domingo, 30 de agosto de 2009

Europa Tago de la lingvoj - 26 Septembro

Se via asocio preparis aranĝon por kunmemori la Eŭropan Tagon de la Lingvoj
(26 Septembro), eblas informi pri tio en la retpaĝo dediĉita al tiu evento
far la Konsilio de Eŭropo. Ni memoru ke tiu grava plurnacia instanco (ne
konfuzu kun la similnoma organo de Eŭropa Unio), priatentis Esperanton
aldonante ĝin al la Referenckadro por instruado de lingvoj en Eŭropo.

La oficialaj lingvoj de la Konsilio estas franca kaj angla, do, konvenus
anonci la eventon en unu el tiuj du lingvoj.

Jam aperas tri esperantaj eventoj: Vizitu:
http://edl.ecml.at/Events/Events2009/tabid/1772/language/en-GB/Defaul...
kaj tajpu esperanto en la fenestreto "Key words".

Darío

No hay comentarios:

 
lernu!