miércoles, 18 de marzo de 2009

pri "proprajxo de homo"


mireille.corobu wrote:
> >> mireille.corobu:
>>> En alia fadeno mi forte reagis al "Enutera vivo estas parazita sur la
>>> korpa virino" kaj pro tio apenaŭ reagis al la sekvo kiu tekstis jene:
>>> "kaj ekskluzive estas ŝia propraĵo kaj je ŝia dispono".

>>> La dua parto de la frazo ankaŭ meritas iom da atento.
>>> Ĝi signifas ke la virino "posedas" ne nur korpe sed eĉ komplete la
>>> novan vivon.

>> Arnold:
>> Vi tordas ion tute klaran al aliaj. Memevidente temas pri feto interne
>> de utero, t. e., "enutera" kaj bla-bla-bla-o pri iam naskitaj infanoj
>> estas ekstertema kaj eksterutera.

> Mi tordas nenion: "ekskluzive propraĵo je ŝia dispono ja estas klara,
> oni komprenas ke la virino posedas korpe kaj eĉ komplete la novan vivon.
> Enutera embrio aŭ feto nepre estas nova vivo.

Vi ankoraŭ tordas, ĉar mi ripete kaj por la lasta fojo diris, ke
posedrajto apartenas al enutera, parazita, feta vivo. Evidente ni
malkonsentas pri kiaspeca vivo estas embria kaj feta vivo. "Nova"
enkondukas nerilatan, nedisputindan ideon.

>>> Ĉu ni iru ĝis elpensi ke infano naskita "ekskluzive estas la propraĵo
>>> kaj je dispono de la gepatroj"? Certe ne! multas tiuj kiuj ne faros
>>> ĉi plian paŝon...

>>> Tamen... ĉi semajnon okazas la proceso de Josef Fritzl (71 j-a) en
>>> Aŭstrio kaj mi demandas min: Ĉu li konsideris sian filinon Elisabeth
>>> (42 j-a) kiel ŝi (18 jaraĝulo) estus sia propraĵo kaj je sia dispono
>>> kiam li enkeligis ŝin por pli ol 20 jaroj da sklaveco?

>>> Pardonu al mi Arnoldo ke mi faris hodiaŭ paraleligon inter:
>>> "feto estas propraĵo kaj je dispono de la virino"
>>> kaj
>>> "infano estas propraĵo kaj je dispono de la patro"

>> Via paraleligo estas tute misa. Mia ideo, ke "feto estas propraĵo kaj
>> je dispono de la virino" protektas ŝin kontraŭ iu, kiu perfortus ŝin
>> kaj asertus, ke ŝi ne rajtas forigi embrion, ĉar embrio estas vivo.
>> Mia baza ideo estas protekti ŝin de elekstera ĝeno dum tuta gravediĝo.
>> Nur ŝi havu decidrajton ĝis naskiĝo.

> Bone. Eblus pli klare kaj ĝuste esprimi vian penson.

Mi klare distingis inter enutera vivo kaj eksterutera vivo. Ĉu vi?
> Ekzemple:
> "Virino kiu taksas tro peza la ŝarĝon gravediĝi povas agi konsekvence"
> Tiel dirite mi ne reagus kiel mi faris.

Mi ne komprenas, kion vi intencas diri, ĉar mi ne scias kion vi citas,
kiel vi reagis, kaj kion vi faris. Ĉu indas informi nin pri ĝi?

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., ...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., ...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
---------------------------------------------------------------------------
AV3 ...@earthlink.net>:
> Nur ŝi havu decidrajton ĝis naskiĝo.

Tiu pozicio estas tro simpla.

Ekzemplo: En Suomujo oni nun planas leĝon, kiu devige sendas gravedulon
en kuracejon, se ŝi ne ĉesigas drinkadon aŭ uzadon de narkotikoj dum la
gravedeco. Oni povas multmaniere opinii pri tia leĝo, sed la baza ideo
estas komprenebla kaj pravigebla.

Marko

----------------------------------------------------------------------------
Arnoldo skribis:
[...] "Enutera vivo estas parazita sur la korpo de virino kaj ekskluzive
estas ŝia propraĵo kaj je ŝia dispono".
--------------------------------
Mireja skribis:
[...]
Eblus pli klare kaj ĝuste esprimi vian penson.
Ekzemple:
"Virino kiu taksas tro peza la ŝarĝon gravediĝi povas agi konsekvence"
Tiel dirite mi ne reagus kiel mi faris.
-------------------------------- --------------------------------
mireille.corobu wrote:
> Arnoldo skribis:

> [...] "Enutera vivo estas parazita sur la korpo de virino kaj ekskluzive
> estas ŝia propraĵo kaj je ŝia dispono".
> --------------------------------
> Mireja skribis:
> [...]
> Eblus pli klare kaj ĝuste esprimi vian penson.
> Ekzemple:
> "Virino kiu taksas tro peza la ŝarĝon gravediĝi povas agi konsekvence"
> Tiel dirite mi ne reagus kiel mi faris.

Mi ne diris tion, ĉar laŭ mia pensmaniero tio estas bagateligo de
ĝenerala rajtigo de gravedulinoj: gravedulino agu konsekvence laŭ sia
volo sen iu ajn difino aŭ limo. Ŝi agu sen interveno de iu ekstera
instanco.
> --------------------------------

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., ...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., ...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++


http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/browse_thread/thread/31d89c4b892b066c?hl=eo

No hay comentarios:

 
lernu!