jueves, 27 de agosto de 2009

Esperanto kaj nudismo

Saluton,

Kelkaj verŝajne memoras, ke antaŭ la kongreso mi estis propononta organizi, kadre de aŭ ekster la programo, viziton al iu nudisma plaĝo proksime de Malago. Finfine mi ne havis tempon por okupiĝi pri la afero, sed bone, eble en alia momento (volontuloj ja estis, kaj mi esperas ke daŭre estos). Por tiuj, kiuj ne scias, ekzistas INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Naturista_Organizo_Esperantista ), kun kelkaj membroj en Hispanio. En Hispanio ekzistas la Federación Española de Naturismo http://www.naturismo.org/ kaj diversaj regionaj asocioj, kiel ekzemple la Madrida: http://www.naturismo.org/adn/index.html Membriĝo en tiuj organizoj ebligas eniri en nudismajn lokojn en la tuta mondo, ĉar FEN estas membro de la Internacia Naturisma Federacio.
La naturisma movado en Hispanio kreskas ĉiujare, ĉar interalie estas unu el la malmultaj landoj en la mondo, kie estas laŭleĝe praktiki nudismon en ĉiuj publikaj lokoj (kvankam pro evidentaj kialoj, nudistoj preferas ĝenerale nudismumi en apartaj lokoj por eviti konfliktoj. Ekzemple, mi kutime praktikas nudismon hejme, kiam ne estas nunudismemaj gastoj
:-P ).
Do, se estas interesiĝintoj, eble iam ni povus organizi la unuan esperantan renkontiĝon por ĝui nature la naturon.
Por scivoloemuloj, mi enŝutis en mian paĝon filmeton pri la unua nudisma krocadŝipumado en la Mediteraneo, sufiĉe amuza: http://www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/5418506/

Por trovi lokojn, kie praktiki nusdismon: http://www.lugaresnaturistas.org/

Amike (kaj nudisme),

Pedro

PS. Se iu dubas, mi disponas je webcam ;-)
--
Pedro A. Hernández Úbeda
c/Candilejas, 26 1º izda
28018 Madrido (Hispanio)
Telefono: (+34) 912234853
Faksilo: (+34) 912234864
Postelefono: (+34) 622126416
Skajpo: pedroesperanto
Ipernity: www.ipernity.com/home/pedroesperanto


Esperanto, lingvo internacia!
www.esperanto.net

No hay comentarios:

 
lernu!