miércoles, 9 de septiembre de 2009

Neĝulino de la Fratoj GRIMM

Neĝulino

de la Fratoj GRIMM

elgermanigis Kabe

pruntita el Neĝulino kaj aliaj fabeloj, Paris: S.A.T., 1999, paĝoj 9-17


Ĝi okazis iam en la mezo de l' vintro. La neĝaj flokoj falis de l' ĉielo kvazaŭ plumoj. Reĝino sidis ĉe fenestro, kiu havis nigran ebonan kadron, kaj kudris. Ŝi levis la okulojn, ekrigardis la ĉielon kaj en la sama momento ŝi pikis sian fingron per la kudrilo. Tri sangaj gutoj falis sur la neĝon. La ruĝo tiel bele kontrastis la blankan neĝon, ke ŝi ekpensis "Se mi havus infanon tiel blankan kiel la neĝo, tiel ruĝan kiel la sango kaj tiel nigran kiel la ligno de l' kadro!" Baldaŭ poste Dio sendis al ŝi filineton, kiu estis tiel blanka kiel la neĝo, tiel ruĝa kiel la sango, kaj tiel nigrahara kiel la ebono. Oni nomis ŝin Neĝulino. Tuj kiam naskiĝis la infano, la reĝino mortis.

Post unu jaro la reĝo prenis alian edzinon. Ŝi estis bela virino, sed fiera kaj malmodesta. Ŝi ne povis toleri, ke iu superas ŝin en beleco. Ŝi havis miraklan spegulon. Ĉiufoje kiam ŝi ekstaris antaŭ ĝi kaj demandis

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

ĝi respondis

"Vi reĝino, vi estas ĉe ni la plej bela!"

Tiam ŝi estis kontenta, ĉar ŝi sciis, ke la spegulo diras la veron.

Neĝulino kreskis kaj fariĝis pli kaj pli bela. Kiam ŝi estis sepjara, ŝi estis tiel bela, kiel la hela tago, pli bela ol la reĝino mem. Kiam ĉi tiu demandis foje sian spegulon

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

ĝi respondis

"Plej bela vi estas ce ni, ho reĝino,
Sed miloble pli bela estas Neĝulino."

La reĝino ektimis kaj fariĝis flava kaj verda pro envio. De ĉi tiu momento, ĉiufoje kiam ŝi ekvidis Neĝulinon, la koro turniĝis en ŝi pro malamo al la knabino. La envio kaj fiero kreskis kvazaŭ malbonaj herboj en ŝia koro, tiel ke ŝi ĝuis trankvilon nek tage, nek nokte. Ŝi alvokis ĉasiston kaj diris "Forkonduku la infanon en la arbaron, mi ne volas plu vidi ĝin antaŭ miaj okuloj. Mortigu ĝin kaj alportu al mi la pulmojn kaj la koron kiel pruvon de l' plenumo de mia ordono." La ĉasisto devis obei. Li forkondukis la reĝidinon, streĉis la pafarkon kaj jam estis trapikonta la senkulpan koron de Neĝulino, kiam ŝi ekploris kaj diris "Kara ĉasisto, lasu al mi la vivon, mi forkuros en la sovaĝan arbaron kaj neniam revenos hejmen." Ŝi estis tiel bela, ke la ĉasisto ekkompatis ŝin kaj diris "Forkuru, malfeliĉa infano." "Baldaŭ disŝiros vin la sovaĝaj bestoj," pensis li kaj tamen li sentis, kvazaŭ peza ŝtono defalis de lia koro, ke li ne devas mortigi ŝin. En la sama momento juna aprido kuris preter li. Li ĝin mortigis, elprenis la pulmojn kaj la koron kaj alportis ilin al la reĝino. La kuiristo devis kuiri ilin kun salo, kaj la malica virino manĝis ilin, pensante, ke ŝi manĝas la pulmojn kaj la koron de Neĝulino.



La malfeliĉa infano restis tute sola en la arbaro. Teruro ekregis ŝin. Ŝi rigardis la arbajn foliojn, kvazaŭ serĉante de ili konsilon. Ŝi ekkuris inter pintaj ŝtonoj kaj dornoj, kaj la sovaĝaj bestoj saltis preter ŝi, sed ne atakis ŝin. Ŝi kuris tiel longe, kiel la piedoj povis porti ŝin. Noktiĝis. Ŝi ekvidis malgrandan dometon kaj eniris por ripozi. En la dometo ĉio estis malgranda, sed tiel beleta kaj pura, ke ne eble estas tion priskribi. Tie staris tableto kovrita per blanka tuko kaj sur ĝi sep malgrandaj teleroj, ĉiu telereto kun sia forketo, krom tio sep tranĉiletoj kaj forketoj, sep malgrandaj glasoj. Apud la muro estis en vico sep litetoj, sur ĉiu estis sternita blanka tuko. Neĝulino malsata kaj soifanta manĝis de ĉiu telereto iom da legomoj kaj da pano kaj trinkis el ĉiu glaso guton da vino, ĉar ŝi ne volis forpreni ĉion de unu. Poste, tre laca, ŝi kuŝiĝis sur liton; sed neniu taŭgis, unu estis tro longa, alia tro mallonga; fine la sepa estis bona, ŝi kuŝiĝis sur ĝin, alvokis la benon de Dio kaj ekdormis.

