miércoles, 26 de agosto de 2009

Pli facilas produkti filmetojn per mia nova komputileto

Antaŭ nelonge mi aĉetis novan komputileton, tiel nomatan retlibron. En ĝi
estas instalita kamerao (kaj mikrofono) kaj koncerna programo per kio mi
povas facile registri filmetojn. Kaj la filmetoj jam disponeblas tuj en la
formato *.wmv kio ebligas al mi rekte alŝuti ilin al Jutubo.

Pro tio mi povas prezenti al vi jam 3 novajn filmetojn:
- Mia nova komputileto
- Instigo al parolemuloj
- Ekestas komunumo

Por spekti miajn filmetojn, iru al:
http://www.youtube.com/Peranto1

Mi bonvenigas viajn komentojn.

Kore
Anton Oberndorfer

No hay comentarios:

 
lernu!