viernes, 26 de febrero de 2010

[lernu-helpantoj] Internacia Junulara Lingvotendaro (IJL)

Saluton!
 
Mi kun HEA planas organizi unu semajnan lingvotendaron en urbo Jászberény, kie mi loghas. Vere la infantendaro estas konstruajho kun grandega ghardeno, korto.  
La lingvotendaro estos aranghata inter la 11-a kaj la 18-a de julio (de dimancho ghis dimancho). Dum la labortagoj de la 8-a horo ghis la 12-a horo estos instruado, lau mia plano minimume dunivele, baza - kiuj tiam interkonatighas kun Esperanto, meza - kiuj jam povas paroladi. Teresa Kapista instruos la komencantojn kaj Stanislaw Mandrak la progresantojn. Sabate estos provekzameno, kiun faros Imre Szabó, nia prezidanto. Por alitempo ni organizos diversajn programojn, vizito de la fama, loka bestghardeno, plaghumado, k.t.p.
Pluaj informoj estas chi tie: http://ijl.atw. hu/eo.html
 
Amike,
Ferenc Harnyos
vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA)

domingo, 21 de febrero de 2010

NOVA RETGAZETO EN LITOVIO

Ekde oktobro 2008 Antanas GRINCEVICIUS, esperantisto el la litovia
chefurbo Vilnius, iniciatis tiel nomatan "blogon" pri interesaj kaj
aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankau ne estas
fremdaj. Efektive, tiu "blogo" estas altnivela retgazeto pri Litovio
kun la titolo "Barelo" legebla che http://barelo.blogspot.com/.
   “Barelo” estas imitinda ekzemplo de praktika utiligo de Esperanto.
Shajnas, ke ghi estas unika en la mondo. Apenau ekzistas io simila en
aliaj landoj. La retgazeto estas profesie farita. Chiu artikolo
(blogero) estas bele kaj
trafe ilustrita. En la retgazeto eblas legi interesajn kaj aktualajn
artikolojn pri historio, kulturo, naturo, arto, ekologio, ekonomiko,
politiko, energetiko, festoj, folkloro, fotografio, lingvo,
literaturo, muziko, scienco, sporto k.s. de Litovio -- entute estas 51
shlosilvortoj, el ili 5 estas Esperanto-rilataj. Chiuj artikoloj estas
verkitaj de la autoro
 en bona Esperanto. Estas bona ekvilibro de diversaj temoj. Do, la
retgazeto ne estas pri Esperanto, sed simile kiel la revuoj "Monato"
au "Kontakto" -- pri diversaj temoj en Esperanto. Ekde la lancho de la
retgazeto la 10-an de oktobro 2008 ghis hodiau (la 18an de februaro
2010 ) en ghi estas publikigitaj 84 artikoloj, el ili 12 estas ligitaj
kun Esperanto. La retgazeto havas ligojn al aliaj retejoj pri fotoj,
tradukado, lingvaj problemoj, diversaj TTT-ejoj, esperantistoj,
literaturo, tekstoj, gazetaro,  E-radioj k.s. La retgazeto meritas
multe pli da atento ol ghi havis ghis nun, char pro la modesteco de la
autoro ghi ne estis sufiche reklamita. La slogano de la retgazeto
estas: "Por eldiri la opinion ne serchu barelon sur bazara placo...".
   La retadreso de la redaktoro de “Barelo”: grina...@gmail.com.
   Povilas JEGOROVAS

