domingo, 20 de septiembre de 2009

Esperanto-Kursaro en Guadalajara (Meksiko)

esperantogru...@googlemail.com_ (mailto:esperantogru...@googlemail.com)
writes:

En la meksika urbo Guadalajara ĵus komencis kurso de Esperanto en CUCEI.
CUCEI (Centro Universitario de Sciencias Exactas e Ingenierías) estas parto
de la universitato Guadalajara kaj oni instruas tie ekzemple inĝenierarton,
fizikon, kemion kaj matematikon. La kurson gvidas Katharine Brownshire
(Kati).

Laŭ informo de Kati ŝin kontaktis antaŭ la kurso nur 5 personoj. Poste
alia persono volis aliĝi kaj ne povis ĉar telefonante al CUCEI oni diris ke
la kurso estas tute plena. Vere, la unuan kursotagon partoprenis pli ol 20
personoj kaj la ĉambro estis plenplena. Komforta instruado ne eblis kaj
Kati decidis dividi la grupon kaj nun instruas unu grupon merkrede kaj alian
vendrede. Kelkaj personoj kiuj antaŭe ne povis partopreni, ĉar la kurso
estis plena, nun kaptis la okazon kaj tiel 6 novaj personoj eniris la kursojn.
Entute nun temas, tiel Kati, pri ĉirkaŭ 30 lernantoj.

Gratulon al Kati, kaj sukceson! Ankaŭ dankon pro via laboro!

Raportas Martin Schaeffer (lau informoj de Kati)

No hay comentarios:

 
lernu!