martes, 24 de febrero de 2009

[La Karavelo: 1993] Esperanta poezio tradukita en la portugalan

Priozorganto de poezia revuo en la portugala, demandis al mi ĉu mi povus traduki originalajn poemojn el Esperanto en la portugalan. Mi mem tute ne kapablas traduki poezion kaj mi konas nur la tradukon de "La Infana Raso" de William Auld, far Leopoldo Knoedt, "A Raça Menina".

Ĉu iu karavelano jam iam tradukis originaljn poemojn el Esperanto en la portugalan? Se jes, ĉu li aŭ ŝi bonvolus disponigi la tradukojn por publikigo en la revuo "DiVersos - revista de poesia e tradução de poesia"?

Por pli da informoj pri la revuo, bonvolu viziti la paĝaron de la eldonejo Sempre em Pé (en la portugala):

http://www.sempreempe.pt/index.php?option=com_content&task=category&sectionid=6&id=74&Itemid=73

Vi povas kontakti min ankaŭ private.

Augusto Pinto

augusto.pinto.2009@gmail.com

No hay comentarios:

 
lernu!