martes, 29 de septiembre de 2009

Fotoj kiuj nur okazas Mato Grosso ŝtato

Kia bestoj!.


imstp_animation_butterflies_pt_030908.gif
43K View Download


03.jpg
179K View Download


04.jpg
203K View Download


02.jpg
137K View Download


08.jpg
118K View Download


06.jpg
102K View Download


07.jpg
97K View Download


05.jpg
171K View Download

Vesna Skaljer-Race

Li entuziasm-ig^is pri s^i,
persvadis sin mem
ke la vivo
ne eblas sen s^i.

Kiam li komprenis
ke s^in konkeri
povos li neniam,
li for-iris
en mal-revenujon.

S^in neniam iu vidis.
Mal-aperis s^i
kune kun li,
c^ar s^i estis ombro,
kaj restis en li.

-----------
de: Frans Cobben
Bergen op Zoom
Nederlando.

tel: 06 220 10 808
tel: 06 14 10 40 35

[La Karavelo: 3497] artikoloj pri Lula

Karaj brazilaj esperantistoj:

Neniu aperis kun artikolo pri la favoreco de Lula al esperanto,
do mi mem redaktos ĝin.

Ĉu iu povas sendi al mi la originajn tekstojn de Lula,
se eble jam esperantigitajn,
en kiuj Lula montras sian favorecon al esperanto?
Kompreneble, mi publikos la tekstojn menciante
la nomon de la teksto-tradukinto.

Sendu la materialon private al mi.

Dankante vin

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

Varsovia Vento (49a elsendo)

http://www.podkasto.net/2009/09/27/la-49a-elsendo/

La 65a Internacia Junulara Kongreso en Liberec,
inter la 18-25 julio de 2009

Elŝutu podkaston

En la A-parto (tempo-daŭro 31:24):

* Sonbildoj de la kongreso: solena malfermo, kvizo, KLF,
aligatorejo,
prelego pri la IJK en Kubo, Kim kaj jOmO kuna koncertado.
* Postsomera saluto de Irek, la VVE ĉefredaktoro.
* Pri sia laboro en la LKK rakontas: Marek Blahuš, Łukasz
Żebrowski,
Paulína Kožuchová kaj Julia Hell.
* Reklamoj:
Postsomera Klaĉkunveno,
Junulara E-Semajno.

En la B-parto (tempo-daŭro 31:44):

* Aktualaĵoj:
Velura Sezono en Jalto,
Pasis la 25a Arkones en Poznano, Pollando,
Nova paĝo de PEJ,
Aleks, la nova TEJO-volontulo,
Baldaŭ PSKK en Zutendaal, Belgio,
La Novjara Renkontiĝo de Brazila E-Junularo,
Instruada Seminario en Ĉinio [arko.gong ĉe qq.com],
Kandidatiĝu por organizi la 67an IJKon.
* Sonbildoj de la kongreso: kunveno de la TEJO-estraro, internacia
vespero,
koncerto-fragmentoj de Tone, Supernova.
* Pri sia laboro en la LKK rakontas: Daniel Mrázek, Agnieszka
Rzetelska,
Agnieszka Mozer, Leo Sakaguchi, Dagmar Chvátalová, Pavel Brom,
Irmina Szustak kaj Saŝa Kovyazina.
* Resumo de Gregor Hinker, la prezidanto de TEJO.

En la elsendo aperas muziko de Tone, jOmO, Kim kaj Supernova.

lunes, 28 de septiembre de 2009

Muzzy (Mazi) en la angla kaj Esperanto

Muzzy (Mazi) en la angla kaj Esperanto

Vere gaja lingva kurso vi nun povas havi che via komputilo senpage.
Vizitu http://mi.anihost.ru/Tube/espero.htm

Nikolao Mihajlenko

La Tutmonda Deklaracio por Esperanto. Augusta raporto. http://mi.anihost.ru/miliardo.php

La Tutmonda Deklaracio por Esperanto. Augusta raporto.
http://mi.anihost.ru/miliardo.php

------
La Deklaracio:

Post mia konatigho kun la internacia lingvo Esperanto, mi asertas ke
ghi estas tauga por ajna tasko de internacia komunikado kaj provizas
grandegan ekonomion de tempo, fortoj kaj memoro por chiuj homoj de la
Tero.

Mi nepre ellernos la internacian lingvon Esperanto, se miliardo da
aliaj personoj donos la saman promeson.
-----
Chu vi volas ke la referenco al via Ireta pagho aperu sub la teksto de
TDpEsperanto?
Se jes, tiam faru jenon:

1) Faru la referencon al TDpEsperanto sur via pagho.
a) La Teksto estu: "La Tutmonda Deklaracio por Esperanto".
b) La Adreso estu: http://mi.anihost.ru/miliardo.php (ne
"milliardo").
2) Komuniku la adreson de via renovigita pagho al Nikolao Mihajlenko.
3) Atendu du semajnojn kaj vizitu la adreson el punkto 1b) kaj
GHUU !!

Kaj en viaj interesoj estas havi en via pagharo la statistikon de
TDpEsperanto (ne referencon, sed la dosieron mem).
La dosiero http://mi.anihost.ru/tdeark.htm estos renovigita
chiumonate.
------
Detala statistiko

La unuaj 265 subskriboj (aprilo de 2007 - augusto de 2009 jaro) lau
landoj:
(Mi kalkulis lau landoj nur tiujn subskribojn, kie la lando estas
indikita)

Rusio 70
Brazilo 26
Francio 14
Italujo 14
Ukrainio 12
Pollando 10

Belgio 8
Mexiko 8
Hispanio 7
Kanado 6
Germanujo 6
Chehhio 6
Usono 5

Chinio 4
Austrio 4
Litovio 3
Argentino 3
Norvegio 3
Kolombio 3
Israelo 3

Mongolio 2
Irano 2
Nederlando 2
Danlando 2
Britio 2
Nov-Kaledonio 2

Kosta Rika 2
Belorusio 2
Kazahhstano 2
Hungario 2
Suda Koreo 2

Serbio 1
Australio 1
Gvatemalo 1
Tajlando 1
Kroatio 1
Japanujo 1

Venezuelo 1
Salvadoro 1
Islando 1
Rumanio 1
Kubo 1
Uzbekistano 1

Entute: 43 landoj.

Bedaurinde forestas Pakistano, Indio.
Chu la pagho http://mi.anihost.ru ne estas videbla tie?

