martes, 31 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2254] FW: [Esperanto-en-lernejojn] marta nomero de Europa Bulteno

Karaj Geamikoj!

Ni proponas nepre tralegi la artikolojn de D-ro Seán Ó Riain kaj S-ro Zlatko Ti'sljar en la plej nova Europa Bulteno:

"Elekto de la Europa Parlamento (EP) 2009" kaj

"Analizo de la vochdonado en la Konsultigha Forumo de Europa Unio".

Marta numero trovighas che: www.europo.eu/bulteno/1_EB-80-2009.pdf

Post 4 jaroj - se EU tiam ankorau ekzistos - ni devos esti pli lertaj, pli rapidaj kaj pli ruzaj...!


Multsalute

Ludoviko kaj Julinjo

Esperanto at Rochester Institute of Technology

Saluton,
It's two AM, I can't sleep because I have been lax in e-mailing and now have
a backlog of about twenty people to respond to, and my break from this
consists of announcing to a group of people I've never met but who share a common
interest with me in a language no one I know speaks that I'm starting a club
on my campus.
Life is good.
My name is Ben Isserlis, and I am overworked, underpaid, and loving it. I
first heard about Esperanto an unknown and indeterminable number of years ago,
was inspired to finally learn the language by virtue of the fact that someone
at the University of Rochester teaches a free class in it, and am now in the
process of fighting against apathy and the Center for Campus Life to have a
club recognized here at the Rochester Institute of Technology.
Here's our Facebook group.
_http://www.facebook.com/group.php?gid=52359879377_
(http://www.facebook.com/group.php?gid=52359879377)
Regards,
-Ben Isserlis
--------------------------------------------------------------

Por favor, alguien podría traduzir al esperanto o español?

Muchas gracias

João Batista

Saluton,
It's two AM, I can't sleep because I have been lax in e-mailing and now have a backlog of about twenty people to respond to, and my break from this consists of announcing to a group of people I've never met but who share a common interest with me in a language no one I know speaks that I'm starting a club on my campus.
Life is good.
My name is Ben Isserlis, and I am overworked, underpaid, and loving it. I first heard about Esperanto an unknown and indeterminable number of years ago, was inspired to finally learn the language by virtue of the fact that someone at the University of Rochester teaches a free class in it, and am now in the process of fighting against apathy and the Center for Campus Life to have a club recognized here at the Rochester Institute of Technology.
Here's our Facebook group.
http://www.facebook.com/group.php?gid=52359879377
Regards,
-Ben Isserlis

youtube. La Filozofio de Libereco - II

La Filozofio de Libereco bazigas sur la principo de memposedo.

A DVD version of this video can be downloaded for free at: www.philosophyofliberty.blogspot.com


CREDITS

Auxtoro: Ken Schoolland schoolak001@hawaii.rr.com
PRODUCER: Kerry Pearson (aka Lux Lucre)
MUZIKO: Music2Hues www.music2hues.com
WEBSITE: www.jonathangullible.com
APOGI: The Jonathan Gullible fund www.isil.org/tools/jonathan-gullible.htm l
COPYRIGHT: www.creativecommons.org/licenses/by-nd-n c/1.0/

youtube. La Filozofio de Libereco - I

Tre bone!!!

http://www.youtube.com/watch?v=qM2fiuysKQ4


Lic. Carmen Pastrana
www.chemisette.com.mx
"Llegó el catálogo Primavera Verano 2009"

--- On Wed, 3/25/09, AMIK...@aol.com ...@aol.com> wrote:

From: AMIK...@aol.com...@aol.com ...@aol.com>
Subject: {Eo4Kids} YouTube - NACIA HIMNO DE MEKSIKO / HIMNO NACIONAL MEXICANO: en ESPERANTO
To: Grupo-Amikema@googlegroups.com, esperantoporinfanoj@googlegroups.com
Date: Wednesday, March 25, 2009, 10:12 PM

Click here: YouTube - NACIA HIMNO DE MEKSIKO / HIMNO NACIONAL MEXICANO: en ESPERANTO

Marta numero de Europa Bulteno

----- Mensaje original -----
De: "Zlatko Tišljar"
Temo: Europa Bulteno

Marta numero trovighas che: www.europo.eu/bulteno/1_EB-80-2009.pdf

Novaj libroj en la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB

Cxe "Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko", STEB estas kolektataj
Esperantlingvaj teknikaj kaj natursciencaj artikoloj, verkoj kaj
elektronikaj libroj.

STEB estas funkciigata de E-Centro Eventoj en Budapesxto, kaj gxi
estas trovebla cxe: http://www.eventoj.hu/steb/

Novaj materialoj en STEB post 2008-novembro-05.
=====================================

-- Futbalo - fakvortlisto de Norbert Gütter -- (vortaroj)

-- Olimpiaj Ludoj - fakvortlisto de Norbert Gütter -- (vortaroj)

-- Nova "Listo de kapvortoj kaj iliaj finajxoj en PIV" - laux Edmund
Grimley Evans

-- Terminoteko la "perkomputila termino-kolekto", red. Bernhard
Pabst, 1993-1996. -- Termintoteko kajeroj 01, 02, 03, 04, 05, 06,
07, 08, 09, 10, 11, 12, 13, 14, formato pdf -- [en STEB]

-- Dr. Werner Bormann: La merkato de trafikservoj - Studmaterialo por
kurso dum la 11-a Sanmarina Universitata Semajno (SUS 11) en 1992
de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). [en STEB]

AEST-1981, prelegkolekto -- [en STEB]
------------------------

-- Onomastiko en fakterminoj konsidere ilian esperantigxon - prelego
de Jozef Kavka -- [terminologio]

-- Nomoj de sxtofoj - prelego de Marie Bártovská -- malpeza_industrio)

-- Elektraj lumigiloj - de János Sárközi (ingxenierado/elektro)

-- La trafikaj aeroplanoj de la estonto - de Richard Partecke --
(ceteraj/aviado)

-- Specialaj sxirmaj betonoj en nukle-energiaj centraloj - de Jan
Verner (ingxenierado/konstruado)

-- Kelkaj notoj pri la akvokonservejo Ru¾ín - de Ale¹ Bednaøík
(ingxenierado/hidrologio)

