sábado, 28 de febrero de 2009
[La Karavelo: 2022] Korekto de nomo de beletrulo miscitita de mi.
alitema, kie legigxas: Cxu vi konas la elangligon en la portugalan de
Finnegans Wake, do de la sama J.Joyce, far Haroldo kaj Humberto de
Campos
(ambaux brazilanoj)? oni vere devas legi la lastan nomon: Augusto de
Campos.
Fakte, Humberto de Campos estas nomo de alia brazilano, cetere pri kiu
mi plezure legis en la lasta numero de Karavelo, kiel menciite de
Gxoano (en reago al tiu mia antauxa amesagxo).
Dankon,
Altoloro.
Malnova libro pri artefaritaj lingvoj
"Histoire de la langue universelle" de perfidulo Louis Couturat kaj
Léopold Leau ĉe:
<http://books.google.com/books?id=YZEOAAAAYAAJ&printsec=frontcover>
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e.,
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e.,
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
viernes, 27 de febrero de 2009
3.000 subskriboj por Esperanto en Germanio
- Esperanto" (EDE) povos partopreni la Eŭropajn Balotojn 2009. Se tio
sukcesos, ĝia nomo (kaj do ankaux la vorto "Esperanto") estos presata
sur 62 milionoj da balotiloj, kaj ĉirkaŭ 130.000 voĉoj sufiĉus, por ke
la asocio EDE ricevu ŝtatan subvencion de pli ol 500.000 €.
Ĝis nun (26-a de februaro) la aktivuloj de EDE kolektis 2.670
subskribojn, kaj alvenis promesoj pri kolektado de entute kelkaj pliaj
centoj, tiel ke la atingota nombro certe superos 3.000. Por partopreni
la balotojn, la necesa nombro estos 4.000.
Oni trovas informojn pri la aktuala stato de la kolektado (en germana
lingvo) ĉe http://www.e-d-e.eu . Tie elŝuteblas ankaŭ la formularo por
subskriboj.
Informojn pri EDE en Esperanto oni trovas ĉe http://www.e-d-e.org .
Dum en Germanio necesas ankoraŭ fortostreĉo, en Francio jam estas
sufiĉe certe, ke EDE denove sukcesos partopreni la balotojn.
[La Karavelo: 2016] Kiel elturnigxu cxe traduko de koboldetoj kiam ili belas en la originalo?...
Dankante la bonvenigon al mi en la grupon, kiel unua partopreno jenu
la supra temdemando. Pensas mi traduki kanton brazilan, en la
portugala do, kie la rolantoj parolas per kelke da lingvokoboldetoj,
kiuj tamen en la kunteksto gravas cxar intence respegulantaj homojn
kun rimarkinda senrego de la lingvo. Cetere gxuste la malgxustagxoj
lingvaj aldonas pli da dramo al la etoso, ke la historio temas pri
situacio de povrulo kantanta sialingvajxe sian sorton. Certe
brazilgrupanoj cxefe konas la kanton 'Saudosa maloca' far la lerta
kantfaristo Adoniran Barbosa. La titolon mi pensis esperantigi kiel
'Karmemora domacxo'. La eraretoj lingvaj temas precipe pri manko de la
'r' en infinitvaj verboj, kio ebligas portugale la aperon de cxiuj
verboj kun la finajxo en vokaloj... Maleblo en la verda, kiu
infinitive gxiste finigxas per vokalo, konsekvence en E-o verboj sen
'i' farigxos nur radikoj, kiuj jam ne plu estos verboj, sed prezentas
eblo de konstru nomojn... Kaj i.a. misprononcoj de aliaj vortoj, kies
transliterigoj do aperantaj en la versoj. Eble vortludoj iel povus
helpalkuri... Senkulpigu la longon de la teksto, cxar necesa.
Atendante eventualajn reagojn, 'kobeldete'...
a_lto.loro
(Brazilo)
[La Karavelo: 2011] FW: Esperanto - Opinioj de azianoj
Karaj Geamikoj!
Mi shatus alvoki Vian atenton al la sekva frazo el la mesagho de S-ro Germain Pirlot: - "Kiam Esperanto estos tiom malfacila ol la angla, la azianoj ne plu havos kialon por eklerni ghin, sed…"
Estas ne-eviteble, ke - kiel chiu "normala" lingvo - ankau Esperanto havu du-nivelan vorttrezoron (ekzemple: dentodoloro kaj odontalgio), sed ni chiuj devus gardi la Internacian Lingvon, ke ghi ne farighu tro-komplika.
Scivole mi atendas Vian opinion.
