jueves, 5 de agosto de 2010

[esperanto-en-andaluzio:278] Forpasis Pastro Enrique Iniesta

La pasintan 1-an de augusto forpasis en Pamplono la pastro Enrique Iniesta Coullaut-Valera.  Li estis la plej grava fakulo pri la patro de la andaluza patrujo Blas Infante, pri kies vivo kaj verkaro li verkis kelkajn volumojn.  En unu el tiuj libroj li dedichis chapitron por studi la esperantistecon de Blas Infante kaj li menciis eseon verkita de nia samideano Juan de Dios Montoto, kiu prelegis jam du-foje kadre de andaluzaj kongresoj de Esperanto pri la esperantisteco de Blas Infante. 
 
Enrique Iniesta, naskighinta en la sevila vilagho Marcheno, montris chiam sian apogon el katolikaj pozicioj favore al la kompleta autonomio de Andaluzio.  Pro tio li ricevis diversajn agnoskojn, ekzemple de la urbo Granado en la jaro 2000 kaj de la sevila provinco en la jaro 2009. Kiel jhurnalisto li kunlaboris en la ellaborado de enciklopediaj libroj pri Andaluzio kaj verkis konstante en kulturaj andaluzaj revuoj.  La entombigo de chi tiu elstara andaluzo okazos la 4-a de augusto che la Piul-Lerneja Preghejo de Granado, al tiu religia ordino li apartenis.  Li chiam memoris kaj ech menciis alian gravan esperantistan piul-lernejan religiulon, Pastro Jerónimo de Córdoba, prezidanto de la Sevila Esperanto-Asocio, kiu instruis che la sevila Piula Lernejo kun la verda stelo sur la brusto.  Pri chi tiu lasta estos eble legi sur la venonta numero de Gazeto Andaluzio.
 
Pace Ripozu chi tiu elstara andaluza esploristo kiu simpatiis al la internacia lingvo esperanto.
 
José María Rodríguez Hernández
Andaluzia Esperanto-Unuigho.
 
lernu!