Kiam tute mallumiĝis, venis la mastroj de l' dometo, sep malgrandeguloj, fosistoj de metaloj en la montoj. Ili eklumigis siajn sep kandelojn kaj en la hela lumo rimarkis, ke iu fremda estis ĉe ili, ĉar ne ĉio estis en ordo, kia ili ĝin lasis. La unua demandis "Kiu sidis sur mia seĝeto?" La dua "Kiu manĝis de mia telereto?" La tria "Kiu demordis de mia pano?" La kvara "Kiu manĝis de miaj legomoj?" La kvina "Kiu uzis main forketon?" La sesa "Kiu tranĉis per mia tranĉileto?" La sepa "Kiu trinkis el mia pokaleto?" La unua ĉirkaŭrigardis, rimarkis sur sia lito postesignon de malgranda piedo kaj diris "Kiu eniris en mian liton?" La aliaj alkuris kaj ekkriis "Ankaŭ en la mia iu kuŝis." La sepa ekrigardante sian liton, ekvidis sur ĝi Neĝulinon dormantan. Li alvokis la aliajn, ili alkuris kaj ekkriis pro miro. Ili alportis siajn sep kandelojn kaj lumigis Neĝulinon. "Mia Dio, mia Dio!" kriis ili "kiel bela infano!" Ili tre ĝojis, ne vekis ŝin, kaj ŝi dormis en la liteto. La sepa malgrandegulo dormis kun siaj kunuloj, kun ĉiu unu horon, kaj tiel pasis la nokto.

Matene Neĝulino vekiĝis kaj, ekvidinte la sep malgrandegulojn, ektimis. Sed ili amike demandis "Kiel oni nomas vin?" "Neĝulino." "Kiamaniere vi venis en nian domon?" daŭrigis ili la demandojn. Ŝi rakontis al ili, ke ŝia duonpatrino volis pereigi ŝin, sed la ĉasisto ŝin ekkompatis; ke ŝi kuris la tutan tagon, ĝis fine ŝi trovis ĉi tiun dometon. La malgrandeguloj diris al ŝi "Se vi mastrumos en nia domo, kuiros, lavos, kudros, trikos, zorgos pri ordo kaj pureco, vi povas resti ĉe ni, kaj nenio al vi mankos." "Bone, tre volonte" respondis Neĝulino kaj restis ĉe ili. Ŝi mastrumis kaj zorgis pri la ordo en la domo; la malgrandeguloj iris ĉiumatene en la montojn kaj serĉis oron, vespere ili revenis kaj la manĝaĵo devis esti preta. La tutan tagon la knabino estis sola, la bonaj malgrandeguloj avertis ŝin kaj ĉiam diris "Gardu vin kontraŭ via duonpatrino. Ŝi baldaŭ ekscios, ke vi estas tie ĉi; enlasu neniun."



La reĝino opiniis, ke ŝi manĝis la pulmojn kaj la koron de Neĝulino kaj tial ŝi estis certa, ke ŝi ree estas la unua kaj plej bela. Ŝi ekstaris antaŭ la spegulo kaj diris

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

La spegulo respondis

"Vi estas plej bela ĉe ni, ho reĝino,
Sed trans montoj kaj rivero
Sur la de l' pigmeoj tero
Miloble pli bela estas Neĝulino."

La reĝino ektimis, ĉar ŝi sciis, ke la spegulo neniam mensogas. Ŝi komprenis, ke la ĉasisto trompis ŝin kaj ke Neĝulino ankoraŭ vivas. De tiu momento ŝi pensis kaj pensis senĉese, kiel pereigi Neĝulinon, ĉar dum ŝi ne estis plej bela en la lando, la envio ne lasis ŝin trankvila. Fine ŝi ion elpensis. Ŝi kolorigis sian vizaĝon kaj vestis sin kiel maljuna butikistino. Ŝi fariĝis tute ne rekonebla. Aliformigita tiamaniere ŝi iris trans la sep montojn al la sep malgrandeguloj, frapis la pordon kaj ekkriis "Bela komercaĵo malkara, malkara!" Neĝulino elrigardis tra la fenestro kaj diris "Bonan tagon! Kion vi vendas?" "Bonan komercaĵon, belan komercaĵon. Laĉojn de ĉiuj koloroj" respondis la duonpatrino kaj montris laĉon plektitan el multkolora silko. "Mi ja povas enlasi la bonan virinon" pensis Neĝulino, malriglis la pordon kaj aĉetis la belan laĉon. "Mia infano!" diris la maljunulino, "ne tiel! venu, mi mem laĉos vin." Neĝulino suspektis nenion, stariĝis antaŭ ŝi kaj lasis sin laĉi per la nova laĉo. La duonpatrino laĉis rapide kaj tiel forte, ke al Neĝulino mankis la spiro kaj ŝi falis kiel senviva. "Nun vi ne estos plu la plej bela," diris la reĝino kaj forkuris.