Multsalute
Ludoviko Moln'ar
From: Germain Pirlot [mailto:gepir.apro@pandora.be]
Sent: Friday, February 27, 2009 8:24 AM
To: Germain Pirlot
Subject: Esperanto - Opinioj de azianoj
Estimataj,
Post deklaro de belga universitata profesoro kiu skribis en gazeto, ke Esperanto estas tro europeca por azianoj, mi turnis min al la UEA-delegitoj de Chinio, Hinda Unio, Indonezio, Irano, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pakistano kaj Vjetnamio por demandi ilin tiurilate. Kelkaj afable reagis; ilin mi tutkore dankegas !
Iliajn respondojn, kun traduko en la franca, mi sendis informcele al tiu profesoro. Temas pri 10-pagha dokumento, kiun plezure mi havigos al vi ... se tio interesas vin. Kompreneble vi rajtos uzi ghin lauplache, ekzemple por alilingva traduko.
Inter la respondoj legeblas i.a. rimarko, kiun europaj esperantistoj devus bonege pripensi : "Esperanto certe estas ne nur europeca sed ankau europisma lau la opinioj de multaj miaj studentoj, kiuj provis lerni esperanton de mi....Ni lernis Esperanton char tiu lingvo estas pli facila ol la angla. Sed la esperantistoj kreas malfacilan esperanton en paroloj kaj skriboj timigante novajn lernantojn".
Estas bedaurinda realeco : tro ofte europaj esperantistoj fanfaronas pri la "facileco" de Esperanto, sed, char ili ne komprenis la veran spiriton de la lingvo, au char ili ne kapablas pensi internacie, ili "egoisme" plimalfaciligas la lingvon per sennecesaj vortoj. Rezonante nur "nacie" - eble ech "vilaghe" - ili aldonas novajn vortojn cherpitajn el sia propra lingvo, sen neniel pensi pri la aziaj "samideanoj".
Sekve oni trovas en Esperanto "francajn" vortojn kiel "animalo" (fr. animal) por "besto", "debuti" (fr. débuter) por "eki", "hida" (fr. hideux) por "malbelega", "descendi" (fr. descendre) por "malsupreniri", "femalo" (fr. femelle) por "ino, ina" k.s. ... au anglajn vortojn kiel "olda" (an. old) por "maljuna", "chipa" (an. cheap) por "nekosta, nekostega", "liva" (an. left, leave) por "maldekstra" k.s.
Kiam Esperanto estos tiom malfacila ol la angla, azianoj ne plu havos kialon por eklerni ghin, sed por ellerni la anglan, kiu mondskale estas vole nevole multe pli disvastigita ol la "internacia lingvo de D-ro Zamenhof" !
Neniam ni forgesu ke la chefcelo de Esperanto estas ighi "interkomprenilo" inter homoj el diversaj lingvoj, el diversaj kulturoj. Ni, europanoj, devus klopodi - lau mi - multe pli pensi "internacie" kaj ne trudi egoisme al alikontinentanoj sennecese vortojn cherpitajn el niaj europaj "lingvegoj" por nia propra facileco.
Kore via,
Germain PIRLOT
CHE MI, BITU' (Brazila infana kanzono)
Sartorato_ (http://www.ipernity.com/doc/55897/4105219/)
ĈE MI, BITU' (Brazila Infana Kanzono)
Oka trako de la kd "Ni dancu en la rondo"
Tradukis: Jorge Teles
Kantas: Flávio Fonseca kaj Cristina Pancieri
Ĉe mi, Bitu'! Ĉe mi, Bitu'!
Ĉe mi, Bitu', ĉe mi!
Ĉe vi, ne, ĉe vi, ne, ĉe vi, ne.
Baton timas mi de vi.
Infan' de mia kor'!
Jen mi ĉi, jen mi ĉi, jen mi ĉi,
Kaj por vi jen tiu flor'!
NENIU PERFEKTAS - NADIE ES PERFECTO - NOBODY IS PERFECT
Kruko kaj Jozefino disputas, kaj Jozefino nombras la multajn fuŝojn,
erarojn, misagojn, malkvalitojn, kaj ĝeneralan sentaŭgecon de Kruko.
Kruko provas rebati: En ordo, en ordo. Sed VI, ĉu ne, vi TIOM perfektas, vi
NENIAM eraras pri IO ajn!
Jozefino: Ne, ne, mi neniam diris tion. Mi ja edziniĝis je vi, ĉu ne!
- Richard Cash - Anekdotoj en Esperanto
NADIE ES PERFECTO
Kruko y Josefina pelean y Josefina numera los muchos errores, fallas,
equivocaciones, malas cualidades e inutilidad general de Kruko.
Kruko trata de defenderse - Bueno, bueno. Pero TU, óyeme, eres TAN perfecta,
tú nunca haces ningún error ¡acerca de NADA en lo absoluto!
Josefina - No, no, yo nunca dije eso. Me casé contigo, ¿no?
