lunes, 9 de febrero de 2009

Lerni la ĉeĥan

Kadre de ŝtata programo mi nun lernas la ĉeĥan.

Mi ne estas vera komencanto, ĉar mi eklernis jam en 1968 post kiam la trupoj
de la Varsovia Traktato estis invadintaj la tiaman Ĉeĥoslovakion kaj mi
soldatservis en la aŭstra armeo. La lernolibro tiam venis el GDR kaj la
enhavo de la lecionoj korespondis al tio: "Zajištění trváleho míru" (la
firmigo de daŭra paco) estis unu el la frazeroj kiujn mi tiam lernis. Post
kelkaj lecionoj mi tamen perdis la emon daŭrigi, precipe ĉar la politika
situacio en la najbara lando malakcelis kontaktojn.

1991 mi denove interesiĝis pri ĉeĥa lingvo ĉar ekde tiu jaro mi povis kapti
la regionan radioprogramon de České Budějovice el kiu mi ĉiutage aŭskultis
la elsendon kun populara ĉeĥa muziko "dechovka". Mi partoprenis kurson en
popolaltlernejo kaj uzis ankaŭ la komputilon por tajpi ĉeĥajn tekstojn. Mi
bone povis kompreni la anoncojn de la radioelsendo kiun mi aŭskultis. Kiam
mi en 1994 aĉetis satelitan ricevilon mi ĉiutage aŭskultis Polan Radion en
Esperanto kaj tiu tiam fortega intereso pri Esperanto forŝovis mian
intereson pri la ĉeĥa. Mi ja veturis plurfoje al Ĉeĥio kaj uzis la lingvon
sed tio sufiĉis.

Nun mia intereso pri Esperanto unuflanke vole-nevole ne plu estas tiom
superreganta kaj aliflanke mi povas kapti ĉeĥan TV-stacion (ČT 24) per la
satelito Eutelsat Varmega Birdo. Ĉeĥio prezidas momente en EU kaj do estas
interese spekti novaĵojn el tiu lando.

Mi ricevis de la kleriga instituto kompaktdiskojn per kiu mi povas hejme
lerni la lingvon. Unufoje semajne mi venas al la instituto por tie lerni.
Lernado antaŭ komputilo laŭ mi ne estas tre taŭga metodo, ĉar la korpo estas
fiksita. Pro tio mi presis la enhavon de la lecionoj kaj reformatigis la
tekstojn tiel ke mi povas legi ilin komforte el distanco de duona metro. Nun
mi enŝaltas la KD-on kun la parolaj tekstoj de la lecionoj kaj aŭskultas
ilin. Tiel mi povas libere moviĝi kaj povas laŭbezone rigardi al la presitaj
tekstoj.

Pro la televido mi nun havas ĉiutagan freŝan kontakton kun Ĉeĥio kaj tio
stimulas min daŭrigi por lerni la lingvon je pli alta nivelo.

La malfacileco kompare kun Esperanto estas diferenco kvazaŭ inter tago kaj
nokto, sed ĝuste tio estas defio por mi. La prononco estas la plej malgranda
problemo kvankam ĝi estas sufiĉe langorompa. La plej granda malfacilaĵo
estas la deklinacioj de substantivoj kaj adjektivoj: Estas 7 kazoj, tri
genroj kaj diversaj deklinaciaj sistemoj kun multaj esceptoj. Do mi simple
parkerigas kompletajn frazojn aŭ frazerojn kiel ekz. "Zprávy leží na vašem
psácím stole" (La raportoj kuŝas sur via skribotablo). Tion mi faras dum
pluraj horoj ĉiutage.

Mi ĝuas la lernadon.
Anton Oberndorfer

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Anton Oberndorfer ha scritto:

> Kadre de ŝtata programo mi nun lernas la ĉeĥan.
[...]

> Pro la televido mi nun havas ĉiutagan freŝan kontakton kun Ĉeĥio kaj tio
> stimulas min daŭrigi por lerni la lingvon je pli alta nivelo.

> La malfacileco kompare kun Esperanto estas diferenco kvazaŭ inter tago kaj
> nokto, sed ĝuste tio estas defio por mi. La prononco estas la plej malgranda
> problemo kvankam ĝi estas sufiĉe langorompa. La plej granda malfacilaĵo
> estas la deklinacioj de substantivoj kaj adjektivoj: Estas 7 kazoj, tri
> genroj kaj diversaj deklinaciaj sistemoj kun multaj esceptoj. Do mi simple
> parkerigas kompletajn frazojn aŭ frazerojn kiel ekz. "Zprávy leží na vašem
> psácím stole" (La raportoj kuŝas sur via skribotablo). Tion mi faras dum
> pluraj horoj ĉiutage.

> Mi ĝuas la lernadon.

Brave, Anton!

Kiam mi estis juna 28-29 jarojn, ankaŭ mi estis du foje en Prago.
Mi uzis volonte tiujn libretojn titolitajn "mi lernas jugoslave",
"mi lernas germane", Mi lernas ĉeĥe". Mi etis kapabla demandi sed
kompreni la respondon estis iomete malpli facile. Sed la gestoj ja helpis
min. En prago mi iris al la Esperanta Asocio kaj mi konversaciis esperante
tre facile ĝis tia grado ke mi mem estis surprizita. Sed la akcentado de la
ĉeĥoj kaj hungaroj estas tre similaj. Eble en Germanio mi havus pli
da problemoj por kompreni la kunparolanton. Mi sufiĉe bone komprenis
la ŝildojn de la butikoj en la ĉeĥa lingvo. Mi neniam studis la ĉeĥan sed mi
studis la rusan dum multaj jaroj. Dum mi vojaĝis en trajno mi lernis
la alfabeton kaj la prononcmanieron. Mi aŭguras al vi plezuran studadon. :o)

> Anton Oberndorfer

Eugenio

No hay comentarios:

 
lernu!