miércoles, 9 de septiembre de 2009

Balkonsceno el "Romeo kaj Julieto" de W. SHAKESPEARE

Balkonsceno el "Romeo kaj Julieto"

de W. SHAKESPEARE

elangligis Reto ROSSETTI

originale aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 71-74


Tiu ĉi traduko de R. Rossetti (Birmingham) estis premiita per la "Laŭro Verona" kaj "Laŭro Rodo" en la Poezia kaj Muzika Konkurso "Ariel".

Romeo:
Sed haltu: kia lumo traradias
tiun fenestron? Jen la oriento,
kaj Julieta estas mem la suno!
Leviĝu, bela suno, kaj mortigu
l' envian lunon, kiu triste palas,
ĉar vi, servanto ŝia, estas jam
pli bela ol ŝi mem. Ne estu plu
ŝia servanto, se ŝi vin envias:
ŝia vestala robo estas verda
kaj malsaneca, kaj nur malsaĝuloj
portadas ĝin volonte. Ĝin forĵetu.
Jen mia damo, ho, jen amo mia!
Se nur ŝi tion scius!...
Ŝi kvazaŭ ion diras, sed silentas.
Nu kio? Elokventas la okulo,
kaj mi respondos ĝin. -- Mi tro arogas.
Ne min ŝi alparolas. Jen du steloj,
plej belaj de l' ĉielo, pro afero
volas foriri kaj ĝentile petas
okulojn ŝiajn briletadi dume,
ĝis la reveno, en iliaj orboj.
Kio, se supre ardus la okuloj,
kaj en vizaĝo ŝia brilus steloj?
La hel' de ŝia vango superbrilus
la stelojn, kvazaŭ taga lum' la lampon.
Ŝiaj okuloj sur ĉielo verŝus
tra l' tuta volba vasto tian brilon
helegan, ke la birdojn tio vekus
al kanto, kvazaŭ nokto jam ne regus.
Jen, ŝi la vangon klinas sur la manon!
Ho se mi estus ganto sur ĉi mano,
ke povu mi ektuŝi tiun vangon!

Julieta:
Aj mi!

Romeo:
Ŝi ekparolas! Ho denove
parolu, anĝelino, ĉar vi staras
en glor' majesta super mia kapo,
kvazaŭ flugila kurier' ĉiela
por la okuloj, blanke allevitaj
de homoj repaŝantaj por rigardi,
dum li traarkas la malviglajn nubojn
kaj velas sur la brusto de l' aero.

Julieta:
Romeo! Kial estas vi Romeo?
La patron neu kaj la nomon ĵetu
Aŭ, se ne tio, ĵuru vin nur mia,
kaj mi ne estos Kapuleto plu!

Romeo:
(Ĉu plu aŭskulti, aŭ jam nun paroli?)

Julieta:
Min malamikas sole via nomo;
vi tamen estas vi, ne ia Montekjo.
Montekjo, kio estas? nek piedo,
nek mano, brak' vizaĝo, nek alia
esenco de la homo. Ho nur
estu alia nom'! Ĉu gravas do la nomo?
Ja tio, kion ni titolas rozo,
sub nom' alia same dolĉodorus.
Romeo do, estante ne Romeo,
retenus sian dolĉan perfektecon
sen tiu nomo. Jetu ĝin, Romeo!
Kaj, por ĉi fremda parto de vi mem,
prenu mm tutan!

Romeo:
Kore mi akceptas.
De nun neniam estos mi Romeo.

Julieta:
Ej, kia homo estas vi, ke tiel
sub noktvualo vi aŭskultas min?

Romeo:
Per nomo, sanktulino, mi ne scias
respondi. Mian nomon mi malamas,
ĉar vin ĝi malamikas. Se ĝi estus
skribita, mi traŝirus ĝin detrue.

Julieta:
Ankoraŭ mi ne trinkis per orelo
cent vortojn de parolo via, tamen
la sonon mi rekonas. Ĉu vi ne
Romeo estas, kaj Montekjo?

Romeo:
Ne.
Nek unu nek alia, bela nimfo,
se unu aŭ alia vin malplaĉas.

