miércoles, 25 de febrero de 2009

[La Karavelo: 1998] Esperanta literaturo

Saluton al ĉiuj,

Unuafoje en mia jam 22-jara esperantista vivo mi aŭdas (ĉi-okaze legas) iun aserti, ke la poezio de Auld kaj Kalocsay estas “malriĉa”, “malbela”, “teda”, “kruda”, eĉ “aĉa”! Mi estas nedireble ŝokita, ĉefe tial, ke la asertinton mi konas, estimas kaj eĉ opinias prudenta, inteligenta kaj klera. Apenaŭ necesas aldoni, ke mi opinias tute male pri la verkaro de la menciitaj literaturistoj. Kun kreskanta plezuro mi ĝin legas kaj relegas jam de la unuaj jaroj de mia esperantisteco. Kia artpercepta abismo kuŝas inter ni…


Ne nepre... mi klarigos.
Unue, dankon pro viaj konsideroj rilate al mi. Indas diri, ke tre alte mi taksas vin kiel esperantiston kaj plezure
mi legas viajn tekstojn ĉi-liste kaj ne nur.

Tre verŝajne mi misuzis vortojn, kaj tio okazis pro kelkaj kialoj, la ĉefaj el ili iom da pensmanka skribado kaj ne sufiĉe da vortprovizo.
Mi ne volis fari aserton, sed dividi kun la listanoj impreson por stimuli diskuton. Ĝi estas jam malnova impreso, ĉar okazis antaŭ jaroj, kaj
tiuj aferoj kompreneble malpreciziĝas kun la tempopaso. Nu, mi ŝatus havi ĉe mi "La infana raso", ĉar tiu estas la precipa verko kiu
kaŭzis miajn konsiderojn, kaj tiel mi povus fari citaĵojn.

Foje plu mi rediras, ke malmulton mi legis, kaj el la cititaj verkoj mi nur spertis la komencon. Tamen, mi sentis kiel problemon iaspecan
artifikan frazkonstruon, kvazaŭ oni havus neceson uzi malsimplajn esprimojn kaj maloftajn vortojn (kaj tion mi komprenas, kadre de
arta verkado) sen alia celo ol la konstruo mem. Tio estas, mi ne vidis bonajn ideojn, allogajn, surprizajn, kion mi sentas esti nepra en arto.
Kaj tial la verko estis teda, malriĉa je ideoj kaj konsekvence malbela (mi ne parolos pri la vorto "aĉa" nun).

Mi esperas ke miaj antaŭaj vortoj estu pli bone komprenataj nun, kaj ŝatus ke literatura diskuto povus naskiĝi el ili, se iel tio eblas.
Lastan komenton: rimarkeblas, ke estas tiel malofta (unu fojon en 22 jaroj!) la negativa kritiko al la verko de tiuj aŭtoroj (en la sperto
de Gonçalo). Ĉu ni parolas pri nekompareblaj genioj, pri absolutaj poeziaj dioj? Ĉu entute tio ekzistas? Ĉu ne estas normale kaj sane,
ke aŭtoro ricevu kritikojn? Nu, scivoleme, laŭ ilia arta valoro, kun kiuj etnolingvaj verkistoj ĉiu listano komparas Auld kaj Kalocsay?

Samideane,
Iuri

No hay comentarios:

 
lernu!