Jen kiel kreskis la nombro de subskriboj lau monatoj:
aprilo 2007
22 (+22)

majo 2007
35 (+17)

junio 2007
44 (+ 9)

julio 2007
54 (+10)

augusto 2007
55 (+ 1)

septembro 2007
81 (+26)

oktobro 2007
93 (+12)

novembro 2007
111 (+18)

decembro 2007
117 (+ 6)

januaro 2008
152 (+35)

februaro 2008
159 (+ 7)

marto 2008
167 (+ 8)

aprilo 2008
186 (+19)

majo 2008
193 (+ 7)

junio 2008
203 (+10)

julio 2008
216 (+13)

augusto 2008
221 (+ 5)

septembro 2008
224 (+ 3)

oktobro 2008
230 (+ 6)

novembro 2008
234 (+ 4)

decebro 2008
241 (+ 7)

januaro 2009
250 (+ 9)

februaro 2009
253 (+ 3)

marto 2009
256 (+ 3)

aprilo 2009
259 (+ 3)

majo 2009
260 (+ 1)

junio 2009
262 (+ 2)

julio 2009
264 (+ 2)

augusto 2009
265 (+ 1)
------
Subskribo 265 (2009-08-17 19:19:47/88.105.0.204):
Drever Morris.
------

Esperantaj popolaj fabeloj

Mi varme rekomendas tiun libron al komencantoj, progresantoj kaj
spertuloj. Simpla lingvajxo. Spritaj ilustrajxoj.

Boris Kolker

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Rakontoj por cxiuj agxoj, Luiza Carol, Legolibroj, La Karavelo,
2009. Cxarmaj, edukaj fabeloj kiujn la auxtorino verkis por ekzerci
sian Esperanton. La 26 rakontoj estas dividitaj en tri cxapitrojn: por
infanoj, por adoleskantoj, por plenkreskuloj Prezo: 18.00 EUR. Pliaj
infomoj, reta mendilo:
http://katalogo.uea.org?inf=8248

[La Karavelo: 3483] por portugallingvaj blinduloj

Karaj amikoj:

Iom pli da materialo por portugallingvaj blinduloj
troveblas en la tiacela paĝo de nia retejo:
http://www.lakaravelo.com/cegos.html
La tuta paĝo estas, ĝis nun, verkita
de D-ro Joaquim Lagartixa, reprezentanto de LIBE
en Portugalio. Mi nur revizias, kompostas
kaj sendas la materialon al la reto.

Amike,

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

[La Karavelo: 3485] INFO-Esperanto, Venezuelo

Jen anekse alia numero de la revueto
eldonita en Venezuelo: Info-Esperanto.

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------




INFO-2-2009.pdfINFO-2-2009.pdf
513 K Vista Descargar

[La Karavelo: 3487] Opinioj pri esperanto en la angla

http://www.dw-world.de/dw/article/0,,4528662,00.html

Interesaj tekstoj por disvastigado.

Ĝoano

alportillo@ula.ve wrote:
> Karaj geamikoj:
>
> Legu tiun-cxi angle publikigitan artikolon pri esperanto:
>
> The future of Esperanto looks bright according to our readers
> http://www.dw-world.de/dw/article/0,,4528662,00.html
>
> Amike,
>
> Alfredo Portillo
> Mérida - Venezuela
>

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

[La Karavelo: 3488] esperanto en la brazilaj lernejoj

http://revistaepoca.globo.com/Revista/Epoca/0,,EMI93275-15223,00-ESPERANTO+PODE+VIRAR+DISCIPLINA+FACULTATIVA+NAS+ESCOLAS.html

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

[La Karavelo: 3489] Le monde diplomatique

http://eo.mondediplo.com/

Legu "Le monde diplomatique" en esperanto.


Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

domingo, 27 de septiembre de 2009

[La Karavelo: 3491] Nikolaj Nechaev, Maja sekundo, en la portugala

En: http://www.lakaravelo.com/dosieroj.html
sekcio: tradukoj el LK
legeblas kaj aŭskulteblas
traduko el esperanto portugalen
de la poemo de Nikolaj Neĉaev "Maja sekundo" (LK_16).
La traduko estas farita de Djalma Pessata,
kaj la deklamado (kaj portugala kaj esperanta)
estas farita de Alcione Koritzky.

Dankon al ambaŭ.

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

Pola Radio, letero 26 Septembro

Karaj Geaŭskultantoj,

Jen aktualaj informoj pri la programenhavo de niaj E-lingvaj programoj
elŝuteblaj kaj aŭdeblaj pere de la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo

En la programo de la semajno inter la 21-25.09.2009 vi trovas:

21.09.09 – tradician interparolon kun Paweł Janowczyk, la kunorganizanto de
la konata pola E-aranĝo ARKONES, en kiu li proksimigas la enhavon de la
nunjara eldono de la Kulturaj Konfrontoj en Esperanto.

22.09.09 – Nia “Trarigardo de la E-Gazetaro” traktas jenajn periodaĵojn:
"Esperanto Informilo" el Berlino kaj Brandenburgio, "Esperanto aktuell"
(Germanujo), "La Tradukisto (Islando), "L' esperanto" (Italujo), "La
Espero" (Svedujo), "La Revuo Orienta" (Japanujo). Fine ni enrigardas la
lastajn numerojn de KELI kaj UECI-revuoj (Germanujo kaj Italujo).

23.09.09 - Daŭras la opiniinterŝanĝo pri tio, ĉu ni daŭrigu prezenti en
nia programo E-klasikaĵon, kiu estas “La Faraono” de Boleslaw Prus, en la
traduko de Kazimierz Bein. Dume en la elsendo aŭdiĝas la 51-a fragmento
de la romano.

24.09.09 – Sukcesa semajnfina ARKONES en la pola Poznano sukcese finiĝis.
Alia fama en la norda Eŭropo semajnfino en la franca Morbecque okazos la
14/15-an de novembro. Ni interparolas pri ĝi kun ĝia organizanto Richard
Valet. La alia interparolanto de nia programo estas KKS, Clay Magalhaes.
Post sia labora vizito en Kubo (06-12.09.09) li jam dividas kun ni kelkajn
gravajn informojn por ĉiuj, kiuj celos venontjare la 95-an Universalan
Kongreson de Esperanto.

25.09.09 – Tradicie vendrede ni renkontiĝas kun niaj aŭskultantoj pere de
iliaj opinioj kaj rimarkoj en nia “Leterkesto”; Ĉi-semajne ĝi havas
eksterordinaran formon. Temas nome pri la registrita renkontiĝo de Gabi kaj
Barbara kun la kanada aŭskultanto kaj korespondanto Bruce Crisp el Otavo en
unu el la varsoviaj kafejetoj. Bruce dividas ne sole siajn impresojn pri la
2-a vizito en Pollando (preskaŭ tuja post la bjalistoka UK), sed ankaŭ
priprogramajn rimarkojn.