- Mar =)
Kruko and Josephine are quarreling and Josephine is enumerating Kruko's many
faults, errors, wrongdoings, poor qualities and general uselessness.
Kruko tries to retaliate: Okay, okay. But YOU, hey, you are SO perfect, you
NEVER make a mistake about ANYTHING at all!
Josephine: No. no, I never said that. I married you, didn't I!
- Trans.: Alano.
jueves, 26 de febrero de 2009
[La Karavelo: 2004] ree pri la esperantaj diabletoj
Mi ĵus kreis konton ĉe gmail, sed min trafis la malagrabla surprizo, ke ĉe Vista ĝi ne akceptas la instrukciojn de la programeto EK, eĉ kiam mi uzas la retumilon Mozilla, kaj do mi ne kapablas entajpi la amatajn ĉapeletojn. Ĉu iu povas helpi/konsili? Ĉe XP mi tute ne havis problemojn.
Amike,
Gonçalo
[La Karavelo: 2006] priliteraturaj diskutoj
Priliteraturaj diskutoj perfekte enas en la celoj de ĉi tiu grupo.
Do estas nenecese proponi, ke oni diskutu literaturon, en grupo kiu
ekzistas ligata precize al literatura revuo.
Anstataŭ tio, simple iniciatu vian deziratan literaturan diskuton,
kaj atendu ke la aliaj grupanoj reagu al ĝi.
Vidu la regulojn de la grupo ĉi tie:
http://groups.google.com/group/lakaravelo/web/retejo-de-la-karavelo
Amike,
Ĝoano
--
------------------------------
D-ro João José Santos
Redaktisto de La Karavelo
(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000
joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com
http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------
Suomujo relevos pensiaghon
Ĝis la fino de la jaro 2004 suomo komencis ricevi sian ŝparitan (aŭ
kalkulitan) pension fariĝinte 65-jara. Dum la pasintaj kelkaj jaroj ni
havas sistemon, kiu permesas pensiuliĝon jam en 63-jara aĝo sed finance
logas homojn plimalfruigi tion ĝis 68-jara aĝo.
Evidentiĝis, ke la rimedoj de la pensisistemo ne permesas tian
malavarecon, ĉar tro multaj volas pensiuliĝi junaj. Do la registaro
deklaris sian intencon relevi la minimuman pensiaĝon ĝis 65 jaroj po iom
dum la sekvaj du jaroj.
La plano kompreneble furiozigas tiujn, kiuj jam preskaŭ atingis la
limaĝon. Tamen mi kredas, ke la pensiaĝo povas nur plialtiĝi. Fakte iu
opiniulo prezentis, ke oni tute forlasu difinitan pensiaĝon: pensiuliĝi
rajtu nur tiu, kiu ne plu fiziologie kapablas labori.
La mirakla kresko de la protuktopovo de la merkatekonomia industrio
kredigis al ni, ke fine nur malmultaj homoj devos labori. Fakte
evidentiĝis la malo: ĉar la homoj nun vivas pli longe, ni bezonas
senfine da homoj por flegi, varti kaj kuraci homojn. Krome ni ankoraŭ
bezonos eksportlaboristojn, kiuj pagos la salajrojn de la nova, brava
flegistaro. La situacio povos ŝanĝiĝi nur, kiam la japanoj inventos la
roboton, kiu faros tiun laboron.
[La Karavelo: 2008] reviziistoj
La Karavelo bezonas reviziistojn, ne nur por la monata laboro de la revuo,
sed ankaŭ por baldaŭ eldonotaj libroj.
Reviziisto nepre devas havi profundan gramatikan konon pri esperanto,
kaj li devas esti tre atentema homo, por kribri la tekstofluon, ne
permesante la antaŭeniriĝon
de leksikaj, sintaksaj aŭ aliaj eraroj.
Tio devas esti farata kun plezuro, ĉar la revizia laboro estas fakte
tiel malfacila,
ke nur trovante plezuron en tiu laboro, oni kapablas fari efikan laboron.
Reviziistoj de la revuo La Karavelo rajtas ricevi pdf-an personigitan
version de la revuo.
Reviziistoj de la karavelaj libroeldonoj ricevas du ekzemplerojn de la
koncerna reviziita libro.
Kompreneble, mi ne sentas, ke tio estas granda pago por tioma laboro,
sed ne eblas pagi pli.
Fakte ĝi ne estas pago. Ĝi estas maniero diri al la reviziisto:
"Dankon! Koran dankon! Jen via volumo kaj jen unu kroma por via amiko aŭ
amikino!"
