sábado, 21 de febrero de 2009

Enretaj verkoj de Sylvan Zaft

Kiel vi eble jam scias, AOL malestigis la retpaĝojn de ties membroj
inkluzive de la paĝoj por PETER JAMESON'S SECRET LANGUAGE, mia
anglalingva romano pri infanoj kiuj ellernas Esperanton kiel sekreta
lingvo.

Mi ĵus ree enretigis ĉiujn tiujn ĉapitrojn, pliplaĉigitajn, en novan
retlokon mian:

http://web.me.com/sylvanzaft/Secret_Language/01.html

La ligiloj al la ĉapitroj troviĝas super la teksto de ĉiu paĝo jene:
01, 02, 03 ktp.

(Se vi trovus erarojn, inkluzive de mankantaj Esperantaj literoj, mi
estus tre dankema se vi informus min pri tiuj.)

Sub la tekstoj de la unuaj sep ĉapitroj troviĝas bildoj. Ĉe ĉiu bildo
estas dosiero mp3 per kiu mi voĉlegas la ĉapitron. Tiuj sondosieroj
aperas iom malrapide sur la paĝo. Mi intencas aldoni pli da tiuj.

Mi ankaŭ enmetis novajn kaj malnovajn verkojn miajn en Esperanto ĉe:

http://web.me.com/sylvanzaft/Verkoj/Enhavo.html

http://web.me.com/sylvanzaft/Eksinstruisto/Enhavo.html

La ligiloj troviĝas super la teksto.

Mi intencas aldoni pli da novaj verkoj.

Sylvan Zaft
New Hudson, Miŝigano
Usono

No hay comentarios:

 
lernu!