martes, 16 de febrero de 2010

Becas / Stipendioj‏

Para la mayoría de los jóvenes latinoamericanos es un sueño participar en un 
congreso internacional, ¡ahora este sueño podría convertirse en realidad!: 
La Asociación Universal de Esperanto (en este caso comisión de UEA para las 
americas / proyecto: Esperanto al América), 
la Liga Internacional de Instructores de  Esperanto (ILEI) y la Asociación Juvenil 
Mundial de Esperanto (TEJO) se han organizado para, juntas, ofrecer becas para 
personas que deseen participar en alguno(s) de los siguientes  eventos: 
95o Congreso Universal de Esperanto (17 al 24 de julio 2010), 
seminario (nivel avanzado; 10 al 17 de julio 2010), 
curso para personas con conocimientos básicos (10 al 17 de julio 2010), 
y en el 66º Congreso Internacional Juvenil (24 al 31 de julio 2010) 
mismos que tendrán lugar en Cuba. 
Nos alegraríamos mucho sí pudieras participar en el concurso. Más información:
http://www.esperanto-mexico.org/eo/taxonomy/term/9
stipendio2010@esperanto-mexico.org  
Equipo Lernu(http://es.lernu.net/)
 
Por la plejmulto de latinamerikaj 
junuloj estas revo partopreni internacian 
Esperanto-kongreson, tiu revo nun povas fariĝi realo!. 
La Universala Esperanto-Asocio (Projekto Esperanto al Ameriko) 
kune kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj) 
kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) ofertas kelkajn 
stipendiojn por partopreni iu(j)n el la sekvontaj eventoj: 
la 95an Universalan Kongreson de Esperanto (17a – 24a de julio), 
la seminarion por estontaj instruistoj kaj aktivuloj, 
la kurson de Esperanto por komencintoj (ambaŭ inter la 10a kaj 17a de julio) 
kaj en la 66a Internacia Junulara Esperanto-Kongreso (24a – 31a de julio), 
kiuj okazos en 2010 en Kubo. Ni tre ĝojus se vi povus partopreni la konkurson. 
Pliaj informoj:
http://www.esperanto-mexico.org/eo/taxonomy/term/9
stipendio2010@esperanto-mexico.org
 
Lernu Teamo(http://eo.lernu.net/) 

sábado, 13 de febrero de 2010

Venu festi paskon dum PRINTEMPE 2010, 1-a ghis 5-a de aprilo 2010

Saluton!

Chu vi jam havas planojn por pasko? Se ne, eble konsideru
partopreni en la nova renkontigho PRINTEMPE, kiu okazos de

jhaudo, 1-a de aprilo, vespere, ghis
lundo, 5-a de aprilo, posttagmeze

en Dahlem-Baasem en la Eifel-montaro, meze inter Kolonjo kaj
Trier - proksime de Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio.
http://esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe

Logas vin bela pejzagho, agrabla domo, supozeble internacia
partoprenantaro - kaj iom da ripoza ghuo dum pasko, interalie en
la naghejo de la domo...

Se vi havas demandojn, mi volonte respondos.

Estu bonvena!

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo

1-a PRINTEMPE, 1-a - 5-a de apr. 2010,
Dahlem-Baasem en Eifel-montaro
http://www.esperantoland.org/printempe/

8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010
en Jünkerath/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/

9-a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011
en Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nr/

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj)
27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011
en Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nis/

Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, forumo ...

Pola Radio: letero je 12 Februaro

Karaj Geaŭskultantoj,

Dum la semajno 08-12.02.2010 ĉe nia retpaĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo
aldoniĝis jenaj, listigitaj sube programoj. Bv. atenti, ke ekde la apero la
unuopaj E-elsendoj restas  aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj dum 14 sinsekvaj
tagoj.

       08.02.2010 – Lunde – spite la vintran aŭron – ni proponas al niaj
geaŭskultantoj viziton en unu el la plej pitoreskaj lokoj en Pollando
situanta ĉe la Balta Maro. Temas pri Jastrzebia Góra, troviĝanta en la
administraj limoj de la urbo Wladyslawowo. Logas tien pura aero kaj belega
plaĝo piede de klifo. Laŭ la loĝantoj Jastrzebia Gora meritas viziton
ĉiusezone.
(En E-programo el la 1-a de februaro, daŭre troviĝanta en nia paĝaro,  ni
memorigas alian vizitindan lokon, Niechorze en la nord-okcidenta Pollando.
Sekve reaŭdiĝas interesa arkiva interparolo kun konata japano loĝanta
delonge en Varsovio, Teruo Matsumoto  pri la japana medio en  Pollando).

