domingo, 30 de agosto de 2009

[esperanto-en-andaluzio:242] Gastigado en Sevilo

Saluton!

Kontaktis min esperantisto el Usono, kiu vizitos Sevilon en januaro, kaj petas gastigadon tie. Bv. kontakti lin rekte, se iu pretas gastigi aŭ helpi. Jen la mesaĝo:

Saluton Pedro kaj dankon pro la respondo. Mi estas 40-jara profesoro pri lingvoj (hispana, franca kaj itala) c'e universitato en Austin, Teksaso, kaj E-isto jam de 19 jaroj.
Mi ankoraw ne certas pri mia vizito al Hispanio. Mi havas unu monaton dum nia vintra pawzo sed ankoraw ne havas fiksitan daton. Mi pensas pri ebla flugo la 31an de decembro aw la 1an de januaro por resti 9-10 tagojn en via lando. C'u vi konas gastigantojn en Madrido kaj Seviljo? Mi jam iris al Hispanio 3-foje sed ne jam de 12 jaroj.
Dankon pro iu ajn informo kiun vi povos doni al mi!
Todd (Toc'jo)

Kaj lia retadreso: toddptx@yahoo.com

Amike,

Pedro
--
Pedro A. Hernández Úbeda
c/Candilejas, 26 1º izda
28018 Madrido (Hispanio)
Telefono: (+34) 912234853
Faksilo: (+34) 912234864
Postelefono: (+34) 622126416
Skajpo: pedroesperanto
Ipernity: www.ipernity.com/home/pedroesperanto


Esperanto, lingvo internacia!
www.esperanto.net

94 alighintoj che Novjara Renkontigho kaj Novjara Internacia Semajno en Saarbrücken 2009/10

Saluton!

Intertempe jam 94 homoj alighis al la 8-a Novjara
Renkontigho (NR) kaj al la 1-a Novjara Internacia Semajno
(NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj; ambau okazos
chi-jarfine en Saarbrücken, de la 27-a de decembro 2009 ghis
la 3-a de januaro 2010.

La granda plimulto de la alighintoj venos el eksterlando,
fakte 72 homoj, el 11 landoj. Alighis ghis nun 36 infanoj,
junuloj kaj junaj plenkreskuloj el nau diversaj landoj. (La
nomojn de la plej multaj alighintoj eblas trovi sur
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr8.php kaj
http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis1.php .)

"ElefanTonoj"

La programo ankau chi-jarfine estos varia lau la ofertoj de
partoprenantoj. Estos diversaj prelegoj kaj kursoj, promenoj
kaj ekskursoj. Christoph Frank prezentos pupludon kun magio,
"ElefanTonoj" - elefantoj kun tonoj - kaj estos diverstemaj
vesperoj kun koncerto kaj ludoj, internacia vespero kaj
silvestra festo. Plej gravas kiel kutime la amikeca
kunestado de homoj el deko da landoj, de diversaj aghgrupoj.

Lingvaj kursoj kaj ekzamenoj lau la europa referenckadro

En la oferto estos ankau lingvaj kursoj, kiujn gvidos
Katalin Kovats, Sylvain Lelarge kaj Gunter Neue. Se estos
sufiche da interesitoj, eblos trapasi la novan ekzamenon lau
la europa referenckadro en la shtupoj B1, B2 kaj C1. Turnu
vin tiurilate al Katalin, katalin CHE ikso.net .

1-a Novjara Internacia Semajno (NIS):
Festi novjare en Germanio

Jen speciala programo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj,
kiu okazos samtempe kun NR en Saarbrücken. Tiel ni vastigas
la diversajn ofertojn por junuloj, kiuj pli kaj pli kreighis
dum la pasintaj jaroj, kaj ebligas al tiu celgrupo festi
novjare en Germanio. Kelkaj junuloj jam alighis, aliaj
anoncis sian partoprenon...

Fino de alighperiodo: 6-a de septembro

Se vi jam alighis al NR au NIS: Multan dankon, ni
antaughojas vidi vin en Saarbrücken! Kaj se ne, eble
konsideru alighon... Informoj kaj alighiloj trovighas che
http://www.esperantoland.org/nr kaj
http://www.esperantoland.org/nis .

Volonte mi respondos viajn demandojn pri NR kaj NIS.