Julieta:
Kiel vi venis tie ĉi, kaj kial?
La ĝardenmuroj altas por grimpado.
kaj tie ĉi la monto vin atendas,
se miaj virparencoj trovos vin.

Romeo:
Per la flugil' facila de la amo
mi superflugis tiujn murojn, ĉar
ne povas ŝtonaj limoj bari amon,
kaj kion amo povas, ĝi ekfaras.
Tial ne ĝenas min parencoj viaj.

Julieta:
Se ili vidos, ili murdos vin.

Romeo:
Ve! pli minacas nur okulo via,
ol dudek el iliaj glavoj. Nur
ridetu, kaj mi spitos al atakoj.

Julieta:
Mondo! Prefere ili vin ne trovu!

Romeo:
La volvo de la nokto nin forkaŝas;
kaj, se vi min ne amas, ili trovu
ĉi tie min kaj finu mian vivon,
prefere ol ke vivu mi en morto,
sen via amo.

Julieta:
Kiu vin direktis
Ĉi tien?

Romeo:
Amo, kiu spronis min
demandi; li konsilon al mi donis,
kaj mi okulojn donis al li danke.
Piloto mi ne estas, sed se vi
troviĝus trans la hasta, fora maro,
sur ties bordo ĉe la monda rando,
mi aventurus por juvelo tia.

Julieta:
La nokta masko ombras miajn vangojn,
alie honta ruĝo ilin pentrus
pro tiuj vortoj, kiujn vi subaŭdis.
Volonte mi rifuĝus al la deco,
volonte neus, kion mi eldiris,
sed konvencioj for! Ĉu vi min amas?
Mi scias, ke vi diros "Jes", kaj mi
la vorton kredos, tamen, se vi ĵuros,
vi eble ĵuron rompos. Oni diras,
ke Jovo pri perfidoj de amantoj
ridetas. Ho Romeo, mia kara,
se amas vi, deklaru ĝin sincere.
Aŭ, se vi kredas, ke mi tro facile
estas venkita, mi brovumos spite
kaj diros al vi ne, sed alikaŭze
mi tion ja ne farus. Efektive,
Montekjo bela, mi tro kore amas,
kaj eble vi do kredos min leĝera.
Sed ho, sinjoro, fidu, ke mi restos
fidela pli ol tiuj, kiuj ruze
sin vestas per mieno de fremdeco.
Mi tenus min pli fremde, mi konfesas,
sed jam vi aŭdis, antaŭ ol mi volis,
mian pasian voton: do pardonu,
kaj ne imputu al la am' facila
ĉi tiun cedon, kiun nigra nokto
alportis al la lumo.

Romeo:
Sinjorino,
mi junas laŭ la sankta luno, kiu
la pintojn de l' fruktarboj nun arĝentas --

Julieta:
Ne ĵuru laŭ la huno, la kaprica,
kiu monate ŝanĝas sian rondon,
ĉar eble same via am' varios!

Romeo:
Laŭ kio do mi ĵuru?

Julieta:
Eĉ ne ĵuru.
Aŭ eble nur laŭ via digna memo,
la dio ja de mia idolamo,
kaj kredos mi.

Romeo:
se mia kordediĉo --

Julieta:
Ne ĵuru. Kvankam nun pri vi mi ĝojas,
ne ĝojas mi pri tiu ĉi kunligo.
Ĝi estas tro impulsa, malprudenta,
tro flagra, kvazaŭ fulmo, kiu ĉesas,
antaŭ ol oni povas diri: "Fulmas!"
Plejdolĉa, bonan nokton. Ĉi burĝono
de l' amo eble, per la spir' somera,
fariĝos floro ĉe l' revido plua.
Bonnokton! Dolĉa pac' al via koro,
kiel en brusto mia, ho Trezoro!

Romeo:
Ĉu vi min lasos tiel senkontenta?

Julieta:
Kian kontenton nun vi povas havi?

Romeo:
La interŝanĝon de la amoĵuroj.