-- masxinfako pri elementoj - Ján Mu¾lay - cxapitroj el lernolibro
(ingxenierado/ceteraj)

-- Pri la veldado en kosmo - A. Kogan -- (ingxenierado/ceteraj)

-------------------------

-- Kelkaj pensoj pri la fervojoj kaj de Esperanto kiel fervoja
faklingvo prelego de Per Engen -- (gxenerala naturscienco/
terminologio)

-- Tago egala al 42 jaroj kaj nokto egala same al 42 jaroj - artikolo
de D-ro Alves de Moura pri Urano -- (astronomio)

-- Pri la analizo de proteinoj el nutradologia vidpunkto de Ilona Gál
en Scienca Revuo vol. 29. -- (kemio)

-- Pri la varmo Termodinamiko fama fak-libro de ingx. M. Tuma (CZ)
pri termodinamiko, aperinta en 1974. Nun gxi legeblas kiel
"viki-libro".

Szilvási László,
Hungario

========================================================================
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
========================================================================

lunes, 30 de marzo de 2009

Koran dankon, kara amiko.
Mi ege shatas vian version! Mi ja uzos ghin!
Mar =)
_gbaki...@yahoo.com_ (mailto:gbaki...@yahoo.com) writes:

Brava Mar! Bone farita. Ridu!

Io en mia posho apartenas al vizagho
Chiam ghi apudas min; mi tenas ghin kun sagho
Ech se vi longe pensus, ne aperus mia sekreto
Jen do ghi estas, mia larga skoltina rideto
George

____________________________________
Morgau estos la unua kunveno de mia nova trilingva skoltina trupo!!

Mar =)

Angle:
I've got something in my pocket that belong across my face.
I keep it very close to me, in a most convenient place.
I'm sure you couldn't guess it, if you guessed a long, long while.
So I'll take it out and put it on, it's a great big Brownie smile!

Hispane: (mia traduko) Chu vi povas plibonigi g'in?
Tengo algo escondido, que en mi cara debe estar.
La guardo muy cerquita, en un secreto lugar.
Es seguro que no puedas, lo que es, adivinar.
Si la saco y me la pongo, ¡mi sonrisa va a brillar!

Esperante?... ankorau ne pretas!

Livemocha

Pardonu al la listanoj, sed mi forgesis klarigi kio estas Livemocha.

Ghi estas retejo por lernado de lingvoj kaj post kampanjo ghi akceptos esperanton.

http://www.livemocha.com/

http://livemocha.uservoice.com/pages/general/suggestions/90755-add-a-...

Emilio

Nova aspekto de mia retejo

Dum la lastaj tagoj mi iom variigis la aspekton de la ĝeneralaj paĝoj
de mia retejo http://www.delbarrio.eu
(ne la blogoj, kaj ankaŭ ne kelkaj personaj paĝoj kaj ligoj).

Mi ankoraŭ ne finis la adapton de ĉiuj, kaj mankas iom da laboro.
Tamen, se iu ne havas ion pli interesan por fari dum tiuj ĉi tagoj, mi
kore bonvenigus komentojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Mi ne multe
kompetentas pri teknikaj informadikaj aferoj, sed ŝajnas al mi ke nun
la aspekto estas iom pli kohera kaj altira, kaj mi kreis kodojn de
koloroj kaj stiloj por distingi (ne ĉiam akurate) la lingvon uzatan
kaj la temon de la unuopaj paĝoj. Komparu ekzemple la tri indeksojn:
http://www.delbarrio.eu/eo.htm (esperante)
http://www.delbarrio.eu/es.htm (hispane)
http://www.delbarrio.eu/ali.htm (alilingve)
kaj ankaŭ la indeksojn pri literaturo, muziko, historio, eseoj, ktp.

Mi ankaŭ celis ligi pli el unu paĝo al la ceteraj. Se vi volas do
komenti ion, kaj se vi trovas erarojn, malbonajn ligojn, nelegeblajn
tekstojn, ktp, mi tre dankus ilin.

Amike kaj dankeme,
Toño
http://www.delbarrio.eu/

domingo, 29 de marzo de 2009

Ĉu vere furorlisto?

Da esperantistoj estas almenaŭ 1 miliono (laŭ kelkaj pritaksoj).

La katalogo de UEA havas "6315 diversaj varoj, i.a. 5713 libroj..."
La "furorlisto" de la Katalogo aspektas jene:

(Plej grandkvante rete mendataj titoloj dum la pasintaj tri monatoj)

Esperanto by direct method, Stano Marček (21 ekz.)
Vojaĝo en Esperanto-lando, Boris Kolker (19 ekz.)
Faktoj kaj fantazioj, Marjorie Boulton (18 ekz.)
Poŝamiko, Beatrice Allée & Katalin Kováts (13 ekz.)
Paŝoj al plena posedo, William Auld (12 ekz.)
Glumarko "Esperanto - Internacia Lingvo", (11 ekz.)
Instrukciaro, Zlatko Tišljar (10 ekz.)
Dio, psiĉjo kaj mi, Claude Piron (10 ekz.)
Nemave edifi, Stefan MacGill (10 ekz.)
Esperanto estas..., Div (9 ekz.)

Ni substreku tion: dum la lastaj 3 monatoj vendiĝis iom pli ol 100
varoj.
Kompreneble, multe pli vendiĝas ekster UEA, tamen la nombroj estas
teruraj.

En "Libera Folio" oni skribas pri malkreskanta eldonkvanto de
"Esperanto".
http://www.liberafolio.org/2009/revuofalo/
Mi petas do, kie estas tiu miliono. Ĉu la movado (ne la lingvo) vere
mortas?
Pawel

[La Karavelo: 2233] Foiro de la Lernejoj

Karaj amikoj:

Elkore mi dankas al chiuj, kiuj intencis komuniki per MSN kun la
vizitantoj de la stando "La Karavelo - Esperanto",
en la Foiro de la Lernejoj de Estremozo.
La retsignalo estis tiel malforta, ke nur per multa insisto kaj persisto
mi povis sendi simplajn retmesaghojn el la stando.
Proksiman jaron espereble, oni plibonigos tiun aferon.