Chion bonan al vi kaj multan plezuron kun Esperanto

por la teamo de NR kaj NIS

Lu

--

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo

8a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010
Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nr/
Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj)
27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010
Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nis/

Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, forumo ...

Esperanto Links

In Support of Esperanto

More Casual

More Technical or Indepth

Text Based

Learning Tools (In English)

In Esperanto

In English

Audio (in Esperanto)

Video

Products In or About Esperanto

Social Networking

Software Support for Esperanto

Software

Flash Card

User Interface Language Support for Esperanto

  • Drupal: is available in Esperanto (an open source content management system)
  • Google’s Inerface is available as a language and you can specifically search Esperanto only sites.
  • Wikipedia: is available in Esperanto (an online encyclopedia)
  • Wordpress: is available in Esperanto (an open source content management system)
  • European Union Website: is in Esperanto

Organizations

Custom Search Engine

Esperanto Travel

Nay Sayers

Esperanto Links Page

The Transparent Language Blog mentioned my Esperanto Links page a
while back, which reeaaallly surprised me, so I thought perhaps the
rest of you might find them of interest.
http://www.arionshome.com/esperanto/eo-links/

Traveling thrughout Europe with Esperanto

Observen esta maravillosa experiencia viajando por Europa usando el Idioma
Internancional Esperanto.

Amanda Higley’s travels with the Pasporta Servo
_http://esperanto.lodestone.org/kursoj/2006-auxtuno/notoj/sep/higley.pdf_
(http://esperanto.lodestone.org/kursoj/2006-auxtuno/notoj/sep/higley.pdf)

con cariño,
Humberto Mayorquin Hernandez

Europa Tago de la lingvoj - 26 Septembro

Se via asocio preparis aranĝon por kunmemori la Eŭropan Tagon de la Lingvoj
(26 Septembro), eblas informi pri tio en la retpaĝo dediĉita al tiu evento
far la Konsilio de Eŭropo. Ni memoru ke tiu grava plurnacia instanco (ne
konfuzu kun la similnoma organo de Eŭropa Unio), priatentis Esperanton
aldonante ĝin al la Referenckadro por instruado de lingvoj en Eŭropo.

La oficialaj lingvoj de la Konsilio estas franca kaj angla, do, konvenus
anonci la eventon en unu el tiuj du lingvoj.

Jam aperas tri esperantaj eventoj: Vizitu:
http://edl.ecml.at/Events/Events2009/tabid/1772/language/en-GB/Defaul...
kaj tajpu esperanto en la fenestreto "Key words".

Darío

[esperanto-en-andaluzio:241] Pri la "afableco" de la Civito

Karaj,

Por tiuj, ke ankoraŭ havas dubojn pri la "bonkoreco kaj afableco" de La Civito, bv. vidi kiel ili traktas la aferon de la UK en Madrido:

http://www.esperantio.net/index.php?id=950

Kiel prezidanto de HEF, mi ne toleros pluan enmiksiĝon de la Civito en la hispanajn aferojn. Interalie ne estas la Civito, la faŝisma organizo de Esperantio, kiu pere de konstanta mensogado kaj personaj atakoj al ĉiuj, kiuj ne subordigas al ili, klopodas krei kulton al la personeco de Silfer kvazaŭ nova Mussolini por Esperanito, la plej taŭga voĉo por opinii pri la kongreso de 1968, kaj mi ne povas tute ekskludi ke la okazigo de la civitaj pseŭdoekzamenoj en Malago far perla Martinelli ne misinfluis la kandidatiĝon de Madrido por la UK. Krome, ili profitas por fifamigi Camacho denove (kiel kutime) kaj mi (unuafoje). Iu diris, ke mi afable salutis Perlan Martinelli... vidu, klaras ke mia bona eduko ne estas kundividita de la redaktorino de Heroldo, la sama Perla.
Mi supozas, ke ili ne ŝatis la traktadon de la afero far Libera Folio:
http://www.liberafolio.org/2009/la-civito-gajnis-kaj-perdis-kamerunon/

"La plej granda surdulo estas tiu, kiu ne volas aŭdi"

Amike,

Pedro
--
Pedro A. Hernández Úbeda
c/Candilejas, 26 1º izda
28018 Madrido (Hispanio)
Telefono: (+34) 912234853
Faksilo: (+34) 912234864
Postelefono: (+34) 622126416
Skajpo: pedroesperanto
Ipernity: www.ipernity.com/home/pedroesperanto


Esperanto, lingvo internacia!
www.esperanto.net

[lernu-helpantoj] Instrui Esperanton en Cxinio

Karaj geamikoj:

Ni planas okazigi 10-tagan instruadan seminarion en urbo Taiyuan, Cxinio, en julio aux augusto de 2010. La celo esta por altigi E-nivelon de la cxinaj E-instruistoj.

