sábado, 7 de febrero de 2009

Pola Radio - letero 6 Feb

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 06-an de februaro 2009 ni daŭrigas interparolon kun
konata E-aganto de la Nordfrancia E-Federacio el la urbo Arras. En nia
interparolo fone eĥas planita por la komenco de julio kurso pri Vincente
van Gogh, sed ni parolas entute pri la regiono tre aktiva en la
E-movado, regiono en kiu multajn spurojn lasis poldevenuloj.
http://arrasesperanto.free.fr/

2) En la sabata sonmagazino >Esperanto Ekspreso<, la 07-an de februaro
nia antaŭmikrofona gasto estas Ilona Koutny – Esperantisto de la Jaro
2008. La interparolo rilatas al la okazinta en Poznano laŭvica sesio de
la Interlingvistikaj Studoj. Kroma gasto de la antaŭmikrofona renkontiĝo
estas Vera Barandovska-Frank, kiu lekciis dum la februara sesio.
Aldonendas, ke dum la aŭtuna sesio en septembro estas planata inaŭguro
de la la laŭvica unujara pedagogia kurso. Povas aliĝi interesiĝantoj kun
abiturienta klereco.
Komence de la sabata programo ni invitas vin al la nordokcidenta
Pollando, kie ni vizitos la urbon Koszalin.

3) En la dimanĉa Leterkesto ni rendevuas kun la aŭskultantoj baze de la
reagoj, komentoj kaj raportoj. Hodiaŭ danke kun plezuro ni citas el la
korespondaĵoj de Jackie Huberdeau el Francujo, Edmond Ludwig el
Francujo, Jorma Ahomaeki el Finnlando, Sirkka Mattlin el Finnlando,
Bruce Crisp el Kanado, Francisko Lorrain el Kanado.

Karaj Radio-geamikoj,

Sen viaj rimarkoj kaj opinioj ni ne povas plibonigi nian laboron, sen
viaj sugestoj kaj proponoj malfacilas riĉigi la varsovian E-programon.
Ne avaru do ilin, memorante, ke de jaroj niaj elsendoj aperas kiel
frukto de nia reciproka kunlaboro.
Dankante pri la ĝisnunaj opiniesprimoj, ni atendas laŭvicajn, pro ĉiuj
kore dankante. Niaj adresoj: esperanto @ polskieradio.pl
aŭ/kaj barbarinella @ gmail.com. Prefere uzu ambaŭ.

Atentu, ke ĉiutage vi trovas en Pola Radio la originalan E-programon, do
ne sole semajnfine. Pretigante laŭeble allogajn programerojn, ni
konsideras diversajn interesiĝojn de niaj geaŭskultantoj. Do, lunde ni
parolas pri Pollando en Eŭropo kaj en la mondo - ĉefe laŭ la ekonomia
vidpunkto, merkrede ni proksimigas la polajn sociajn problemojn, en la
ĵauda programo speguliĝas aferoj ligitaj kun la pola kultura vivo kaj
kunlaboro. Marde tamen la ĉefan atenton ni donas al la E-Gazetaro, kies
tekstoj (same kiel tiujn de la ĉiutagaj novaĵoj kaj la ciklaj felietonoj
"Ni invitas al Pollando") estas legeblaj en nia TTT-ejo.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Do aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!