La LK-stando estis vizitata de kelkaj dekoj da homoj. Kelkaj el ili
lasis siajn kontaktojn,
inkluzive de lernejaj estraranoj.
Do, gh i estis pozitiva disvastigado. El gh i espereble aperos kelkaj
lernantoj por la esperanto-kurso.

Amike,

Ghoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro Joao Jose Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

Kvardek jaroj de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

Karaj Geamikoj!

Akceptu bonvole la 40-jaran historion de nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.

Plej amike

Ludoviko kaj Julinjo

Kvardek jaroj de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

D-ro Lajos Molnár kaj D-rino Julianna Farkas

Nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo fondiĝis la 2-an de marto, en la jaro 1969. En marto de 2009 ni festis la 40-an naskiĝtagon de la Fakgrupo. Kvardek-jara agado de iu Medicina Esperanto-Fakgrupo estas raraĵo en la historio de la tutmonda Esperanto-movado, tial ni ŝatus resumi en tiu ĉi artikolo, kion ni faris dum la pasintaj jardekoj.

Fine de la jaro 1968 aperis la alvoko de D-ro Imre Ferenczy en la hungara Kuracista Semajnrevuo pri la fondiĝa kunveno de la Medicina Sekcio de Hungara Esperanto-Asocio. Inter kelkaj budapeŝtaj medicinistoj ankaŭ ni aliĝis al la Medicina Sekcio, kaj en marto de 1969 ni fondis la memstaran Budapeŝtan Medicinan Esperanto-Fakgrupon. S-ro Profesoro Kálmán Kalocsay fariĝis la honora prezidanto, D-rino Istvánné Gajzágó la prezidantino kaj D-ro Lajos Molnár ricevis la taskojn de la sekretario.

Depost nia fondiĝo la ĉefa celo de nia Fakgrupo estis ĉiam la scienca, medicina aplikado de la Internacia Lingvo, ĉar laŭ nia forta konvinkiĝo la scienco nepre bezonas justan, neŭtralan, komunan lingvon certigantan veran, lingvan egalrajtecon por ĉiuj scienculoj. (En la Mezepoko dum jarcentoj jam ekzistis tia, komuna lingvo en formo de la latina, kiel neŭtrala komunikilo de scienculoj kaj ekleziuloj…)

La unuajn jarojn de nia agado ni dediĉis al la lingvolernado. Ni traripetis la tutan lernolibron de Julio Baghy. Iom post iom nia membraro akiris la deziratan lingvan nivelon. Jam en la jaro 1969 aperis niaj unuaj artikoloj en la cirkulero Medicinistaj Novaĵoj, redaktita de D-ro Jozefo Hradil, en la tiama Ĉeĥoslovakio. Depost marto de 1969 nia Fakgrupo kunvenis, kaj ankaŭ nun kunvenas – escepte de aŭgusto – ĉiun unuan, labortagan merkredon de ĉiu monato. Tio signifas, ke ni organizis ĝis nun jam pli ol 440 kunvenojn.

En la jaro 1971 ni la unuan fojon organizis Esperanto-lingvokurson por kuracistoj kaj flegistinoj, sub gvidado de D-rino Károlyné Nanovfszky, en la Hospitalo László por Infektaj Malsanoj.

Dum nia regula, oktobra kunveno en la jaro 1972 fondiĝis la Hungara Sekcio de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). D-ro Imre Ferenczy fariĝis afergvida prezidanto de la sekcio, kaj ni elektis D-ron István Hegyi, kiel lingvan konsilanton de la gvidantaro.

Ekde la jaro 1973 niaj popularsciencaj kaj sciencaj agadoj evoluis paralele. En novembro de tiu jaro ni aranĝis nian unuan „Sciencan vesperon” kun esperantlingvaj prelegoj. Dum la ceteraj kunvenoj D-rino Julianna Farkas – inter aliaj programeroj – laŭtlegadis detalojn el la „Lernolibro pri oftalmologio” de la japana Profesoro D-ro Seiiĉi Kato. La tekston D-ro Lajos Molnár tradukis hungaren kaj klarigis por la aŭskultantaro. Por aktivigi la membraron depost tiu tempo ni komune laŭtlegadis kaj tradukis hungaren dum ĉiu kunveno, sisteme la ĉapitrojn de la bonega, popularscienca verko de Alberto Fernández: „Senĝenaj Dialogoj”. Partoprenante niajn programojn la ĉeestantoj povis akiri interesajn konojn, kaj samtempe ni ĉiuj povis alproprigi abundan, sciencan vorttrezoron.

Depost 1974 ni jam regule organizis solenajn, sciencajn prelegseriojn la unuan merkredon de ĉiu monato marto, memore al la datreveno de fondiĝo de nia Fakgrupo.

Ni partoprenis en la redaktado de la esperantlingva parto de plurlingva, „Sanitar-Ekonomia Vortaro” de la Organiza, Projekta kaj Informa Centro de la tiama, hungara Ministerio pri Sano. Dum ties redaktado ni ankoraŭ povis kunlabori kun Profesoro D-ro Kálmán Kalocsay.

