domingo, 30 de agosto de 2009

94 alighintoj che Novjara Renkontigho kaj Novjara Internacia Semajno en Saarbrücken 2009/10

Saluton!

Intertempe jam 94 homoj alighis al la 8-a Novjara
Renkontigho (NR) kaj al la 1-a Novjara Internacia Semajno
(NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj; ambau okazos
chi-jarfine en Saarbrücken, de la 27-a de decembro 2009 ghis
la 3-a de januaro 2010.

La granda plimulto de la alighintoj venos el eksterlando,
fakte 72 homoj, el 11 landoj. Alighis ghis nun 36 infanoj,
junuloj kaj junaj plenkreskuloj el nau diversaj landoj. (La
nomojn de la plej multaj alighintoj eblas trovi sur
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr8.php kaj
http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis1.php .)

"ElefanTonoj"

La programo ankau chi-jarfine estos varia lau la ofertoj de
partoprenantoj. Estos diversaj prelegoj kaj kursoj, promenoj
kaj ekskursoj. Christoph Frank prezentos pupludon kun magio,
"ElefanTonoj" - elefantoj kun tonoj - kaj estos diverstemaj
vesperoj kun koncerto kaj ludoj, internacia vespero kaj
silvestra festo. Plej gravas kiel kutime la amikeca
kunestado de homoj el deko da landoj, de diversaj aghgrupoj.

Lingvaj kursoj kaj ekzamenoj lau la europa referenckadro

En la oferto estos ankau lingvaj kursoj, kiujn gvidos
Katalin Kovats, Sylvain Lelarge kaj Gunter Neue. Se estos
sufiche da interesitoj, eblos trapasi la novan ekzamenon lau
la europa referenckadro en la shtupoj B1, B2 kaj C1. Turnu
vin tiurilate al Katalin, katalin CHE ikso.net .

1-a Novjara Internacia Semajno (NIS):
Festi novjare en Germanio

Jen speciala programo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj,
kiu okazos samtempe kun NR en Saarbrücken. Tiel ni vastigas
la diversajn ofertojn por junuloj, kiuj pli kaj pli kreighis
dum la pasintaj jaroj, kaj ebligas al tiu celgrupo festi
novjare en Germanio. Kelkaj junuloj jam alighis, aliaj
anoncis sian partoprenon...

Fino de alighperiodo: 6-a de septembro

Se vi jam alighis al NR au NIS: Multan dankon, ni
antaughojas vidi vin en Saarbrücken! Kaj se ne, eble
konsideru alighon... Informoj kaj alighiloj trovighas che
http://www.esperantoland.org/nr kaj
http://www.esperantoland.org/nis .

Volonte mi respondos viajn demandojn pri NR kaj NIS.

Chion bonan al vi kaj multan plezuron kun Esperanto

por la teamo de NR kaj NIS

Lu

--

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo

8a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010
Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nr/
Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj)
27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010
Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nis/

Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, forumo ...

No hay comentarios:

 
lernu!