martes, 17 de febrero de 2009

[La Karavelo: 1943] pri renato

Mi ne konas multe al Renato, sed mi kredas ke vi troigas.
Cxar de multaj jaroj mi kelkefoje kaj malofte ricevas kaj sendas mensagxojn al li, kaj mi ne skribas tre bone la lingvon kaj mi ne ricevas multajn kritikojn de li, ecx multaj leteroj ne havis rimarkojn ortografiajn kaj "fundamentalismajn".

Por ne esti cxagrenita pro la "rimarkoj" oni devas vidi ilin kiel konsilioj, nur oni havas la rajton korekti nin mem.

Multefoje mi ricevis "rimarkojn", multfoje mi cxargrenis, sed oni evoluu!.

amike,.





--- El mar, 17/2/09, J.J.Santos <joaojosesantos@gmail.com> escribió:
De: J.J.Santos <joaojosesantos@gmail.com>
Asunto: [La Karavelo: 1941] Re: la angla lingvo embarasis Penelope Cruz
Para: lakaravelo@googlegroups.com
Fecha: martes, 17 febrero, 2009 10:47

Fakte la agado de Renato persekutas la esperantistojn, kiuj uzas
normalan esperanton,
ĉar li volas trudi sian ridindan liston kaj trostriktan lingvon.

Lia fundamentismo estas maltolerema rilate al esperantistoj, kiuj ne
pensas kiel li.
Certe, se li povus, li malpermesus eĉ nian La Karavelon, aŭ li postulus,
ke ĝi ne uzu aliajn vortojn ol la vortoj de lia listo.
Tio ne estas troigo mia. Iu ajn kiu estu diskutinta aferojn kun
Renato
povas alveni al tiu konkludo.
Home mi simpatias al Renato, ĉar, malgraŭ ĉio, mi vidas en li
bonintencan homon, kiu estis prenita de fundamentisma obstino.
Aŭ eble mia naiveco vidas tion. Tamen, la vero, estas ke li
konstante fingrumas akuze la esperantistojn, kiuj uzas vortojn
ne aprobitajn de li.
Se tiuj homoj estas elstaraj, havas prestiĝon aŭ estas akademianoj,
li lasas la persekuton, tamen se la povrulo ne havas tiajn
esperanto-sociajn defendojn,
li persekutas lin kaŭzante embarasojn al la povrulo.
Lia agado similas al "sankta milito".
Pri tia agmaniero, Eŭropo kaj la Mondo jam havis sian dozon.
Neniu bezonas tion en esperantio.

Amike,

Ĝoano

PS: Atentu la diferencon inter "fundamentismo" kaj "respekto al
la
Fundamento".
Fundamentismo estas fanatikismo surbazita sur blinda ŝajnrespekto al la
Fundamento,
sed kiu fakte kontraŭas la spiriton de la
Fundamento.



Tsirimokos Angelos wrote:
> J.J.Santos (17/02/2009 14:42):
>
>> Chu tia inkvizicia policado ekzistas en iu ajn lingvo?
>>
>
> Nu - ni ne troigu. Renato havas siajn opiniojn, kiujn li rajtas kaj havi
kaj klopodi disvastigi, same kiel chiu rajtas kritiki ilin kaj malkonsenti. Sed
"inkvizicia policado" estas maljuste forta esprimo. Mi esperas, ke ech
se Renato havus potencon de papo au de diktatoro, li ne inkvizicius au policus -
nur admonus kaj (en ekstremaj kazoj) eventuale rifuzus sian prespermeson (=bona
lingvo por 'imprimatur')!
>
>
> >
>
>

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919
000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!