Kompreneble de ĉiaj opiniesprimoj (telefonaj, elektronikaj, paperleteraj)
dependas la formo kaj enhavo de niaj varsoviaj E-elsendoj. Atendas ilin –
kiel ĉiam senpacience – atendas Gabi, Barbara kaj Maciek.

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl

kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com .

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/

Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

sábado, 26 de septiembre de 2009

21a Europa Rendevuo en Morbecque

Saluton al ĉiuj,

Sabaton 14an kaj Dimanĉon 15an de Novembro okazos la 21a Eŭropa Rendevuo de
Morbecque (Norda Francio).

La programo kaj la aliĝilo troviĝas en la dosiero Morb-09.pdf (633 KB), kiu
estas (malrapide) elŝutebla per la jenaj ligiloj :
http://arrasesperanto.free.fr/m/Morb-09.pdf
http://dunkerque.esperanto.free.fr/m/Morb-09.pdf
http://esperanto.noeux.free.fr/m/Morb-09.pdf

Agrablan semajnfinon al vi !
Jean

100-a Datreveno de Esperanto en Kolombio - Sendu gratul-mesagojn!

Felipe R. Puerto skribis:
Saluton!
Mi informas vin ke en Kolombio ni festos la 100-an datrevenon de Esperanto
en Kolombio en Oktobro pro tio mi petas vin ke vi salutu la movadon por
entuziasmigi la interesulojn, komencantojn, ktp.
Mi dankas vin se vi skribas mesaĝon, aŭ foto-mesaĝon, aŭ aŭdio-mesaĝon,
aŭ filmo-mesaĝon salutante, aŭ rakontante vian sperton, aŭ ktp.; tiu
mesagxo montriĝos en la paĝo _www.EsperantoColombia.org_
(http://www.esperantocolombia.org/) kaj estos montrata dum la Nacia Kongreso.
Tiel Esperanto montriĝos kiel vera internacia lingvo plena da amikoj kaj
kolaborantoj.
Se vi deziras kontribui, bonvolu sendi vian mesagxon cxi tien aŭ
_I...@EsperantoColombia.org_ (mailto:I...@EsperantoColombia.org) aŭ vizitu
_www.EsperantoColombia.org_ (http://www.esperantocolombia.org/)
Dankon denove.

viernes, 25 de septiembre de 2009

La monda UUa movado jus perdis grandan estron. Ministro Forrest Church =(

Click here: Forrest Church, Theologian and Author_
(http://forrestchurch.com/)
La monda UUa movado ĵus perdis grandan estron. Ministro Forrest Ĉurĉ
mortis hodiaŭ pro kancero. Mi estas dankema al li pro lia vasta heredaĵo kiun
ni lasis al ni.
Miaj elkorajn kondolencojn al ĉiuj kiuj konis lin
_http://forrestchurch.com/_ (http://forrestchurch.com/)

Denaskaj esperantistoj

Kun la aprobo de autoroj kaj de UEA, mi mallongigis la filmon Kreski kun Esperanto.
http://www.ipernity.com/doc/97850/5837931

La celo estas meti subtekstojn en pluraj lingvoj kaj montri ghin al ne-esperantistoj,

Nia mallonga versio estas che:
http://www.youtube.com/watch?v=eWrFJoUMTlQ

Nun mi komencas meti subtekstojn. Kiam aperos signo "#", tio signifas ke mi havas dubon. Se vi pli bone komprenas, sendu al mi, kion viaj oreloj kaptis.

Dankon,

Emilio

miércoles, 23 de septiembre de 2009

JOCJO HAVAS DEMANDON - PEPITO TIENE UNA PREGUNTA - JOHNNY HAS A QUESTION

JOĈJO HAVAS DEMANDON PRI LA NEKROLOGA RUBRIKO
Kruko legas la taggazeton. Apude, eta Joĉjo foliumas ĝin.
Subite, li demandas: Paĉjo, mi havas demandon pri la nekrologa rubriko.
Kruko: Ĉu? Kion vi volas scii?
Joĉjo: Kiel estas ke homoj ĉiam mortas laŭ alfabeta ordo?
- Richard Cash - Anekdotoj en Esperanto

PEPITO TIENE UNA PREGUNTA ACERCA DE LOS OBITUARIOS

Kruko lee el periódico, Junto a él, Pepito lo hojea. De repente pregunta:
- Papá, tengo una pregunta acerca de los obituarios.
- ¿Sí? ¿Qué deseas saber?
- ¿Por qué las personas siempre se mueren en orden alfabético?
Mar =)

JOHNNY HAS A QUESTION ABOUT THE OBITUARIES
Kruko is reading the newspaper. Next to him, little Johnny is leafing
through it.
Suddenly he asks: "Dad, I have a question about the Deaths column."
Kruko: "Yes? What do you want to know?"
Johnny: "How is it that people always die in alphabetical order?"
- Trans.: Alano.

Alvoko de la Sociscienca Esperanto-Grupo

Alvoko de la Sociscienca Esperanto-Grupo,


Sociscienca Esperanto-Grupo (SEG) alvokas ĉiujn esperantistojn, al kiuj
gravas la stato de la esperanto-movado, plenigi la sociologian interretan
enketilon, kaj proponi al viaj e-geamikoj same fari!

De UK en Bjalistoko venis jam pli ol ducent respondoj. Ĉiu plia respondo,
kune kun via, pli fortigos la rezulton de la esploroj.

Ne gravas ĉu vi membras ĉe iu ajn e-organizaĵo aü ne. Gravas via
opinio.

La enketilon Ni pri UEA vi trovos sub nomo:
AÛ: http://enketo.shortURL.com AÛ: Interlingvistikaj Studoj

Respondi eblas ĝis la fino de oktobro.

Mi antaŭdankas nome de SEG
Zbigniew Galor

[La Karavelo: 3471] grekaj kapmovoj

Por mi plej interesa estas la kapmovoj de la grekoj,
kiam diras "jes" (nai [ne]) kaj kiam diras "ne" (óxi [óĥi]).

