sábado, 10 de octubre de 2009

[La Karavelo: 3586] [Fwd: Re: LK_011 (sept./okt. 2008) aneksita.]]

Karaj legantoj de LK:

Atentu pri ĉi tiuj informoj el la plumo de nia konstantEGa kunlaboranto
Gerrit Berveling:

gazetara sciigo

Kun gxojo mi povas informi vin, ke fine de septembro 2009 atingis pretecon
la nova traduko de la Nova Testamento, kiun mi komencis en septembro 1988
laux peto / invito de Gersi Alfredo Bays de Fonto.
Aperis el tiu nova traduko de la Nova Testamento cxe Fonto: 1] la kvar
evangelioj en memstaraj libretoj - La Bona Mesagxo de Jesuo laux Marko /
laux Mateo / laux Luko / laux Johano (kun sinopso) en 1992; 2] Leteroj de
Pauxlo kaj lia Skolo (kun subtitolo La Nova Testamento - volumo 1) aperis
same cxe Fonto en 2004.
La cetero (Agoj de apostoloj, Al la Hebreoj, Katolikaj aux gxeneralaj
leteroj - de Jakobo, de Petro, de Johano kaj de Judaso -, plus Apokalipso)
aperos sub la titolo Flanke je Jesuo cxe VoKo.
Kiel vi certe jam scias, alian ampleksan biblian tradukprojekton mi jam
finis: La Duakanonaj Libroj volumoj 1 + 2 (La romkatolikaj libroj) jam
aperis en 2001 cxe Fonto; kaj La Duakanonaj Libroj volumo 3 (la libroj de la
ortodoksiaj eklezioj) aperis en 2008 cxe VoKo.

Ne nur admiru, sed ankaux legu la verkojn bibliajn!


Gerrit Berveling

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!