       09.02.2010 – Kadre de la nunsemajna Trarigardo de la E-gazetaro ni
foliumas jenajn E-gazetojn: “Internacia Pedagogia Revuo”, “La Ondo de
Esperanto”, “Literatura Foiro”, “Tempo”. (Pasintsemajne ni traktis la
lastajn numerojn de "Esperanto", "Informilo por Interlingvistoj", "Gazeto
Esperanto", "La Revuo Orienta", "La Lanterno Azia", "Nova Vojo" kaj "La
Movado".( La 2-an de februaro ni memorigis krome arkivan interparolon kun
nia
brita aŭskultanto Ian MacDowall pri liaj spertoj koncerne la
lingvolernadon).

      10.02.2010  - La literaturamantojn – same kiel pasintsemajne - atendas
la laŭvica fragmento de la  voĉversio de la konata E- klasikaĵo "La Faraono"
de Boleslaw Prus en la traduko de Kazimierz Bein.

      11.02.2010 – Pri nova, interesa instruprogramo fieras Internacia
Studumo pri Turismo kaj Kulturo en la pola Bydgoszcz. Ni interparolas pri
tio kun Andrzej Grzebowski, la prezidanto de la Programa Konsilio. Nia
antaŭmikrofona gasto estas ankaŭ Majra Baradasowa, kiu kun grupo de dek
kelkaj siaj studentoj el la kazahia universitato en Uljanowsk venis al
Bydgoszcz por trimonata staĝo.
(En nia programo, la 4-an de februaro ni memorigas arkivan   interparolon
kun la iama ĉefdelegito de UEA en Kubo, Fernando Paredes. Lia vizito en
Pollando en la 1988 estis la okazo por red. Barbara Pietrzak interparoli kaj
pri la motivoj de tiu ĉi vizito kaj pri la stato de la E-instruado kaj
movado du jarojn antaŭ la planita tiam 75-a UK en Kubo)

        12.02.2010 - Vendredo estas tago de la  leterkesta rendevuo, en kiu
ni citas kaj reagas al la korespondaĵoj de niaj geaŭskultantoj. Same estas
nunsemajne.  Inter la leteroj dominas reagoj je niaj sonmaterialoj ligitaj
kun la lanĉo de Festilibro por Humphrey Tonkin en Roterdamo la 09-an de
januaro kaj je la ripetita interparolo kun prof. Tonkin pri lia libro
“Lingvo kaj popolo”.

        Kiel multfoje ni atentigas grandparte de  la reagoj kaj opinioj de
niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola
Radio. Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan
dankon!
Niaj adresoj samas:  esperanto @ polskieradio.pl  kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

       Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al  ĉiuj
interesiĝantoj, dezirantaj  subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:
vars-t   kaj tutkore dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras
reagi - per la subtenaj donacoj.   Ili estas tre grava helpo en la nuna
situacio de nia Redakcio. De ĝi dependas ankaŭ la enhavo de niaj E-elsendoj.

       Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de  nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon:  http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml.   Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de via propra komputilo por poste  senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

        Ni  memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi
ankoraŭ trovas malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon,
kiu ekzemple troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun
aŭdigataj<, sekve faru la samon kun la aperanta vorto - >plibonigoj<. La
tria paŝo estas alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<.
Nun  vi povas laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj  programoj.

        Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de
Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

                Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de
la Esperantlingva Radiofonio !