Mi rimarkis, ke la grekaj esperantistoj,
post kelkaj horoj da esperanta babilo,
faras la samajn movojn parolante en esperanto,
kiel parolante la grekan. Tio estas tre esprimiva.
Kiam mi prenis taksion, post mia krio
al la taksiisto dirante la nomon de la kvartalo
kien mi iris, li diris "ne" per la okuloj.
Tre interese estas ke rapide mi alkutimiĝis
al tiuj signaloj, tre hejmece.

Nu, mi estas suspektebla parolante pri la ĉarmo
de la greka kulturo, ĉar mi amas ĝin.

Pri via invito. Mi verkas pri multaj aferoj,
sed mi tute ne emas verki pri tio.

Amike,

Ĝoano


Tsirimokos Angelos wrote:
> Mi konjektas, ke "nk-nk" estas maniero (neeviteble neperfekta) redoni la sonon de "aha" prononcata tra la nazo.
> En la greka, tiu son-eligo signifas "jes" (au "mi komprenas, daurigu") se akcentata sur la dua 'nk', sed "ne" se akcentata sur la unua! (vershajne char ankau la normala vorto por "ne", skribata OXI, estas akcentata sur la unua silabo).
> Chu iu verkis/os disertacion pri "kri-vortoj", t.e. krioj situantaj ekster la normala fonologio de la koncerna lingvo sed funkciantaj kiel vortoj, kun pli-malpli preciza signifo?
> Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo
>

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

Unu Mondo - Projekto de tutmonda esperantista partio

Post la partopreno en la Eŭropaj Balotoj 2009, kelkaj germanaj
aktivuloj de Eŭropo – Demokratio – Esperanto deziras pluevoluigi la
asocion EDE al tutmonda partio. Ni memoru, ke Esperanto celas utili
unuavice al la tuta mondo, kaj ĝuste ekster Eŭropo la agado por
egalrajta kunlaboro, daŭripova evoluo, demokratio kaj homaj rajtoj
nuntempe plej gravas. EDE do povus ŝanĝi sian nomon al „Mondo –
Demokratio – Esperanto“ aŭ refondiĝi kiel partio kun la nomo „Unu
Mondo“. Tiamaniere germanaj esperantistoj povus partopreni kun nova
entuziasmo en la venontaj Eŭropaj Balotoj 2014. Sed la partio povus
partopreni ankaŭ en balotoj ĉie ajn en la mondo.

La bazaj ideoj de la projekto kaj ligilo al reta forumo troviĝas en la
nova retejo http://www.unu-mondo.org (kaj germanlingve ĉe
http://www.eineweltpartei.de ).

Ulrich Matthias

„Mia lando estas la mondo kaj mia religio estas fari bonon.“ (Thomas
Paine)

Arbol del Tule

Mi metas la retpagojn kun multaj lingvoj, bedauxrinte ne estas en Esperanto.
Angla http://en.wikipedia.org/wiki/%C3%81rbol_del_Tule

Germana http://de.wikipedia.org/wiki/%C3%81rbol_del_Tule

Hispana http://es.wikipedia.org/wiki/%C3%81rbol_del_Tule

Franca http://fr.wikipedia.org/wiki/%C3%81rbol_del_Tule

--
(\__/)
(='.'=) Mi parolas Esperante.
(")_(")

Arbol del tule.pdf
829K View Download

martes, 22 de septiembre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:249] Fw: [ib-esp] Esperanta Festo en Vélez-Málaga.

----- Mensaje original -----
Enviado: domingo, 20 de septiembre de 2009 18:38
Asunto: Re: [ib-esp] Esperanta Festo en Vélez-Málaga.



Saluton!!

Ya sabemos exactamente el sitio donde vamos a estar situados en la Feria. Estaremos a la entrada de C/ Canalejas junto al Banco Popular, un sitio perfecto y muy fácil de encontrar, desde allí se ve la fuente de la plaza Reyes Católicos junto al Parque Andalucía, no tiene pérdida. Así que ven y disfruta con nosotros de la feria.

Ghis la!! Ni revidos festeme!!!
Amike:
Fabián.
----- Mensaje original -----
Enviado: viernes, 04 de septiembre de 2009 13:28
Asunto: [ib-esp] Esperanta Festo en Vélez-Málaga.


Saluton al chiuj!!

Okaze de la "Real Feria de San Miguel 2009" de Vélez-Málaga la venontaj 25, 26, 27, kaj 28 de Septembro la esperanta asocio EKA "Esperanta Klubo Aksarkio" aranghos ejon por ghui andaluzajn maghajhojn kaj trinkajhojn kaj tiel montri al chiuj niaj vizitantoj la ekziston de nia asocio kaj de la internacia lingvo.

Se vi volas partopreni en tradicia andaluza festo, ghui la tipajn andaluzajn dancojn, muzikon kaj ankaû la tradiciajn veshtojn, aû se nur volas drinki "kalimochon" kaj "sangrion" dum vi kantas kaj dancas freneze la esperantan himnon kun viaj geamikoj ene de la homamaso, tiu chi estas via loko, do venu!! Vi estos bonvenita. Ni donos al vi esperantan chemizon.

Ghis la!!

Fwd: Aĉa ŝtelisto filmata

Kiun ni povas fidi nuntempe?Kie ni haltos kun tia malsekureco???

image001.gif
1209K View Download

lunes, 21 de septiembre de 2009

Esperanto-Kursaro en Guadalajara (Meksiko)

esperantogru...@googlemail.com_ (mailto:esperantogru...@googlemail.com)
writes:

En la meksika urbo Guadalajara ĵus komencis kurso de Esperanto en CUCEI.
CUCEI (Centro Universitario de Sciencias Exactas e Ingenierías) estas parto
de la universitato Guadalajara kaj oni instruas tie ekzemple inĝenierarton,
fizikon, kemion kaj matematikon. La kurson gvidas Katharine Brownshire
(Kati).

Laŭ informo de Kati ŝin kontaktis antaŭ la kurso nur 5 personoj. Poste
alia persono volis aliĝi kaj ne povis ĉar telefonante al CUCEI oni diris ke
la kurso estas tute plena. Vere, la unuan kursotagon partoprenis pli ol 20
personoj kaj la ĉambro estis plenplena. Komforta instruado ne eblis kaj
Kati decidis dividi la grupon kaj nun instruas unu grupon merkrede kaj alian
vendrede. Kelkaj personoj kiuj antaŭe ne povis partopreni, ĉar la kurso
estis plena, nun kaptis la okazon kaj tiel 6 novaj personoj eniris la kursojn.
Entute nun temas, tiel Kati, pri ĉirkaŭ 30 lernantoj.

Gratulon al Kati, kaj sukceson! Ankaŭ dankon pro via laboro!

