domingo, 23 de agosto de 2009

Fw: Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Degucxi 2009

----- Mensaje original -----
De: Vinilkosmo / EUROKKA
Para: per-esperanto-rad...@yahoogroups.com
Enviado: sábado, 22 de agosto de 2009 18:47
Asunto: (radioj) Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Degucxi 2009

Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Degucxi 2009

Okaze de la fermo de UK en Bjalistoko, Vinilkosmo la eldonejo starigita de
EUROKKA ricevis la Premion Onisaburo Deguchi 2009, ankaux nomata
"esperantista pacpremio", cxar gxin oni donas pro agado, kiu antauxenigas
internacian amikecon kaj pacon.

Vinilkosmo kontribuas al tio per muzikaj rimedoj -- tiel rezonis la estraro
de UEA.

La premio konsistas el diplomo, kiun transprenis en Bjalistoko Jeanne-Marie
Cash por transdoni al la respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA en
Donneville (Tuluzo/suda Francio/Okcitanio). Krome, la premio konsistas el la
sumo de 2000 euxroj kiujn Vinilkosmo dedicxos por financi kaj novan
projekton de albumo de esperanto-artisto kaj, tra EUROKKA, por financi
esperanto-artistan programadon kadre de turneo aux kultura arangxo aux
festivalo en la venontaj monatoj.

La tuta teamo de Vinikosmo/EUROKKA dankegas la UEA-estraron pro la atribuo
de la premio kaj akceptas kun granda plezuro kaj honoro tiun premion kiel
agnosko al la 21jara esperanto-muzika agado kiu strebas kontribui al paco
kaj interkomprenigxo en la mondo per esperanto-muzika kulturo.

Floreal Martorell (Flo)

Respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA

PS : Fotoj videblas en la blogo cxe http://vinilkosmo.ipernity.com

kaj ne forgesu viziti la novan fresxe kreitan MP3-Servon cxe

http://www.vinilkosmo-mp3.com

-------------------

Transskribis Dario

No hay comentarios:

 
lernu!