viernes, 13 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2191] Re: Demando + iom pri la t.n. ERCP

Kara Jean!

Dankon pro la traduko!

Ŝajnas al mi, ke foje-foje tiu ĉi EU-retejo jam pli bone funkcias. Okazis, ke dum la tuta nokto ĝi estis neuzebla.

Verŝajne la grandsinjoroj de EU ne volas, ke la voĉdono estu amasa…

Al Ĝoano…

La malgrandaj galŝtonoj povas pli facile gliti en la kolecistan dukton kaj poste en la komunan koledukton, - kien iras ankaŭ la dukto de la pankreato. Ekzistas moderna, sen-operacia metodo, helpe de kiu oni povas forigi la ŝtonetojn ankaŭ el la komuna koledukto (=koledoko, PIV), la tiel nomata ERCP (endoskopa, retrodirekta koledoko-pankreatografio).

La plej grava komplikaĵo de tiuj ĉi malgrandaj ŝtonetoj povas esti la akuta pankreatito. Mi konsilas do al Vi neniel neglekti la aferon! Se ekzistas suspekto, ke la ŝtoneto estas en la koledoko, serĉu la plej proksiman centron, kie oni povas fari tiun ĉi ekzamenon ERCP. Ĝi estas farebla nur en bone ekipitaj hospitaloj, kie - okaze de eventuala malsukceso - oni povas tiuj fari ankaŭ la operacion.

Plej amike kaj kun bondeziroj

Ludoviko Molnár


From: lakaravelo@googlegroups.com [mailto:lakaravelo@googlegroups.com] On Behalf Of Revetpuvelin@aol.com
Sent: Friday, March 13, 2009 3:08 PM
To: lakaravelo@googlegroups.com
Subject: [La Karavelo: 2190] Re: Demando

Karaj samideanoj,

La latina lingvo estas tre malfacila. Pro tio, mi tre modeste proponas tiun-c'i tradukon :

"sed por ke vi klare komprenu el kio devenas tiu (bedaùrinda) eraro konsistanta en mallaùdo de volupto kaj en laùdo de sufero (aù doloro), mi klarigos la tutan aferon". Mankas la sekvaj'o, la klarigo.

Mi reskribas "tre modeste" kaj tute ne deziras generi konflikton... Mi ne havas tempon (minuton) por lukti pri tio.

Altestime je c'iuj,

Jean

No hay comentarios:

 
lernu!