Raportas Martin Schaeffer (lau informoj de Kati)

regxa medalo

S-ino Elna Matland el Norvegio, honora membro de UEA kaj aktivulo dum 70
jaroj, ricevis la Regxan Argxentan Medalon pro Merito.

http://www.esperanto.no/aktuelt/arkiv/2009/20090918elna.shtml

Kaj por tiuj kiuj komprenas la norvegan:

http://www.esperanto.no/aktuelt/arkiv/2009/20090920a-elna.shtml
http://www.esperanto.no/aktuelt/arkiv/2009/20090920b-elna.shtml

Jardar

domingo, 20 de septiembre de 2009

Unu Mondo - Projekto de tutmonda esperantista partio

Post la partopreno en la Eŭropaj Balotoj 2009, kelkaj germanaj
aktivuloj de Eŭropo – Demokratio – Esperanto deziras pluevoluigi la
asocion EDE al tutmonda partio. Ni memoru, ke Esperanto celas utili
unuavice al la tuta mondo, kaj ĝuste ekster Eŭropo la agado por
egalrajta kunlaboro, daŭripova evoluo, demokratio kaj homaj rajtoj
nuntempe plej gravas. EDE do povus ŝanĝi sian nomon al „Mondo –
Demokratio – Esperanto“ aŭ refondiĝi kiel partio kun la nomo „Unu
Mondo“. Tiamaniere germanaj esperantistoj povus partopreni kun nova
entuziasmo en la venontaj Eŭropaj Balotoj 2014. Sed la partio povus
partopreni ankaŭ en balotoj ĉie ajn en la mondo.

La bazaj ideoj de la projekto kaj ligilo al reta forumo troviĝas en la
nova retejo http://www.unu-mondo.org (kaj germanlingve ĉe
http://www.eineweltpartei.de ).

Ulrich Matthias

„Mia lando estas la mondo kaj mia religio estas fari bonon.“ (Thomas
Paine)

Tanaka Sadami, Hajkoj

Tanaka Sadami
Hajkoj.

Lacert' hel-verdas, -
kiom da glaci-epokoj
vi jam tra-spertas!

Dorso doloras
vipe de l' vento vintra, -
old' en mi ploras.

-----------
De: Frans Cobben,
Bergen op Zoom,
Nederlando.
tel: 06 220 10 808
tel: 06 14 10 40 35

Esperanto-Kursaro en Guadalajara (Meksiko)

esperantogru...@googlemail.com_ (mailto:esperantogru...@googlemail.com)
writes:

En la meksika urbo Guadalajara ĵus komencis kurso de Esperanto en CUCEI.
CUCEI (Centro Universitario de Sciencias Exactas e Ingenierías) estas parto
de la universitato Guadalajara kaj oni instruas tie ekzemple inĝenierarton,
fizikon, kemion kaj matematikon. La kurson gvidas Katharine Brownshire
(Kati).

Laŭ informo de Kati ŝin kontaktis antaŭ la kurso nur 5 personoj. Poste
alia persono volis aliĝi kaj ne povis ĉar telefonante al CUCEI oni diris ke
la kurso estas tute plena. Vere, la unuan kursotagon partoprenis pli ol 20
personoj kaj la ĉambro estis plenplena. Komforta instruado ne eblis kaj
Kati decidis dividi la grupon kaj nun instruas unu grupon merkrede kaj alian
vendrede. Kelkaj personoj kiuj antaŭe ne povis partopreni, ĉar la kurso
estis plena, nun kaptis la okazon kaj tiel 6 novaj personoj eniris la kursojn.
Entute nun temas, tiel Kati, pri ĉirkaŭ 30 lernantoj.

Gratulon al Kati, kaj sukceson! Ankaŭ dankon pro via laboro!

Raportas Martin Schaeffer (lau informoj de Kati)

sábado, 19 de septiembre de 2009

Aprobado proyecto de ley que introduce la lengua Esperanto en la enseñanza media

_http://meneame.net/story/aprobado-proyecto-ley-introduce-lengua-esper...
nsenanza-media_
(http://meneame.net/story/aprobado-proyecto-ley-introduce-lengua-esper...)

En esta nota de prensa lanzada por la Comisión de Educación del Gobierno
brasileño se anuncia la aprobación del proyecto de ley que permitirá y
difundirá la lengua internacional Esperanto en la enseñanza media, educando para
la Democracia Lingüística al utilizar esta lengua como medio lingüístico
comunicativo para paises con diferentes hablas sin que nadie imponga su
lengua nacional.

Artículo en portugués:
_http://www.senado.gov.br/agencia/verNoticia.aspx?codNoticia=95294&cod...
(http://www.senado.gov.br/agencia/verNoticia.aspx?codNoticia=95294&cod...)

Untitled.jpg
35K View Download

Esperanto atingis ĉefpaĝon

Unuafoje, novaĵo pri esperanto atingis la ĉefpaĝon de http://meneame.net/ (hispana versio de klaku, digg, ktp.)

La novaĵo estas tiu ĉi: http://meneame.net/story/aprobado-proyecto-ley-introduce-lengua-esper...

--
Gis, Novatago.
http://novatago.xihalife.com

Filmo pri la Varsovia UK enretigita

Al la reta kinejo de UEA en Ipernity estis aldonita dokumenta filmo
pri la 72-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en la Jubilea
Jaro 1987. La filmo estas titolita "Lingvo festis naskightagon",
dauras 26 minutojn kaj estis filmita kaj redaktita de Michael Cwik.
Jen la adreso:

http://www.ipernity.com/doc/97850/5942489/

Osmo Buller

Poresperanta projekto aprobita en komisiono de la brazila Senato

Poresperanta projekto aprobita en komisiono de la brazila Senato
de : "James Rezende Piton" sudastel...@gmail.com

Estimataj,

En hodiaua kunsido, la komisiono pri Edukado de la brazila Senato
aprobis la leghoprojekton kiu permesos/instigos la instruadon de
Esperanto en mezlernejoj, * lau la ekzisto de deziranta lerneja
komunumo *.

Tio signifas, ke ghi povas iri rekte al la Deputita Chambro
(malalta chambro de la Parlamento) por pridiskutado kaj
vochdonado au eventuale unue aprobighi en la pleno de la
Senato. Mi ne scias chu estas limdato por unu au alia
vojo.

La informon oni trovas en la jhus lanchita noto

15/09/2009 - 14h16 - COMISSÕES / Educação
Esperanto poderá ser disciplina facultativa no ensino médio
(Esperanto povos farighi lauelekta mezgrada lernobjekto)

de la senata novajhagentejo:

http://www.senado.gov.br/agencia/verNoticia.aspx?codNoticia=95294&cod...