Ekde la jaro 1975 ni regule kunlaboris kun Profesoro D-ro Ottó Haszpra en redaktado de la Sciencaj Komunikaĵoj, la bonega, scienca aldono de la revuo Budapeŝta Informilo. Ni ŝatus mencii la titolojn de kelkaj niaj artikoloj, tie aperintaj: - Novnaskitaĝa distresa sindromo (D-rino Ilona Bikszádi) – Ĉiutagaj taskoj de la distrikta infankuracisto (D-rino Éva Stancz) – Iom oftaj ekzantemaj malsanoj en la infanaĝo (D-ro Lajos Molnár) – Malsanoj de la konjunktivo (D-rino Julianna Farkas) – Pretigo kaj apliko de la infuziaj solvaĵoj (D-rino Flóriánné Czakó) – Historio kaj evoluo de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo (D-ro Lajos Molnár) – Prizorgado kaj rehabilitado de lernantinoj suferantaj je psikovegetativa malregulaĵo (D-rino Éva Stancz) – Malsanoj de la novnaskitoj aŭ novnaskitaĝaj aperaĵoj patologiaj (D-rino Ilona Bikszádi) – Pri la farmacihistorio en Hungario (S-ino Ida Palovits) – Eksperimentoj pri esperantlingvaj represaĵo-petokartoj (D-ro Lajos Molnár) – Preparoj de la Esperanta-Hungara Medicina Fakvortaro (F-ino Katalin Faragó) – Unuaj rezultoj de la sistema prizorgado kaj rehabilitado de mezlernejaj lernantinoj, suferantaj je psikovegetativa malregulaĵo (D-rino Éva Stancz kaj aliaj) – La kario de la dentoj: amasmalsano de la homaro (D-rino Istvánné Gajzágó) – Kelkaj epidemiologiaj specifecoj de salmonelo-infektoj, propagiĝantaj de homo al homo inter hospitalaj kondiĉoj (D-ro Lajos Molnár kaj aliaj) – La ekzameno de vidokampo kaj ĝia signifo por frua diagnozo de tumoro de hipofizo (S-ino Lajosné Paranai) – Malsanoj de la dentalveoloj, paraodontopatio (D-rino Istvánné Gajzágó kaj D-rino Margit Szigethy) – Pri la nikotino (F-ino Mária Balogh) – Atopiaj malsanoj en infanaĝo (D-rino Ilona Bikszádi) – Pensoj pri la tempo kaj pri la vorto (S-ino Lajosné Paranai) – Terapeŭtikaj komunumoj kaj la rolo de psikologoj en infansanitara centro (D-rino Györgyi Körmendy) – Malutiloj de la fumado en la buŝkavo (D-rino Istvánné Gajzágó kaj D-rino Margit Szigethy) – Okuldifektoj ĉe publikvojaj akcidentoj (D-rino Judit B. Sármány) – Kiel la bestkuracista laboro faras servon al la homa sano kaj bonstato ? (D-ro Miklós Fehér) – Operacia solvo de la enkarniĝinta ungo (D-rino Ildikó Boér) – Ni preventu la malsaniĝon de la vidkapablo helpe de sanitara edukado (D-rino Judit B. Sármány) – Sur kvar paĝoj pri la brucelozo (D-ro Miklós Fehér) – Okupiga terapio en la infanhospitalo (D-rino Györgyi Körmendy).

Samtempe ni aperigis plurajn, hungarlingvajn artikolojn en revuoj kaj gazetoj pri la valoro kaj estonto de Esperanto.

En 1976 aperis nia scienca artikolo „Varicelo de infanoj kuracitaj per kortikosteroidoj kaj imunsubpremantaj medikamentoj” en la Medicina Internacia Revuo. La artikolo gajnis la belegan, arĝentan memormedalon de la UMEA Shinoda-Premio.

Post plurjaraj eksperimentoj en 1977 ni pruvis, ke niaj unulingvaj, esperantaj represaĵo-petokartoj estas samvaloraj, kiel la tradiciaj, du- aŭ trilingvaj petokartoj.

En la sama jaro ni partoprenis la 1-an Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon (IMEK) en Krakovo. Okaze de la 1-a IMEK ni povis interkonatiĝi kun S-ro D-ro Włodzimierz Opoka, kiu tiutempe estis juna, universitata studento. Li estis la ĉefa motoro de la konferenco, kaj ni akiris belegajn memorojn pri Krakovo kaj Pollando. Fine de la 1-a IMEK kvar hungaraj medicinistoj ricevis de la Rektoro de Krakova Medicina Akademio la memormedalon „Nikolao Kopernik”.

Je iniciato de S-ro Miklós Láng, teknika redaktoro de la hungara revuo Gyógyszerészet (tio estas Farmacio) en 1978 ni komencis sisteme esperantigi la resumojn de la sciencaj artikoloj tie aperantaj. Helpe de S-ino Istvánné Jenővári, la tiama redaktorino de la semajnrevuo Orvosegyetem (tio estas Medicina Universitato) en la sama jaro ni komencis prezenti Esperanton por la studentoj de la Budapeŝta Medicina Universitato Semmelweis. D-rino Judit Boros (kiu estis tiutempe medicina studentino) verkis plurajn, bonegajn artikolojn por la revuo. Foje ŝi interpretis hungaren la esperantlingvan, universitatan prelegon de nederlanda profesoro pri nukleaj medicinaj aparatoj.

Somere de 1979 okazis en Hódmezővásárhely la 2-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco. S-ino Katalin Faragó, bibliotekistino de la Urba Hospitalo, brile organizis la Konferencon, kiun partoprenis 150 kuracistoj, apotekistoj, flegistinoj kaj veterinaroj el 8 landoj de Eŭropo. La partoprenantoj povis aŭskulti 35 esperantlingvajn, sciencajn, popularsciencajn prelegojn. Nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo kunordigis la prelegserion. (Ni ŝatus nepre mencii, ke la 1982-a numero de la Sciencaj Komunikaĵoj aperigis la resumojn de ĉiuj prelegoj.) Fine de la grandsukcesa Konferenco la partoprenantoj decidis, ke en ĉiu dua jaro la komunumo de UMEA organizos IMEK-ojn, ĉiam en alia lando.

En la jaro 1980 ni fondis la Memormedalon Zamenhof de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Ĝis nun 26 eminentaj, poresperantaj agantoj – grandparte membroj de nia Fakgrupo – ricevis tiun ĉi memormedalon kreitan de S-ro Sándor Jószai, belartisto laboranta en Hódmezővásárhely.

Komence de la 80-aj jaroj S-ino Józsefné Farkas-Tatár gvidis grandsukcesan Esperanto-lingvokurson por medicinistoj en la Ministerio pri Sano.

Inter la jaroj 1983 kaj 1985 kelkaj membroj de nia Fakgrupo – inter ili D-ro Miklós Fehér, D-ro Balázs Szemők kaj D-ro Lajos Molnár – kolektis la anatomiajn, farmaciajn, medicinajn, veterinariajn, stomatologiajn kaj dentoteknikajn fakesprimojn por la pretiĝanta, Hungara-Esperanta Meza Vortaro.