Interesatoj bonvole respondu al mi private, pere de
joaojosesantos@gmail.com
Amike,
Ĝoano
--
------------------------------
D-ro João José Santos
Redaktisto de La Karavelo
(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000
joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com
http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------
ret-info: Nova retgazeto - La Mirmekobo
Kiel besto, la Mirmekobo estas preskaux elmortinta en sia indigxena teritorio.
Sed en sia revua formo, gxi estas internacie havebla per peto aux senpaga
abono cxe la URL
nutros gxin per via legado kaj kontribuo de enhavo, kaj gxuados gxin.
Abono al la revuo estas senpaga. Cxar neniuj surpapere presitaj ekzempleroj
ekzistas, neniu preskosto ekzistas. Tamen, se vi deziras mem per via
komputila presilo presi ekzemplero(j)n, por vi mem aux por aliaj, tion vi rajtas fari
senpage.
La revueto Mirmekobo estas sendependa, kaj subtenas neniun ismon.
Artikolojn povas kontribui iu ajn. Tre bonvenaj estas literaturajxoj:
noveloj, poemoj, prozajxoj iaspecaj; esprimoj de vidpunkto; historiajxoj; prezento de
interesaj hobioj; biografiajxoj, auxtobiografiajxoj; legendoj, mitoj.Bildoj, cxu
fotoj, cxu desegnajxoj, cxu klarigaj, tre bonvenos.
Reklamojn, anonc(et)ojn, propagandon, lingvajn studojn aux kritikojn,
pornajxojn, Mirmekobo malakceptas. La redaktoro rajtas akcepti, modifi, aux
malakcepti ian kontribuajxon, kiun li opinias malkonforma al la karaktero kaj
reputacio de la revueto. Korektojn evidente bezonajn li rajtas fari,
konsultinte la verkinton.
Represo de kontribuajxo estas permesata, se permeson konfirmas gxia verkinto.
Redaktoro:
Donald Broadribb
Adreso por cxiuj komunikajxoj, por peti ekzempleron, por sendi kontribuajxon:
mirmek...@mac.com
el [jhurnalistoj]
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
Internacia Kalendaro de Esperanto-Arangxoj
cxe: http://www.eventoj.hu
========================================================================
miércoles, 25 de febrero de 2009
La novaj vestoj de la imperiestro-Los vestidos nuevos del emperador
[La Karavelo: 1998] Esperanta literaturo
Unuafoje en mia jam 22-jara esperantista vivo mi aŭdas (ĉi-okaze legas) iun aserti, ke la poezio de Auld kaj Kalocsay estas “malriĉa”, “malbela”, “teda”, “kruda”, eĉ “aĉa”! Mi estas nedireble ŝokita, ĉefe tial, ke la asertinton mi konas, estimas kaj eĉ opinias prudenta, inteligenta kaj klera. Apenaŭ necesas aldoni, ke mi opinias tute male pri la verkaro de la menciitaj literaturistoj. Kun kreskanta plezuro mi ĝin legas kaj relegas jam de la unuaj jaroj de mia esperantisteco. Kia artpercepta abismo kuŝas inter ni…
martes, 24 de febrero de 2009
[La Karavelo: 1994] supersignoj kaj Windows Vista
Antaŭ nelonge mi aĉetis komputilon kun la Vista-versio de Vindozo kaj komencis uzi ĝin. Antaŭe mi uzis la XP-version de Vindozo, ĉe kiu la EK-programeto funkcias perfekte. Mi scivolis, kiel funkcios EK ĉe Vista, ĉar antaŭe mi legis kelkajn plendojn pri misfunkciado. Nun mi povas raporti, ke ĝi funkcias perfekte en ĉiuj programoj (Word, Excel, Outlook, se ne paroli pri OpenOffice) sed ne en Internet Explorer (IE). Mi tute ne kapablas entajpi la ĉapelitajn literojn en IE, eĉ kiam EK estas ŝaltita. Tian problemon mi neniam renkontis ĉe XP-Vindozo. Feliĉe ekzistas ankaŭ Mozilla, en kiu EK perfekte funkcias eĉ ĉe Vista. Tial mi nepre devas uzi Mozilla-n, kiam mi volas esplori esperantajn paĝojn per la nova komputilo.
Amike,
Gonçalo Neves
[La Karavelo: 1993] Esperanta poezio tradukita en la portugalan
Ĉu iu karavelano jam iam tradukis originaljn poemojn el Esperanto en la portugalan? Se jes, ĉu li aŭ ŝi bonvolus disponigi la tradukojn por publikigo en la revuo "DiVersos - revista de poesia e tradução de poesia"?
Por pli da informoj pri la revuo, bonvolu viziti la paĝaron de la eldonejo Sempre em Pé (en la portugala):
http://www.sempreempe.pt/index.php?option=com_content&task=category§ionid=6&id=74&Itemid=73
Vi povas kontakti min ankaŭ private.