En tiu noto, oni reliefigas la favoran vochdonon de la raportinta
senatano, lau kiu Esperanto "povas signifi instigon al paco inter
la landoj".

La noto ankau indikas, ke kontrau ghi vochdonis senatanoj Gerson
Camata (el
federaciero Espirito Santo, kies guberniestro li iam estis) kaj
Roberto Cavalcanti
(el federaciero Paraiba, entreprenisto). Lau Camata, temas pri
"senutila projekto",
char tiu, kiu lernos Esperanton ne havos aliajn parolantojn por
kunpraktiki la
novan lingvon.

Se oni volas saluti la decidon de la komisiono, la prezidanto plu
estas
senatano Flavio Arns, flavioa...@senador.gov.br . La adreso de la
oficisto
Julio Linhares, kiu sekretarias la laborojn de la komisiono, estas
julio...@senado.gov.br
Fine, la autoro de la projekto estas senatano Cristovam Buarque,
cristo...@senador.gov.br

Amike,
=james=

James Rezende Piton
UEA-Chefdelegito por Brazilo kaj Komitatano A

PS. Ne malutilos se oni alvokos reagojn kaj montros al tiu
misinformito, ke
ne mankas esperanto-parolantoj tra la mondo. Se vi bonvolos tion fari,
skribu al

gecam...@senador.gov.br

kaj

robertocavalca...@senador.gov.br

kaj eble ankau kopie al la novajhagentejo:

agen...@senado.gov.br

Back to top Mi pardonpetas de tiuj, kiuj ne ricevis la unuajn
informojn pri la projekto,
antau monatoj. Lu Wunsch-Rolshoven oportune koncize kunmetis informojn
pri
la afero che

http://www.esperantoland.org/eo/novajhoj.php?lingvo=eo&ekde=0#nov1001

Male ol mi supozis, la decido de la komisiono ja estas fina en la
Senato,
escepte se ene de kvin tagoj almenau nau senatanoj subskribos
peton, ke la afero estu vochdonata de la pleno. Post tio ghi sekvos al
la deputita chambro, kie ghi bezonos aprobon, kaj en tiu okazo ghi
dependos de la sankcio de la respublika prezidento.

Sed la aprobo en la diverspartia komisiono kaj la autoreco de la fama
fakulo pri edukado jam estas aparta venko.

Grava brazila semajna magazino jam aperigis artikolon en sia
elektronika
versio fine de la tago:

http://revistaepoca.globo.com/Revista/Epoca/0,,EMI93275-15223,00.html

La reagoj de tri esperantistoj tuj poste jam aperis.

Por tiuj, kiuj ne ricevis kompletajn retadresojn:

Fw: conoces en granada algun esperantista?

Hola a todos,
yo estoy en Granada junto con otros compañeros que también tratan el
Esperanto; cierto es que surgen propósitos para tratar y aprender el
Esperanto en común pero con las materias universitarias y otros
quehaceres el tiempo queda tan limitado como escaso para hacer todo lo
que deseamos (deseo). Sin embargo, estoy dispuesto a contactar con
esta persona.
Disculpen aún que no escriba en Esperanto pero por la urgencia y la
comodidad me es más cómodo usar el castellano.
Un saludo.
---------------------------------------------------------------------------------
Saluton, José María
Mi intencas kontakti kun li kaj proponi al li nian helpon almenaŭ el
Malago, kaze ke li ricevos 0 respondon el tiu ĉi Listo.
Bedaŭrinde ni ofte skribas al ĉi tiu fantoma Listo sed neniam ni
ricevas ian respondon ĉar supozeble neniu legas ĝin.
Do, ni devas trovi novajn rimedojn por kontentigi al tiu(j) kiu(j)
interesiĝas pri Esperanto en Granado.
Julio
-----------------------------------------------------------------------------
Saluton al chiuj!!!

Mi ricevis jenan mesaghon de franca esperanto-lernanto loghanta en Granado. Mi jam informis al li pri la ekzisto de chi tiu forumo de la grupogranadinodeesperanto@googlegroups.com Mi esperas, ke li kontaktos kun vi, se eble kontaktu ankau vi kun li.

Amike,
Jose Maria Rodriguez
Andaluzia Esperanto-Unuigho

[La Karavelo: 3434] Libroj tradukitaj al esperanto

Kara Iuri,
mi ankau havas intereson pri la bibliografio de Esperanto. Tiucele mi komencis verki pri pluraj verkoj en Vikipedio, tamen la laboro estas ja granda kaj mi devis rezigni portempe, char la laboro neesperanta amasighis che mi.
En Vikipedio, krom la ligilo indikita de Roger:
mi ankau klopodis krei kategorion Bibliografio de Esperanto, organizata:
Estas ankau kategorio lau dato, por ke esplorantoj povu studi la aperon de E-verkoj laudate:
Char la laboro estas granda, mi alvokis aliajn helpi min en Ipernity. Tie ni faris grupon pli neformalan, same nomatan Bibliografio de Esperanto:
En tiu grupo ni sukcesis kunigi pli ol 1.000 kovriloj jam. Tamen jhuse unu el niaj amikoj Andy havis problemon che sia konto kaj parto de la kovriloj aldonitaj de li forighis, tamen ne perdighis. Nuntempe li realdonas ilin en la grupon, tial ke tie vi povos ankau babili pri libroj kaj esplori la kolekton da kovriloj, kiu poste ni uzos en Vikipedio.
Feliche mi sukecese finis unu el la projektojn neesperantajn, kiu petis de mi tempegon. Mi pensas, ke jam fine de septembro mi reprenos chiujn tiujn projektojn.
Ghis, kara! Bonan laboron!
Fernando
- Mostrar texto citado -

Merkuro, la suoma

Merkuro, la tujmesaĝilo por Esperantistoj, nun subtenas la suoman
lingvon.

http://purl.oclc.org/net/klivo/merkuro

Mi tre volonte subtenos aliajn lingvojn.

Klivo

viernes, 18 de septiembre de 2009

Tanaka Sadami, Hajkoj

Tanaka Sadami
Hajkoj.

Lacert' hel-verdas, -
kiom da glaci-epokoj
vi jam tra-spertas!

Dorso doloras
vipe de l' vento vintra, -
old' en mi ploras.