Inter la jaroj 1983 kaj 1995 nia Fakgrupo komencis sian „migradon”, kaj aranĝis siajn monatajn kunvenojn en la Sidejo de la Sindikato de Sanitaraj Laboruloj, poste en la Ministerio pri Sano, en la Budapeŝta Junulara Esperanto-klubo en la strato Péterfy, en la mondfama, privata Esperanto-biblioteko de S-ro Károly Fajszi kaj en la Nacia Fremdlingva Biblioteko.

En oktobro de 1988 mortis nia kara, bonkora kaj bonhumora prezidantino, D-rino Istvánné Gajzágó, kaj post ŝia morto D-ro Péter Denke fariĝis la sekretario, D-ro Lajos Molnár elektiĝis kiel prezidanto kaj D-rino Julianna Farkas prizorgas la mon-aferojn, kiel kasistino.

La reĝimo-interŝanĝo (en la jaroj 1989-1990) ne tro favoris la Esperanto-movadojn de niaj post-socialismaj landoj. Pluraj, budapeŝtaj Esperanto-kluboj disfalis, kaj restis nur du kluboj, kiuj ankaŭ nun (en la jaro 2009) kunvenas: la Budapeŝta Centra Klubo gvidata de S-ino Józsefné Farkas-Tatár kaj nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.

En 1993 D-ro István Hegyi eminente organizis en urbo Veszprém la 9-an Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon.

Ekde la jaro 1995 la regulaj, monataj kunvenoj de nia Fakgrupo okazas „en familia rondo”, tio estas en nia hejmo.

En tiu ĉi treege malfacila periodo aliĝis al nia Fakgrupo S-ro János Sárközi, fizikisto, eminenta esperantisto kaj arttradukisto, kiu ĝis sia morto riĉigis niajn programojn. Li tradukis esperanten la gravan kaj tre utilan kajeron „Laborant-protektado antaŭ la ekrano”. La kajero – kies plurcent ekzemplerojn ni disdonis al niaj esperantistaj geamikoj – helpas gardi la sanon de komputistoj.

Samtempe S-inoj Kornélia Nagy kaj Klára Szabó fidele helpis nin teni en vivo la Fakgrupon. Ni ŝuldas profundan dankon al S-ro Thierry Salomon, kiu helpis nin en alproprigo de bazaj konoj de la uzado de nia unua komputilo, en la jaro 2000. Li pretigis ankaŭ la unuan retejon de nia grupo.

Por nia fidela, por-esperanta agado nia Fakgrupo en 2001, dum la zagreba Universala Kongreso kolektive ricevis la memormedalon de la UMEA Shinoda-Premio.

En 2002 ni verkis kaj eldonis – kune kun S-ro Oszkár Princz – hungarlingvan kajeron „Kaj ankoraŭ kial utilas por mi Esperanto?” por tiuj plurmil gejunuloj, kiuj metis ŝtate rekonitajn lingvoekzamenojn pri Esperanto.

Post la apero de la kajero ni konsekvence verkas kaj disdonas hungarlingvajn artikolojn popularigantajn la Internacian Lingvon. La titolo de nia hungarlingva kolektaĵo estas: „Por nia gepatra lingvo helpe de la pontolingvo Esperanto estas pli facile”. Jene ni citas la titolojn de kelkaj artikoloj el la kolektaĵo: - En la dudek kvara horo – Pli feliĉaj lingvolernantoj, pli sukcesaj lingvoinstruistoj – Propono pri la evoluigo de kapablo al lingvolernado – La multlingva Eŭropa Unio – Kiom kostas la lingvolernado? Eŭropa Unio bezonas komunan lingvon (resumo de prelegoj kaj artikoloj de Profesoro D-ro Ottó Haszpra, membro de la Hungara Scienca Akademio) – La esperantistoj kaj la asocioj defendantaj la naciajn lingvojn: natura simbiozo (prelego de Profesoro Charles Durand antaŭ la gotenburga Universala Kongreso) – Koncize pri Esperanto.

Kune kun Oszkár Princz, László Gados, Thierry Salomon, János Vida kaj D-ro Balázs Wacha ni partoprenis en la redaktado de la revueto Eŭropa Unio kaj la Lingva Demando. La revueto aperis 17-foje, ĝis la morto de Oszkár Princz.

Okaze de la aliĝo de Hungario al la Eŭropa Unio kune kun 17 kunlaborantoj en la jaroj 2003-2004 ni tradukis Esperanten la unuajn du ĉapitrojn de la Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio. D-ro Seán Ó Riain, irlanda eŭropunia diplomato, la prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio jam disdonis 800 ekzemplerojn de la angla-esperanta versio por la politikistoj de la Eŭropa Unio.

Ekde la jarmilo-ŝanĝo fortiĝis la kontaktoj de nia Fakgrupo kun Profesoro D-ro Endre Dudich, honora membro de UEA kaj Honora Prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Li tre aktive partoprenis en la esperantigo de la Konstitucia Traktato, kaj – kune kun nia brita amiko, S-ro David Curtis – pretigis plurajn anglajn tekstojn por ĝia angla-esperanta versio. Depost 2005 li regule prelegis dum niaj, monataj kunvenoj. Inter ili estis lia grandsukcesa prelegserio: - „Skizoj pri filozofoj-kuracistoj”. Li prelegis pri Jesuo Kristo, Mani, Al-Razi, Avicenna, Arnoldo de Villanova, Paracelso, Andreo Dudith, Nikolao Steno, Karl Jaspers, László Batthyány-Strattmann, Albert Schweitzer, Sankta Elizabeta, Patrino Tereza kaj fine ankaŭ pri Ernesto Rafael „Che” Guevara de la Serna.

Meze de la pasinta jardeko ni tradukis Esperanten la retejon pri la malkovraĵo de D-ro Gyula Kulcsár, „La Pasiva Antitumora Defenda Sistemo”. Dum la 2006-a Universala Kongreso en Firenze ni prelegis pri la malkovraĵo kaj disdonis 50 kompaktajn diskojn kun videofilmo pri prelego de D-ro Kulcsár. Por la videofilmo ni pretigis la esperantlingvan subtekston.

