bazon por fari precizan regulon por ĝia uzo. Samtempe li komprenis ke la
nacioj kiuj kutime uzas la artikolon ne povus akcepti Esperanton en
kiu mankus difina artikolo. Tial li faris la sekvan tre elastan regulon:
(la unua el la famaj dek ses reguloj )
la unua tempo tute ne uzi ĝin..<<
Laŭ mi: La artikolo estas unu el tiaj gramatikeroj (simile al vortordo)
kiujn oni lernas pli facile konversaciante, praktike uzante la lingvon.
Kiam mi lernis Esperanton mi perdis tre malmultan tempon per la lernado
de la artikolo. Nur ĉi tie en SCEo mi konsciiĝis pri la malfacileco de la
ĝusta uzo de ĉi tiu gramatikero. La uzo de la artikolo estas tiel elasta
ke, legante mesaĝojn de slavlingvuloj, certe ne estus la misuzo de la
artikolo kiu unue frapus miajn okulojn. Paradokse, foje slavlingvuloj uzas
eĉ pli bone la artikolon ol la aliaj ĉar ili estas devigataj pripensi la
problemon.
Mi ĉiam uzis la artikolon laŭ miaj lingvaj kutimoj sen multe pripensi ĉu
ĝi sucesas esprimi difinitecon aŭ ne. Por klarigi la artikolon PAG elspezas
5 paĝojn. Nur tiu fakto povas pensigi ke ĉi tiu dulitera gramatikero ne
estas tiel simpla kiel ĝi prezentiĝas je la unua momento. Ĝi volas esprimi
iomete tro multajn aferojn (konateco, kutimaĵoj, ĉeesto, specoj,
unikaĵoj, abstraktaĵoj ktp.) kaj kiel okazas en kazo de ĉiu ajn vorto tro
multsignifa,ĝi ne sukcesas esprimi efike kaj unusence kion ĝi volas esprimi.
Tamen, mi pensas ke preskaŭ neniu refuzos Esperanton nur pro la
malfacileco de ĝia artikolo. En la itala lingvo la uzo de la artikoloj
estas eĉ pli malfacila. Same mi povus diri pri la germana aŭ la franca.
Krome, mi pensas ke, lernante la rusan lingvon, ankaŭ por mi, estus mal
facile anstataŭi la artikolon per tabelvortoj aŭ aliaj gramatikeroj.
Eugenio
No hay comentarios:
Publicar un comentario