lunes, 9 de febrero de 2009

[La Karavelo: 1888] teatraj trupoj

Karaj geamikoj,

kongresoj diversspecaj multighas en Esperantujo kaj ofte la organizantoj
alfrontas la problemon pri teatra vespero.

Kiun inviti? Kion prezenti?

Por ilin helpi mi ricevis de la komitato de uea la taskon kunmeti liston de
teatraj trupoj .

Mi do invitas vin komuniki al mi au instigi la interesatojn komuniki al mi
la jenajn informojn:

1. nomon de la trupo / unuopulo
2. kontaktadreson / landon
3. teatran ghenron (komedion, kabaredon, ktp)
4. jam prezentitajn spektaklojn (titolon, daton, lokon, aranghon)
5. postulojn por partopreno
6. pretajn prezenteblajn teatrajhojn



Dankante pro via kunlaboro sincere salutas,

Michela Lipari

michela.lipari@tiscali.it

michela lipari, viale giulio cesare 223, it-00192 roma, italio

No hay comentarios:

 
lernu!