S-ro István Mészáros kontinue faras tre valoran laboron kadre de nia Fakgrupo. Li preparis la eldonojn de la hungara-esperanta kaj angla-esperanta versioj de la Konstitucia Traktato kaj aranĝis ankaŭ la esperantlingvan subtekston de la kompakta disko kun la prelego de D-ro Kulcsár pri la pasiva antitumora defenda sistemo. Li redaktas la eminentan, multflankan, plurlingvan retejon http://www.egalite.fw.hu <http://www.egalite.fw.hu/> , kie li publikigas kaj niajn artikolojn kaj la materialojn de la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto (pli mallonge: Internacia Laborgrupo ALIE).

Konvinkiĝinte, ke nuntempe la junaj studentoj de medicino kaj la kuracistoj en Hungario apenaŭ okupiĝas pri Esperanto, por antaŭenigi la lernejan instruadon de la Internacia Lingvo, en majo de 2006 D-ro Lajos Molnár kaj D-rino Julianna Farkas fondis la menciitan Internacian Laborgrupon ALIE, kies laboron apogas du retejoj kaj aparta, interreta diskutlisto kun proksimume 200 partoprenantoj el 40 landoj. Ni kunlaboras kun D-rino Katalin Kováts, kiu redaktas la grandiozan, por-instruistan retejon http://www.edukado.net <http://www.edukado.net/> .

En la „Strategia laborplano” de nia Laborgrupo ni rekomendas la instruadon de Esperanto en la bazlernejoj, kiel unue lernendan, fremdan pontolingvon kaj kapablo-evoluigan lernobjekton; en mezlernejoj, skoltaj aŭ pioniraj taĉmentoj, junularaj organizaĵoj, kiel relative facile alproprigeblan ilon de la interkultura dialogo; en la universitatoj kaj altlernejoj, kiel „katalizan lingvon” al la alproprigo de la klasika, latina-greka, scienca vorttrezoro kaj al kreskigo de pli efika uzado de aliaj lingvoj. Fine de la jaro 2008 ni – kune kun D-rino Katalin Kováts – sukcese kolektis la adresarojn de bazgradaj, mezgradaj kaj triagradaj lernejoj, kiuj aktuale instruas Esperanton. Temas entute pri 107 lernejoj el 33 landoj.

En la lastaj jaroj D-rino Julianna Farkas kaj D-ro Lajos Molnár ofte partoprenas en „lingvaj ekskursoj” okazantaj en la Montaro Buda. Dum la ekskursoj ni regule popularigas Esperanton inter la partoprenantoj. Tiel ni interkonatiĝis kun S-ino Júlia Fülöp. Ŝi estas instruistino de la angla kaj franca lingvoj, kaj ŝi dum unumonata lernado alproprigis Esperanton kaj jam regule partoprenas la monatajn kunvenojn de nia Fakgrupo. La gvidanto de la ekskursoj estas S-ro Ádám Kiss, turistgvidanto kun ora insigno, kies patro, S-ro Antal Kiss estis antaŭ pli ol 80 jaroj fondinto kaj prezidanto de Esperanto-grupo en urbo Hódmezővásárhely.

En 3-a numero de la 2008-a jarkolekto de la hungarlingva Optika Magazino D-rino Julianna Farkas pledis por la internacia pontolingvo skizante la plej gravajn rekomendojn de la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto.

La 4-an de marto 2009 ni solene festis la 40-an naskiĝtagon de nia Fakgrupo. S-ro András Lukács, la gvidanto de la nun 20-jara, medioprotekta Laborgrupo Aero parolis pri ilia aktiveco kaj pri siaj malnovaj kontaktoj kun Esperanto.

En la lastaj monatoj okazas la interreta Civitana Kunsultiĝo de la Eŭropa Unio. Kadre de tiu konsultiĝo D-rino Julianna Farkas kaj D-ro Ludoviko Molnár prezentis 4 proponojn por trakti la socian kaj ekonomian krizo-situacion en Hungario:

- La dommastrino/dommastro ĉef-okupiĝanta pri la familio havu la rajton uzi la titolon „familio-manaĝer(in)o, kaj tiu ĉi aktivado estu rekonita kiel servotempo.

- La tion bezonantaj personoj havu eblecon labori 4 horojn po tago.

- Okaze de sociala laboro en la familio havu rajton ricevi pagon pro flegado de parencoj ankaŭ la pensiiĝinta familiano.

- Ni proponis instrui la lingvon Esperanto en la bazgradaj lernejoj kiel la unue lernendan fremdan lingvon kaj kapabloevoluigan lernobjekton.

Ĝoje ni informiĝis, ke ĉiuj niaj proponoj troviĝas inter la unuaj 10 lokitoj de la hungaria Civitana Konsultiĝo.

Budapeŝt, la 31-an de marto, 2009.

___________________________

Retejoj: http://www.egalite.fw.hu <http://www.egalite.fw.hu/>

http://www.edukado.net <http://www.edukado.net/>

http://www.ipernity.com/home/45435

http://www.sano.inf.hu <http://www.sano.inf.hu/>

http://www.esperanto.net <http://www.esperanto.net/>

http://www.lernu.net <http://www.lernu.net/>

Diskutlisto: esperanto-en-lernejojn@googlegroups.com

Kontaktpersono:

D-ro Lajos Molnár ludov...@t-online.hu

sábado, 28 de marzo de 2009

Ediscio akceptas Esperanton

Sub la adreso http://www.ediscio.com estas retejo, en kiu oni povas
krei vortarajn bazojn kaj ekzerci ilin. La retejo uzas la konatan
sistemon Leitner. Ediscio akceptas nun ankaŭ esperantajn literojn.
Mi preparis mallongan bazon (86 kartoj) kun religiaj nocioj (surbaze
de la libro Vocabulaire Esperanto de Michel Duc Goninaz). Ĝi servu
kiel ekzemplo.
http://www.ediscio.com/cardboxes/451-esperanto---religio
Pawel

Penn Jillette pri Esperanto

Penn Jillette estas treege fama usona magiisto.

anglolingva:
http://www.youtube.com/watch?v=LZ1X-7COb1M

Klivo
http://purl.oclc.org/net/klivo/simredo

Filmetoj subtekstigitaj en esperanton -I

Mi kun aliaj junuloj havas bitakoron (blogon) kie ni publikigas
subtekstigitan filmetojn (tre diversajn) en esperanton

http://subtekste.blogspot.com/

Bedaŭrinde ĉiuj kunlaborantoj estas eŭropanoj. Ni ŝategus ĝui la
diversecon kiun esperanto povas alporti. Tial estus bonege se pliaj
kunlaborantoj aldoniĝus al la projekto

Kaze iu interesiĝas pri ĝi, simple sendu retpoŝton al:

subtek...@gmail.com

la temoj de la fimetoj povas esti plej diversaj kiel eble vi povas
konstati en la retpaĝaro mem. Normale temas pri aferoj kiuj povas esti
internacie komprenata aŭ loka aferoj kiuj povas esti kuriozaj por
aliaj kulturoj.