Por ke kreu bonan etoson de E, ni volas varbi volontulojn el alilandoj. La volontuloj devas esti spertaj en instruado de Esperanto. Dum la restado de la seminario, ili ne bezonas pagi por la mangxajxo, logxejo. Tio estos senpagaj. Tamen ili devas mem pagi por la biletoj al kaj de Cxinio.

Se iu volus vojagxi al alia urbo, ni povus arangxi por li.

Bv. dis-sendi cxi tiun mesagxon al viaj geamikoj.

Koran dankon.

Amike via:

Arko
Prezidanto de ILEI-Cxinio

<arko.gong@qq. com>

sábado, 29 de agosto de 2009

Retpagho de Radio Havano

----- Mensaje original -----
De: Maritza Gutiérrez Glez
Para: per-esperanto-rad...@yahoogroups.com
Enviado: lunes, 10 de agosto de 2009 21:47
Asunto: (radioj) retpaĝo de Radio Havano

Estimataj,

mi invitas vin viziti nian novan retpaĝon kaj sendi viajn komentojn kaj
sugestojn.Ni elkore bonvenigos viajn mesaĝojn.
www.radiohc.cu/esperanto

Nome de nia teamo

Maritza Gutiérrez González

Rimarko de Dario: La elsendoj mp3 estas kunpremitaj laŭ formato "rar"
(necesas programo WinRar aŭ simila por malkunpremi).
La elŝuto estas enorme malrapida: foje nur 11 Kb po sekundo.

Letero de Pola Radio 28 Augusto

Karaj Geauxskultantoj kaj Radioamikoj,

Niaj dumsemajnaj E-elsendoj de Pola Radio – krom aktualajxoj el Pollando -
ricxe spegulas la bjalistokan UK pere de la sondokumentoj el la solenaj
Inauxguro kaj Fermo de la 94-a UK, kiuj ne auxdigxis en la rektaj raportoj
el Bjalistoko.

24.08.09 - Nia raporto pri la 94-a UK kombinas salutmesagxojn el la
Inauxguro kaj Fermo de la kongreso. El la Inauxguro audigxas la saluto
perita en la nomo de SAT, el la Fermo - la komisiita respondo de la brazila
prezidento al UEA-prezidanto kaj salutmesaĝo de la japana ambasadoro en
Pollando.

25.08.09 - Auxdiĝas la unua parto de la Kongresa Raporto de la Gxenerala
Sekretario de UEA, Barbara Pietrzak.

26.08.09 – La elsendo enhavas la 2-an parton de la Kongresa Raporto de la
Gxenerala Sekretario de UEA.

27.08.09 – Auxdigxas la sonscenoj el la Solena Fermo de la 94-a UK de
Esperanto en Bjalistoko, kiuj ne auxdigxis en niaj rektaj raportoj el la
kongresurbo, i.a. temas pri la rezultoj de la Belartaj kaj Oratora
Konkursoj, enmanigo de diplomoj al la longdauxraj individuaj membroj de UEA
kaj finaj momentoj de la ferma solenaĵo.

28.08.09 – Denove auxdigxas tradicia “Leterkesto” en kiu ni citas la
leterojn pri nia dumkongresa laboro, postkongresaj sondokumentoj kaj
estonteco de cxi tiu programero mem. Ni citas el la leteroj de Edmond Ludwig
kaj Marc Bavant el Francujo, Jorma Ahomaeki el Finnlando, Suzanne Bolduc
kaj Bob Williamson el Kanado kaj Jose Dias Pinto el Brazilo.