Augusto Pinto
augusto.pinto.2009@gmail.com
lunes, 23 de febrero de 2009
EN LA DEZERTO - EN EL DESIERTO - IN THE DESERT
Sub la bruliganta suno ulo rampadas tra la dezerto kiam li ekvidas viron
rajdantan kamelon, do li demandas:
- Pardonu min sinjoro, ĉu vi povus diri al mi kiel mi atingu la oazon
Dher-aq?
La kamelrajdisto diras:
- Daŭre rampu rekte antaŭen kaj je ĵaŭdo turnu maldekstren.
EN EL DESIERTO
Bajo el ardiente sol un hombre se arrastra por el desierto cuando de repente
lo ve un hombre montado sobre un camello, así que pregunta:
- Disculpe señor, ¿me puede decir como llegar al desierto de Dher-aq?
- El jinete del camello dice:
- Siga arrastrándose derecho y el jueves de vuelta a la izquierda.
Mar =)
In the desert
Under a scorching sun a man keeps crawling through a desert when suddenly he
sees a man riding a camel, so he asks:
“Excuse me sir, could you tell me how do I get to the oasis Dher-aq?”
The camel rider says:
“Keep crawling straight forward and on Thursday turn left”.
BRULO-BRUO - RUIDO ARDIENTE - BURNING INDIGNATION
– Halo! Cxu hotelpordisto? Terure! Dormi ne eblas en tiu bruo!
– Mi vere bedauxras, sinjoro! Sed mi ne povas pli mallauxte sonorigi la
fajrosignalon ...
El: Jolanda Józsi – Rumanio
RUIDO ARDIENTE
- Hola, ¿Hablo con la recepcionista? ¡Es imposible dormir con tanto
escándalo!
- Deveras lo siento señor, ¡no puedo sonar la alarma contra incendios mas
quedito!
Mar =)
- Hello! Is that the hotel receptionist? It's impossible to sleep in such a
racket!
- I'm truly sorry, sir! But I can't make the fire alarm any softer...
Trans.: Alano.
domingo, 22 de febrero de 2009
[La Karavelo: 1992] FW: Eŭropa debato kaj proponoj : 3a versio
Karaj Geamikoj!
Tre volonte ni plusendas la mesaĝon de S-ro Samuel Gaillard.
Ni denove povas fari ion konkretan por Esperanto.
Ni voĉdonu kaj voĉdonigu ankaŭ niajn geamikojn.
La Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo donis/donos minimume po 20 voĉoj al la pri-esperantaj proponoj troviĝantaj sur la sube videblaj retejoj.
"Eĉ guto malgranda…" Fine la eŭropaj politikistoj devos rimarki, ke nur la internacia ponto-lingvo povas certigi lingvan egalrajtecon por la popoloj de la Eŭropa Unio, kaj ke sen komuna, justa, neniun ofendanta, neniun humiliganta lingvo la malfacile kreita Eŭropa Unio iom post iom tutcerte disfalos.
Ni devas eluzi tiun ĉi senpagan eblecon por reklami Esperanton.
Bonan voĉdonon deziras
Ludoviko kaj Julinjo
From: Samuel GAILLARD [mailto:samuel.gaillard@ac-clermont.fr]
Sent: Sunday, February 22, 2009 12:55 PM
Karaj gesamideanoj,
Jen 3a versio de mia antaŭa mesaĝo, ĉar mi forgesis Luksemburgion ! La ĉi-suba listo havas 19 ŝtatojn nun. Nepre kopiu kaj disdonu tiun mian mesaĝon, ĉar Eŭropa Unio enhavas 27 ŝtatojn. Se vi konstatas ankoraŭ eraron, informu min, bonvolu.
Granda debato estas organizata en Eŭropo, por ke la civitanoj proponu ideojn pri "ekonomia kaj socia estonceco de Eŭropo". En ĉiuj ŝtatoj de la Eŭropa Unio estas organizataj tiuj debatoj, kaj civitanoj povas proponi ideojn per la TTT-paĝojn, kies adresojn vi trovos ĉi-sube. Vi konstatos ke en multaj ŝtatoj, iu proponis ideon pri Esperanto : ĉu instruado de Eo en lernejoj, ĉu uzo de Eo en eŭropa administracio, ĉu komunikado en Eŭropo per Eo, ĉu ... ; vidu vi mem en la TTT-paĝojn de via ŝtato.
Aŭstrio :
Belgio, franc-lingve :
Belgio, nederland-lingve :
Britio :
Ĉeĥio :
Danio :
Estonio :
Finlando - Suomio :
Francio :
Germanio :
Hispanio :
Hungario : 4 proponoj pri Esperanto :
Irlando :
Italio :
Luksemburgio :
Nederlando :
Pollando :
Portugalio :
Slovakio :
Svedio :
Se vi trovas vian ŝtaton en tiu listo, bonvolu kontroli ĉu tiu-ĉi adreso (ligilo) estas bona (donas la proponon pri Esperanto) ; se estas eraro informu min, bonvolu.