                 Amike kaj kore,  Esperanto Redakcio de Pola Radio

viernes, 12 de febrero de 2010

La tempo de espero - Mariusz Domaszewicz

Kantas Mariusz Domaszewicz, Vortoj de Maria Gramar. Esperanta traduko de Edward Wojtakowski. Gitaroj, aranĝo, muzika produktado Robert Gliński www.robertglinski.com ; Klavinstrumentoj, programado kaj studia realigo Krzysztof Drynda www.krzysztofdrynda.com Maestrado -Jacek Gawłowski JG Master Lab.
Sur fotoj - ruinoj de mezepoka fortikaĵo. Kastelo en Olsztyn apud Częstochowa www.olsztyn.ug.gov.pl muntado www.studiowizjer.com

Fito Páez - La Amo Post la Amo (El amor después del amor) kun esperantaj subtitoloj

Grandega argentina kanto farita de Fito Páez kun hispanaj kaj esperantaj subtekstoj

ArgentEJO

( Castellano )

Canción de Fito con subtítulos del idioma internacional y neutral ESPERANTO.

Como pueden ver, existen grandes similitudes entre el Esperanto y el Castellano, además todas las letras se pronuncian igual, y por ende las palabras también.

Cuando vean palabras que llevan SX, GX, CH, JX no es que son palabras raras, je. Pasa que llevan un sombrerito (Ŝ, Ĝ, Ĉ, Ĵ) y no acepta el programa para hacer los subtitulos. (Ŝ por ej: se pronuncia Shhh).

Si te dio curiosidad, en internet hay un monton de cursos y diccionarios gratuitos.

No lleva más de un par de meses aprender lo suficiente como para poder llevar una conversación con cualquier persona DEL MUNDO que hable Esperanto, incluso a algunos les toma solo un par de días.

JoMo-Cxu vi volas Danci?

Kanzono en Esperanto. Muziko: Bobby Freeman (Do You Wanna Dance?)  

Michael Jackson + esperanto

After the fall of the Berlin Wall, Michael Jackson has chosen to promote peace, to use Esperanto in his album HIStory and the symbol of the five-pointed star of the international language, the symbol ... green as hope ..

- Rest in peace Michael, we will never forget. Thank you for everything you have given us.

********* français ***********

Après la chute du mur de Berlin, Michael Jackson a choisi, pour promouvoir la Paix, d'utiliser l'espéranto dans son disque HIStory ainsi que le symbole de l'étoile à cinq branches de la langue internationale, ce symbole ... vert comme l'espérance..

- Repose en paix Michael, nous ne t'oublierons jamais. Merci pour tout ce que tu nous as donné.

********* esperanto ************

Post la murfalo de Berlino, Michael Jackson elektis, por antaùenigi la pacon, uzi esperanton en sia muzikdisko HIStory kaj ankaù la simbolon pri la kvinpinta stelo de la internacia lingvo , tiu simbolo ... verda kiel la espero.

Pace restu Michael, ni neniam forgesos vin. Dankegon pro cxio vi donacis al ni.

ret-info: Pasporta Servo aperis ankaux libroforme

1450 adresoj en Pasporta Servo

La cxi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, enhavas 1450 gastigantojn en 91 landoj. En la antauxa eldono
(2008) estis 1225 adresoj en 90 landoj. En la Pasporta Servo 2010 la unuan lokon okupas Francio kun 177 gastigantoj. La dua estas
Germanio kun 117. En Brazilo estas 84 gastigantoj. Aliaj landoj kun multaj adresoj estas Rusio (81), Pollando (75), Ukrainio (65),
Usono (63), Hungario (53), Japanio, Nederlando, Cxinio kaj Senegalio (po 36), kaj Irano (34).

En la 208-pagxa posxlibro trovigxas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaux mapoj kun indikoj pri lokoj kun
gastigantoj. Enestas ankaux reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo, kaj utilaj adresoj.

La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Ruben Feldman González en 1966.
La unua adresaro laux la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaux
pioniroj estas gastigantoj ankaux en la nuna eldono.