Karaj geamikoj, kiel ni konstatis ankaux dum la bjalistoka rendevuo de AERA,
nia laboro estus vana, se ni ne povus kalkuli je rimarkoj kaj opinioj de
niaj geauxskultantoj kaj radioamikoj. Tio sencxese estas tre grava afero en
nia cxiutaga laboro, gxi praktike influas la formon de niaj E-elsendoj.
Farigxu aktiva kunredaktoro de niaj E-elsendoj.

Viajn leterojn ni atendas cxe la adresoj: esperanto @ polskieradio.pl
kaj/aux barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas cxiujn interesigxantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto cxe UEA: vars-t.

La cxiutagajn E-elsendojn vi povas auxskulti rekte pere de nia
pagxaro: http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn
vizitu la pagxon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml.
Suficxas, se per la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo
kaj savos gxin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste
sengxene reauxskulti gxin. Ankaux per tiu cxi pagxo eblas rekte auxskulti
niajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendajxoj estas: E-redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Auxskultu nin kaj auxskultigu aliajn! Aligxu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

Fwd: programa "Monda Familio com Detlev Blanke"

Saluton, geamikoj,

Vere ghuinda estas la intervjuo kun la fama linvgvo-sciencisto, fakulo pri
interlingvistiko kaj esperantologio, D-ro Detlev Blanke. Tial mi tradukas la
suban mesaghon al tiuj kiuj ne scipovas la portugalan. Bonan profiton!

amike,
Paulo Nascentes
*******************

---------- Forwarded message ----------
From: Janaina ...@uniaoplanetaria.org.br>
Date: 2009/7/24
Subject: programa "Monda Familio com Detlev Blanke"
To: pnascen...@gmail.com

Cc: Janaina.tvsup...@gmial.com, ulissesriedel.rese...@gmail.com

Prezado Sr. Paulo Nascentes,

Comunicamos que o programa *“*Monda Familio com Detlev Blanke*”* será
reprisado pela TV SUPREN, da UNIÃO PLANETÁRIA - nos canais conveniados e
também na WEBTV - no seguinte dia e horários:

Ni komunikas, ke la televidprogramon "Monda Familio, kun Detlev Blanke" oni
reprezentos per TV Supren, kanalo de UNIO PLANEDA - per la kunligitaj
kanaloj kaj ankau per WEBTV - www.tvsupren.com.br - en la jenaj tago kaj
horoj:

*SABADO (25.07.09)* – às 15h30, 23h30 e 04h30.

Sabate

Bonvolu aliri al la retejo... Convidamos a acessar o site
www.tvsupren.com.br

Fraternalmente,

Frate,

Janaína Vieira

Coordenadora de Programação

TV SUPREN/UNIÃO PLANETÁRIA

(61) 3368-1752

--
Paulo Nascentes
www.tvsupren.com.br
www.uniaoplanetaria.org.br

viernes, 28 de agosto de 2009

PRI KIO VI PENSIS? - ¿EN QUÉ PIENSAS? - WHAT ARE YOU THINKING ABOUT?

PRI KIO VI PENSIS?
Jozefino babilas: Kaj tiam mia panjo diris bla bla bla, kaj poste mi
respondis bla bla bla....
Subite ŝi rimarkas ke Kruko videble pensas pri io alia.
Jozefino: Kruko! Vi ne aŭskultas!
Kruko: Ha, he, ho! Jes, karinjo, mi aŭskultas!
Jozefino: Pri kio vi pensis?!
Kruko: Mi pensis pri... pri... pri tio pri kio ajn vi parolis!
- Richard Cash - Anekdotoj en Esperanto

¿EN QUÉ PIENSAS?
Josefina habla sin parar: ...y luego mi mamá dijo bla bla, y después le
contesté bla bla bla...
De repente nota que Kruko obviamente está pensando en otra cosa.
- Kruko, ¡No me estás escuvhando!
- Ah, ¿eh? ¡oh! Sí mi amor, ¡te escucho!
- ¿En qué piensas?
- Pienso en... en... en lo que sea de que estás hablando!
Mar =)

WHAT ARE YOU THINKING ABOUT?
Josephine is chatting away: And then my mum said bla bla, and afterwards I
answered bla bla bla...
Suddenly she notices that Kruko is obviously thinking about something else.
Josephine: Kruko! You're not listening!
Kruko: Ha, heh, ho! Yes, sweetheart, I'm listening!
Josephine: What are you thinking about?!
Kruko: I'm thinking about...about.Kruko: I'm thinking
about...about...about
- Trans.: Alano.

