miércoles, 23 de septiembre de 2009

Unu Mondo - Projekto de tutmonda esperantista partio

Post la partopreno en la Eŭropaj Balotoj 2009, kelkaj germanaj
aktivuloj de Eŭropo – Demokratio – Esperanto deziras pluevoluigi la
asocion EDE al tutmonda partio. Ni memoru, ke Esperanto celas utili
unuavice al la tuta mondo, kaj ĝuste ekster Eŭropo la agado por
egalrajta kunlaboro, daŭripova evoluo, demokratio kaj homaj rajtoj
nuntempe plej gravas. EDE do povus ŝanĝi sian nomon al „Mondo –
Demokratio – Esperanto“ aŭ refondiĝi kiel partio kun la nomo „Unu
Mondo“. Tiamaniere germanaj esperantistoj povus partopreni kun nova
entuziasmo en la venontaj Eŭropaj Balotoj 2014. Sed la partio povus
partopreni ankaŭ en balotoj ĉie ajn en la mondo.

La bazaj ideoj de la projekto kaj ligilo al reta forumo troviĝas en la
nova retejo http://www.unu-mondo.org (kaj germanlingve ĉe
http://www.eineweltpartei.de ).

Ulrich Matthias

„Mia lando estas la mondo kaj mia religio estas fari bonon.“ (Thomas
Paine)

No hay comentarios:

 
lernu!