martes, 24 de febrero de 2009

[La Karavelo: 1994] supersignoj kaj Windows Vista

Karaj amikoj,

Antaŭ nelonge mi aĉetis komputilon kun la Vista-versio de Vindozo kaj komencis uzi ĝin. Antaŭe mi uzis la XP-version de Vindozo, ĉe kiu la EK-programeto funkcias perfekte. Mi scivolis, kiel funkcios EK ĉe Vista, ĉar antaŭe mi legis kelkajn plendojn pri misfunkciado. Nun mi povas raporti, ke ĝi funkcias perfekte en ĉiuj programoj (Word, Excel, Outlook, se ne paroli pri OpenOffice) sed ne en Internet Explorer (IE). Mi tute ne kapablas entajpi la ĉapelitajn literojn en IE, eĉ kiam EK estas ŝaltita. Tian problemon mi neniam renkontis ĉe XP-Vindozo. Feliĉe ekzistas ankaŭ Mozilla, en kiu EK perfekte funkcias eĉ ĉe Vista. Tial mi nepre devas uzi Mozilla-n, kiam mi volas esplori esperantajn paĝojn per la nova komputilo.

Amike,

Gonçalo Neves

1 comentario:

zooplah dijo...

Ĉu vi certas, ke la problemo estas Vista. Eble la problemo estas Esplorilo. Mi scias, ke IE 7+ havas multajn problemojn pri la klavaro (XP inkluzivis eldonon 6).

Aldone TTT-legilo bazita sur Mozilo estas multe pli bona ol IE.

 
lernu!