En 2009, Pasporta Servo farigxis ankaux socia retejo, http://www.pasportaservo.org , kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membrigxi
kaj kontakti unu la alian. La retpagxo ne anstatauxas la adreslibron sed ofertas novajn servojn, haveblajn nur per interreto:
zomebla monda mapo, sercxilo, forumo por peti informojn pri vojagxo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojagxoj. La retpagxo nun
havas pli ol 1200 uzantojn, el kiuj cx. 700 estas gastigantoj.

La adresaro estas acxetebla cxe la libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 euxroj plus afranko (plus imposto de 6 % en EU). Ekde 3
ekz. oni ricevas trionan rabaton.

[komuniko de UEA]

------------------

Ndlr:

1. La cxi jaraj presitaj libroj estis dissenditaj al la gastigantoj en fino de januaro.

2. Derk Ederveen, prizorganto de Pasporta Servo inter 1996-2008, pro lia longdauxra kaj elstara laboro estis elektita kiel honora
membro de TEJO dum la IJK 2009 en Liberec.

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO : http://www.eventoj.hu
========================================================================

[La Karavelo: 4588] Umberto Broccatelli forpasis

Karaj Geamikoj!

Hodiaŭ matene mortis nia itala amiko, Umberto Broccatelli, la aŭtoro de esperantlingva Himno al Eŭropo. (Vidu kaj aŭskultu ĝin en la rubriko Himno al Eŭropo de la retejo http://www.egalite.fw.hu  kaj ankaŭ kadre de nia retejo http://www.ipernity.com/home/45435 - klaku al Galerio kaj Lanĉi la bildoprezentadon...)

Kun malĝoja koro kondolencas
Ludoviko kaj Julinjo

[La Karavelo: 4591] politiko: atako kontrau la esprim-libereco en Portugalio

Karaj amikoj:

Antaŭ ĉirkaŭ 2 jaroj kaj duono, do en 2007, en artikolo de la revuo Monato,
mi aludis al registara tendenco silentigi la homojn en Portugalio.
La ĉefministro estis la sama: José Sócrates.

Laŭ eble milionoj da portugaloj, inter kiuj mi mem, José Sócrates kaj lia registaro
provas silentigi la amaskomunikilojn, kiuj distrumpetas ĝenajn
aferojn pri li mem: la ĉefministro de Portugalio, José Sócrates.
Laŭ la publika opinio, jen kelkaj el liaj agoj,
ankoraŭ ne pruvitaj en tribunalo:
- falsaĵoj por fari la propran licenciiĝon en inĝenierado;
- persekuto al instruistoj, kiuj mokis lin;
- koruptado en la kazo "Freeport" kaj en aliaj kazoj;
- neleĝaj telefon-aŭskultadoj eĉ al la Prezidento;
- diversaj agoj celantaj silentigi amaskomunikilojn;
ktp.

En lando kie la tribunaloj lantas kaj la politikistoj
estas ĉionpovuloj, kompreneble oni pruvas nenion.

Post la lerta silentigado de Manuela Moura Guedes,
la plej kuraĝa kaj malkonvena ĵurnalistino kiu "tro" informis pri José Sócrates,
la jura sistemo provas silentigi nun grandan gazeton, kies nomo estas "Sol" (Suno).
Morgaŭ "Sol" ankoraŭ aperos. En la kovrilo aperos granda polpo.
En la fono estas la nigra figuro de José Sócrates.
Tiaj nigraj figuroj memorigas ĉiam la portugalojn
pri Salazar, pri la mezepokaj inkviziciistoj kaj pri aliaj
sanktaj homoj, kiuj postlasis siajn spurojn
en la plej okcidenta ĝardeno de Eŭropo.