Postkongresa informkampanjo 2009

Alvoko al la partoprenintoj de la UK 2009, helpi la informkampanjon.



jueves, 27 de agosto de 2009

Videa raporto pri la kampanjo chirkau la UK 2009

Videa raporto pri la kampanjo chirkau la UK 2009 ( 4 minutoj)

http://www.youtube.com/watch?v=zVJyXAWR-gM

Emilio Cid
http://gazetaro.co.nr/

Se vi ne havas tempon vagadi tra YOU TUBE ...

Se vi ne havas tempon vagadi tra YOU TUBE ...
serchante bonkvalitajn esperantajhojn, bv. viziti http://mi.anihost.ru/Tube/espero.htm
kaj komencu per tio, kion mi mem elektis.

Speciale atendinda estas serio de filmetoj "Mazi en ..."
Fakte tiuj filmetoj por komencanto anstatauas instruiston kaj
lernolibron kaj ech vortaron.

Ankau ne forgesu pri la Tutmonda Deklaracio por Esperanto:
http://mi.anihost.ru/miliardo.php
265 subskriboj
43 landoj
pli ol 10.000 vizitoj

TORTURA DIETO - DIETA ATORMENTADORA - TORTUROUS DIET

TORTURA DIETO
Jozefino plendas: Mia nova dieto estas vera torturo! Mi ne scias ĉu mi
povos pli longe elteni ĝin.
Kruko: Kiam vi komencis ĝin?
Jozefino: Je tagmanĝo.
- Richard Cash - Anekdotoj en Esperanto

DIETA ATORMENTADORA
Josefina se queja:
- Mi nueva dieta es una verdadera tortura! No sé si podré aguantarla más.
- ¿Cuánto la empezaste?
- A la hora del almuerzo.
Mar =)

TORTUROUS DIET
Josephine complains: My new diet is a real torture! I don't know if I will
be able to bear it any longer.
Kruko: When did you start it?
Josephine: At lunchtime.
- Trans.: Alano.

UUAa Prezidanto Funebras Morton de Senatano Edward M. Kennedy

Translated into Esperanto using:
_http://www.apertium.org/_ (http://www.apertium.org/)
'Cleaned up' by Mar. English original at:
_http://www.uua.org/news/newssubmissions/145726.shtml_
(http://www.uua.org/news/newssubmissions/145726.shtml)

UUAa Prezidanto Funebras Morton de Senatano Edward M. Kennedy

Aŭgusto 26, 2009

La prezidanto de la Unitara Universalista Asocio (UUA) Pastro Peter
Morales eldonis la sekvantan komunikaĵon hodiaŭ:

Mi estas malfeliĉigita pro la sciigo de la morto de Senatano Edward
Kennedy kaj esprimas miajn kondolencojn al la familio Kennedy.

Nia lando perdis grandan gvidanton kiu senlace defendis la bazajn rajtojn
de ĉiuj usonanoj kaj staris apud tiuj homoj kiuj estis plej minacataj. Li
dediĉis sian multjardek-longan karieron en la Usona Senato al antaŭenirante
aferojn pri ekonomia justeco, enmigrada reformo, kaj universala sana
prizorgo.

Lia dediĉo al la kreado de pli justa kaj komatema registaro estis inspiro
al usonanoj de multaj fidaj tradicioj. Senatano Kennedy havis talenton por
allogi la religian komunumon kaj levigi nian komunan sindevigon al egaleco
kaj la plibonigo de la homaro.

Ni povas honori Senatanon Kennedy portante antaŭen lian heredaĵon de
laboro favore al tiuj kiuj estas marĝenigitaj en ĉi tiu lando. Ni devas daŭre
lukti pro justaj salajroj, enmigrada reformo, kaj sana prizorgo por ĉiuj.
Donante niajn rimedojn kaj sindevigon al la aferoj pri justeco kaj egaleco,
ni helpas efektivigi la usonan revon al kiu Kennedy dediĉis siajn jarojn de
publika servo.