Se vi ne trovas vian ŝtaton en tiu listo, provu la ĝeneralajn paĝojn : http://www.european-citizens-consultations.eu
kaj serĉu proponon pri Esperanto. Se ekzistas, bonvolu doni al mi la adreson, por ke mi aldonu ĝin al mia listo. Se ne ekzistas, kreu vi mem proponon, kaj donu al mi ĝian adreson.
Kaj ĉefe VOĈDONU !!!
En pluraj ŝtatoj, la propono pri Esperanto estas la unua, ĉar ĝi ricevas pli da voĉoj ol la aliaj. Do voĉdonu kaj voĉdonigu ! Sendu tiun-ĉi mian mesaĝon al viaj geamikoj, por informi ilin !
Vi povas ankaŭ voĉdoni en la aliaj ŝtatoj : per mia listo da adresoj ĉi-supre, vi povas trovi la proponon pri Esperanto en diversaj ŝtatoj (kaj lingvoj) ; do voĉdonu ankaŭ por helpi la kampanjon de Esperanto en la aliaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio. Vi perdos iom da tempo, sed la proponoj pri Esperanto certe gajnos. Malgranda paŝo por vi, sed granda paŝo por Eŭropo !
Ni ne scias ĉu la proponoj pri Esperanto alvenos al la deciduloj, sed tiu debato estas jam bela ebleco por informi niajn samcivitanojn de la forto kaj viveco de la Internacia Lingvo. Nepre uzu tiun eblecon : voĉdonu kaj voĉdonigu ! Ni montru al Eŭropo ke esperantistaro havas propon-forton, trans la land-limoj !
Ĝis !
Samuel GAILLARD
Emailo : goelano@infonie.fr
Personaj paĝoj : http://goelano.free.fr
ICQ : 106 703 445
Yahoo : goelano
UNYK : 082 JID
Skype : goelano
+ ><>><>><> +
Post pli ol 20 jaroj de komputor-uzado, mi opinias ke "Macintosh" estas la plej bona komputoro,
malgraŭ la alveno de Linukso ...
Post pli ol kvar jar-dekoj de homaj rilatoj, mi opinias ke "Esperanto" estas la plej bona lingvo.
+ ><>><>><> +
La Tero estas nur unu lando kaj la Homaro ĝiaj civitanoj !!
A Terra é um unico pais e a Humanidade os seus cidadaos !!
De Aarde is één enkel land en de mensen zijn haar bewoners !!
Die Erde ist ein einziges Land und die Menschheit ihre Bürger !!
La Terra è un solo Paese e l'Umanità i suoi cittadini !!
La Terre est un seul pays et l'Humanité ses citoyens !!
La Terro es un sole paï e la Humanito sos ciutadan !!
La Tierra es solamente un pais y la Humanidad sus ciudadanos !!
The Earth is just one country and the Humanity its citizens !!
MIA ERARO (kantas : Markone Froes)
Sartorato_ (http://www.ipernity.com/doc/55897/3983807/)
MIA ERARO (kantas : Markone Froes)
Deka trato de la kd Piratado Muzika
Mi volis diri
Vi ne volis aŭdi
Nun ne petu min
Ne faru promesojn
Mi ne volas vidi vin
Kaj nek volas kredi
Ke estos malsama
Ke ĉio ŝanĝiĝos
Vi diras ne scii
Kiel okazis erare
Kaj eraro estis kredi
Ke esti ĉe vi
Al mi sufiĉos
Ho Dio mia estis ĉio
Kion mi volis
Mi diris vian nomon
Neniam plu lasu min
Mi ne trompiĝos
Mi konas viajn paŝojn
Mi vidas miajn erarojn
Estas nenio nova
Ankoraŭ ni estas similaj
Do ne voku min
Ne rigardu la pasinton
LIBRORAPORTO - REPORTE DE LIBRO - BOOK REVIEW
Eta Joĉjo devas verki raporton pri libro... kiun li fakte ne legis.
Li skribas: "Libroraporto pri 'La blua monto'. La libro 'La blua monto'
estas ĉirkaŭ 100 paĝojn longa. Ĝi havas komencon, mezon, kaj finon. La rakonto
temas pri, nu, la bildo sur la kovrilo jam diras ĉion...."
Jozefino staras malantaŭ li kaj legas la raporton. Ŝi komentas: Nu, ĉifoje
vi almenaŭ VIDIS la libron!