Scipovantoj pri la portugala povas informiĝi ĉi tie pri kelkaj el ĉi tiuj aferoj:
http://sol.sapo.pt/PaginaInicial/

Ĉu eble kelkaj portugalaj esperantistoj jam paŭsis la persekutajn teniĝojn de la ĉefministro?
Tiaj teniĝoj estas pli kontaĝaj ol AIDS! ;)

Amike,

João José Santos

viernes, 5 de febrero de 2010

Agado de ACE en 2010

AGADO de ACE en 2010
====================
Afrika Centro Esperantista (ACE) estas la sidejo de ARE (Afrika Reto Esperantista). Ghi gastas en Instituto Zamenhof sed estas tute sendependa. Ghi estas proprajho de neniu Esperanto-organizajho. Kvankam loghanta en Instituto Zamenhof, proprajho de TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando) ghi ne apartenas el TIETo. Ghi iras propran vojon plenumante la laborojn, kiujn faradis siatempe Hans BAKKER. Al tiuj laboroj de Hans aldonighas ankau tiuj, kiujn elpensas la laborantojn de ACE. Kion ACE proponas al si fari en la jaro 2010 ?

I- Ghenerale
-------------
ACE plu servos al ARE (Afrika Reto Esperantista) kaj ties branchoj.Eble necesas tie chi memorigi la diversajn branchojn nun ekzistantajn :
- EdukARE (Edukado en Afrika Reto Esperantista. Estis KIEA)
- UtiligARE (Utiligado de Esperanto en Afrika Reto Esperantista. Estis ARUE)
- FARE (Feminismo en Afrika Reto Esperantista)
- JARE (Junularo en Afrika Reto Esperantista)
- VARE (Verkistoj en Afrika Reto Esperantista)
Certe naskighos aliaj branchoj kiel SARE (Sportistoj en Afrika Reto Esperantista), TurARE (Turismo en Afrika Reto Esperantista), ktp.

ACE regule ghisdatigos la adresaron de afrikaj Esperantistoj kaj senhezite respondos chiujn informpetojn. Ghi siapove liveros materialon al afrikaj esperantistoj, kiujn ghi povas ankau finance helpi.

II- Instruado
--------------
Ghi estas tre grava ero en la agado de ACE. Kurso okazos perkorespondado, sed estas emfazo al trejnkurso por E-instruistoj. La prizorgo de la laboroj de EdukARE estos tre grava, char en la jaro estos starigita programo por la instruado de Esperanto en Afriko. La okazigo de diversaj ekzamenoj estas tre grava. Antau ol havi propran ekzamenon por chiu nivelo en Afriko, ACE kun EdukARE klopodas siamaniere uzi la ekzistantajn sistemojn en la Esperanto-movado. La nuna ekzamena sistemo prezentighas jene :
1- Ekzameno A : por komencantoj kiuj sekvis gramatikan kurson precipe per Metodo 11 francia au Zagreba Metodo
2- Ekzameno A1 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
3- Ekzameno A2 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
4- Ekzameno B : ghi estas la elementa ekzameno de ILEI/UEA
5- Ekzameno B1 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
6- Ekzameno B2 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
7- Ekzameno C : ghi estas la meza ekzameno de ILEI/UEA
8- Ekzameno C1 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
9- Ekzameno C2 : lau la skalo de ALTE (KER/KEFR)
10- IKE (Instrukapableca Ekzameno) de EduKARE : ghi estas unua por instrui Esperanton al komencantoj.
Esperantistoj kun la minimuma diplomo B-kategoria povas ekzamenighi por IKE kaj tiel ekinstrui.

Estos komunaj ekzamenoj en Afriko kaj la ekzamenantoj estos rajtigitaj de ACE/EdukARE.

III- Utiligado
--------------
Pri tiu chi rubriko zorgas UtiliGARE kun la kunlaboro de ACE. La redaktado de la periodajhoj de ACE precipos en tio. Temas pri KONSCIU, KomACE kaj HACE. La periodajhojn de afrikaj Esperantistoj ACE pretigos. Tia sinteno vidighos ankau tra la eldona agado de ACE.
Manuskriptoj de afrikaj esperantistoj plupretas en ACE. Dum la jaro ACE klopodos eldoni iujn el ili. Ghi certe pretigos novajn verkojn de Afrikaj Esperantistoj.

