viernes, 27 de marzo de 2009

Propono pri Skype-kontakto kun usonaj gelernantoj

Propono pri Skype-kontakto
Sekve de la pozitiva sperto pri Skajpintershansho okazinta inter lernantoj
en la Kibercentro de La Roche-sur-Yon kun Esperantoparolantoj el Japanio kaj
Chinio, pri kio li estis informita tra Ret-Info, Hoss FIROOZNIA deziras fari
saman eksperimenton por la lernantoj de la Esperanto-kurso, kiun li gvidas en
la Universitato de Roĉestro (Rochester, sttato Nov-Jorko, Usono).

Liaj klasoj kaj konversaciaj rondoj renkontighas lunde kaj jhaude inter la
23-a kaj 24-a UTC. Liaj lernantoj espereble akiros tre bazan parolkapablon
post kelkaj semajnoj. Hoss serchas por ili eblecon de Skajp-kontaktoj tra la
mondo kaj eventuale tradician korespondadon au pli novmodan video-babiladon.

Proponojn oni bonvolu fari al Hoss chu tra Ipernity
http://www.ipernityhttp://wwwhttp , chu per lia skajpnomo : "hoss.firooznia".
Rimarko HM : Rochestro estas ghemelita kun urboj el 10 landoj, kie estas
supozeble esperantistoj (tute certe en Rennes, Krakovo, chu pliaj ?...).
Siaflanke, La Roche-sur-Yon estas ghemelita kun kvin urboj : Gummersbach (Germanio)
Coleraine (Norda Irlando), Cáceres (Hispanio), Drumondville (Kebekio,
Kanado), Tizi-Ouzou (Algherio). Ĝi havas partnerajn rilatojn kun Costache Negri
(Rumanio) kaj Tambacunda (Senegalo) por projektoj de loka disvolvigho. Ghi
ankau subskribis paktojn de amikeco kun Burg (Germanio), Afandou (Grekio), Zibo
(Chinio). La Roche-sur-Yon apartenas al Drumondvill en kiu partoprenas
europaj urboj por faciligi la profesian movighon de junuloj kaj alkutimighon al
chiutaga praktikado de la europa civitaneco : Gummersbach, Coleraine, Cáceres,
Hørsholm (Danio), Burg, Afandou, Leksand (Svedio), Oulainen (Finnlando).

No hay comentarios:

 
lernu!