Post momento la malgrandeguloj revenis hejmen por vespermanĝi. Kiel ili ektimis, kiam ili ekvidis amatan Neĝulinon sur la planko! Ŝi ne moviĝis, kvazaŭ senviva. Ili levis ŝin kaj rimarkinte, ke ŝi estas tro forte laĉita, tratranĉis la laĉon. Ŝi komencis spiri, kaj iom post iom revenis la vivo. Kiam la malgrandeguloj eksciis, kio okazis, ili diris "La maljuna butikistino estis neniu alia, ol la sendia reĝino. Gardu vin kaj enlasu neniun dum nia foresto."



La malbona virino, reveninte hejmen, iris al la spegulo kaj demandis

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

La spegulo respondis kiel ordinare

"Vi estas plej bela ĉe ni, ho reĝino,
Sed trans montoj kaj rivero
Sur la de l' pigmeoj tero
Miloble pli bela estas Neĝulino."

Kiam ŝi tion aŭdis, ŝi tiel ektimis, ke la tuta sango fluis al la koro. Ŝi komprenis, ke Neĝulino reviviĝis. "Nun mi preparos ion pli bonan, por neniigi vin." Ŝi sciis la sorĉarton kaj faris venenan kombilon. Ŝi alivestis sin kiel alia maljuna virino kaj iris trans la sep montojn al la sep malgrandeguloj, frapis la pordon kaj ekkriis "Bona komercaĵo, malkara, malkara!" Neĝulino ekrigardis kaj diris "Daŭrigu la vojon, malpermesite estas al mi enlasi iun ajn." "Sed vi ja povas rigardi," diris la maljunulino, eltiris la venenan kombilon kaj levis ĝin al la fenestro. Ĝi tiel plaĉis al la knabino, ke ŝi lasis sin trompi kaj malfermis la pordon. Kiam ili knterkonsentis pri la prezo, la maljunulino diris "Permesu, mi mem kombu vin." La kompatinda Neĝulino senpripense permesis. Apenaŭ la sorĉistino enigis la kombilon en la harojn, la veneno komencis efiki kaj la knabino falis senkonscia. "Miraklo de l' beleco, jen via fino," diris la malbona virino kaj foriris.

Feliĉe jam vesperiĝis kaj la malgrandeguloj revenis hejmen. Ekvidinte senvivan Neĝulinon sur la planko, ili tuj eksuspektis la reĝinon. Ili komencis serĉi kaj trovis la venenan kombilon. Apenaŭ ili eltiris ĝin, Neĝulino rekonsciiĝis kaj rakontis, kio okazis. Ili ree avertis ŝin, ke ŝi estu singarda kaj malfermu la pordon al neniu.

La reĝino ekstaris hejme antaŭ la spegulo kaj diris

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

Ĝi respondis kiel antaŭe

"Vi estas plej bela ĉe ni, ho reĝino,
Sed trans montoj kaj rivero
Sur la de l' pigmeoj tero
Miloble pli bela estas Neĝulino."

Aŭdinte la vortojn de l' spegulo, la reĝino ektremis pro kolero. "Neĝulino devas morti, eĉ se tio konstus al mi la vivon," ekkriis ŝi, iris en kaŝitan ĉambron, kiun neniu vizitadis kaj faris tie venenan pomon. Ekstere ĝi estis bela, blanka kaj rozvanga; ekvidinte ĝin, ĉiu dezirus ĝin gustumi, sed plej malgranda ĝia peceto estis mortiga. Kiam la pomo estis preta, la reĝino alivestis sin kiel kamparanino kaj iris trans la sep montojn al la sep malgrandebuloj. Ŝi frapis la pordon. Neĝulino elrigardis tra la fenestro kaj diris "Malpermesite estas al mi iun enlasi, la sep malgrandeguloj tiel ordonis." "Bone," respondis la kamparanino, "en ĉia okazo mi sukcesos vendi la pomojn. Jen, mi donacos unu pomon al vi." "Ne," respondis Neĝulino, "mi povas nenion akcepti." "Ĉu vi timas venenon?" diris la maljunulino, "rigardu, mi distranĉos la pomon; la ruĝan parton vi manĝos, la blankan mi." La pomo estis tiel artifike farita, ne nur la ruĝa parto estis venena. Neĝulino rigardis la belan pomon kaj vidante, ke la kamparanino manĝas, ne povis sin deteni, etendis la manon kaj prenis la venenan parton. Sed apenaŭ ŝi demordis peceton, ŝi faris senviva. La reĝino kruele rigardis ŝin, laŭte ridis kaj diris "Blanka kiel la neĝo, ruĝa kiel la sango, nigra kiel la ebono! Nun ne vekos vin la malgrandeguloj." Kiam ŝi hejme demandis la spegulon

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

ĝi respondis fine

"Vi reĝino, vi estas ĉe ni la plej bela."

