jueves, 26 de febrero de 2009

[La Karavelo: 2008] reviziistoj

Karaj amikoj:

La Karavelo bezonas reviziistojn, ne nur por la monata laboro de la revuo,
sed ankaŭ por baldaŭ eldonotaj libroj.

Reviziisto nepre devas havi profundan gramatikan konon pri esperanto,
kaj li devas esti tre atentema homo, por kribri la tekstofluon, ne
permesante la antaŭeniriĝon
de leksikaj, sintaksaj aŭ aliaj eraroj.
Tio devas esti farata kun plezuro, ĉar la revizia laboro estas fakte
tiel malfacila,
ke nur trovante plezuron en tiu laboro, oni kapablas fari efikan laboron.
Reviziistoj de la revuo La Karavelo rajtas ricevi pdf-an personigitan
version de la revuo.
Reviziistoj de la karavelaj libroeldonoj ricevas du ekzemplerojn de la
koncerna reviziita libro.
Kompreneble, mi ne sentas, ke tio estas granda pago por tioma laboro,
sed ne eblas pagi pli.
Fakte ĝi ne estas pago. Ĝi estas maniero diri al la reviziisto:
"Dankon! Koran dankon! Jen via volumo kaj jen unu kroma por via amiko aŭ
amikino!"

Interesatoj bonvole respondu al mi private, pere de
joaojosesantos@gmail.com

Amike,

Ĝoano


--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!