-----------
De: Frans Cobben,
Bergen op Zoom,
Nederlando.
tel: 06 220 10 808
tel: 06 14 10 40 35

[La Karavelo: 3411] Kie acheti la libron de Luiza Carol, "Rakontoj por chiuj aghoj"?

Karaj amikoj:

La libro "Rakontoj por ĉiuj aĝoj", de Luiza Carol,
povas esti akirota tre baldaŭ en la jenaj ejoj:

Universala Esperanto-Asocio
Portugala Esperanto-Asocio
Esperanto-Ligo en Israelo

Preferinde petu ĝin kaj aliajn varojn
de La Karavelo al la esperantaj asocioj.
Se via landa asocio ne havas la LK-varojn,
same petu ilin al ĝi.
Tiel via landa asocio povos kunigi kelkaj mendojn,
kaj are mendi al La Karavelo.

Tamen, se pli facilos por vi, petu ĝin al La Karavelo.

Amike,

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

[La Karavelo: 3417] Invito komenti en pagho de brazila revuo

Karaj amikoj (chefe scipovantaj la portugalan),

chu vi sciis pri la novajho dissendita de brazila revuo pri tiu leghprojekto instrui E-on en brazilaj lernejoj? Mi indikas ghin sube (portugallingve):


En tiu artikolo estas spaco por komento. Hinspanlingvano (Andy) lasis tien komenton:

  • Tengo 23 años y gracias al esperanto, mi forma de pensar es muy abierta a las demás culturas. He conocido a personas increibles de muchos países del mundo. Puedo leer literatura de cualquier nación, incluyendo la brasileña. El esperanto es una herramienta muy útil para todo aque que la quiera utilizar. Es solo dedicar un poco tiempo a su estudio y después se verán los resultados!

Mi pensas, ke estus interese se homoj de aliaj landoj, kiel Andy, lasus tien komenton. Portugallingvaj, sed ankau hispanlingvaj kaj anglalingvaj komentoj, simplaj komentoj, apogo kaj gratuloj estas ja bonvenaj, char montras, ke Esperanto estas uzata de alilandanoj - kaj la hispanlingvaj kaj anglalingvaj komentoj estas kompreneblaj por pluraj brazilanoj. Tio apogos la leghprojekton kaj estos bona propagandilo.

Mi invitas vin lasi tien komenton. Ghi estas simpla ago - kaj relative simpla afero. Temas do pri same simpla invito profiti la okazon.

Akime,

Fernando

jueves, 17 de septiembre de 2009

[La Karavelo: 3371] FW: Guglo tradukas

Karaj Geamikoj!

Mi plusendas la mesaĝon de S-ro Stefan MacGill, prezidanto de ILEI pri la traduko-programo de Google, kiu nun enhavas 51 lingvojn kaj 2550 lingvo-parojn, inter ili ankaŭ la 23 oficialajn lingvojn de EU.

(Vidu la mesaĝon sube, diklitere…)

Se inter tiuj lingvoj aperus ankaŭ Esperanto, ĝi havus enorme grandan signifon…

La traduko - kiun ni ricevas ene de kelkaj sekundoj - estas ankoraŭ iomete komika, ja ĝi estas produkto de "maŝina cerbo". La firmao Google senĉese plibonigas tiujn tradukistajn programojn, do ankaŭ la nivelo de la pretiĝantaj tradukoj iom post iom - atendeble - pliboniĝos.

Ipernity jam nun traktas Esperanton kiel egalrajtan lingvon.

Kial ne aperigi ankaŭ Esperanton en la traduk-programo de Google?

Esperante, ke la propono de S-ro Stefan MacGill trovos subtenantojn…

Multsalute

Ludoviko Molnár

PS.: Mi tre volonte invitas kiun ajn en la interretan grupon Ipernity, - bonvolu sendi al mi permeson.

Al tiu ĉi interreta grupo nun apartenas pli ol 100.000 homoj, inter kiuj 2-3.000 abonantoj estas esperantistoj.


From: Stefan MacGill [mailto:stefan.macgill@gmail.com]
Sent: Wednesday, September 02, 2009 11:13 AM
To: Paul Peeraerts (FEL); Osmo Buller; Duncan Charters; Radojica PETROVIC; Miroslav Malovec; Dr Molnár Lajos
Subject: Guglo tradukas

Google translate (reklamata supre che chiu ajn kiu uzas Gmail au aliajn programojn de Google)

8/31/2009 09:01:00 AM

We spend a lot of time thinking about how information travels around the globe. After all, there are Googlers living and working in dozens of countries — and we're pretty sure our products are used in many more. So we're familiar with the need to translate information across borders, and we've been working hard to build the technology to enable you to do just that. Today, we're excited to announce that we've added nine new languages to Google Translate: Afrikaans, Belarusian, Icelandic, Irish, Macedonian, Malay, Swahili, Welsh and Yiddish. That means that Google Translate now supports 51 languages and 2550 language pairsincluding all 23 official EU languages.

The translation quality of these newest languages is still a little rough, but it will improve over time — and we're continuously working to improve quality for all languages supported by Google Translate. We're also working to integrate Google Translate into some of our other products; you can already translate emails within Gmail, webpages using Google Toolbar, RSS feeds in Google Reader and most recently, documents within Google Docs. For more information about Google Translate and these latest additions, check out our post on the Research Blog.

Posted by Jeff Chin, Product Manager

Karaj!

Chu ni konscas pri chi tio? Chu iu jam aliras guglon proponante Esperanton? Ili vershajne estos multe pli auskultema ol Microsoft - kaj eble en la fino same utila al ni. Antau du tagoj ili havis 45 lingvojn, nun 51 - do ili estas en kresko-modo.

Mi tre ghojos se ILEI (kaj mi persone) ne devas pri chi tio rekte okupighi - ILEI havas sufichajn pendantajn taskojn kaj projektojn por sinkigi shipon. Sed ie devus formighi laborgrupo por trakti kun Guglo lau la modelo kiun mi skizis antau eble kvin jaroj pri Microsoft.

Bonvole plusendi mian mesaghon al aliaj vortaremuloj, laubezone!

Kore

Stefan

[La Karavelo: 3401] Meksika arbo

Nia samgrupano Denice Maldonado sendis ĉi tiun mesaĝon kune kun la
aneksita interesega bildo.

"Meksiko ankaŭ havas naturan mirindaĵon: La Arbo el Tule, en Oaksaka:
Laŭ la Gineso-libro, la legenda "ahuetuete" estas 42-metra alte,
havas je diametro 14,05 metrojn, kaj havas je perimetro 58-metrojn.
Ĝi havas la tutmondan rekordon de la vivanta arbo kun pli granda perimetro."