La Pafklik - Hiphopa kompilo elshutebla - Hip Hop in Esperanto downloadable

Click here: ipernity: La Pafklik - Hiphopa kompilo pretas !!_
(http://www.ipernity.com/home/lapafklik)
_http://www.ipernity.com/home/lapafklik_
(http://www.ipernity.com/home/lapafklik)

Untitled.jpg
25K View Download

Esperanto kaj nudismo

Saluton,

Kelkaj verŝajne memoras, ke antaŭ la kongreso mi estis propononta organizi, kadre de aŭ ekster la programo, viziton al iu nudisma plaĝo proksime de Malago. Finfine mi ne havis tempon por okupiĝi pri la afero, sed bone, eble en alia momento (volontuloj ja estis, kaj mi esperas ke daŭre estos). Por tiuj, kiuj ne scias, ekzistas INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Naturista_Organizo_Esperantista ), kun kelkaj membroj en Hispanio. En Hispanio ekzistas la Federación Española de Naturismo http://www.naturismo.org/ kaj diversaj regionaj asocioj, kiel ekzemple la Madrida: http://www.naturismo.org/adn/index.html Membriĝo en tiuj organizoj ebligas eniri en nudismajn lokojn en la tuta mondo, ĉar FEN estas membro de la Internacia Naturisma Federacio.
La naturisma movado en Hispanio kreskas ĉiujare, ĉar interalie estas unu el la malmultaj landoj en la mondo, kie estas laŭleĝe praktiki nudismon en ĉiuj publikaj lokoj (kvankam pro evidentaj kialoj, nudistoj preferas ĝenerale nudismumi en apartaj lokoj por eviti konfliktoj. Ekzemple, mi kutime praktikas nudismon hejme, kiam ne estas nunudismemaj gastoj
:-P ).
Do, se estas interesiĝintoj, eble iam ni povus organizi la unuan esperantan renkontiĝon por ĝui nature la naturon.
Por scivoloemuloj, mi enŝutis en mian paĝon filmeton pri la unua nudisma krocadŝipumado en la Mediteraneo, sufiĉe amuza: http://www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/5418506/

Por trovi lokojn, kie praktiki nusdismon: http://www.lugaresnaturistas.org/

Amike (kaj nudisme),

Pedro

PS. Se iu dubas, mi disponas je webcam ;-)
--
Pedro A. Hernández Úbeda
c/Candilejas, 26 1º izda
28018 Madrido (Hispanio)
Telefono: (+34) 912234853
Faksilo: (+34) 912234864
Postelefono: (+34) 622126416
Skajpo: pedroesperanto
Ipernity: www.ipernity.com/home/pedroesperanto


Esperanto, lingvo internacia!
www.esperanto.net

miércoles, 26 de agosto de 2009

[esperanto-en-andaluzio:239] Europa Tago de la Lingvoj - 26 Septembro

Se via asocio preparis aranĝon por kunmemori la Eŭropan Tagon de la Lingvoj (26 Septembro), eblas informi pri tio en la retpaĝo dediĉita al tiu evento far la Konsilio de Eŭropo. Ni memoru ke tiu grava plurnacia instanco (ne konfuzu kun la similnoma organo de Eŭropa Unio), priatentis Esperanton aldonante ĝin al la Referenckadro por instruado de lingvoj en Eŭropo.
La oficialaj lingvoj de la Konsilio estas franca kaj angla, do, konvenus anonci la eventon en unu el tiuj du lingvoj.
Jam aperas tri esperantaj eventoj: Vizitu: http://edl.ecml.at/Events/Events2009/tabid/1772/language/en-GB/Default.aspx kaj tajpu esperanto en la fenestreto "Key words".
Darío

Pli facilas produkti filmetojn per mia nova komputileto

Antaŭ nelonge mi aĉetis novan komputileton, tiel nomatan retlibron. En ĝi
estas instalita kamerao (kaj mikrofono) kaj koncerna programo per kio mi
povas facile registri filmetojn. Kaj la filmetoj jam disponeblas tuj en la
formato *.wmv kio ebligas al mi rekte alŝuti ilin al Jutubo.

Pro tio mi povas prezenti al vi jam 3 novajn filmetojn:
- Mia nova komputileto
- Instigo al parolemuloj
- Ekestas komunumo

Por spekti miajn filmetojn, iru al:
http://www.youtube.com/Peranto1

Mi bonvenigas viajn komentojn.

