domingo, 8 de marzo de 2009

Pola Radio

Karaj Radioamikoj,

Kiel vi jam scias nun en nia programoferto forestas aktualaĵoj, tio
estas novaĵbultenoj kaj trarigardoj de la pola gazetaro. Ni uzas la
okazon por ĉerpi abunde el la riĉa arkivo de la redakcio por memorigi
al la malnovaj kaj prezenti al la novaj aŭskultantoj multajn valorajn
programerojn, multajn interparolojn kaj sondokumentojn de la baldaŭ
50-jariĝonta Esperanto Redakcio de Pola Radio.

1) Vendrede, la 06-an de marto 2009 i.a. ni memorigas interparolon
kun pola junulo, lerninta la Internacian Lingvon en la Interreto por
sekve tuj komenci traduki kaj eĉ por aŭtori la lernolibron por
aŭtodidaktoj, memlernantoj. Kun Maciek Zgondek interparolas Michal
Wyszogrodzki. En tiu elsendo ni ankaŭ prezentas la 1-an parton de
“Fabelo pri unu, kiu migris por ekkoni la timon” de Fratoj Grimm.

2) Sabate la 07-an de marto nia antaŭmikrofona gasto estas Anna
Loewenstein, kiun mi renkontis en la 2003-a jaro dum la Esperantista
Renkontiĝo en la franca Plouzek. I.a. ni interparolas pri la gvidita
tiam de si kurso por verkemuloj. Ni invitas reviziti la pitoreskan
regionon en la sudokcidenta Pollando “La valon de Klodzko” kie
troviĝas multaj kuraclokoj kaj vidindaĵoj.
Aldone al la programinformoj pri kelkaj semajnfinaj E-elsendoj de Pola
Radio (06-08.03.2009) ni volas atentigi vin, ke lige kun la plej
grava evento de la nuna jaro, te. la 150-a naskiĝdatreveno de d-ro
Zamenhof nia antaŭmikrofona gasto sabate, la 7-an de marto estas
konata tradukisto, esperantologo kaj interlingvisto, Reinhard
Haupenthal.

3) Dimanĉe ni daŭrigas la kontakton kun niaj geaŭskultantoj, i.a.
pere de interparoloj pri la aŭskultado de la varsoviaj E-elsendoj,
pri ilia rolo kiel la ĉiutaga lingvomedio ktp. Ĉi-semajne nia gasto
estas Jiri Patera el Ĉeĥio.

Malgraŭ kelkaj ŝanĝoj en la programaranĝo ni daŭre kaj senpacience
atendas viajn rimarkojn kaj opiniojn. Ĉu la elektitan nun ripetan
programformulon vi trovas interesa, kion vi ŝatus sugesti al ni kaj
suflori? Viaj leteroj kaj reagoj estas por ni, la redakcianoj,
unusola pruvo, ke nia voĉo atingas vin, ankaŭ nun; ke nia laboro ne
estas vana.

Dankante pro la ĝisnunaj opiniesprimoj, la novajn ni aparte
senpacience atendas! Niaj adresoj: esperanto @ polskieradio.pl
kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia
paĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn. Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al
ni. Ni disponigos koncernajn ligoadresojn.

Unuavice aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan
dankon!!

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!