Denice Maldonado

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------



Meksika arbo.jpgMeksika arbo.jpg
98 K Vista Descargar

Poresperanta projekto aprobita en komisiono de la brazila Senato

Poresperanta projekto aprobita en komisiono de la brazila Senato
de : "James Rezende Piton" sudastel...@gmail.com

Estimataj,

En hodiaua kunsido, la komisiono pri Edukado de la brazila Senato
aprobis la leghoprojekton kiu permesos/instigos la instruadon de
Esperanto en mezlernejoj, * lau la ekzisto de deziranta lerneja
komunumo *.

Tio signifas, ke ghi povas iri rekte al la Deputita Chambro
(malalta chambro de la Parlamento) por pridiskutado kaj
vochdonado au eventuale unue aprobighi en la pleno de la
Senato. Mi ne scias chu estas limdato por unu au alia
vojo.

La informon oni trovas en la jhus lanchita noto

15/09/2009 - 14h16 - COMISSÕES / Educação
Esperanto poderá ser disciplina facultativa no ensino médio
(Esperanto povos farighi lauelekta mezgrada lernobjekto)

de la senata novajhagentejo:

http://www.senado.gov.br/agencia/verNoticia.aspx?codNoticia=95294&cod...

En tiu noto, oni reliefigas la favoran vochdonon de la raportinta
senatano, lau kiu Esperanto "povas signifi instigon al paco inter
la landoj".

La noto ankau indikas, ke kontrau ghi vochdonis senatanoj Gerson Camata (el
federaciero Espirito Santo, kies guberniestro li iam estis) kaj
Roberto Cavalcanti
(el federaciero Paraiba, entreprenisto). Lau Camata, temas pri
"senutila projekto",
char tiu, kiu lernos Esperanton ne havos aliajn parolantojn por kunpraktiki la
novan lingvon.

Se oni volas saluti la decidon de la komisiono, la prezidanto plu estas
senatano Flavio Arns, flavioa...@senador.gov.br . La adreso de la oficisto
Julio Linhares, kiu sekretarias la laborojn de la komisiono, estas
julio...@senado.gov.br
Fine, la autoro de la projekto estas senatano Cristovam Buarque,
cristo...@senador.gov.br

Amike,
=james=

James Rezende Piton
UEA-Chefdelegito por Brazilo kaj Komitatano A

PS. Ne malutilos se oni alvokos reagojn kaj montros al tiu misinformito, ke
ne mankas esperanto-parolantoj tra la mondo. Se vi bonvolos tion fari,
skribu al

gecam...@senador.gov.br

kaj

robertocavalca...@senador.gov.br

kaj eble ankau kopie al la novajhagentejo:

agen...@senado.gov.br

Back to top Mi pardonpetas de tiuj, kiuj ne ricevis la unuajn informojn pri la projekto,
antau monatoj. Lu Wunsch-Rolshoven oportune koncize kunmetis informojn pri
la afero che

http://www.esperantoland.org/eo/novajhoj.php?lingvo=eo&ekde=0#nov1001

Male ol mi supozis, la decido de la komisiono ja estas fina en la Senato,
escepte se ene de kvin tagoj almenau nau senatanoj subskribos
peton, ke la afero estu vochdonata de la pleno. Post tio ghi sekvos al
la deputita chambro, kie ghi bezonos aprobon, kaj en tiu okazo ghi
dependos de la sankcio de la respublika prezidento.

Sed la aprobo en la diverspartia komisiono kaj la autoreco de la fama
fakulo pri edukado jam estas aparta venko.

Grava brazila semajna magazino jam aperigis artikolon en sia elektronika
versio fine de la tago:

http://revistaepoca.globo.com/Revista/Epoca/0,,EMI93275-15223,00.html

La reagoj de tri esperantistoj tuj poste jam aperis.

Por tiuj, kiuj ne ricevis kompletajn retadresojn:

miércoles, 16 de septiembre de 2009

FW: [tradukado] I Antologio Luzidoj

de V. Melnikov:

-----Original Message-----
From: traduk...@yahoogroups.com [mailto:traduk...@yahoogroups.com] On Behalf Of mauriciorobe
Sent: Wednesday, September 16, 2009 3:30 PM
To: traduk...@yahoogroups.com
Subject: [tradukado] I Antologio Luzidoj

Lusíadas Eldonejo, por plifortigi la esperanta literaturo, invitas la amikojn samideanojn por partopreni de la I Antologio Luzidoj, auxtoroj de la tuta mondo povas partopreni de la antologio.

R E G U L A R O

Auxtoroj de la tuta mondo povas partopreni, kun tekstoj (rakonteto aux poezio) en Esperanto, originalaj aux tradukitaj (se vi sendos literaturo tradukita bonvolu atenti al kopirajto).
Ni ricevis tekstojn gxis 15 de novembro, post tio dato, la tekston atendos novan antologion.
Eldonejo ne redonos la tekstojn.
Cxiuj auxtoroj partoprenos de la antologio, en elektronika formato (e-libro).
La limo de cxiuj RAKONTO estas de 1.000 (mil) vortoj kaj POEZIO estas de 2 (du) pagxoj en la formato 14 cm. x 21 cm. Rando: 2 cm. , korpo 12, kaj fonto Times New Roman, Times Sudeuro aux alia kiel-esperanto-times.
Ni ricevas la tekston (RTF arhxivo) pere retmesagxo edit...@lusiadas.com.br (ESPERANTO), kun mallonga biografio, adreso (incluzive CEP), kaj via bildo, por meti en sia biografio pagxo.
La kopirajto de cxiuj verkoj estas de la auxtoro, kaj la sendado de via teksto signifas plena akcepto de tio "Regularo".

El http://www.lusiadas.com.br/eo

[La Karavelo: 3349] krimoj kontrau la delfenoj en Danio

Kiel eblas, ke en eŭropa lando ankoraŭ okazu
tiel indigna krimo kontraŭ tiel bela kaj afabla besto, kia estas la
delfeno!!!???

Ŝajnas, ke junulaĉoj ilin murdas por pruvi ion
pri sia vireco.
Nu, la virinoj juĝu mem la virecon de tiaj krimuloj.
Kiel eblas, ke en la tria jarmilo post Kristo,
ankoraŭ oni konfuzas inter vireco kaj bruteco!!!???

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------



Krimoj kontrau la delfenoj en Danio.zipKrimoj kontrau la delfenoj en Danio.zip
706 K Descargar
 
lernu!