miércoles, 11 de febrero de 2009

Mi salutas tiun kiu...

Mi amike salutas.....
@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@
...................................................

Tiun kiu diris: La fanatikaj Esperantistoj neniam sucesis kompreni la
profundan ideon de Zamenhof.

Kaj tiun kiu diris...:La konflikto kaj konfuzo regas jam interne de la
lingvistiko mem (viduekzemple jenan lastatempan recenzon de
"The Paradox of GrammaticalChange" en LinguistList:
<http://linguistlist.org/issues/
19/19-3408.html>). Temas pri realaj, neakordigeblaj teoriaj
malsamecoj. Vortludoj nenion povas ŝanĝi tiurilate.

Same tiun kiu diris: Kiam ekzistos sufiĉe da videomaterialo (filmetoj) de
tiaj homoj (kiuj bone parolas la lingvon), tiam la ceteraj lernantoj/uzantoj
de nia lingvo havos modelon de la parolata lingvo kiun ili povos imiti.

Kaj tiun kiu diris:La plaj grava pruvo, ke vi pravas estas tio, ke
Esperanto ne sukcesis
disvastiĝi normale eĉ inter Esperantiostoj.

Kaj tiun kiu respondis :Povraj esperantiostoj. :o)

Poste tiun kiu diris: Mi observis ke mi povis facile lerni kaj rapidege
praktiki la lingvon de Zamenhof, ke estas sufiĉe da praktikantoj de tiu
lingvo tra la mondo kaj tio larĝe sufiĉis al mi...

Kaj tiun kiu diris: Kiel M, mi ne revas pri perfekta lingvo, kaj la utileco
de Esperanto sufiĉas al mi.Mi dubas ĉu nia naiva Profeto
de la Perfekta Planlingvo sukcesos varbi disĉiplojn ĉi tie,
sed li ja rajtas provi.

Kaj tiun kiu diris:Mi pensas ke internacia helpa lingvo (la angla, la
zamenhofa,au kiu ajn alia lingvo) mortigos aliajn lingvojn. Mi
opinias ke diverseco kaj universaleco ne estas akordigeblaj.

Kaj tiun kiu diris: La Fido, au Kredo, estas unue malfermigho, konfido,
akcepto de io/iu kion oni ankorau ne konas sed deziras koni.

Kaj tiun kiu diris: Multaj komprenas kaj akceptas, ke religio ne estas
scienco. Tamen dubado estas sana pozo rilate al ambaŭ. Se vendisto diras:
"Fidu, ne dubu!", tio estas forta rekomendo dubi kaj kontroli.

Kaj tiun kiu diris: En hispanio oni diras: ŝuisto, zorgu pri viaj ŝuoj!
http://novatago.xihalife.com

Kaj tiun kiu diris: Kian sencon havus partopreni en faka disputo kiel
E-isto, aŭ kiel kristano, aŭ kiel ino, aŭ kiel korbopilkisto? Oni partoprenu
kiel fakulo, aŭ silentu.

Kaj tiun kiu diris: La papo deziras vojagi al iu fora lando. Kion li faru ?

-a) Sidiĝi sur flugtapiŝon ŝprucigitan per benita akvo, kaj firme KREDI ke
ĝi iam ekflugu.

-b) Vojaĝi pere de aviadilo (kaj danke al la mono de la amaskomunikiloj,
kies dungitoj ege altpreze akompanos lin...).

Laste sed ne balaste, tiun kiu diris:Esperantistoj asertas, ke esperanto
estas neŭtrala lingvo, sed ili mem ne estas neŭtralaj pri esperanto.
Ili deziras, ke ĉiu ajn devu studi esperanton. :o)
....................................................................
@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

...Dankon karaj sceanoj. Viaj vortoj ofte meditigas min.
En la venonta monato mi devas ŝanĝi loĝejon, sekve mi ne
povos regule legi viajn mesaĝojn. Vi multe mankos al mi.

Elkore dankas pro viaj pensigaj vortoj kaj salutas chiujn...

Eugenio
http://www.eo.pe.scurt.go.ro/

No hay comentarios:

 
lernu!