Kore
Anton Oberndorfer

Brazila prezidanto favoras Esperanton - Brazilian president favors Esperanto

Click here: Brazila prezidanto favoras Esperanton_
(http://parolumondo.com/gazetaro/lula.htm)
_http://parolumondo.com/gazetaro/lula.htm_
(http://parolumondo.com/gazetaro/ lula.htm)

de: Emilio Cid __
(mip://053e07c0/mc/compose?to=emilio....@uol.com.br)
Mi kreis pagon por la tradukoj de tiu teksto
_http://parolumondo. com/gazetaro/ lula.htm_
(http://parolumondo.com/gazetaro/lula.htm)

Bonvole helpu nin disvastigi tiun informon, tradukante gin al via nacia
lingvo.

Emilio

La Perdita Generacio: Ĉiuj Ni Amegas Usonon

martes, 25 de agosto de 2009

YouTube - La Perdita Generacio: Ciuj Ni Amegas Usonon

Click here: YouTube - La Perdita Generacio: Ciuj Ni Amegas Usonon_
(http://www.youtube.com/watch?v=Qu9oanWTPOU)
La Perdita Generacio: Ĉiuj Ni Amegas Usonon

lunes, 24 de agosto de 2009

No te pierdas este espectaculo el 27 de agosto 2009

velo a las 00.30hrs

--
(\__/)
(='.'=) Mi parolas Esperante.
(")_(")


Dos lunas_ 27 agosto.pps
1870K View Download

domingo, 23 de agosto de 2009

La Karavelo

"La Karavelo" estas bela kaj interesplena revuo eldonita far la portugala
esperantisto João José Santos. Oni povas elŝuti libere kaj senpage la 17
numerojn jam aperintaj (laste aperis la n-ro 17, de Julio 2009), el la jena
adreso, el kiu ankaŭ elŝuteblas aliaj interesaj dosieroj:

http://www.lakaravelo.com/

Dario

L'Orfeo: Vi ricorda o boschi ombrosi (Esperanto)

L'Orfeo: Favola in musica. Ex editione 1609.
Atto II, Vi ricorda o boschi ombrosi - Orfeo.

Kun esperanta subskribaĵo. Tradukaĵo el la itala lingvo farita de jmarco.


Fw: Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Degucxi 2009

----- Mensaje original -----
De: Vinilkosmo / EUROKKA
Para: per-esperanto-rad...@yahoogroups.com
Enviado: sábado, 22 de agosto de 2009 18:47
Asunto: (radioj) Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Degucxi 2009

Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Degucxi 2009

Okaze de la fermo de UK en Bjalistoko, Vinilkosmo la eldonejo starigita de
EUROKKA ricevis la Premion Onisaburo Deguchi 2009, ankaux nomata
"esperantista pacpremio", cxar gxin oni donas pro agado, kiu antauxenigas
internacian amikecon kaj pacon.

Vinilkosmo kontribuas al tio per muzikaj rimedoj -- tiel rezonis la estraro
de UEA.

La premio konsistas el diplomo, kiun transprenis en Bjalistoko Jeanne-Marie
Cash por transdoni al la respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA en
Donneville (Tuluzo/suda Francio/Okcitanio). Krome, la premio konsistas el la
sumo de 2000 euxroj kiujn Vinilkosmo dedicxos por financi kaj novan
projekton de albumo de esperanto-artisto kaj, tra EUROKKA, por financi
esperanto-artistan programadon kadre de turneo aux kultura arangxo aux
festivalo en la venontaj monatoj.

La tuta teamo de Vinikosmo/EUROKKA dankegas la UEA-estraron pro la atribuo
de la premio kaj akceptas kun granda plezuro kaj honoro tiun premion kiel
agnosko al la 21jara esperanto-muzika agado kiu strebas kontribui al paco
kaj interkomprenigxo en la mondo per esperanto-muzika kulturo.

Floreal Martorell (Flo)

Respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA

PS : Fotoj videblas en la blogo cxe http://vinilkosmo.ipernity.com

kaj ne forgesu viziti la novan fresxe kreitan MP3-Servon cxe

http://www.vinilkosmo-mp3.com

-------------------

Transskribis Dario
 
lernu!