lunes, 9 de febrero de 2009

[La Karavelo: 1889] Esperanto en Livemocha

Karaj gesamideanoj,
chu vi konas la retejon Livemocha? Temas pri lingvoj-kursa pagharo. Oni proponis al la retejo havebligi kurson por Esperanto. La estraro submetis la proponon al vochdonado kaj se la propono estos elektita, ili donos la spacon al Esperanto-kurso.
Oni povas favore vochdoni en: http://livemocha.uservoice.com/
Esperanto estas en la 7-a loko, nuntempe. Vochdonu; ne necesas registrighi! Simple alklaku la ligilon supre, trovu la proponon pri Esperanto, alklaku la butonon "vote" kaj elektu la eblecon "3".
Livemocha estas bona retejo, kiu emas respekti la lingvan diversecon, kvankam funkcias anglalingve. Ebligi la Esperanto-kurso donos videblecon al Esperanto kaj permesos al homoj koni tiun internacian ilon kaj ties paceman kaj respekteman kulturon.
Ek!
Amike,
Fernando

No hay comentarios:

 
lernu!