martes, 1 de septiembre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:243] Apero de GAZETO ANDALUZIA n-ro 83

Salutojn!

Ĵus aperis la 83-a numero de GAZETO ANDALUZIA, oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Ene ĝiaj 40 paĝoj oni povas legi informojn pri la 13-a Andaluza Kongreso de Esperanto, okazinta en Kordovo la pasinta monato novembro kun abunda galerio de fotografaĵoj. Kompreneble ankaŭ aperas niaj kutimaj sekcioj pri andaluzia historio, historio de la E-Movado en Andaluzio, misteroj kaj legendoj de Andaluzio, Flamenko, ktp….

Andaluzia Esperanto Unuiĝo esperas, ke la revuo plaĉos al ĉiuj membroj kaj abonantoj de la revuo, kiuj espereble ricevos ĝin post unu semajno. Al tiuj kiuj ne membras en AEU ni informas, ke kiu ajn agado favore al la disvastigo de la internacia lingvo en nia andaluza lando estos sukcesa nur se ni kalkulas kun forta andaluza esperanto-asocio, kaj por tio AEU estas nepra. Do, ni invitas Vin aliĝi aŭ re-aliĝi al Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Pliajn informojn ĉe aeu @ esperantoandalucia.org

José María Rodríguez Hernández

Redaktoro de GAZETO ANDALUZIA

No hay comentarios:

 
lernu!