Joĉjo kalkulas: 32, 33, 34.... Restas al mi nur 16 vortoj....
- Richard Cash - Anekdotoj en Esperanto
REPORTE DE LIBRO
Pepito tiene que escribir un reporte acerca de un libro... el cual nunca ha
leido.
Escribe: "Reporte del libro "La Montaña Azul" tiene como 100 páginas. Tiene
un principio, una parte media y un final. La historia se trata de, bueno,
pues el dibujo de la portada lo dice casi todo."
Josefina está parada atrás de él y lee el reporte. Ella comenta, "Bien, ésta
vez siquiera VISTE el libro."
Pepito cuenta: 32, 33, 34... solamente 16 palabras más...
Mar =)
BOOK REVIEW
Little Johnny has to write a review about a book... which he has actually
never read.
story is about, well, the picture on the cover already says everything..H
Josephine stands behind him and reads the review. She comments, "Well, this
time you've SEEN the book at least!"
Johnny counts: 32, 33, 34....I've only got 16 words to go...
Trans.: Alano.
MALCXASTA SXERCO - CHISTE COLORADITO - RISQUE JOKE
Maks estas ege malfeliĉa. Li trovis sian edzinon en la lito kun Jozef.
Hazarde li renkontas Joshua-n.
- Kio okazis al vi, Max? Kial vi aspektas tiel ĉagrenita?
- Kiel mi ne estu? Mi iris al la granda urbo por unu semajno. De tie mi
telegrafis al mia edzino: "Mi alvenos hejmen ĉi-vespere." Kaj vespere, kiam mi
alvenis hejmen, mi trovis la edzinon en la lito kun
Jozef! Ĉu vi povas imagi tian senhontaĵon? Mi divorcos!
- Max, neniel faru ion tian! Eble via edzino havas ekskuzon.
- Kiun?
- Eble ŝi ne ricevis la telegramon.
Ionel el Rumanujo-Nederlando
CHISTE
Max está triste. Encontró a su esposa en la cama con José. Se topa con
Joshua.
- ¿Qué te pasó, Max? ¿Por qué te ves tan molesto?
- ¿Por qué no? Me fui a la ciudad por una semana. De ahi le envié un
telegrama a mi esposa: "Llegaré a casa esta noche."En la noche, cuando llegué a
casa, ¦encontré a mi esposa en la cama con José! ¿Puedes imaginar un acto tan
desvergonzado? ¡Me divorciaré!
- ¡Max, de ninguna manera debes de hacer tal cosa! Posiblemente tu esposa
tiene una excusa.
- ¿Cuál excusa?
- Tal vez no recibió el telegrama.
Mar =)
Max is terribly unhappy. He found his wife in bed with Joseph. He bumps into
Joshua.
- What's happened to you, Max? Why do you look so upset?
- Why wouldn't I? I went to the city for a week. From there I sent my wife a
telegram: "I will arrive home tonight." And in the evening, when I arrived
home, I found my wife in bed with Joseph! Can you imagine such a shameless
act? I will divorce her!
- Max, no way should you do such a thing! Possibly your wife has an excuse.
- What excuse?
- Maybe she didn't receive the telegram.
tradukistoj baldaŭ mankos en Europa Unuiĝo
jen interesa artikolo pri estonta manko de tradukistoj en E.U. (artikolo
redaktita en la franca) :
http://fr.news.yahoo.com/2/20090221/twl-l-ue-s-inquiete-d-une-penurie...
sábado, 21 de febrero de 2009
Andreo el Florido en Youtube
Usono.
Jen 19-jarulo kiu aktive kontribuas al la pluvivo de Esperanto: Li kaj
instruas la lingvon en loka klubo kaj li intencas aperi en Youtube
ĉiusemajne per nova filmeto raportante pri la okazaĵoj de la pasinta
semajno.
Vide al la hezitemo de aliaj esperantistoj, Andreo estas unu el la malmultaj
herooj kiuj kuraĝas paroli en Esperanto al la tuta mondo.
Spektu liajn unuajn du filmetojn sub:
http://www.youtube.com/user/Andreo919
Andreo meritas nian respekton kaj subtenon.
http://aldone.de/video
Translokiĝo
> Dankon pro viaj sinceraj salutoj. Mi reciproke sincere salutas vin kaj
> =C4=89iujn.
>
> Vi bate trafis la "kapon de la najlo".
