sábado, 19 de septiembre de 2009

Poresperanta projekto aprobita en komisiono de la brazila Senato

Poresperanta projekto aprobita en komisiono de la brazila Senato
de : "James Rezende Piton" sudastel...@gmail.com

Estimataj,

En hodiaua kunsido, la komisiono pri Edukado de la brazila Senato
aprobis la leghoprojekton kiu permesos/instigos la instruadon de
Esperanto en mezlernejoj, * lau la ekzisto de deziranta lerneja
komunumo *.

Tio signifas, ke ghi povas iri rekte al la Deputita Chambro
(malalta chambro de la Parlamento) por pridiskutado kaj
vochdonado au eventuale unue aprobighi en la pleno de la
Senato. Mi ne scias chu estas limdato por unu au alia
vojo.

La informon oni trovas en la jhus lanchita noto

15/09/2009 - 14h16 - COMISSÕES / Educação
Esperanto poderá ser disciplina facultativa no ensino médio
(Esperanto povos farighi lauelekta mezgrada lernobjekto)

de la senata novajhagentejo:

http://www.senado.gov.br/agencia/verNoticia.aspx?codNoticia=95294&cod...

En tiu noto, oni reliefigas la favoran vochdonon de la raportinta
senatano, lau kiu Esperanto "povas signifi instigon al paco inter
la landoj".

La noto ankau indikas, ke kontrau ghi vochdonis senatanoj Gerson
Camata (el
federaciero Espirito Santo, kies guberniestro li iam estis) kaj
Roberto Cavalcanti
(el federaciero Paraiba, entreprenisto). Lau Camata, temas pri
"senutila projekto",
char tiu, kiu lernos Esperanton ne havos aliajn parolantojn por
kunpraktiki la
novan lingvon.

Se oni volas saluti la decidon de la komisiono, la prezidanto plu
estas
senatano Flavio Arns, flavioa...@senador.gov.br . La adreso de la
oficisto
Julio Linhares, kiu sekretarias la laborojn de la komisiono, estas
julio...@senado.gov.br
Fine, la autoro de la projekto estas senatano Cristovam Buarque,
cristo...@senador.gov.br

Amike,
=james=

James Rezende Piton
UEA-Chefdelegito por Brazilo kaj Komitatano A

PS. Ne malutilos se oni alvokos reagojn kaj montros al tiu
misinformito, ke
ne mankas esperanto-parolantoj tra la mondo. Se vi bonvolos tion fari,
skribu al

gecam...@senador.gov.br

kaj

robertocavalca...@senador.gov.br

kaj eble ankau kopie al la novajhagentejo:

agen...@senado.gov.br

Back to top Mi pardonpetas de tiuj, kiuj ne ricevis la unuajn
informojn pri la projekto,
antau monatoj. Lu Wunsch-Rolshoven oportune koncize kunmetis informojn
pri
la afero che

http://www.esperantoland.org/eo/novajhoj.php?lingvo=eo&ekde=0#nov1001

Male ol mi supozis, la decido de la komisiono ja estas fina en la
Senato,
escepte se ene de kvin tagoj almenau nau senatanoj subskribos
peton, ke la afero estu vochdonata de la pleno. Post tio ghi sekvos al
la deputita chambro, kie ghi bezonos aprobon, kaj en tiu okazo ghi
dependos de la sankcio de la respublika prezidento.

Sed la aprobo en la diverspartia komisiono kaj la autoreco de la fama
fakulo pri edukado jam estas aparta venko.

Grava brazila semajna magazino jam aperigis artikolon en sia
elektronika
versio fine de la tago:

http://revistaepoca.globo.com/Revista/Epoca/0,,EMI93275-15223,00.html

La reagoj de tri esperantistoj tuj poste jam aperis.

Por tiuj, kiuj ne ricevis kompletajn retadresojn:

No hay comentarios:

 
lernu!