La nura kondiĉo estas ke la filmetoj estu parolata en iu nacia lingvo
kaj subtekstigataj en esperanton. Kaj kompreneble SEN gramatikaj
eraroj.

Ni atendas vian dubon kaj proponojn

Amike,

Jose

[La Karavelo: 2229] Kompatinda gepatra lingvo mia

Geamikoj.

Sidante en mia laborĉambro, mi aŭskultas muzikon en mia gepatra lingvo. Kaj mi ploras... Mi sentas saŭdadon kaj tristecon. Jam multajn jarojn mi loĝas en eksterlando. Jam multajn jarojn mi ne aŭdas mian lingvon ĉiutage, nur sporade. Jam multajn jarojn mi parolas ĉiutage aliajn lingvojn, sed ne la mian. Mia gepatra lingvo eĉ ne estas agnoskata lingvo. Oni parolas ĝin, sed oni ne skribas ĝin, nur malofte. En mia naskiĝlando ĉiuj parolas ĝin, sed la "oficiala" lingvo estas fremda lingvo, kvankam parenca.

Mia lando sendependiĝis jam en 1975, sed nur politike. Lingve ĝi daŭre estas kolonio, kolonio de la portugala lingvo. Tragedio de preskaŭ ĉiuj eks-kolonioj: la lingvo de la koloniistoj iĝis "oficiala".

For la "oficialaj" lingvoj!

Augusto Pinto

viernes, 27 de marzo de 2009

Propono pri Skype-kontakto kun usonaj gelernantoj

Propono pri Skype-kontakto
Sekve de la pozitiva sperto pri Skajpintershansho okazinta inter lernantoj
en la Kibercentro de La Roche-sur-Yon kun Esperantoparolantoj el Japanio kaj
Chinio, pri kio li estis informita tra Ret-Info, Hoss FIROOZNIA deziras fari
saman eksperimenton por la lernantoj de la Esperanto-kurso, kiun li gvidas en
la Universitato de Roĉestro (Rochester, sttato Nov-Jorko, Usono).

Liaj klasoj kaj konversaciaj rondoj renkontighas lunde kaj jhaude inter la
23-a kaj 24-a UTC. Liaj lernantoj espereble akiros tre bazan parolkapablon
post kelkaj semajnoj. Hoss serchas por ili eblecon de Skajp-kontaktoj tra la
mondo kaj eventuale tradician korespondadon au pli novmodan video-babiladon.

Proponojn oni bonvolu fari al Hoss chu tra Ipernity
http://www.ipernityhttp://wwwhttp , chu per lia skajpnomo : "hoss.firooznia".
Rimarko HM : Rochestro estas ghemelita kun urboj el 10 landoj, kie estas
supozeble esperantistoj (tute certe en Rennes, Krakovo, chu pliaj ?...).
Siaflanke, La Roche-sur-Yon estas ghemelita kun kvin urboj : Gummersbach (Germanio)
Coleraine (Norda Irlando), Cáceres (Hispanio), Drumondville (Kebekio,
Kanado), Tizi-Ouzou (Algherio). Ĝi havas partnerajn rilatojn kun Costache Negri
(Rumanio) kaj Tambacunda (Senegalo) por projektoj de loka disvolvigho. Ghi
ankau subskribis paktojn de amikeco kun Burg (Germanio), Afandou (Grekio), Zibo
(Chinio). La Roche-sur-Yon apartenas al Drumondvill en kiu partoprenas
europaj urboj por faciligi la profesian movighon de junuloj kaj alkutimighon al
chiutaga praktikado de la europa civitaneco : Gummersbach, Coleraine, Cáceres,
Hørsholm (Danio), Burg, Afandou, Leksand (Svedio), Oulainen (Finnlando).

Pri la iniciato de Renata Ventura kadre de Change.org

ludov...@t-online.hu_ (mailto:ludov...@t-online.hu) writes:

Karaj Geamikoj!

Lau nia opinio la suba iniciato de Renata Ventura, kadre de la Organizajho
Change.org havas movadhistorian signifon.

Se ankau Vi - kiel konataj por-esperantaj agantoj, havantaj grandan
reputacion antau la esperantista publiko - alighus, la iniciato povus pli rapide
disvastighi.

Se chiu el inter Vi invitus po 10 geamikojn, tio signifus 100 novajn
membrojn. Ju pli multajn membrojn havas la iniciato, des pli multajn homojn ni povos
informi pri la ekzisto de Esperanto.

Hierau ni ricevis (jam parte esperantlingvan!) blogon de juna, usona virino,
kiu kune kun sia filo entuziasme lernas Esperanton - ekde 12 tagoj!!!

Oni povas informighi pri la iniciato chi tie:

_http://www.education.change.org/actions/view/study_esperanto_10_minut...
_and_become_a_world_citizen_
(http://www.education.change.org/actions/view/study_esperanto_10_minut...)

Ni proponas alighi al la iniciato per klako al la surskribo "Sign this pled
ge".

Plej amike kaj dankeme

Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

Membroj de la 40-jara Budapeshta Medicina Esperanto-Fakgrupo

[La Karavelo: 2224] Ekolingvo.com - novaj tradukoj; la studo en la Europa Parlamento

Karaj Geamikoj!

Ĝoje mi plusendas la mesaĝon de S-ro András Lukács.