Oni ne bezonas multe cerbumi, antau ol rimarki, ke la movado en Afriko vere lamas. Kiom da landaj asocioj nun bone funkicas vere en Afriko. Nun nur  la movado en Togolando prezentas iom da stabileco kun agado ege konkreta kaj promesplena. La movado organizita malaperis en Ganao, kie la esperantistoj agadas unuopule. Estas landaj asocioj en Benino, Kamerunio kaj Burundio, sed en tiuj landoj la movado montras nenion kreskigan pro chiamaj konfliktoj inter la esperansitoj kaj la eventoj en la Afriko post kiam Afrika Oficejo de UEA estas translokita de Togolando al Benino.  Oni havas la impreson, ke chio iras glate en Burundio kun ties landa asocio ANEB. Kio povus montri certan pashon en tiu chi lando, tio estas la agado de SIPU kaj de unuopuloj.Necesas helpi esperantistojn, ke la movado en Afriko reiru al siaj kutimaj reloj de antau 2006. ACE klopodos helpi, ke la agado en tiuj landoj vere kresku. Ghi instigos homojn tre bone zorgi pri la kluba vivo. La kluboj devas funkcii kaj ACE fi
nance kontribuos al tio. Certe la korespondado de ACE kun la esperantistoj tra Afriko ebligos al ghi ripari multon chiterene.

Char la ambicio de ACE estas utili al Esperantujo, ghi chiel klopodos, ke chiuj E-tendencoj estu konataj ankau en Afriko. Ghi partoprenigos afrikanojn al diskutlistoj de SAT, UEA, MAS kaj la Esperanta Civito, al kiuj afrikaj esperantistoj rajtas tute libere alighi.  Ghi en la jaro klopodos membrigi homojn al UEA, al SAT, al MAS kaj ankau al la Esperanta Civito.  Certe esperantistoj tra la mondo estas apud ACE ke ghiaj planoj realighu.

==============================================
"Ne koleru, nek kolerigu la aliajn, sed ghoju kaj ghojigu la aliajn"
(Esperantujisma Slogano)
*********************************************
<> en kor' al ni sonas.
<
Se vi pacience eltenos>>
Zamenhof
*********************************************
La vero chiam verdiktas.
*********************************************
GBEGLO Koffi, B. P. 13169, Lome, TOGOLANDO
TEL:  
- Hejme :(228) 227 21 17
- Oficejo (IZo): (228) 227 51 64
                 (228) 271 47 12
                 (228) 27115 57
-Posxtelefono :(228) 928 16 26
 E-posxto : esp.t...@cafe.tg

