojaĝoj kaj kulturo. Mia retadreso kaj telefono aperas en la artikolo, kaj kelkaj interesitoj jam kontaktis min.

Vidu ĝin portugale:
http://www.vocale.org/mondo/tribuna-turismo.pdf

Bonvolu skribi (en okcidentaj eŭropaj lingvoj kaj/aŭ esperanto) al la
ĵurnalistinoj Carla Zomignani kaj Leila Silvino br>
por danki pro la artikolo, kun kopio al Maria de Lourdes

Dankon,

Emilio

No hay comentarios:

 
lernu!