miércoles, 18 de febrero de 2009

Mia recepto por fagopiraj krespoj

* ovo: po unu
* fagopira faruno: po ses plenplenaj supkuleroj
* trikita faruno: po unu supkulero
* salo: po unu kafkulero
* olivoleo: po unu supkulero
* lakto: po unu glaso
* akvo: la kvanto por ke la pasto estu ĝustagrade likva: ne tro likva ne
tro densa.
-=-=-=-=-
En granda kaj profunda ujo mi miksas la du farunojn kaj meze faras puton
en kiu mi metas la ovon kaj la salon.
Kun kulero elligna mi kirlas la ovon kun la faruno aldonante iom post
iom akvon kaj la olivoleon ĝis akiri paston kies konsistenco estas
duonlikva: ĝi devas facile verŝiĝi el kulerego.
Mi lasas la paston por ripozo dum minimume du horoj: krespojn mi faras
por vespermanĝo do la paston mi pretigas ĉirkaŭ la 17a horo.

Post ĝia ripozo la pasto plidensiĝis do mi aldonas ĉu akvon, ĉu bieron,
ĉu cidron aŭ cidran brandon (=lambik) (laŭhumore...).
Kuiri la fagopiran krespan paston petas iom da lerteco kaj certe sufiĉe
da praktikado.
Oni devas
* alĝustigi la temperaturon de la gisa plataĵo kiu servas kiel kuirilo
(aŭ de la pato)
* grasigi ĝustamezure (ne tro sed sufiĉe) la gisan rondan plataĵon antaŭ
ĉiu elverŝo de la kulerego de pasto. Mi ne plu faras tion per butero ĉar
ni bretonoj jam konsumas multe tro da butero do mi faras tion per tuketo
sorbita de olivoleo.
* elverŝi kuleregon da pasto kaj sen prokrasti rondigi ĝin helpe de la
sendenta ligna rastileto.
* staradi apud la kuirata pasto kies kuirado daŭras ĉirkaŭ 1 minuton por
ĉiu flanko de krespo kun diametro preskaŭ 30 centimetrojn longa.

Dum la kuirado de la dua faco mi povas aldoni fromaĝon raspitan aŭ ovon
kirlitan aŭ ŝinkon, tiam la kuirado plilonge daŭras.

Mi neniam provis fari tiajn krespojn en pato sed mi konas iujn kiuj
tiele faris kaj sukcesis frandi bongustajn fagopirajn krespojn.
Se vi trovos bonan fagopiran farunon provu fari kelkajn krespojn kaj vi
komparos kun la krespoj el tritika faruno kaj lakto al kiuj oni aldonas
sukero. Estas neniu kompareblo! la gustoj tro malsimilas.

No hay comentarios:

 
lernu!