sábado, 29 de agosto de 2009

Letero de Pola Radio 28 Augusto

Karaj Geauxskultantoj kaj Radioamikoj,

Niaj dumsemajnaj E-elsendoj de Pola Radio – krom aktualajxoj el Pollando -
ricxe spegulas la bjalistokan UK pere de la sondokumentoj el la solenaj
Inauxguro kaj Fermo de la 94-a UK, kiuj ne auxdigxis en la rektaj raportoj
el Bjalistoko.

24.08.09 - Nia raporto pri la 94-a UK kombinas salutmesagxojn el la
Inauxguro kaj Fermo de la kongreso. El la Inauxguro audigxas la saluto
perita en la nomo de SAT, el la Fermo - la komisiita respondo de la brazila
prezidento al UEA-prezidanto kaj salutmesaĝo de la japana ambasadoro en
Pollando.

25.08.09 - Auxdiĝas la unua parto de la Kongresa Raporto de la Gxenerala
Sekretario de UEA, Barbara Pietrzak.

26.08.09 – La elsendo enhavas la 2-an parton de la Kongresa Raporto de la
Gxenerala Sekretario de UEA.

27.08.09 – Auxdigxas la sonscenoj el la Solena Fermo de la 94-a UK de
Esperanto en Bjalistoko, kiuj ne auxdigxis en niaj rektaj raportoj el la
kongresurbo, i.a. temas pri la rezultoj de la Belartaj kaj Oratora
Konkursoj, enmanigo de diplomoj al la longdauxraj individuaj membroj de UEA
kaj finaj momentoj de la ferma solenaĵo.

28.08.09 – Denove auxdigxas tradicia “Leterkesto” en kiu ni citas la
leterojn pri nia dumkongresa laboro, postkongresaj sondokumentoj kaj
estonteco de cxi tiu programero mem. Ni citas el la leteroj de Edmond Ludwig
kaj Marc Bavant el Francujo, Jorma Ahomaeki el Finnlando, Suzanne Bolduc
kaj Bob Williamson el Kanado kaj Jose Dias Pinto el Brazilo.

Karaj geamikoj, kiel ni konstatis ankaux dum la bjalistoka rendevuo de AERA,
nia laboro estus vana, se ni ne povus kalkuli je rimarkoj kaj opinioj de
niaj geauxskultantoj kaj radioamikoj. Tio sencxese estas tre grava afero en
nia cxiutaga laboro, gxi praktike influas la formon de niaj E-elsendoj.
Farigxu aktiva kunredaktoro de niaj E-elsendoj.

Viajn leterojn ni atendas cxe la adresoj: esperanto @ polskieradio.pl
kaj/aux barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas cxiujn interesigxantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto cxe UEA: vars-t.

La cxiutagajn E-elsendojn vi povas auxskulti rekte pere de nia
pagxaro: http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn
vizitu la pagxon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml.
Suficxas, se per la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo
kaj savos gxin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste
sengxene reauxskulti gxin. Ankaux per tiu cxi pagxo eblas rekte auxskulti
niajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendajxoj estas: E-redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Auxskultu nin kaj auxskultigu aliajn! Aligxu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!