sábado, 13 de febrero de 2010

Pola Radio: letero je 12 Februaro

Karaj Geaŭskultantoj,

Dum la semajno 08-12.02.2010 ĉe nia retpaĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo
aldoniĝis jenaj, listigitaj sube programoj. Bv. atenti, ke ekde la apero la
unuopaj E-elsendoj restas  aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj dum 14 sinsekvaj
tagoj.

       08.02.2010 – Lunde – spite la vintran aŭron – ni proponas al niaj
geaŭskultantoj viziton en unu el la plej pitoreskaj lokoj en Pollando
situanta ĉe la Balta Maro. Temas pri Jastrzebia Góra, troviĝanta en la
administraj limoj de la urbo Wladyslawowo. Logas tien pura aero kaj belega
plaĝo piede de klifo. Laŭ la loĝantoj Jastrzebia Gora meritas viziton
ĉiusezone.
(En E-programo el la 1-a de februaro, daŭre troviĝanta en nia paĝaro,  ni
memorigas alian vizitindan lokon, Niechorze en la nord-okcidenta Pollando.
Sekve reaŭdiĝas interesa arkiva interparolo kun konata japano loĝanta
delonge en Varsovio, Teruo Matsumoto  pri la japana medio en  Pollando).

       09.02.2010 – Kadre de la nunsemajna Trarigardo de la E-gazetaro ni
foliumas jenajn E-gazetojn: “Internacia Pedagogia Revuo”, “La Ondo de
Esperanto”, “Literatura Foiro”, “Tempo”. (Pasintsemajne ni traktis la
lastajn numerojn de "Esperanto", "Informilo por Interlingvistoj", "Gazeto
Esperanto", "La Revuo Orienta", "La Lanterno Azia", "Nova Vojo" kaj "La
Movado".( La 2-an de februaro ni memorigis krome arkivan interparolon kun
nia
brita aŭskultanto Ian MacDowall pri liaj spertoj koncerne la
lingvolernadon).

      10.02.2010  - La literaturamantojn – same kiel pasintsemajne - atendas
la laŭvica fragmento de la  voĉversio de la konata E- klasikaĵo "La Faraono"
de Boleslaw Prus en la traduko de Kazimierz Bein.

      11.02.2010 – Pri nova, interesa instruprogramo fieras Internacia
Studumo pri Turismo kaj Kulturo en la pola Bydgoszcz. Ni interparolas pri
tio kun Andrzej Grzebowski, la prezidanto de la Programa Konsilio. Nia
antaŭmikrofona gasto estas ankaŭ Majra Baradasowa, kiu kun grupo de dek
kelkaj siaj studentoj el la kazahia universitato en Uljanowsk venis al
Bydgoszcz por trimonata staĝo.
(En nia programo, la 4-an de februaro ni memorigas arkivan   interparolon
kun la iama ĉefdelegito de UEA en Kubo, Fernando Paredes. Lia vizito en
Pollando en la 1988 estis la okazo por red. Barbara Pietrzak interparoli kaj
pri la motivoj de tiu ĉi vizito kaj pri la stato de la E-instruado kaj
movado du jarojn antaŭ la planita tiam 75-a UK en Kubo)

        12.02.2010 - Vendredo estas tago de la  leterkesta rendevuo, en kiu
ni citas kaj reagas al la korespondaĵoj de niaj geaŭskultantoj. Same estas
nunsemajne.  Inter la leteroj dominas reagoj je niaj sonmaterialoj ligitaj
kun la lanĉo de Festilibro por Humphrey Tonkin en Roterdamo la 09-an de
januaro kaj je la ripetita interparolo kun prof. Tonkin pri lia libro
“Lingvo kaj popolo”.

        Kiel multfoje ni atentigas grandparte de  la reagoj kaj opinioj de
niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola
Radio. Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan
dankon!
Niaj adresoj samas:  esperanto @ polskieradio.pl  kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

       Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al  ĉiuj
interesiĝantoj, dezirantaj  subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:
vars-t   kaj tutkore dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras
reagi - per la subtenaj donacoj.   Ili estas tre grava helpo en la nuna
situacio de nia Redakcio. De ĝi dependas ankaŭ la enhavo de niaj E-elsendoj.

       Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de  nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon:  http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml.   Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de via propra komputilo por poste  senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

        Ni  memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi
ankoraŭ trovas malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon,
kiu ekzemple troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun
aŭdigataj<, sekve faru la samon kun la aperanta vorto - >plibonigoj<. La
tria paŝo estas alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<.
Nun  vi povas laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj  programoj.

        Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de
Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

                Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de
la Esperantlingva Radiofonio !

                 Amike kaj kore,  Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!