Julieta:
Mi donis mian antaŭ ol vi petis,
kaj tamen mi dezirus ĝin rehavi.

Romeo:
Por kio? Ĉu vi volus ĝin repreni?

Julieta:
Nur por solene doni ĝin denove.
Kaj tamen mi, doninte ĝin, ne perdis.
Mia abundo estas, kiel maro,
senlima; samprofunda mia amo.
Ju pli al vi mi donas, des pli multe
mi havas mem, ĉar ambaŭ ja senfinas.
-- Interne io bruas. -- Kara mia,
adiaŭ!
La vartistino vokas interne.
Nu tuj! -- Montekjo kara, nur fidelu.
Restu momenton: mi revenos jam.
Ŝi foriras.

Romeo:
Ho vi, benita nokto! Mi ektimas,
ĉar estas nokto, ke ĝi estas sonĝo,
tro flate dolĉa por substancon havi.
Julieta reaperas supre.

Julieta:
Romeo kara, nur tri vortojn, poste
bonnokton efektive. Se vi amas
honore, kaj edziĝi vi intencas,
sciigu al mi morgaŭ per sendito,
kiun mi mem provizos: kie, kiam,
la riton vi celebros, kaj mi metos
mian fortunon ĉe piedoj viaj
kaj sekvos vin, sinjor', tra l' tuta mondo.

Vartistino (interne):
Sinjorino!

Julieta:
Nu tuj. -- Sed, se vi celas malhoneste,
mi vin petegas --

Vartistino (interne):
Sinjorino!

Julieta:
Tuj!
-- ĉesi la ampetadon, kaj min lasi
al mia malfeliĉo. Morgaŭ frue
mi sendos.

Romeo:
Ke prosperu mia animo --

Julieta:
Miloble bonan nokton!

Romeo:
Miloble triste, sen radio via!
Amo al amo kuras, kiel knabo de l' lernejo,
sed sin fortrenas, kiel al libroj li kun veo.
Li malrapide foriras.
Reaperas Julieta supre

Julieta:
Romeo! Ts! Ho, por falkestra voĉo
por logi ĉi virfalkon re al mi!
Nun raŭkas mallibero, ne kuraĝas
paroli laŭte, ĉar alia mi
la groton ŝirus kie Eĥo sidas,
kaj tedus ŝian langon aerecan
per ripetad' de l' nomo de Romeo.

Romeo:
Mia anim'! ja vokas mian nomon.
Kiel arĝente tra la nokto sonas
la langoj de amantoj! Plej muzike
por la oreloj, kiuj priaŭskultas!

Julieta:
Romeo!

Romeo:
Mia kara?

Julieta:
Kiam, morgaŭ,
mi sendu al vi?

Romeo:
Je la naŭa horo.

Julieta:
Do nepre. Dudek jaroj dume pasos.
-- Mi jam forgesis kial mi vin vokis.

Romeo:
Mi staru, dum vi penos ĝin memoni.

Julieta:
Mi plu forgesos, por ke vi staradu: Julieta:
mi tiom amas vian societon.

Romeo:
Kaj restos mi, por ke vi forgesadu,
kaj nur ĉi tie konos mi la hejmon.

Julieta:
Preskaŭ matenas; vin mi volus peli,
sed ne pli for ol birdon de bubino,
kiu petole lasas ĝin forsalti
el sia amo, kiel en katenoj
malliberulo povra, kaj tuj poste
retiras ĝin al si per silkfadeno,
pro amo domaĝante la liberon.

Romeo:
Mi volus esti via birdo.

Julieta:
Jes,
mi same ĝin dezirus sed, tre eble,
mi vin sufokus per la dorlotado.
Nu, bonan, bonan nokton, kara mia!
Disiĝo tiel dolĉas en ĉagreno,
ke diros mi "bonnokton" ĝis mateno.
Ŝi foriras.

Romeo:
Viajn okulojn lulu sonĝtrankvilo!
Ho, se min benus sama sonĝazilo!
Al mia konfespatro tuj mi iros,
La helpon petos kaj feliĉon diros.
Li foriras.

No hay comentarios:

 
lernu!