sábado, 19 de septiembre de 2009

[La Karavelo: 3434] Libroj tradukitaj al esperanto

Kara Iuri,
mi ankau havas intereson pri la bibliografio de Esperanto. Tiucele mi komencis verki pri pluraj verkoj en Vikipedio, tamen la laboro estas ja granda kaj mi devis rezigni portempe, char la laboro neesperanta amasighis che mi.
En Vikipedio, krom la ligilo indikita de Roger:
mi ankau klopodis krei kategorion Bibliografio de Esperanto, organizata:
Estas ankau kategorio lau dato, por ke esplorantoj povu studi la aperon de E-verkoj laudate:
Char la laboro estas granda, mi alvokis aliajn helpi min en Ipernity. Tie ni faris grupon pli neformalan, same nomatan Bibliografio de Esperanto:
En tiu grupo ni sukcesis kunigi pli ol 1.000 kovriloj jam. Tamen jhuse unu el niaj amikoj Andy havis problemon che sia konto kaj parto de la kovriloj aldonitaj de li forighis, tamen ne perdighis. Nuntempe li realdonas ilin en la grupon, tial ke tie vi povos ankau babili pri libroj kaj esplori la kolekton da kovriloj, kiu poste ni uzos en Vikipedio.
Feliche mi sukecese finis unu el la projektojn neesperantajn, kiu petis de mi tempegon. Mi pensas, ke jam fine de septembro mi reprenos chiujn tiujn projektojn.
Ghis, kara! Bonan laboron!
Fernando
- Mostrar texto citado -

No hay comentarios:

 
lernu!