jueves, 12 de febrero de 2009

ret-info: Klaku.net faris sian lastan klakon

Ekde hodiaux ne plu funcias la retejoj "klaku.net'" kaj "mondakalendaro.org'

Jen fragmentoj el la artikolo de sendependa reta bulteno "Libera Folio":

"Klaku.net" estis esperanta variajxo de la populara anglalingva retejo digg.com, kie uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo.

La nur-esperanta socia retejo "Klaku.net" finis sian ekziston la 11-an de februaro. Laux la fondintoj ne indas dauxrigi la projekton, cxar tro malmultaj retanoj uzis gxin por popularigi tekstojn. "Ni dauxre ne komprenas kial la esperantistoj ne rimarkis la gravecon de Klaku.net por la esperanta blogaro, sed ni ne povas fari pl[i], la komunumo agas libere", la fondintoj skribas en sia adiauxa mesagxo.

* * * * *

Estimata, la projekto "Mondakalendaro.org" finas hodiaux. Rimarkeblas ke gxi jam ne utilas kaj pro tio la projekto perdas sian sencon.

Dum pli ol du jaroj ni multe gxuis legante pri esperantaj renkontigxoj. Ni ankaux amuzigxis konstruante per libera programaro internacian ilon por la esperantistaro. Laux ni, tiu cxi projekto estis bona platformo por facile anonci renkontigxojn, kursojn, kongresojn, ktp...

Ni bedauxras ke aliaj ttt-ejoj ne helpis disvastigi la ilon, esperantista pagxaro, stabila, tre alloga kaj ecx sen komerca propagando, kaj ankaux ni bedauxras ke ne multaj Asocioj rimarkis la gravecon de la projekto, sed ni ne povas fari plu, la komunumo agas libere.

Jen la lasta vido al la pagxaro: http://mondakalendaro.org/pagxomk.png

Gxis la revido!

Fina perdo de MONDAKALENDARO.org
11an de februaro 2009.

* * * * *

Legu pli la tutan artikolon cxe http://www.liberafolio.org/2009/eksklaku

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
========================================================================

No hay comentarios:

 
lernu!