jueves, 4 de febrero de 2010

Pri la arto submeti la robotojn…

Finfine... jen la recepto ;-)
http://legare.wordpress.com/2010/02/01/metainteligenteco/
"Ipernitiano kiun mi multe aprezas kontaktis min freŝdate por peti mian opinion pri la temo de la metainteligenteco kiel koncepto por pripensi solvon al la ribelorisko de la robotoj kontraŭ iliaj kreintoj.Ĉar mi kredas ke la scienculoj estas tre malbonaj pensuloj, ke la polemologio stagnas kaj ke la psikologio deliras, mi respondos helpe de la konceptoj popularigitaj de René Girard (imitema deziro, propeka kapro, ktp.).
Simple, mi ne kredas ke iam la homo povos konstrui robotojn… kiuj ne plu estos robotoj. Kaj mi ne estas la sola: ankaŭ Noel Sharkey, unu el la plej kompetentaj komputoro-scienculoj (Sheffield University), kaj verŝajne iom pli realisma ol Hollywoodaj filmistoj kaj ol la scienculoj kiuj spektas tro da Hollywoodajn filmojn. Sed, supozu ke ili povos. Tuj leviĝas paradokso: kiam la robotoj kapablos ribeli, tio signifos ke ili ne plu estos robotoj, sed homaj estaĵoj kun senraciaj deziroj, kaj ke ili iele morale rajtos ribeli kontraŭ idiotoj kiuj estos kreintaj ilin kiel homojn sed kiuj ne volas agnoski ilin kiel homojn (!). Se ili estos homaj estaĵoj fortegokapablaj, la demando ĝeneraliĝas tiele: kiel eviti ribelon/fortegon ne nur ĉe la robotoj, sed ankaŭ ĉe la homaj estaĵoj. Cinike, mi dirus: ni instruu al ambaŭ esperanton « la lingvo de paco ».
Serioze nun. Kiam la robotoj estos iĝintaj homoj, ili povos ribeli, sed ili havos terurajn problemojn. Homajn problemojn. Ili ekdemandos al si: kial mi estas tiel limigita? Kial la mabono? Kial la militoj? Kial miaj infanoj ne amas min? Kial mia edzino ne plu volas seksumi kun mi? Kaj nekalkuleblajn pliajn demandojn kiujn nek la bonoboj, nek la blatoj demandas al si. Ili plie kaj ĉefe demandos al si: « mia najbaro deziras ion kio eble povos plenumi lian ekziston. Ankaŭ mi volas posedi tiun plenumigan ion kion volas posedi mia najbaro ». Kaj se la aĵo ne estas havigeblaj de ambaŭ, mensa fortego naskiĝos. Se la deziro atingos plurajn personojn, la fortego iĝos iam fizika. Lukto, batalo, eble milito. Tio estas kion Girard nomas « la montée aux extrêmes », la freneziĝo de la imitema deziro. Se la robotoj  batalantaj unu kontraŭ la alia neniam aŭdis pri la vera kaŭzo de la fortego, ili laciĝos pri batalo, serĉos kaj trovos kulpulon. Iun ajn kulpulon. Iun ajn senkulpan kulpulon, iun ajn propekan kapron murdendan. Nur gravas la kolektiva sento kiu okazas kiam kulpulo estas trovita kaj punita. Kiam malamikoj trovas komunan malamikon, ili forgesas sian konfliktan rilaton. Tiu rakonto estas la historio de la homiĝo kaj de la homaj institucioj, historio kiu iĝos ankaŭ tiu de la robotoj kiam ili ne plu estos robotoj, sed estaĵoj movitaj de imitema deziro neniam plenumiĝa.
Kiel malebligi fortegon/ribelon ĉe tiuj robotoj? Sed verdire, kial malebligi ribelon ĉe tiuj robotspecaj « homoj » ekspluatitaj de « homaj » homoj? Nur ribelo pro io alia ol liberiĝo de ekspluatemaj estroj estus subpremenda. Ekzemple, pro pura deziro de povo. Se tiele, robotoj devos lerni ion kion la homoj neniam tre bone lernis: kiel ne deziri. La homoj neniam tre bone lernis tion, ĉar de la komenco de la homiĝo, ili uzas anstataŭe pli-malpli efikan solvon por limigi la fortegon: la propekkaprigon, la viktimomurdon kaj ties kulturajn kaj fajnigitajn derivaĵojn, la religion kaj la modernan ekonomion, kiuj, cetere, malpli kaj malpli efikas.
Kiam la robotoj povos ribeli, ili estos iĝintaj homoj. Kaj ili devos finfine, sendube post multe da gravegaj eraroj, egalnivele al ĉiuj homoj, lerni kiel paciĝi alimaniere ol kiel niaj kravatitaj pastroj de Wall Street.
Jen mia versio de la tri leĝoj de la robotiko de Asimov ;-)"
Michel-soc.culture.esperanto
 
lernu!