Nur tiam ŝia enviema koro ĝuis trankvilon, se enviema koro povas ĝin ĝui.

La malgrandeguloj, reveninte vespere hejmen, trovis Neĝulinon kuŝanta sur la planko. Neniu spiro eliĝis el ŝia buŝo, ŝi estis senviva. Ili levis ŝin, serĉis ĉe ŝi ion venenan, mallaĉis ŝin, kombis ŝiajn harojn, lavis ilin en akvo kaj vino, sed vane. La amata infano estis kaj restis senviva. Ili metis ŝin en ĉerkon, ĉiuj sidiĝis apud ŝi kaj ploris ŝin, ploris dum tri tagoj. Ili volis entombigi ŝin, sed ŝi estis ankoraŭ freŝa, kiel vivanta homo, kaj ŝiaj vangoj estis ruĝaj, kiel antaŭe. Tiam ili diris "Ni ne povas kovri ŝin per tero" kaj ili venigis vitran ĉerkon, en kiu oni povis vidi ŝin de ĉiuj flankoj, metis ŝin tien kaj skribis ŝian nomon per oraj literoj, kaj ke ŝi estis reĝidino. La ĉerkon ili metis sur monton kaj unu el ili ĉiam restis tie kaj gardis ĝin. Bestoj venis kaj ploris Neĝulinon, strigo, poste cervo, fine kolombo.

Neĝulino longe kuŝis en la ĉerko. Ŝi ne putris, ŝajnis, ke ŝi dormas, ĉar ŝi estis ankoraŭ blanka kiel la neĝo, ruĝa kiel la sango, nigrahara kiel la ebono. Foje okazis, ke reĝido venis en la arbaron kaj eniris en la domon de l' malgrandeguloj por pasigi tie la nokton. Li vidis sur la monto la ĉerkon, la belan Neĝulinon en ĝi, kaj li legis la oran surskron. Li diris al la malgrandeguloj "Donu al mi la ĉerkon, vi ricevos de mi por ĝi ĉion, kion vi postulos." Sed la malgrandeguloj respondis "Ni ne donos ĝin por la tuta oro de l' mondo." Tiam li diris "Donacu ŝin al mi, ĉar mi ne povos vivi, ne vidante Neĝulinon. Mi ŝin estimos kaj respektos, kiel ion plej karan." Aŭdinte liajn vortojn, la malgrandeguloj ekkompatis lin kaj donacis al li la ĉerkon. La reĝido ordonis al la servistoj forporti ŝin sur la ŝultroj. Ili faletis paŝinte sur arbeton; de la skuo elfalis la venena peceto, kiun demordis Neĝulino el ŝia gorĝo. Post momento ŝi malfermis la okulojn, levis la kovrilon de l' ĉerko, rekonsciiĝis kaj ree estis vivanta. "Mia Dio! kie mi estas?" ekkriis ŝi. "Vi estas ĉe mi," respondis ĝoje la reĝa filo, "mi amas vin super ĉio en la mondo; iru kun mi en la kastelon de mia patro, vi estos mia edzino." Neĝulino konsentis kaj iris kun li. La geedziĝa festo estis luksa kaj belega.

Oni invitis ankaŭ la sendian duonpatrinon de Neĝulino. Surmetinte belan tualeton, la reĝino stariĝis antaŭ la spegulo kaj demandis

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

La spegulo respondis

"Plej bela vi estas ĉe ni, Sinjorino,
Sed miloble pli bela -- la juna reĝino."

La malbona virino laŭte malbenis kaj tiel ektimis, ke ŝi ne povis trankviliĝi. Komence ŝi tute ne volis iri al la geedziĝo, sed ŝi ne povis resti, ŝi devis vidi la junan reĝinon. Kiam ŝi venis, ŝi rekonis Neĝulinon kaj pro timo kaj teruro ne povis moviĝi. Sur flamantaj karboj jam estis metitaj feraj pantofloj. Oni alportis ilin antaŭ la reĝinon kaj ŝi devis surmeti ilin kaj danci en la ruĝebrulantaj ŝuoj, ĝis ŝi falis senviva.

No hay comentarios:

 
lernu!