>
> Tio kompreneble estas la solvo de la problemoj pri lingvoj. =C4=88iuj
> lernos =C4=89iujn lingvojn =C4=9Dis tia grado, ke oni senerare, gramatike k=
> aj
> ortografie, povas esprimi siajn opiniojn, ordonojn, dezirojn per iu
> ajn lingvo. :-) ;-)
>
> Krom la "stud-ad-ad-ad-o" (=3D "eterne ripetataj studoj" ) de lingvoj,
> mi anka=C5=AD devas kuiri mian man=C4=9Da=C4=B5on, purigi la apartementon, =
> obei
> alvokojn al kuracisto kaj dentisto k.t.p. La plej multo de homoj devas
> studi matematikon, filosofion, medicinon, elektronikon kaj amason da
> aliaj studindaj, ja e=C4=89 studendaj aferoj. Ne forgesu la vizitendan
> visiton je via laborejo =C4=89iutage, por ricevi salajron, se vi ne, kiel
> mi, estas emeritulo.
Saluton Karlo
Mi estas emeritulo sed nuntempe mi havas pli da laboro ol kutime. Mi devas
prepariĝi por la translokiĝo. Sur nia koridoro estas malordo. Libroj,
pentraĵoj kuŝasen kartonaj skatoloj... Mi perdis du horojn hodiaŭ per
burokrataĵoj.
Oni perdas ne nur tempon sed pli ol cent eurojn por imposto-marko, 570 € por la
unua monata luprezo, 1680 € por garancio, 660 € por la agentejo ktp. Jen
kial estas bone havi propran domon: Ĉiufoje kiam vi translokiĝas vi fariĝas
pli kaj pli malriĉa.
>
> Veninte =C4=9Dis =C4=89i tiu punkto en mia analizo mi ekkonscias, ke mi ie =
> faris
> eraron en la penso=C4=89eno. Mi tute forgesis, ke mi havas nur unu
> "tempon", nome la tempoda=C5=ADro de mia propra vivo kiu tute ne estas
> eterna. Krom tio: Kial inventi la "radon" du foje? Mi ja jam uzas
> (aplikas) tute aprobindan solvon, nome =C4=89i tiun. :-) :-) :-)
Ho jes. Por fari ĉion kion mi programis junulaĝe mi bezonus almenaŭ sep vivojn.
La volumo de la lernendaĵoj kreskas kaj mi fariĝas ĉiam malpli kaj malpli
rapida... Miajn videokasedojn mi povos vidi nur en la prioksima vivo...:o)
Ĉi tiu estas la vivo. Mireja dirus: C'est la vie....Ĝi naskiĝas malrapide sed
ĝi rapide forflugas...
>
> kun pigraj salutojn (pigre)
Mi lace resalutas vin! Fartu bone Karlo! ;o)
>
> KaGu:-}
> kiu tra sia fenstero vidas kiel pigoj pigre, je la pinto de arbaro
> (arbarpinte) konstruas sian neston. =C4=88u estas a=C5=ADguro, ke la printe=
> mpo
> ka=C5=9Das sin malanta=C5=AD la domangulo?
Mi vidas ke ankaŭ al vi plaĉas observi la naturon. Ĝi estas vere tre plezura
okupiĝado. La printempo alvenos kiel ĉiam. Sufiĉas pacienci unu aŭ du monatojn.
----------------------------------------------------------------
Jen kiel stranga persono mi estas:
Mi parolas pri monproblemoj kaj poste mi forĵetas 720.000 dolarojn. ;o)
Bonvolu rigardi sube:
..........................................
Congratulations!! Your e-mail address has emerged winner of US$720,000.00
in the ongoing MIDDLE EAST-ASIA PROMOTION, This Online Program is jointly
Sponsored By DELL GROUP and the EMIRATES FOUNDATION. To acknowledge the
receipt of this E-mail and for further instruction, contact Mrs. Mariana
Wilson VIA EMAIL: midd.east...@msn.com
Thank you.
MEDP
.................................
Fidi estas bona afero sed ne fidi estas eĉ pli bona. :o)
----------------------------------------------------------
On 20 Feb, 18:59, Eugen Fabian eugen.fab...@gmail.com...@gmail.com> wrote:
> Mi parolas pri monproblemoj kaj poste mi forĵetas 720.000 dolarojn. ;o)
> .................................
> Fidi estas bona afero sed ne fidi estas eĉ pli bona. :o)
> Eugenio
Ĉiu semajno mi forĵetas tiajn ofertojn plurfoje el mia leterkesto.
Ĉiam mi pensas: Ĉu iu estas tiel stulta ke oni "mordas" la
hokon ?: ;-)
Mi eĉ ne partoprenas en ordinarajn loteriojn ĉar la ĉanco gajni estas
tiom malgranda, ke mi probable gajnis pli da mono per neaĉedtado de
lotoj.
Kiu trafenestre povas konstati, ke la vetero aprilas, ĉar nun estas
preskaŭ nul gradoj kaj neĝas. La pigoj jam ĉesis konstruadi sian
neston. Ili ŝajne ekkonsciis, ke la vetero estas malfidinda.