Amike
Ludoviko Molnár


Karaj Esperantistoj, karaj miaj amikoj,

Certe vi memoras la studon "Ekonomiaj aspektoj de lingva
malegalrajteco". Gxoje mi povas anonci, ke pluraj tradukoj aperis
intertempe, do gxi ekzistas en la sekvaj lingvoj: Esperanto, albana,
angla, cxina, franca, germana , itala, nederlanda, pola, portugala,
rusa kaj serba.

La Esperanta traduko estas atingebla aparte cxe la sekva adreso:
http://ekolingvo.com/Ekonomiaj_aspektoj_de_lingva_malegalrajteco.doc

Mi denove elkore dankas la grandegan helpon kaj laboron al la
tradukistoj kaj reviziantoj:
Nome: Bardhyl Selimi (albana), Leo De Cooman (Esperanta, nederlanda),
Fabien Tschudy (franca), Arkadiusz Zychewicz (pola), Marco Trevisan
(itala), Luís Ladeira (portugala), Dimitrije Janicic (serba), Liu
Jianguo (cxina), Julia Bajborodina (rusa).

Aliaj novajxoj: intertempe mi sendis la studon al cxiuj membroj de la
Europa Parlamento, kaj en Italio "prove" ankaux al jxurnaloj kaj
radiostacioj.

La rezulto estis pli ol kontentiga. Unu el la cxefaj radiostacioj
faris interjuvon kun mi kaj invitis min al gazetara konferenco en
Italio.

Apud tio ili propagandas la studon al la italaj parlamentanoj. Do...
cxu ni venkos baldaux??? - Mi ne scias, sed forte esperas.

En la jena situacio la afero bezonas VIAN helpon tiel, kiel neniam
antaue. La farendajxo estas simpla.

Se vi havas dek minutojn kaj emon helpi, bonvolu rigardi la sekvan
pagxon: http://www.ekolingvo.com/kiel_mi_povas_helpi.htm

Kiel gxis nun, mi daure volonte transdonas al iu ajn cxiun eblecon por
partopreni intervjuojn, konferencon al sialandanoj. Ne MI gravas, sed
Esperanto!

Mallonga klarigo por ne-Europanoj, kial mi ne menciis Esperanton en la
studo, kaj ne metis la Esperantan tradukon sur la hejmpagxo:
http://www.ekolingvo.com/brusela_vidpunkto.htm

Mi esperas ke cxi tiu letero estos tuj plusendita al multaj samideanoj.

Amike salutas vin,

Áron Lukács,
Hungario

aron.lukacs@ekolingvo.com
http://ekolingvo.com

jueves, 26 de marzo de 2009

[esperanto-en-andaluzio:209] Teksto de mia prelego en Alcalá 2005

Se al iu povus interesi legi la tekston de mia prelego "Naskiĝo de
lingvo: de Bialistoko al Bulonjo", farita dum la Kongreso de HEF en
Alcalá de Henares, 2005, oni povas viziti:
http://www.telefonica.net/web2/dariorls/prelego.pdf

[esperanto-en-andaluzio:210] Informilo pri kursoj

Karaj:

SATeH aktualigas sian hispanlingvan paĝon pri kursoj, en kiu aperas
pluraj E-asocioj kun la celo ke interesatoj pri personaj ĉeestaj
kursoj povu peti informojn. Mi kunsendas malneton.

Mi petas ke vi bonvolu trarigardi la koncernajn asociojn de via
regiono (estas citataj AEU, Córdoba, Jaén kaj Sevilla) kaj
diru al mi ĉu la kontakto-adresoj (retpoŝto kaj telefono) estas ĝustaj
aŭ korektendaj. Ili estis eltiritaj el la retpaĝaro de HEF.

Ĉu konvenas aldoni aliajn grupojn de Andaluzio? Se jes bv.
doni kompletajn datenojn.

Antaŭdanke,
Darío

Cursos.doc
133 K Ver Descargar

NACIA HIMNO DE MEKSIKO / HIMNO NACIONAL MEXICANO: en ESPERANTO

YouTube - NACIA HIMNO DE MEKSIKO / HIMNO NACIONAL MEXICANO: en
ESPERANTO_ (http://www.youtube.com/watch?v=IQK9ojKNe1E)
TEMAS PRI LA NACIA HIMNO DE MEKSIKO, TRADUKO KAJ INTERPRETIĜO DE "ĈENTE" (VICENTE VALDES BEJARANO) EL AGUASKALJENTIO, MEKSIKO.

[La Karavelo: 2223] monghiro per UEA-kontoj, subtenoj kaj dankoj

Karaj amikoj:

Laŭ la konteltiro de UEA, multaj el tiuj, kiuj devis monĝiri el sia
UEA-konto al la mia (jmqs-l)
forgesis fari tion.

Evitante ke mi unuope petu la monĝiron, kio estas temporaba por mi,
mi petas, ke tiuj kiuj ŝuldas monon al La Karavelo, bv. ĝiru ĝin al mia
UEA-konto.

Se vi deziras subteni la agadojn de La Karavelo, monĝiru al ties
UEA-konto (jmqs-l),
indikante resume la motivon de la ĝiro, kaj sendante kopion de via
ordono al mi.
Sendu ĉiam kopion de viaj pagordonoj al la homoj, kiuj ricevos la monon.
La plej bona maniero subteni la agadon de La Karavelo estas aĉeti ties
varojn:
La du edititajn volumojn kun la 12 revuoj, ties DVD kaj la DVD de Djalma
Pessata
pri la vivo de Zamenhof.

Dankon al ĉiuj, kiuj bondeziris al mi pro la nuna agado de LK.
Nun mi devas iri aĉeti seĝojn, kaj tablon por la stando, mi devas printi
centojn da flugfolioj, ktp. Morgaŭ matene ĉio devos esti funkcianta bonorde,
donante bonan bildon de esperanto, de La Karavelo kaj de la propra Foiro
de la Lernejoj.

La nepoj nin benos, kaj se ili ne benos, benos la pranepoj.
Se ankaŭ tiuj fajfos pri la beno, mi reenkarniĝos por beni min mem ;) .

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
----------------------
 
lernu!